La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Beletra Almanako 26
(Junio 2016)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Beletra Almanako 24 kaj 26


Novembro 2016
Kutime mi ne tre ŝatas legi Esperanto-poezion, des pli kiam temas pri traduko. Male mi tuj volis malkovri en tiuj numeroj novelojn, intervjojn, eseojn. Plaĉis al mi ekzemple la rakonto de Sten Johansson pri knabo kiu ne komprenas la sintenon de plenkreskuloj rilate libron 'plibonigitan' de li ("la lupo de la Monta Reĝo"), aŭ tiu de Spomenka Štimec: "La ŝipo nomata Teresa" (pri la fuĝo de Tibor Sekelj al Argentino en 1939). Sed mi devis relegi la novelon "Ludoviko la Dekkvara" de Mikaelo Bronŝtejn pri la Sunreĝo, Colbert kaj meblaro mendita de partia karbminestro en Sovetunio baldaŭ disfalonta (1989) por kompreni la intencon de Mikaelo.
Tamen pri neoriginala prozo plaĉis al mi la novelo de Janos Székely: "Filantropoj", belstile tradukita de Jozefo Nagy. La originala teatraĵoj de Rikardo Cash kaj Trevor Steele sendepende de la valoro de tiuj bonaj verkistoj tute ne plaĉis al mi. La problemo estas ke, pro la malfacileco kunigi grandan teatran trupon, temas kiel ofte pri mallongaj rakontoj en esperanta medio.
Intervjuo de Anjo Amika senvualigas al ni erojn de ŝia personeco.
Eseoj kaj recenzoj gravas en tiaj revuo:
-mi legis kun intereso, kiel ĉiam kiam la recenzisto estas Sten Johansson, tiun pri "Ho, tomboj de l'prapatroj" de Clelia Conterno Guglielminetti, verkitan anta? pli da 30 jaroj sed eldonitan en 2015, libron kiun mi tiam malkovris kun ĝojo kaj plezure legis. Johansson bele recenzas, analizas.
-tiu de Mao Zifu pri "Centjaroj da soleco" de Gabriel Garcia Márquez tradukita de la elstara Fernando de Diego, do antaŭ longe, sed nun eldonita, instigas al legado de la Eo-versio.
-pro tiu de Gerrit Berveling pri "Libazar' kaj Tero" de Julia Sigmond kaj Sen Rodin, eble mi iam havos la kuraĝon legi la libron, ĉar finfine ĝi plaĉis al li, kvankam kiel mi, li tute ne estis allogata de tia sciencfikciaĵo.
-La titolo kaj la enhavo de la recenzo de Suso Moinhos "Voko al plibonigo de grava verko" pri la 748-paĝa HEL (Historio de la esperanta literaturo) de Carlo Minnaja kaj Georgio Silfer, mi opinias iom aroganta, la laboro estas tiom impona, kaj Moinhos ne kontestas tion. La dikan libron mi tuj legis en la unuaj tagoj de aŭgusto 2015 post UK en Lillo kie ĝi ĵus aperis. Kompreneble en tia sumo ĉiam eblas trovi mankojn laŭ sia gusto. Tamen la bedaŭroj estas tre precize prezentitaj, do interesaj kiel tiuj de Mikaelo Bronŝtejn pri la sama libro en la lasta numero de "La Gazeto" ĵus ricevinta.

Alteo

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.