La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La analiza Skolo antaŭ la Maloveca tribunalo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malovec kontraŭ Schulz

Temas pri tri leteroj de Miroslav Malovec kaj la respondoj de Rikardo Suteo. En la apendico aperas traktaĵo pri la uzo de la adverboj hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ.
La opinio de Ŝulco certe estas konata en Esperantujo. Li defendas „alfan nivelon de la lingvo” uzante „estas ebla" anstataŭ „eblas”, „estas sendinta” anstataŭ „sendis” ktp. Li celas „ekkonigi al esperantistoj, kio estas la ĝusta Esperanto". Mi samopinias kun Malovec, ke „nian lingvon povas unuecigi nur utila laboro por la interkompreniĝo de la nacioj pri utilaj aferoj, ne kvereloj pri banalaĵoj". La „skisma stato de Esperanto”, pri kiu parolas Ŝulco, laŭ mi estas ĉefe en la kapoj de unuopaj teoriemuloj, kiuj ne en la ĉiutaga vivo uzas la lingvon, sed ŝatas surscenigi logikajn ludojn. „Normala" parolanto de Esperanto feliĉas havi aliajn problemojn.

Walter Klag

Ankoraŭ unu proceso en la lingvo-tribunalo de Schulz


1996. №3 (28)

Estiĝo de la polemiko inter Schulz kaj Malovec

La recenzata broŝuro apartenas al la Serio Flava de Esperanto-Centro Paderborno, kiu eldonas, krom originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj, ankaŭ pritraktojn de diversaj lingvaj demandoj. Tiuj ĉi pamfletecaj verkoj, celantaj kritiki la lingvouzon de pluraj bone konataj esperantistoj, inkluzive de d-ro Zamenhof mem, fontas el la pika plumo de Richard Schulz, la nuna korifeo de la t.n. Analiza Skolo. Miroslav Malovec estas ĉeĥa esperantisto, kiu okupiĝas pri instruado de esperanto kaj dediĉas sin al verkado pri lingvaj temoj. Aktuale li redaktas Starton, la organon de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Okazigis la polemikon interŝanĝo de po tri leteroj de la du koncernuloj. Malovec komencis, prezentante dubojn pri kelkaj asertoj rilate lingvouzon, ĉar Schulz, kun tenaca persistemo proklamas, ke “la ĝusta Esperanto” devas baziĝi sur la dogmoj kaj doktrinoj de la Analiza Skolo.

Schulz subtenas la nelogikan uzon de esperanto

Granda parto de la korespondaĵoj inter Malovec kaj Schulz temas pri la funkcio de logiko por determini la ĝustecon de lingvouzo. Schulz karakterizas sian laboron “amare serioza kaj scienca esploro” kaj obstine insistas pri “severa” apliko de logiko. Li tiel donas la impreson, ke nur li kaj la Analiza Skolo havas monopolon de la logiko. Sekve Schulz aprobas nur tiujn esprimmanierojn, kiuj konformas al lia logiko kaj malpermesas, eĉ anatemas la lingvouzon de aliaj esperantistoj.

Malovec prave rebatas, ke la logiko de la homo ne estas nur unuspeca, kaj li reliefigas, ke la “glorigado, eĉ diigado” de la logiko fare de Schulz estas troiga pedanteco kaj ĝi efektive malseriozigas la starpunkton de la Analiza Skolo. Ĉi-rilate Malovec saĝe argumentas jene: “Se Zamenhof deklaris, ke ĉiu rajtas uzi pli logikan esprimon, el tio logike rezultas, ke ekzistas esprimoj pli kaj malpli logikaj, kaj ke Zamenhof rajtigas uzi ĉiujn.” Laŭ Malovec, Schulz eraras, ĉar li postulas uzon de tro alta grado de logiko. Tiu precizeco de matematikisto estas superflua kaj senbezona, do nenecesa por la ordinara vivo. La homa cerbo ne estas komputero sed biologia organo, do ĝi bezonas rajton je iom da nelogikeco, por ke lingvoj estu uzeblaj por ĝi. Efektive, la logiko estas relativa afero, ne la sama ĉe ĉiuj personoj. Ofte estas afero de subjektiva percepto kaj ĉefe de subjektiva deziro.

Malovec, do, atentigas, ke multaj logikaĵoj de la Analiza Skolo estas nur ekstravagancaj strangaĵoj, kiuj ne havas ŝancon forigi kaj anstataŭi enradikiĝintajn kaj bone funkciantajn esprimojn. Li ne estas kontraŭ la Analiza Skolo, se ĝi rekomendas uzi pli logikajn esprimojn apud la jam tradiciaj, tiel permesante al ĉiu havi eblon elekti laŭ la propra gusto. Tiel, kontraste kun la pedanta koncepto de Schulz pri logiko, la vidpunkto de Malovec estas pli realeca kaj akceptebla. La homa menso inklinas al kurtigado, simpligado, elipsado, metaforado, poeziado; ĉio tio povas transponti eĉ la logikon.

La diferenco inter la skriba kaj la parola lingvo

Schulz evidente ne profunde ekzamenis la parolan lingvon. Ĉiuj cititaj ekzemploj en liaj leteroj venas el publikigitaj tekstoj. Parolantaj personoj ne sekvas ĉiujn subtilajn punktojn de la gramatiko sed lasas sin gvidi de sentoj, do ne pensas precize kaj logike. Schulz eraras pro troa emfazo de rigidaj reguloj, kiujn oni eble povas observi, sidante ĉe sia skribotablo, sed kiuj — krom se oni havas komputeron en la cerbo — apenaŭ estas aplikeblaj fare de parolanto, kiu devas rapide formuli siajn frazojn. Ekzemple, ekzistas amaso da reguloj por la ĝusta uzo de la akuzativa kazo kaj la refleksivo de esperanto, sed eĉ sperthavaj esperantistoj en sia uzo de la parola lingvo, ofte stumblas. Gramatikaj, semantikaj kaj stilaj malĝustaĵoj en skribaj tekstoj verkitaj de Schulz montras, ke ankaŭ tiu severa gramatikisto ne ĉiam sukcesas apliki la logikon al sia propra lingvouzo. Oni povas imagi, kia estas la parolata lingvo de Schulz.

En recenzo verkita de Schulz (La Gazeto. 1994. No 50. P.22) troviĝas la sekvaj du frazoj:

“Nun devas sekvi la klariga kaj priskriba prezentado de la ĉiam denove ŝanĝantaj internaj, multfacetaj aspektoj kaj agoj, per kiuj tiu kadro estas plenigita.”

“Sed ĉi tie ĝuste komencas la verdire poeziaj vizioj de la verkisto…”

Laŭ la kunteksto de la peco, el kiu estis ĉerpitaj la frazoj, la verbformoj ŝanĝantaj en la unua frazo kaj komencis en la dua, estas eraraj. Schulz ankoraŭfoje stumblis pro misuzo de transitivaj formoj anstataŭ la ĝustaj netransitivaj ŝanĝiĝantaj kaj komenciĝas respektive.

Schulz, la “eterna disputanto” pri bagatelaĵoj

Ankoraŭ unu temo, kiu obsedas Schulz, estas la demando pri tempismo kaj la “mizera” aspektismo de la esperanta verb-sistemo. Malovec akuzas Schulz, ke li volas forigi la diktatorecon de aspektismo kaj enkonduki la diktatorecon de tempismo. Liaopinie, tempismo estas same malfacila kiel aspektismo, ĉar ambaŭ klarig-manieroj vole nevole dependas de influo de la gepatra lingvo. Por slavoj la tempismo de Schulz estas nekomprenebla kaj neinstruebla: “Se ĝi estus enkondukita devige, tio estus morto por la Esperanto-instruado en la slavaj landoj.” Malovec montras, ke li estas pli larĝmensa ol Schulz, ĉar li akceptas ambaŭ vidpunktojn pri interpreto de verbuzo: “Tempismo kaj aspektismo estas du flankoj de la sama monero kaj Esperanto bezonas la tutan moneron, ne nur unu ĝian flankon.” Cetere, por precizigi diferencojn de interpretado de samaj frazoj — aspektisme kaj tempisme — oni povas aldoni adverbojn.

Schulz kondamnas vortojn kiel “magazino” kaj “teamo”, ĉar en ili troviĝas silaboj, kiuj mem estas morfemoj (-in-, te-, am-). Sekve, li intence misinterpretas magazino kiel la inan formon de magazo kaj klarigas teamo kiel amo al teo!!! Ankoraŭ unu tordita koncepto, kiun surpaperigis Schulz, estas, ke pro la finaĵo -io, la vorto konjugacio povas esti analizita kiel lando de konjugoj analogie kun “Francio, lando de Francoj”. Tiuj infanetaj ekzemploj detruas la fidindecon de la Analiza Skolo, ĉar estas tro da tiaj vortoj en la leksiko de esperanto, do se oni komencas tuŝi-fuŝi kelkajn, neniam estos fino.

Intelekta etoso en la paderborna tribunalo

Ankoraŭ unu kontrasto inter Malovec kaj Schulz temas pri la vasteco de ilia intelekta horizonto. Malovec, kiu estas pli komprenema, pledas por tolero kaj akceptas alies lingvouzon, argumentante ne en polemika maniero sed sobre kaj racie. Li estas kontraŭ ĉiuj diktatorecaj tendencoj de diversaj skoloj, ĉar la reciprokaj akuzoj pri orgojlo, stulteco, psikopateco, nerealismo, endanĝerigado de la lingvo k.s. ne estas argumentoj, nur ofendoj, kiuj neniun konvinkas nek unuecigas. Male, ili vekas kontraŭofendojn kaj disigas la movadon.

Kontraŭe, Schulz ĝisnaŭze marteladas siajn punktojn kaj strebas al konvinko, ke nur li kaj la Analiza Skolo posedas la veron. Dum Malovec estas milda kaj humila, Schulz kondutas agreseme kaj arogante. Tiu reagado de Schulz estas rezulto de lia nekapablo toleri malfavoran kritikon. Pro sia komplekso de malplivaloro (minus-komplekso) li montras profundan, kvazaŭ instinktan agresemon, kaj provas defendi sin, uzante acerban lingvaĵon. La rezulto estas, ke li transformas leterinterŝanĝon en amaran perpoŝtan polemikon — eĉ proceson — kiel indikas la tendenca uzo de tribunalo en la titolo de lia pamfleto.

Efektive, estis ne Malovec, kiu starigis la tribunalon, sed la stretmensa Schulz. Uzante bombastajn frazojn de memnomumita lingvo-inkvizitoro, li facilanime kondamnas kiel eraran la lingvouzon de aliaj kaj fierege prezentas la membrojn de la Analiza Skolo kiel “pioniran eliton”. Schulz akuzas Malovec pri elŝutado de aflikto kaj emocio, pri tro emociaj elverŝaĵoj, kaj pri agresaj emocioj. Sed “mefito ridas pri putoro kaj mem estas fetora”. Fakte, estas la ekstreme sentiva Schulz, kiu senbride elŝprucigas emociaĵojn per sia uzo de malice mordanta sarkasmo.

“Schulz bojas, esperantistoj vojas”

Kleraj kaj klarvidaj esperantistoj, kiuj jam konas la vitriolan stilon de Schulz, facile povas konstati, ke ankaŭ en la recenzata verko, Schulz havas neniun intencon prezenti forumon por libere diskuti la tezojn de la Analiza Skolo. Male, li artifike misuzas leterojn senditajn al li de diversaj esperantistoj por misinterpreti la enhavon kaj tiel akiri materialon por ataki. Li sekvas tiun kutimon ne nur en la broŝuroj de la Serio Flava, sed ankaŭ sur la paĝoj de Speciala Cirkulero, la oficiala organo de la Analiza Skolo. Lia metodo estas gurde ripeti siajn proprajn pensojn kaj samtempe malplivalorigi kaj bagateligi la vidpunktojn de siaj oponantoj. Pro tiu senĉesa remaĉado de la dogmoj de la Analiza Skolo, korespondantoj baldaŭ konscias, ke iu ajn provo dialogi kun Schulz kondukas al intelekta sakstrato sen elirejo, do la plej saĝaj el ili ĉesigas pluajn provojn interrilati kun tiu dogmulo.

Pro tio Schulz, post publikigo de leteroj senditaj de li al aliaj esperantistoj, triste plendas, ke neniu respondo estas ricevita. La samo okazis dum la interŝanĝo de leteroj inter Malovec kaj Schulz; tiu ĉi, per peze pedantaj ripostoj, kaŭzis ĉeson de la korespondado — ĝuste kiam li havis la lastan vorton. Efektive, en tiu intelekta klimato, daŭrigo de korespondado fare de Malovec ne havas sencon.

Resume kaj konklude

Legante la broŝuron pri la ŝulca tribunalo, oni povas imagi antaŭ si la bildon de du esperantistoj: unu sobre defendanta toleremon en lingvouzo kaj emfazanta sindediĉon al pozitivaj agadoj por plivastigi la praktikan uzon de esperanto, precipe sur fakaj terenoj; la alia cerbagace insistanta, per vortlaksa ĉikanado, ke nur li scias, kio estas la “ĝusta Esperanto”, kaj proklamante, ke nur per la logiko estas eble solvi lingvajn problemojn. En la esperanta komunumo reagoj al la ekscese harfendanta rezonado de Schulz estas ĝenerale negativaj, kaj tial estiĝas ĉe Schulz persekutiĝ-manio. Fakte, li faras nenion pozitivan por la esperanto-movado, sed nur provokas senfinajn kampanjojn savi esperanton de “piĝiniĝo”. De tempo al tempo kelkaj lojalaj lakeoj de la Analiza Skolo levas sian voĉon por defendi Schulz, sed la antaŭvidebla sorto de la Analiza Skolo estas formalapero en la abismon de forgeso.

Bernard Golden

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.