La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Abismo
Abyssos

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Abismoj trapasitaj kaj trapensitaj


1989/01, p. 22
En la somero 1969 la germana grafikisto, pentristo, verkisto kaj poeto Hans Leip (1893-1983) sekve de insekticida veneniĝo estis obsedata de abismecaj vizioj. Li ilin subigis per la verkado de 24 litografioj, nomataj Abyssos 1 kaj 2, kaj pri ili la konata esperantisto Rikardo Ŝulco skribis sonetojn - unue germanlingvajn, poste (1983-84) Esperantajn. Sed nur hodiaŭ, kvin jarojn post la morto de Hans Leip, prezentiĝas libreto, en ĉiuj partoj dulingva (germana/Esperanta), kiu kunigas tiujn ĉi litografiojn (en reduktita formato) kaj la interpretajn poemojn. En la Enkonduko Ŝulco karakterizas kaj aprezas la verkadon de Leip, li klarigas la grafikan procedon de la litografio kaj raportas pri la estiĝo de la Abyssos-folioj kaj de la sonetoj. Sur la lastaj paĝoj troviĝas Biografiaj notoj pri Hans Leip, Rikardo Ŝulco kaj la desegnistoj, kiuj ornamis la kovrilojn de la libreto per la portretoj de la du verkistoj.
Por recenzanto, kiu ne estas spertulo pri grafika arto, estas malfacile, juĝi aŭ aprezi la hororajn viziojn de la du Abyssos-serioj, la densan kaj multspecan interpuŝiĝon de groteskaj fantazi-figuroj kun obscenaj gestoj violente minacantaj aŭ apenaŭ vualitaj (pĝ. 17), tiun senkompatan submondan humoron (pĝ. 19) (Ernst Sander, 1973). Pro la mita-simbola karaktero de la litografioj ankaŭ ne penindas disputi, ĉu la interpreto (aŭ la komentado) de Ŝulco en la aldonitaj sonetoj povas esti ĝusta - temas ja prefere pri kontemploj plenaj de lerta satiro konsidere la viziajn scenojn.
Gravas scii, ke la Esperantaj sonetoj ne estas tradukoj de la germanlingvaj - komparoj do povus esti tre interesaj. Ĝenas kelkaj adasismoj (precipe en „Instrua horo”) kaj la ĝis nun nekonata neologismo „buzeno” (por ina brusto). Tamen esperantistoj, kiuj ŝatas tian nekutiman „simfonion” de bildoj kaj vortoj, per tiu ĉi libro certe plezuriĝos.

Guido Holz

Strangaĵo por kelkaj stranguloj


1993. № 1 (8)

Esperanto-Centro Paderborno eldonis je nenio alia similan libron Abyssos/Abismoj. Ĝi enhavas 24 litografojn de Ĵano Lajpo (Hans Leip, 1893-1983) kaj po 24 sonetoj de fama Rikardo Ŝulco en la germana lingvo kaj en esperanto. Ni delonge alkutimiĝis, ke bildoj en libroj ilustras la tekstojn; tamen en Abismoj la situacio estas mala: la antaŭlonge preparitaj litografoj estas memstaraj kreitaĵoj, kiuj fariĝis motivoj por la sonetoj. Ŝulco verkis la germanlingvajn sonetojn komence de 1970-aj jaroj; la esperantlingvajn en 1983-84. La esperantlingvaj sonetoj tute ne estas tradukoj, sed apartaj, sendependaj verkaĵoj — Ŝulco kreis ilin ne rigardante la germanan tekston, nur laŭ sia impreso pri la bildoj. La abismokartonoj estas klarigeblaj ankaŭ sen la sonetoj, sed la sonetoj apenaŭ sen la abismaj modeloj. La temoj de pluraj litografoj fontas el antikva mitologio, kelkaj estas tute originalaj. Sur la bildoj ni vidas torditajn figurojn, kriplajn monstrojn, strangajn estaĵojn, mitajn viziojn. Mem Leip asertis, ke “senkompata submonda humoro” de liaj litografoj devenas el lia iama subita perdo de konscio pro veneniĝo. Do, ĉu nur halucinoj? — Plejparte jes. La nebula senco troveblas en pluraj bildoj, tamen plejparte ili estas halucinaj inkuboj kaj serĉi en ili sencon estus vana klopodo. Eble iuj fakuloj pri gravurarto obĵetos min, dirante pri granda valoro de la litografoj — mi ne volas longe diskuti. Por ordinara libroleganto arta valoro de tiuj bildoj estas nula kaj impreso pri ili povas aperi sola — koŝmara sonĝo kaj vekiĝo en malvarma ŝvito.

Mia ĉefa tasko estas, tamen, recenzi la sonetojn. Rikardo Ŝulco mem agnoskis, ke percepti la sonetojn sen la bildoj fakte ne eblas, kaj ili ne havas propran artan valoron. Ne malofte la versoj simple priskribas tion, kio jam klare videblas sur la bildo: “Veruka fiŝo ŝajnas apatia. /Delfeno ĉirkaŭnaĝas satelite.”, aŭ: “La mara stel' simbolas brilan astron.”

Mi ne sufiĉe flue posedas la germanan lingvon por ĝui en ĝi poezion, tamen kelkfoje mi rimarkis, ke la germanlingvaj sonetoj estas pli bonaj, ol la esperantlingvaj (almenaŭ — pli proksimaj al la enhavo de la bildoj, pli enhavoriĉaj). La sonetoj estas preskaŭ perfektaj laŭforme, kvankam inter la rimoj kelkfoje aperas adasismoj. Majstra formo kun vanta enhavo — ĉu povas ĝuigi leganton?

Kiel avertas Behrmann en sia akompana letero, “la lingvaĵo en la antaŭparolo, en la sonetoj mem kaj en la biografiaj notoj sekvas la Analizan Skolon, kies protagonisto ja estas Rikardo Ŝulco”. Jes, tio tuj senteblas, ekzemple — la konata maniero esperantigi proprajn nomojn — tamen eĉ tiu principo estas aplikita nekonsekvence kial Ĵano, sed ne Johano?

Resume: eble tiu libro trovos kelkajn specifajn ŝatantojn inter esperantistoj, precipe — inter la germanlingvanoj, tamen ĝi ne estas grava evento en esperanta literaturo. Strangaĵo por kelkaj stranguloj — kaj ne pli...

Valentin Melnikov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.