La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Amiko el la junaĝo de Maigret

  • Autor: Georges Simenon
  • Übersetzer: D. Luez
  • Originalsprache: franca
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €12.00
  • Erscheinungsjahr: 2004
  • Beschreibung: Krimromano, tria volumo pri la fama franca komisaro Maigret.
  • Seiten: 127
  • Höhe: 200 mm
  • Rezension:
    • De Wolfgang Kirschstein (Danlando): Renkonti la pasintecon
    • La krimromano Amiko el la junaĝo de Maigret estas tre interesa. 34-jara virino estis pafe mortigita. Ŝi havis 4 virajn klientojn, kiuj vizitadis ŝin en respektive decidita semajntago. La 4 viroj estis suspektataj kaj atestanto estis unu virino, kiu estis pordistino de la domego, en kiu la afero okazis. Unu el la 4 sustektatoj estis amiko el la junaĝo de Maigret. (Ibukijama (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2018)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Renkonti la pasintecon


2005. №10 (132)

Simenon, Georges. Amiko el la junaĝo de Maigret: Krimromano / Trad. el la fr. Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2004. — 128 pĝ., 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; volumo 13).

Antaŭ kelkaj monatoj mi renkontis en “virtuala klasĉambro” post pli ol tri jardekoj kelkajn el miaj iamaj samklasanoj. Estas strange, interese kaj foje embarase renkonti ilin denove kaj konstati, en kiaj malsamaj direktoj ili estas evoluantaj. Unu fariĝis profesoro pri sociologio, alia zorgas pri la surmerkatigo de pneŭoj, plia kandidatis por la komunistoj en la lasta baloto, alia fariĝis librotenanto por loka ĉarpentisto — sed neniu riparas meblojn aŭ paradas kiel antikvaĵisto.

Iun tagon prezentas sin malnova samklasano en la buroo de komisaro Maigret. Tiu Florentin nomas sin antikvaĵisto kaj neniam estis konata pro agrablaj karaktertrajtoj. Lia konkubantino, Jozinjo, estas morta. Verŝajne murdis ŝin unu el ŝiaj aliaj adorantoj. Jozinjo akceptis unu amoranton tage (sen kalkuli ŝian liberan tagon), do estas sufiĉe granda elekto de potencialaj murdistoj. Kaj por tio Florentin anoncas sin ĉe Maigret.

Tiu kondukas la esploron en sia kutima maniero. Kaj fine li trovas la truojn en la klarigoj, malkaŝas ĉiujn mensogojn de la suspektatoj kaj kaptas la murdiston.

Bone, tion ni ankaŭ atendis, do kial legi tiun romanon? Estas pluraj bonaj kialoj, mi pensas (krom, kompreneble, trovi distron sur alta nivelo).

Simenon kapablas priskribi la personecon de siaj roluloj en tre trafa, tamen tre ekonomia, maniero. Ekzemple tiel:

“Liaj brunaj haroj, maloftiĝintaj, estis ŝovitaj sur lian kalvon, kiun ili nur parte kaŝis, kaj li havis malgrandajn lipharojn tro nigrajn por ne esti tinkturitaj.” (pĝ. 40)
Jam ni antaŭsentas la tragedion de mezaĝulo, kiu ne kapablas fronti sian kadukiĝon. Kaj same li faras kun ĉiuj aliaj personoj de tiu romaneto. Simenon skizas sian personaron kvazaŭ akvarele, sed tio plene sufiĉas.

Jozinjo ja vendas revojn. Oldiĝantaj burĝoj, en kies geedza vivo komplete mankas stimuloj, aĉetas ĉe ŝi la iluzion, ke ankaŭ ili ankoraŭ povas ĉarmi allogan virinon. Ili nepre volas konservi la belan fasadon “por la galerio”, sed ili ja ne povas kaŝi de si mem, ke ili fizike kaj psike havas bezonojn, kiujn la krustigita socia ordo ne permesas al ili. Estas multe da soluloj en tiu romano. Ĉu estas mirinde, ke Simenon verkis ĝin en 1968, la jaro kiam serioze komenciĝis la t.n. “seksa revolucio”. (Be, niaj malruĝaj faŝistoj jen certe vidas pravigon de siaj tezoj: ĉiam tiuj el la feĉo de la socio devas paroli pri sekso, tamen ne estas mia kulpo, ke la personoj de la romano kondutas en tiu maniero.) En tiu senco Simenon estas preskaŭ la Balzac de la 20a jarcento. Kaj tiu romano estas plia ono el la verŝajne neniam kompletigota plena verkaro de Simenon en Esperanto.

Ni spertas en Amiko el la junaĝo de Maigret la etoson de Parizo en la 1960-aj jaroj. Por ke ni pli orientiĝu la eldonisto indikis proksimuman prononcon de kelkaj francaj nomoj. Por pli bona orientiĝo estas kelkaj notoj, kvankam mi ne povas vidi, laŭ kiu principo la klarigoj estis elektitaj. (Ni trovas ekzemple klarigon pri preĝejo Sankta Koro, sed ne pri preĝejo Magdalena.)

La leganto tamen devas alkutimiĝi al unu neofta trajto. Por indiki mankantan distancon, se ne kvazaŭan intimecon, inter Maigret kaj ties amiko de junaĝo, la tradukanto Daniel Luez bezonis la preskaŭ arkaikan pronomon ci. Mi devis alkutimiĝi al ĝi, sed kiam mi vidis, ke ĝi estas nepre bezonata, mi senprobleme akceptis ĝin.

Baldaŭ venos “longaj vintraj vesperoj”; kun tiu romaneto vi povos eskapi al la somero de 1968.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.