La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Doktoro Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pli da profesieco bonvenus


februaro 2011
Kiamaniere turmentis sin Zamenhof, planante sian lingvon? Ĉu adapti la latinan, modifi la anglan, reformi la francan? Aŭ ĉu, koheron notinte en la sufiksoj de aliaj lingvoj, alimaniere procedi por realigi sian projekton?
Jen, miaopinie, la plej riĉa sceno, kaj drame la plej sukcesa, en iom pli ol unuhora monodramo pri la vivo de la kreinto de Esperanto. Lerte kaj talente rolas juna itala aktoro, Mario Migliucci, kiu kreis la monologon unue en la itala. La Esperanta versio devenas de la plumo aŭ, pli verŝajne, la komputilo de Michela Lipari.
Notindas la menciita sceno, en kiu klare senteblas la dilemoj, la konfliktoj, la luktoj afliktantaj la menson de Zamenhof, ĉar en ĝi – maloftaĵo en tiu ĉi monodramo – moviĝas la aktoro. Alivorte spekteblas, ne simple aŭdeblas, la turmentiĝo. En preskaŭ ĉiuj aliaj scenoj, kiuj pritraktas la junaĝon, familiajn rilatojn, karieron, eĉ la strukturon de la lingvo, Migluicci staras, ĉu antaŭ verdaĵo, ĉu spegulo, ĉu muro, ĉu sunsubira ĉielo, aŭ sidas. Cetere la diversaj lokoj, la diversaj fonoj, miaopinie malmulton kontribuas al la rakonto: restas la impreso – tamen eble subtilaĵojn mi mistrafas – ke okazis ŝanĝoj simple por ne tro enuigi la spektantojn.
Ne multon novan lernas esperantistoj, krom eble ion pri la rolo de onklo Jozefo, frato de Marko, en la vivo de la juna Zamenhof. Male neesperantistoj, per la originala itala versio, sendube vaste informiĝos. Kredeble, do, esperantistoj aĉetos la DVD-on por sin distri kaj por aŭdi bone parolatan lingvon. Tiurilate ili ne malkontentiĝos – tamen nepras diri, ke ĝenas la fakto, ke la monologo estas dublita (foje iom mise). Kaj, kiam oni iomete alkutimiĝas al la dublado, aŭdeblas (almenaŭ en la DVD, kiun mi recenzocele ricevis) ĉefe en la dua duono kelkaj son-interrompoj, kelkaj por tiel diri son-truetoj, kie supozeble la dublisto iom tranĉis, iom redaktis, por akordigi sonojn kaj lipojn.
Do, pro la dublado, certagrade fremdas la rezulto: ne tute naturas la monologo, kiel en la orginala itala versio. 
Plie bedaŭrindas la manko de laŭvolaj subtitoloj: la valoro de la DVD kiel lernilo tial limiĝas.
Koincide, mi unue konatiĝis kun la monodramo kaj kun la aktoro pro prezentado en la itala en Pisa en 2007. Malgraŭ tio, ke mi – hontinde – ne parolas la italan, mi ĝuis la monologon kaj, danke al Esperanto kaj al la kunteksto, pli-malpli sekvis la enhavon. Pro tio, ke Migliucci aktoris antaŭ nigra kurteno, kaj parolis sialingve (kontraste al fonoj diversaj kaj al la dublado de la DVD), estiĝis fokuso, koncentriĝo, energio. Eble ĉe la DVD ili mankas.
Tamen verŝajne mi tro protestas. Tiuj, kiuj posedas la DVD-on, sendube ĝin ĝuos, kaj preteratentos la malglataĵojn, la etajn riproĉojn, notitajn de nura recenzanto. Krome nepras gratuli al Migliucci kaj al Edistudio pro la artista kaj teĥnika entreprenemo. Unusola plendeto – kaj tiuj, kiujn mi konas, tion atendos: kiam esperantistoj eliros el sia tradukita monodrameco memtrudata kaj dediĉos tiom da talento, tiom da financaj kaj aliaj rimedoj, kiel en la nuna DVD, al originala Esperanta dramarto?

Paul Gubbins

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.