La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto, lingvo planebla

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Planebla? Eble nur teorie


1999/11, p. 19

Ĉu Esperanto estas lingvo planebla? Evidente Umberto Broccatelli pensas tiel, ĉar li verkis kaj eldonigis tiun ĉi studon. Konstatinte la problemon, ke kelkfoje la lingvaj reguloj eltiritaj el la Fundamento estas nesufiĉaj aŭ kontraŭdiraj, li proponas korekti tion per starigo de 'lingvaj konvencioj', kiuj ne kontraŭstaru la fundamentajn regulojn, sed kompletigu ilin, ekspluatante la latentajn eblojn de la lingvo. Iuj el la koncernaj demandoj estas laŭ li nur atentindaj, dum aliaj estas ja urĝe solvendaj.

Broccatelli komencas ĉe la pasivaj verboformoj, aldonante ankoraŭ alian eron al la ĉiama diskuto pri -ata kaj -ita. Li tamen prenas nek la atisman nek la itisman flankon, sed konvinke argumentas ke ambaŭ teorioj estas nekontentigaj, ĉar neniu el la du ebligas plenan paralelecon inter la aktivaj kaj pasivaj formoj. Ĉe ambaŭ skoloj restas la problemo, ke mankas simplaj pasivaj formoj paralelaj al la aktivaj -is, -as kaj -os. Broccatelli proponas ŝtopi tiun breĉon per la sistema uzo de at- kiel pasiviga sufikso, konforme kun nova konvencio pri la respektiva uzo de verboformoj analizaj (ekz. estis fermita) kaj sintezaj (ekz. fermatis). Lia propono fakte estas brila, sed Broccatelli diluas ĝin poste per la aldono de du alternativaj proponoj por solvi la problemon, neniu el kiuj estas same interesa.

Simile, en la sekva ĉapitro aperas kvin malsamaj sistemoj de sensupersigna alfabeto, kun la agnosko de la aŭtoro, ke neniu el ili eĉ lia propra estas plene kontentiga. Kaj same ne konvinkas iuj el liaj ceteraj proponoj tra la verko, pri propraj nomoj, karesaj sufiksoj, neologismoj, verbigo de substantivaj radikoj, kaj prepozicioj/subjunkcioj. Sed ĉio havas la indan celon servi kiel stimulo al debato inter la esperantistoj kaj al progresado de la internacia lingvo, kaj kredeble ĉiu progresema interlingvisto trovos la provon aplaŭdinda. Restas vidote, tamen, ĉu Esperanto estas planebla en iu praktika senco, aŭ nur teorie. Espereble, laŭ mi, almenaŭ unu el la proponoj de Broccatelli akceptatos.

Roy McCoy

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.