La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La duonokulvitro

  • Autoren: Aŭgusto Baissac, Paul Gubbins
  • Mitarbeiter: Aktoris: Colin Simmonds; Direktis: Paul Gubbins; Filmis: Jill Gubbins
  • Art: DVD, Esperanto-Artikel
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €12.00
  • Erscheinungsjahr: 2005
  • Form: DVD
  • Beschreibung: La DVD inkluzivas 14-minutan filmon pri kredeble la unua teatraĵeto originale verkita en Esperanto (aktoras Colin Simmonds), plus eseo pri la originoj de la monologo, fotoj kaj informoj pri la filmado, kaj interagaj ekzercoj pri la filmo taŭgaj por uzado individua aŭ grupa. Publikigo de la DVD koincidas kun la centjariĝo de la teatraĵeto, kaj la filmo premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA en 2005.
    Pliaj informoj
  • Probe: Mi estas certa, ke vi demandas al vi, ne sentime, kial, vane, mi penadas subteni ekvilibre tiun duonokulvitron. Post kvin minutoj via timo ne pludaŭros. Plu ĝi ne povos daŭri, ĉar tuj mi sciigos al vi pri mia situacio, kiu estas unu el la plej penaj. Cetere pripensu, ĝis kia grado nedube ĝi estas pena, por ke mi venu, kiel vi vidas, rakonti miajn historietojn antaŭ aro tiel nombra.
  • Dauer: 14 min
  • Breite: 135 mm
  • Höhe: 191 mm
  • Gewicht: 100 g
  • Rezension:
  • Bewertung: 4/6 Meine Bewertung hinzufügen
    ★★★★☆☆ Mallonga, sed tre ĉarma teatraĵeto en klara lingvaĵo. (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Originala DVD-filmo tre spektinda


2006/05, p. 24

Paul Gubbins, kiu direktis ĉi tiun filmon, diras ke, verŝajne, ĝi estas la unua originala dramo publikigita en Esperanto, en 1905; tamen ne eblas certeco pri tio. Diversaj dokumentoj el la frua periodo de Esperanto listigas aron da dramistoj kaj da drametoj, pri kiuj nuntempe oni ne plu povas akiri detalojn. Do, li diras, ne pro historia valoro oni spektu la drameton nun, sed pro ĝiaj ĉarmo kaj teatra/filma karaktero.

Temas pri monologo, sed neniel senmoveca monologo. Kun nula buĝeto! La aktoro estas Colin Simmonds, pri kiu mi scias nur, ke li estas elstare profesikvalita aktoro. La filmado estas eksperte farita de Jill Gubbins. Oni filmis en la ĝardenoj de Wedgwood Memorial College, Barlastono, Anglio. Pli belan scenejon oni malfacile trovus. Kaj, kvankam en komentoj pri la filmado estas menciite, ke dum iom da tempo dum la filmado minacis pluvi, kaj sonis la pasado de trajnoj, tiujn sonojn la spektanto ne ĝenate aŭdas, kaj la ne-ĉiam-sunbrila vetero strange kongruas kun la enhavo.

La filmo estas komedieto kun intrigo iom bizara, sed ne komplika. Viro enamiĝas al vidvino, sed ŝi postulas, ke li aspektu kiel ŝia iama edzo, antaŭ ol ŝi konsentos edzigi lin. Plejparte tio estis facile farita. Sed la mortinta edzo konstante portis monoklon antaŭ la okulo, kaj nia heroo devas penegi kaj provadi multfoje por sukcesi pri ĉeokuligo de la monoklo. Fine li sukcesas, kaj sekve li kaj la amata vidvino amoplene ĉirkaŭbrakas unu la alian.

La vorto „duonokulvitro” estas stranga. Unue mi supozis, ke temas pri duono de monoklo, sed, prave-neprave, la skipo de la filmo interpretis ĝin kiel tutan monoklon.

Laŭ la filmmenuo, ekzistas eblo vidi ankaŭ esperantlingvajn subtitolojn, verŝajne por la okazo, se eventuale spektanto ne rekonus la prononciĝon de vorto(j). Sed kiam per la DVD-ludilo en mia komputilo mi klakis sur „subtitoloj”, nenio okazis1. Nu, ne vere gravas; la prononcado de la aktoro estas glata, klara, nemiskomprenebla, tamen samtempe flua. Kaj se oni volas kontroli la detalojn, aŭ la ĝustecon, de la parolita dialogo, oni povas legi ĝin en la komputilo. Tiel eblas trovi ankaŭ kelkajn ekzercojn, por la okazo, se oni volas uzi ĝin en klasĉambro.

Ensume, mi multe ĝuis spekti ĉi filmon kaj rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas plezurplene ĝui farseton.

Donald Broadribb

La Duonokulvitro: duoble pionire

En la jardeko inter 1905 kaj 1914 la Esperanta literaturo kuŝis ankoraŭ en sia lulilo. Sed ĝuste tiam aro da personoj kreis originalajn teatraĵojn, plej ofte simplajn mallongajn monologojn, ofte kun propaganda aŭ meminstiga celo por la movado. Ili kutime estis komikaj kaj ne malofte havis fortajn trajtojn de amatoreco, pro naturaj kialoj. Tamen, plurajn el ili oni surscenigis en la fruaj Universalaj Kongresoj kaj je aliaj okazoj. Temas ekzemple pri la teatraĵoj de Roksano (Jeanne Flourens) kaj Vicente Inglada.

En la revuo Tra la mondo aperis en oktobro 1905 unupaĝa komika monologo de Aŭgusto Baissac: La duonokulvitro. La aŭtoro estis Alĝeria franco, cetere nekonata. Tre kredeble lia teksto estas la unua presita Esperanta teatraĵo originala.

Ĝuste je la centjara datreveno de tiu publikigo Paul Gubbins elfosis ĝin kaj per la aktoro Colin Simmonds surscenigis la monologon. Krome li ekhavis la ideon eternigi ĝin per DVD-filmo, kaj – mirinde kaj surprize – ankaŭ sukcesis realigi tiun ideon. Mi ne tute certas, tamen povas esti ke li per tio kreis la unuan draman DVD-filmon origine Esperantan.

La mallonga teksto en si mem estas tre tradicia leĝera komedieto, monologo pri ridinda enamiĝo kun absurda obstaklo, kiu tamen finfine solviĝas en feliĉan finon. Vera bagatelo, entute. Tamen Baissac montris rimarkindan talenton kaj fajnan manon ĉe la elformado de tiu bagatelo. En sia tre modesta speco La Duonokulvitro efektive estas eta perlo.

En ĝi la sola rolanto prezentas sin kiel viro obsedita, same ridinda kiel aminda pro siaj manioj. En la monologo direktita rekte al la spektantoj li enplektas ankaŭ kvazaŭan dialogon inter la protagonisto kaj la vidvino al kiu li enamiĝis – tamen ambaŭ roloj estas prezentataj de la sola monologanto. Kaj ĉio ĉi en unu paĝo!
La teksto verkita antaŭ jarcento ebligas al la spektanto kaj leganto konstati, kiom evoluis Esperanto dum tiuj jaroj. Aŭ eble mi diru: kiel malmulte ĝi ŝanĝiĝis. Ĉar oni apenaŭ trovas verajn obstaklojn al la lingva kompreno.

Ĉeestas kelkaj vortoj kun iom arkaika nuanco, kiuj nun plejparte cedis al pli nova vorto, ekz. duonokulvitro (=monoklo), subakvigadis (=mergis aŭ trempis) kaj lavvazo (=bankuvo). Ĉeestas iom tro da afiksoj laŭ la nuna gusto: promesitulino, nekredeblega, mireginda. Ĉe Baissac la protagonisto eldiras: ”Neeble subteni ĝin.” Hodiaŭ oni eble preferus: ”Ne eblas teni ĝin.” Kaj la frazoj plenplenas de enŝovitaj komplementoj inter komoj, sed tio povas esti pli franca ol arkaika: ”Mi estas certa, ke vi demandas al vi, ne sentime, kial, vane, mi penadas subteni ekvilibre tiun duonokulvitron.” Ĉio ĉi tamen estas nur spicoj de la tempo kaj loko.

Surbaze de tiu pionira teksto de Baissac Paul Gubbins do faris pioniran produkton: 14-minutan DVD-filmon. Oni povas spekti la monologon kun aŭ sen subtekstoj Esperantaj. Aldone troviĝas la origina teksto, interesa eseo de Gubbins, kaj kelkaj bildoj kaj informoj pri la registrado. La filmado estas farita kaj redaktita de Jill Gubbins, filino de Paul, kaj la DVD-on preparis Simon Davies. Ĉio surprizas per nivelo preskaŭ profesia. Krome troviĝas ankaŭ kelkaj ekzercoj por uzo en kursoj.

Plej gravas tamen la aktorado. Colin Simmonds prezentas la monologon bonege. Li aldonas al la franca spirito de la teksto nuancon de ironia distanco ege tipan de la brita komedia tradicio, kaj la rezulto estas mirinde plaĉa. Eĉ la longaj, preciozaj frazoj de la monologanto, kaj la iomete eksmodaj afiksoriĉaj vortoj aperas ĉarme en la buŝo de ĉi tiu simpatia aktoro. Rezultas vera atuto!

La registrado okazis en la parko de Wedgwood Memorial College ĉe Barlaston, do en la koro de la Esperanta Britio, kaj tiu medio kunfandiĝas kun la leĝere angla prononco de Colin Simmonds kaj la monologa teksto de Aŭgusto Baisssac, formante tre ĝueblan tutaĵon.

Oni ja povus prilabori la tekston, kiel prave notas Paul Gubbins en la aldonaj eroj. Plej evidenta plibonigo sendube estus enkonduki la amatan vidvinon mem en la ”enmonologa dialogo”, en formo de kunludanta aktorino. Fakte, ĉe la fino ja aperas la vidvino ludata de Irina Simmonds, edzino de la aktoro, tamen tio estas muta rolo. Tamen, per la elektita formo oni plej fidelas al la teksto de Baissac.

La DVD-filmo gajnis duan premion en la branĉo ”Vidbendo” de la Belartaj Konkursoj de 2005 – unuan premion oni ne asignis tiujare. Ekde la enkonduko de tiu branĉo en 1992 oni asignis 14 premiojn el kiuj 4 unuajn, plus kvar honorajn menciojn.

Plejparte temas pri turismaj kaj movadaj dokumentaj filmoj. Ŝajnas al mi tipa atesto pri la kaprica juĝado en la Belartaj Konkursoj, ke ĉi tiu pionira kaj altnivele farita drama DVD ne ricevis unuan premion.

Sten Johansson

Duonokulvitro, La

Jen distra kaj amuza drameto pri viro enamiĝinta, kiu luktas pri nekutima postulo de sia amatino. Ĉi tiu 14-minuta filmo premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA 2005. Tiu ĉi DVD plenumas du taskojn: • unue, ĝi prezentas distrocele la monologon La Duonokulvitro de Aŭgusto BAISSAC, kredeble la unuan originale verkitan dramon en Esperanto; • due, (en komputilo) ĝi prezentas instruocele eseon de Paul GUBBINS pri la dramo, ekzercojn kun solvoj, kaj klasĉambrajn aktivaĵojn. Estas helpo tiuj aldonaĵoj, ĉar uzantoj (memstaraj lernantoj kaj kursgvidantoj) trovas plurajn ideojn por la prilaborado de la filmo. Plia helpo estas ke troviĝas sur la disko mem la teksto de la dramo (eĉ en du formatoj) kaj ankaŭ iom da informoj pri la kulisosekretoj de la produktado. La bonkvalite farita filmo spekteblas kaj sen kaj kun subtitoloj en Esperanto. La disko - espereble - interesos kaj literaturo-amantojn, do tiujn, kiuj entuziasmiĝas pri esperanta beletro; kaj instruistojn, kiuj daŭre serĉas novan materialon por siaj lernantoj. Atentu tamen, ke la filmoparto de la DVD estas videbla kaj per DVD-legilo tra televidilo kaj per komputilo; dum la ekzercoj legeblas nur per komputilo. Povas okazi ke vi devas serĉi la enhavon de la disko por startigi la parton kiun vi deziras. Lau pliajn informojn ĉi tieLa DVD-n nia Katalogo ricevis donace de la eldonejo kaj Paul Gubbins. Dankon.

Edukado-recenzisto

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.