La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2013
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

  • Mitarbeiter: Jorge Camacho, Luiza Carol, Ewa Grochowska, Lena Karpunina, Jesper Jacobsen k.m.a.
  • Art: Anthologie, Originalliteratur
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€8.85
  • Erscheinungsjahr: 2013
  • Beschreibung: La libro enhavas la tekstojn premiitajn dum la Belartaj Konkursoj 2013: de Jorge Camacho, Luiza Carol, Ewa Grochowska, Lena Karpunina, Jesper Jacobsen, Dimitrije Janičić, Benoît Philippe, Nicola Ruggiero kaj Nikolao Uzunov, krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj artikolon de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin titolitan "Kion fari pri la Esperanto-literaturo?".
  • Seiten: 92
  • Breite: 140 mm
  • Höhe: 215 mm
  • Gewicht: 142 g
  • ISBN: 978-1-59569-268-9
  • Rezension:
    • De Sten Johansson: Kia la postulemo, tia la rikolto?
    • De Valentin Melnikov: Belarta rikolto 2013
    • Belarta Rikolto 2013: Belarta Rikolto 2013 estas vere grava verko.
      Dank' al ĝia legado, mi konis du belajn prozojn de Ewa Grochowska, la bona teatraĵo de Luiza Carol, enhavante belegan Bahaan preĝon, la tre interesa eseo de Jorge Kamacho, pri hajkoj en Esperanto, kaj la klera raporto de Humphrey Tonkin.
      Mi estas feliĉa, ĉar mi profitis mian tempon en bona legado! Kaj mi jam aĉetis alian libron por legi en la estonto: Belarta Rikolto 2016. (Persistanto - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2017)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kia la postulemo, tia la rikolto?


31, feb 2018, pri la prozo de Belarta rikolto 2013-2017

Kiel fartas hodiaŭ la Esperanta beletra prozo? Kompreneble ne facilas resume respondi tian demandon, sed se la rezultoj de la Belartaj Konkursoj iel spegulas ĝin, oni devas sufiĉe grave maltrankvili.

De kvin jaroj, do dum 2013-2017, ĉiuj verkoj premiitaj kaj honore menciitaj ĉiujare aperas en volumeto de Mondial sub la titolo Belarta rikolto. Krom la verkoj mem aperas tie ĝenerale prijuĝaj raportoj de la prezidanto de la Konkursoj, Humphrey Tonkin ĝis 2016 kaj Miguel Fernández en 2017, kaj kelkfoje ankaŭ aliaj tekstoj pri la Esperanta literaturo.

En 2013 Tonkin skribis:

Se oni volas havi pli da valoraj konkursaĵoj en la Belartaj Konkursoj – pli da verkoj entute – necesas konvinki la publikon legi ilin. Kompreneble la publiko kaj la verkistoj ekzistas en simbioza rilato, sed, unuavice, postulema publiko produktas ĉefverkojn, ne inverse.

Ke pli alta postulemo de la publiko altigus la nivelon de la verkoj, ŝajnas ideo bela sed iom necerta. Miaflanke, leginte sinsekve ĉiujn premiitajn prozaĵojn de la lasta jarkvino, mi ne tre emus konvinki la publikon legi ilin, ĉar miajuĝe la plimulto apenaŭ valoras la penon. Jen eble tro negativa vidpunkto; tamen ankaŭ la juĝantoj evidente ne konsideras la nivelon alta, ĉar dum kvin jaroj oni nur unufoje aljuĝis unuan premion pri prozo – inter entute 112 konkursintaj kontribuaĵoj. Per tio la branĉo Prozo elstaras negative en la Konkursoj, sed mi ne scias, ĉu tion kaŭzas pli malalta nivelo de la konkursaĵoj aŭ pli altaj postuloj de la prozaj juĝantoj, kompare kun tiuj de la ceteraj branĉoj. En la dua okazo, tio certagrade malkonfirmus la ideon de Tonkin.

Laŭ la raportoj de la prezidantoj ripetata manko de la konkursaĵoj estas erarplena lingvaĵo kaj malzorga tajpado. Mi dirus, ke se tio estus la plej gravaj problemoj, ni povus esti feliĉaj, ĉar tiajn mankojn eblas almenaŭ parte ripari per redaktado, kion oni ankaŭ faris en la eldonoj, kvankam ne plene. Sed redaktado ne povas aldoni bonan temon, ekscitan intrigon, kredindajn scenojn, konvinkajn personojn, naturajn dialogojn, psikologion, realismon, spritecon, humuron, povon kapti, distri aŭ profunde tuŝi la leganton, nek ĉion alian, kio ofte mankas al la plej multaj premiitaj verkoj. Ni kompatu la juĝantojn, ĉar se ĉi tiuj verkoj estas la supro de la glacimonto, kia do estas la subo, kiun ili devis tralegi por elkribri ĉi tion?

En siaj raportoj Tonkin plurfoje esprimis la ideon, ke la Esperanta literaturo devus posedi proprajn trajtojn, esti parto de propra kulturo:

Sed librojn (aŭ retajn tekstojn) oni prefere ne legas en izolo, sed en situacio, en kiu oni sentas sin parto de komunumo, kun komunaj valoroj, komuna estetiko, kaj komuna sento de formoj. Alivorte dirite, devas ekzisti iu psika aŭ socia spaco, kiu nomiĝu “la literaturo de Esperanto”. Sen tiu komuneco Esperanto-literaturo fariĝas por la leganto simpla kolekto de naciaj verkoj hazarde verkitaj ne en la nacia lingvo sed en Esperanto. [...] Institucioj kiel la Belartaj Konkursoj ekzistas ne nur por instigi kaj kuraĝigi verkantojn en Esperanto, sed ankaŭ por krei tiujn normojn, tiujn komunajn perceptojn. (el Belarta rikolto 2013)

Tiu ideo laŭ mi estas tre diskutebla, eĉ kontestinda. Al mi ĝi sonas iomete kiel ŝima vidpunkto el pasinta epoko, aŭ – eĉ pli malbone – kiel proksima al politike danĝera ĥimero. Mi persone legas multege da beletraĵoj en mia gepatra lingvo, la sveda, sed pli ol duono de ili estas tradukaĵoj el aliaj lingvoj, kaj eĉ de la origine svedlingvaj verkoj mi certe ne deziras komunajn normojn aŭ estetikon.

En sia lasta jaro 2016 Tonkin citis sian antaŭulon Baldur Ragnarsson, kiu siavice citis la iaman juĝanton Ivo Rotkvić, kiu en 1979 skribis:

Por ke iu prozaĵo en la internacia Esperanto-konkurso ricevu la trapasrajton al la unua tronseĝo, ĝi devus nepre havi ŝvelgrajnan literaturan valoron, ĝi devus esti rendevuo de la aŭtoro kun tiu ĉi tumulta jarcento, samtempe plej mirinda kaj plej kruela, profunde tragika kaj frenezume orgiema. Ĝi, la dinamika literatura kreaĵo, povus servi kiel vadŝtonoj, saltpaŝe uzataj de la originalaj Esperantaj verkistoj por – temp-al-tempe – venkopreni pontokapetojn eĉ en nacilingvaj revuoj. Bedaŭrinde la ĉi-jara konkurso ne enhavas tian literaturan ŝarĝon… La priverkitaj mikrokosmoj de la aŭtoroj estas fremdaj al la nervovivo de la nuna tempopunkto, ili estas tedinfektaj kaj la beletra nivelo ne trarompas la kadron de lernolibraj taskoj.

Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste, mi povus ripeti lian prijuĝon, kvankam per pli ĉiutagaj vortoj. La plej multaj premiitaj prozaĵoj dum 2013-2017 ŝajnas al mi malmodernaj, sentimentalaj edifaĵoj, senspritaj rakontoj, enuaj priskriboj, konfuzaj verko-provoj. La verkintoj ne volas aŭ ne kapablas krei scenojn kun agantoj; anstataŭe ili klarigas. La novelaj personoj restas senvivaj pupoj aŭ ideoj. Forestas dialogoj, aŭ kiam ili aperas, oni plu aŭdas nur la tedan voĉon de la verkinto. Ofte mankas klara vidpunkto de la rakontado. Mankas eblo senti ĉeeston en la okazaĵoj.

Kelkaj premiitoj bazas sian rakonton sur surprizo. La leganto pensu ion, sed fine montriĝas ke validas io tute alia. Ĝenerale tio estas nematura kaj naive nesukcesa ideo pri kiel krei literaturaĵon. Fakte, ofte la malo funkcius pli bone: unue anonci la finon, la solvon, kaj per tio veki scivolon ĉe la leganto, kiel oni venos al tiu fino.

Mi ŝatus diri al estontaj konkursantoj: Kreu personojn, donu al ili individuecojn, metu ilin en konkretajn situaciojn realismajn aŭ alimaniere konvinkajn, enkonduku konflikton aŭ dilemon, konfrontu la personojn unu kun la alia, igu ilin agi sendepende, surbaze de siaj kondiĉoj, kaj fidu ilin, respektu ilin, aŭskultu ilin! Elektu vidpunkton, el kiu rakonti la historion, ĉu de ekstere, ĉu de unu el viaj kreitoj, kaj restu ĉe tiu vidpunkto. Ne klarigu! Fidu, ke la leganto estas vivulo pensanta, iufoje eĉ pensema!

Krom tio, mi rekomendus multe legi. Legu Esperantajn verkojn por ensorbi la praktike uzatan lingvon. Kaj ĉian literaturon por kontempli, kiel krei beletraĵojn.

Dum la jarkvino oni premiis 17 prozajn verkojn de 9 personoj el 7 landoj. Temas pri unusola unua premio, kvin duaj, ses triaj kaj kvin honoraj mencioj. Plej premiita estas Ewa Grochowska kun kvin aljuĝoj. Ŝiaj verkoj estas simplaj rakontoj de eksmoda stilo, ofte edifaj, sentimentalaj aŭ eĉ stultaj. Inter ili mi ŝatus aparte mencii nur la rakonteton Eskapo, honora mencio de 2013, kiu estas provo prezenti la internan vivon de maljunulino, kvankam en iomete edifa tono kaj kun ne tre adekvata fino.

De Jesper Lykke Jacobsen tri verkoj estas premiitaj, kaj al li apartenas la sola unua premio, de 2016. Tiu novelo, La paradiza turo, ja meritas sian premion. Ĝi estas bona rakonto, kiu baziĝas sur originala ideo kaj interesa temo, sufiĉe lerte plenumita, kvankam sen tre atentokaptaj okazaĵoj kaj – kiel ofte okazas – iom stumpa fino. La du protagonistoj – plenkreskulo kaj infano – estas trafe sed iom pale konceptitaj, la medio bone bildigita.

Lia novelo La tirkesto, tria premio de 2015, estas eble la sola el la 17 tekstoj, kiu prezentas, laŭ la vortoj de Rotkvić rendevuon de la aŭtoro kun tiu ĉi tumulta jarcento. La temo estas interesa kaj originala, kaj ĝia plenumo sufiĉe bona kvankam kun iom ŝancela vidpunkto. Problemo pri ĉiuj tri premiitaj noveloj de Jacobsen estas la lingvaĵo, kiu ne estas bone adaptita al la rakontoj sed tro farĉita per maloftaj vortoj en tro vepraj frazoj. Precipe en La paradiza turo, kiu okazas antaŭ jarcento, la modernismaj lingvaj ingrediencoj impresas anakronisme, sed ĉiuj tri noveloj gajnus multe per pli simpla kaj glata lingvaĵo. Mi ŝatus aliĝi al la konsilo de Schopenhauer: oni uzas kutimajn vortojn dirante nekutimajn aferojn. Tro ofte Esperantaj verkistoj faras la malon.

Kiel ekzemplon mi traktu la trian premiitan novelon de Jacobsen, La Punĉbovlo de la diablo, tria premio de 2013. Ĝi havas intrigon, kiu povus fariĝi drama kaj atentokapta. Iom ĝenas, ke li ŝanceliĝas inter kvin diversaj vidpunktoj, el kiuj du de tute flankaj personoj. Sed pli grava problemo estas ke ni ne estas invitataj en la situaciojn, sed ricevas nur la klarigojn de la aŭtoro per iom peza lingvaĵo. Mi donu citaĵon. Kiam patrino ekvidas sian filinon post ok jaroj, ŝi vokas sufiĉe nature: – Ho, mia Dio! Sed tuj la aŭtoro elĵetas nin el tiu sceno per sia emo analizi: Ne estis tre klare, ĉu tiun alvokon de supernaturaj fortoj kaŭzis la konsterna aspekto de Jennifer aŭ la tiom usona kutimo forpeli ioman emocion per pli alta grado de montrema emocio. Nu, min pli ĝenas la kutimo – ĉu usona, ĉu Esperanta – forpeli min, la leganton, el la okazaĵoj per aŭtora saĝumado. Sed tiu sinteno bedaŭrinde estas sufiĉe tipa de pluraj Belartaj premiitoj.

La sola alia novelo de la periodo, kiu eble meritus unuan premion, estas Burĝonos la migdalfloroj de Nicola Ruggiero, dua premio de 2015. Ĝi estas bela novelo kun poezieca etoso kaj fascina protagonisto. Jen kaj jen la rakonto eble estas iomete tro evidenta, sed kiel tutaĵo ĝi estas sukcesa.

De Lenke Szász estas premiitaj du verkoj, La heliko kaj la lacerto, kiu estas belstila fablo pli sentimentala ol sprita, kaj La akacia parfumo, simpla rakonto en konvena stilo sed kun stumpa fino.

Ankaŭ de Amir Naor du verkoj estas premiitaj, ambaŭ relative konfuzaj kaj malfacile difineblaj. Restas kvar verkoj de kvar verkistoj, el kiuj mi menciu Kristnaska nokto de Paulo Sérgio Viana, belstila simpla rakonto, kaj Tri vortoj de Carys Goldy, kiu kaŝas gravan temon en terura amaso da vortoj, vortoj, vortoj – cetere ĝi estas unu el ses premiitaj verkoj kiuj superas la maksimuman amplekson de 13 000 signoj. Fakte, Prozo estas la sola branĉo kun maksimuma amplekso-limo, kio povas ŝajni malkonvena ĝuste pri prozaĵoj, sed certe necesas por protekti la kompatindajn juĝantojn, almenaŭ se ili pli strikte aplikus la regulon. Pli granda kvanto ne aŭtomate alportas pli altan kvaliton, sed certe pli lacajn legantojn.

Mi finas ĉi vinagran recenzon, petante pardonon al la du restantaj premiitoj eĉ ne menciitaj. Espereble ili iam estonte kreos ion menciindan. Kredeble multaj trovos mian postulemon tro alta. Se jes, restas esperi ke tiu postulemo – laŭ la supozo de Humphrey Tonkin – plibonigos la venontajn belartajn rikoltojn.

Sten Johansson

Belarta rikolto 2013

Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio okazas ĉiujare senpaŭze ekde 1950, la rezultojn oni anoncas dum UK-oj. Konkursaj ĝenroj iom variis, fine stabiliĝis: originala poezio, originala prozo (novelo), teatraĵo, eseo. Ankaŭ “Infanlibro de la jaro”, sed tio estas tute aparta temo.

Premiitaj verkoj iam aperadis en la revuo “Esperanto” – sed tie malmultis loko, ĝi sufiĉis nur por plej bonaj poeziaĵoj. Poste (1990-2006) ilin sisteme aperigis revuo “Fonto”, kaj post ties ĉeso la torĉon transprenis “Beletra Almanako”. Sed en 2013, eble pro tre granda amplekso de premiitaj verkoj, oni (la eldonejo “Mondial”) decidis eldoni ilin aparte. Rezultiĝis libro preskaŭ centpaĝa.

Ĝi komenciĝas per la poezia parto. “Okazis iam” de Nicola Ruggiero (1-a premio) – meditado de junulo, serĉanta sian lokon en la vivo. “Nur korvoj du” de la sama aŭtoro (3-a premio) estas klasikforma soneto, ĉiarilate brila... mi eĉ nenion plu diros pri ĝi, por ne fuŝi ontajn impresojn de leganto. “Atena taverno” de Benoît Philippe (2-a premio) estas “libera poemo”, ne laŭ mia gusto... sed probable ekzistas ŝatantoj ankaŭ por tiaspeca poezio. Ambaŭ poetoj jam estas sufiĉe konataj en nia literaturo, eldonigis proprajn apartajn librojn. Cetere, Nicola Ruggiero (unuafoje BK-premiita en 2009) estas nun probable la plej juna el rimarkindaj E-literaturistoj (se rigardi la liston de ĉ. 500 aŭtoroj en la fama retejo “Originala Literaturo Esperanta” de Sten Johansson: esperanto.net/literaturo/autor/index.html). Komence de la libro ni trovas foton, kiu kvazaŭ simbole prezentas kune niajn plej junan kaj plej aĝan aktivajn poetojn, 27-jaran Nicola Ruggiero kaj 83-jaran Baldur Ragnarsson. La estonto de Esperanto-poezio, kredeble, estas en bonaj manoj...

En proza parto de la Belartaj Konkursoj dum pluraj jaroj venkadis ĉiam samaj personoj (permesu ne nomi ilin – vidu mem en la koncernaj listoj, klaku la ligon sube). Eble ili estas talentaj, sed ĉiam la samaj temoj kaj stilo iom agacas. Ĉi-foje ni tamen ĝoje vidas tute novajn nomojn. La noveloj de Ewa Grochowska “Parentezo” (2-a premio; la 1-a ne estis aljuĝita) kaj de Jesper Jacobsen “La Punĉbovlo de la diablo” (3-a premio) estas absolute diverstemaj kaj diversstilaj, tamen kun unu komuna trajto: kiam leganto kredas, ke li jam bone orientiĝas en la priskribataj eventoj kaj situacioj, subite kelkaj vortoj evidentigas, ke “la efektivo tute ne similas la realon (pli ĝuste – la plifruan supozon pri la realo)”. La leganto repripensas ĉion, kaj kiam li poste certas, ke nun li jam ĉion komprenas, li trankviliĝas – sed sekvas nova frazo, renversanta ĉion antaŭan... Do ne atendu, ke mi nun ion diru pri la enhavo kaj intrigo. Alia novelo de Ewa Grochowska, “Eskapo”, estas honore menciita – ĝi estas sufiĉe tradicia por nuna E-literaturo...

Sekvas du teatraĵoj, “Tempo rabita” de Luiza Carol (3-a premio), pri Lidija Zamenhof, kaj “Veronia” de Nikolao Uzunov (honora mencio), pri vivo de unuaj kristanoj en epoko de Nerono. Ambaŭ tro sentimentalaj, kaj tro similaj al plifruaj drametoj de aliaj aŭtoroj. Nur tiuj du teatraĵoj partoprenis la konkurson, do la ĉefaj premioj restis ne aljuĝitaj, kaj ĝenerale, laŭ kelkfojaj asertoj de kompetentuloj (Paul Gubbins – iama artikolo en la revuo “Esperanto”, Humphrey Tonkin – raportoj pri la konkursoj en 2009 kaj nun) nia tuta teatra ĝenro nun estas en priplorinda stato. Vere ja, “estas malfacile verki por neekzistanta aŭ nekunvokebla spektantaro; ni ne povas atendi fortan tradicion de dramverkado ĝis ni havos ankaŭ tradicion de dramprezentado, kaj tio ankoraŭ mankas”...

Kontraste, la esea parto estas vere brila. Jorge Camacho pri hajkoj kaj Lena Karpunina pri vivo kaj verkoj de Jean Ribillard esploris tre funde, uzante plurajn fontojn, verkis interese kaj utile, kaj juste ricevis la ĉefan premion en tiu konkurs-branĉo – premion “Luigi Minnaja”. La eseo de Dimitrije Janičić: “Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio” (3-a premio) eble estas iom tro specialtema, tro longa kaj pedanta (kun 60 piednotoj!), kaj samtempe tro pelmela kaj memlaŭda, do ne tiom interesos vastan publikon, sed ankaŭ ĝi valoras por seriozaj literaturŝatantoj, donas multajn informojn malfacile troveblajn.

Finas la libron la raporto de Humphrey Tonkin, prezidanto de Belartaj Konkursoj kaj lia, komuna kun Michela Lipari, pensiga artikolo “Kion fari pri la Esperanto-literaturo?” El tiu artikolo, cetere, konkludeblas, ke ekde nun samtipaj libroformaj kolektoj de BK-premiitaj verkoj aperados ĉiujare.
Ĉiuj informoj pri Belartaj Konkursoj de UEA: aktuala regularo, rezulto-tabeloj, klarigoj ktp. – troveblas en speciala parto de OLE-retejo – esperanto.net/literaturo/bk/index.html –; tie legeblas ankaŭ multaj verkoj, premiitaj pli frue.

Valentin Melnikov

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.