La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Heredantoj de silentado

  • Autor: Sabine Dittrich
  • Übersetzer: Aleksandro Montanesko
  • Originalsprache: germana
  • Art: Roman
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €13.63
  • Erscheinungsjahr: 2017
  • Form: vidu notojn
  • Beschreibung: Ferianta juna virino – ŝia nomo estas Jael Vinterstajn – migras tra idilia pejzaĝo, kiam ŝin trafas enigma surprizo. Unue ŝi ne povas kredi, kion ŝi vidas, poste ŝi decidas esplori tiun enigmon, kiu tuŝas la kernon de ŝia memo kaj elvokas demandojn pri la identeco kaj deveno de Jael. Fortaj emocioj ŝin puŝas kaj pelas. Dum vojaĝoj tra Germanio kaj Ĉeĥio, ŝi serĉas vojon al la vero en la historio de sia familio. En Prago ŝian vojon krucas Radek, juna kaj simpatia ĉeĥa viro. Tiam ambaŭ ankoraŭ ne scias pri la amo, kiu ekfloros inter ili. Tamen jam baldaŭ ili kune daŭrigos la serĉadon de la vero, kiu ilin kondukos tra labirinto de prihistoriaj emocioj en la koro de Eŭropo. Dum vizitoj ĉe parencoj ĉeĥaj kaj germanaj Jael kaj Radek spertos komprenemon kaj subtenon, sed ankaŭ rifuzojn kaj konfliktojn. Ili komencas demandi, kion kial prisilentis iliaj antaŭuloj. Kion travivis kaj kiel agis iliaj geavoj en la tempo antaŭ, dum kaj post la Dua Monda Milito? Kion ili konkludu por la propra vivo? Kun doloro ili ekscias pri la faritaj maljustaĵoj kaj pripensas, ĉu kaj kiel eblos repaciĝo inter ĉeĥoj kaj germanoj. En la romano alternas ĉapitroj pri la nuntempo kun historiaj epizodoj, verkitaj sur la bazo de aŭtentikaj raportoj kaj atestoj de ĉeestintoj. Kvankam la libro enhavas tre seriozajn pensojn kaj skizas tristigajn historiajn okazaĵojn, ĝi kontraste posedas ankaŭ facetojn helajn kaj ĝueblajn: elementojn de amrakonto, de vojaĝpriskribo, de detektiva rakonto, eĉ humurajn kaj amuzajn scenojn. Agrable impresas la senpretenda, koncizema kaj lerte atentokapta maniero de la rakontado, kies facile fluantan stilon la tradukinto sukcese rekreis en Esperanta vesto.

    La libron kompletigas historia skizo de la rilatoj inter germanoj kaj ĉeĥoj. Mapo de Ĉeĥio indikas la regionojn, kie antaŭmilite granda parto de la loĝantaro estis denaskaj germanlingvanoj. Speciale por la esperantlingva eldono oni aldonis receptojn por du tradiciaj ĉeĥaj pladoj kaj liston de klarigoj pri geografiaj kaj historiaj detaloj, kiuj certe faciligos la legadon kaj la komprenon de la fono, precipe por ekstereŭropanoj. Akompana unulingva vortareto estas senpage elŝutebla helpilo por legemaj progresantaj lernantoj de Esperanto.
  • Seiten: 148
  • Breite: 153 mm
  • Höhe: 212 mm
  • Gewicht: 317 g
  • ISBN: 978-80-87169-72-8
  • Bemerkungen: Libro solide bindita kun kromkovrilo.
    Estas elŝutebla senpaga vortareto en la dosierformo PDF.
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Manifesto por pardono aŭ kontraŭ la heredantoj de malamo


2018/04, p. 22

La plej aĝaj legantoj eble memoras, ke, kiam Eŭropa Unio decidis krei komunan monunuon, tuj ekestis disputoj pri tio, kiuj homoj estos omaĝataj en ĝiaj moneroj kaj monbiletoj. Post multaj diskutoj oni fine decidis pri bildoj de arkitekturaj stiloj. Memorenda estas la rezonado pri tia decido, ĉar ĝi tuŝis vere tiklan punkton de la tuteŭropa mondparto: heroo en unu lando ofte estas taksata translime kiel grava malamiko de la tuta lando aŭ popolo. Do simpla decido al kiuj omaĝi en eŭraj monbiletoj povas speguli kaj ree veki tiun gravan kaj grandan defion, ankoraŭ alfrontotan, kiu estas konstrui tuteŭropan „neŭtralan” historion.

Certamaniere, la libro nun recenzata, Heredantoj de Silentado, alfrontas la saman problemon kun kroma malfacilaĵo, ĉar kelkaj vundoj ankoraŭ ne plene fermiĝis: la teksto de Sabine Dittrich tuŝas ion, pri kio nur en la lastaj jaroj oni iel ekkuraĝas, eĉ se ankoraŭ duonvoĉe, paroli: la konsekvencojn de la dua mondmilito por la germana civila loĝantaro. Kompreneble, ĉiam svarmis, ambaŭokaze justaj, febraj plendoj kaj akraj denuncoj pri la teruraj kaj teroraj fiagoj de la nazipartianoj sur la konkeritaj teritorioj en Eŭropo kaj precipe kontraŭ ilia juda loĝantaro; tamen estis sammezura silento pri tio, kio okazis al la germanaj civiluloj dum la postmilita tempo, precipe en tiuj regionoj, kiuj, danke al la landlima movo, estas nun regataj de aliaj landoj. La muta regulo estis: ĉiuj rajtas paroli pri la frapoj ricevitaj; sed germanoj ĉiam devas pri ili silenti.

Kaj ĝuste por disrompi tiun silenton, kiu jam adas dum tri generacioj, la libro esploras demandon, kies vualon nur nun oni provas levi: la destinon de germanlingvaj ĉeĥoj, iam vivintaj en Sudetio. Sabine Dittrich konstruas sian romanon per kvazaŭa detektiva strukturo, kie la ĉefaj roluloj revizitas la draman historion de la tiama Ĉeĥoslovakio, ekde la jaroj antaŭaj kaj dumaj, ĝis la tujpostaj al la dua mondmilito. Tiamaniere ŝi rekonstruas, pere de la fikcia historio de du familioj, la momentojn, sekvintajn post la fino de tiu mondmilito, elmontrante kiel, laŭ la cirkonstancoj, ĉiu ajn povas fariĝi viktimo de sia propra (regiona, landa, nacia) historio.

Do ene de la detektiva kaŝiĝas historia romano, kie la aŭtoro lerte sukcesis eviti gliti en du samdanĝerajn kaptilojn: viktimismon kaj didaktismon. La romano ne estas kurso pri historio – kvankam la volumfinaj notoj multe helpas la leganton, ili ne estas nepraj por profunda kompreno de la rakontaĵo mem. Oni same ne trovos tiun specon de literaturo, kie ĉiuj strebas montri sin senkulpaj kaj priploras la kruelaĵojn, ricevitajn de aliuloj. Kiel kutime ĉe germanaj aŭtoroj, Dittrich nek enmaskigas la krimojn de la Tria Regno, nek provas senkulpigi naziojn. La unua kaj precipa celo de Dittrich estas montri ke, en certa momento post la milito, ankaŭ la germanoj suferis, kaj ke nur nun ili povas pri tio iom paroli.

Mi povas certigi, ke – evitinte tiujn du senelirajn vojojn – la teksto glate fluas kaj facile legeblas kaj tre bone efikas je atentokaptado de tiu leganto, kiu neniam devis deteni sin por pripensi la ĝustecon de frazo aŭ bonan elekton de esperanta vorto. Eble pensos malsame germanlingva leganto, kiu ne evitos komparon kun la originalo; tamen pri la traduko de Aleksandro Montanesko mi diros, iom konfestone, ke, ĝuste ĉar mi ne parolas la germanan – kaj eble nur pro tio – mi povis pli atente koncentriĝi nur pri la esperanta teksto.

Plian aferon pri la libro – ĉi-foje pri la objekto, ne pri la teksto – mi devas ja aldoni: malofte oni trovas, inter la esperantlingvaj titoloj, tiel ĉarman kaj belan eldonon, prizorgitan de la tradukinto kaj de eldonisto. Ekde la tiparo uzita – kiu ne lacigas la okulojn – ĝis la delikateco en la koloroj de la surkovrilo – multe pli bela ol la germana originalo – la libro iĝas unu el tiuj, kiujn oni fieras montri al geamikoj. Gratulon al ambaŭ!

Tamen, se la ĝeneralaj trajtoj de la libro jam estas priskribitaj, restas ankoraŭ demandi sin: kio en tiu libro rezistos al la tempopaso? Kial ĝi gravas por hodiaŭaj, almenaŭ eŭropaj junaj legantoj, kiuj iom laciĝis ree aŭdi pri tiu tempo, la rakontojn de siaj geavoj? La respondo kuŝas ĉe la filozofia fono de la romano mem, kiu igas ĝin grava, ĉar ĝi fariĝas – laŭ kristana sinteno – vera manifesto por pardono, tiu pardono, ampleksanta ĉiujn batalintajn popolojn, senrigarde al ilia deveno. Tiu pardono, kiu konduku kaj al la kompreno pri tio, ke ĉiuj ni en ajna momento de la historio estis rifuĝintoj, kaj kiu same konduku al intereŭropa paciĝo kaj vera konstruado de tiu neŭtrala tuteŭropa historio, peco, ankoraŭ mankanta en la puzlo de Eŭropa Unio, kaj kiun nepre urĝas konstrui, antaŭ ol detruu ĝin ne la heredantoj de silentado, sed la ĉiutage pli grandnombraj heredantoj de malamo.

Fernando Pita

Ĉu forgesi aŭ pardoni?


aprilo 2019, №4
Dittrich

La romano de Sabine Dittrich estas bone kaj profesie verkita, kun uzo de certaj kliŝoj por sentimentalaj romanoj, sed samtempe kun leĝera ironio pri tiuj kliŝoj. Ĝi legeblas facile kaj sen enuo. La lingvaĵo de la traduko estas preskaŭ senriproĉa, eble kun unu strangaĵo: plena malagnosko de la ekzisto de la prepozicio “da”, anstataŭ kiu ĉiam staras “de”. Preserarojn mi ne rimarkis. Kaj tiom sufiĉas pri la formo kaj stilo de la verko.

Gravas ne la ĝenro, kiu estas akcesora afero, sed la temo: deportado de grandaj etnaj homgrupoj dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj influo de tio al la postaj generacioj. La ĉefa heroino de la romano apartenas al posteuloj de la sudetaj germanoj, elpelitaj el Ĉeĥio en 1945-47. Sed eĉ pli: reale ŝia patrino estis adoptita de la germana familio, ŝiaj veraj gepatroj estis judoj, translokitaj al nazia koncentrejo por sekvonta ekstermo. Ŝia ĉeĥa amato kaj amanto devenas el la familio, kiu okupis la domon, antaŭe apartenintan al la forpelitoj, kaj, supozeble, mem implikita en tiun kruelan aferon. Kiel tio influu al la interrilatoj de la geamantoj, kiuj longe ne supozis pri tiuj eventoj, sed nun nepre devas enpensiĝi pri la aferoj.

La nazia Germanio la militon malvenkis. Ĝi kulpas pri abundego da militkrimoj, pro kiuj oni punis la ĉefajn kulpintojn, kaj pro kiuj oni ja konservas la memoron. Sed la venkintoj dum la venĝo post la liberiĝo tute ne ĉiam kondutis kiel anĝeloj, kaj agis ofte malhomece kaj eĉ pure krime, pri kio oni memori ne emas. Sed ĉu en la memoro de la suferintaj civiluloj, nenion malbonan farintaj sub kiu ajn reĝimo, tiuj maljustaĵoj ne restis? Ĉu krimo, direktita eĉ pro justa venĝa sento, sed direktita al iu, kiu kulpas nur per sia sametna aparteno kun la krimulo, ne estas, tamen, krimo? Plus la forpelitaj sudetaj germanoj en la germana teritorio tute ne ĉiam estis kun ĝojo akceptataj…

En la romano ĉiuj tiuj aferoj estas jen pli, jen malpli detale menciataj. Ofte kelkfraza aludo diras pri certa fenomeno pli, ol longa klarigo. Ekzemple, kiam evidentiĝas, ke en grupo de deportataj germanoj, morte lacaj kaj suferantaj, la vorto “antifaŝisto” sonas kiel insulto… Tiaspecaj aludoj multas, kaj ili faras la libron tre pensiga. Kaj tra la historio de unu etna purigo kaj la sorto de la koncernaj homoj oni povas vidi la sortojn de ĉiuj similaj aferoj, ne nur tiamaj, sed ankaŭ intaj kaj ontaj, okazantaj ĝis nun en diversaj partoj de la mondo.

Sed kiel la nuntempaj homoj rilatu al iamaj eventoj? Tio estas la centra demando, kiu interesas la aŭtorinon. Ŝi prezentas du eblajn respondojn. La unua, kies adepto estas la patro de la heroino, estas: “ne pensi pri la pasinteco, sed vivi la hodiaŭan vivon kaj konstrui bonan estontecon por si”. Evidente, la aŭtorinon la respondo ne kontentigas, ĉar, laŭ ŝi, ne nur multas homoj, kiuj dum generacioj ne povas forgesi iamajn ofendojn, sed ankaŭ povas influi la homajn interrilatojn ankaŭ nun, malgraŭ unuiĝoj de Eŭropaj ŝtatoj kaj politika trankvilo. La dua eliro, kiun anstataŭe proponas Sabine Dittrich, estas profunda kristana pardonemo, plej efika en kadroj de la romkatolika konfesio, kaj kies portantoj estas ĉefe maljunaj kamparaninoj (egale germanaj kaj ĉeĥaj). Realeco de tiu vojo en la nuna, plejparte laika, Eŭropo povas esti akceptebla ne por vastaj amasoj. Nu, ĉiu trovu sian vojon por repaciĝo ekstera kaj interna, tamen nepre trovu – aliokaze iam povos okazi nova eksplodo de kruelo.

Por pli bone klarigi la histrorian situacion, kiu kondukis al la eventoj priskribataj en la romano, ĝin akompanas mallonga historia skizo pri germanaj-ĉeĥaj interrilatoj, inkluzive de la Munkena perfido, okupo de Sudetoj kaj poste – de la tuta Ĉeĥio. La skizo pro la mallongeco estas iom primitiva kaj multon preterlasanta, sed nepre utila por nuntempa leganto, ne profunde konanta la historion. Krome, estas skrupulaj komentoj pri menciitaj en la libro nomoj kaj lokoj, kiuj ankaŭ ŝajnas tro simplaj aŭ superfluaj, sed, konsiderante malaltajn fonajn sciojn de la junaj generacioj pri la historio (pri kio speciale konfesas eĉ la heroino de la romano), verŝajne, bezonataj.

Nikolao Gudskov

En korvarma tono rakontita historio

„Heredantoj de silentado“ de Sabine Dittrich kaj fascinis kaj kortuŝis min. Tiu ĉi en korvarma tono rakontita historio enplektas nin en nemalofte fatalajn homajn sortojn dum mondoskua periodo de la eŭropa historio. Ne nur historiografie, sed samtempe tute persone la romano partoprenigas la leganton en eventoj, skuintaj kaj skuantaj plurajn generaciojn, landojn kaj popolojn. Oni povas legi ĝin aŭ kiel aŭtentikan historian lernolibron aŭ kiel kvazaŭan detektivan rakonton – aŭ simple kiel nefacile forgeseblan amromanon, en kiu persisto kaj amo finfine venkas. La zorgema kaj originalfidela esperantigo garantias al la libro vastan diskonigon.

Gerd Bussing

Heredantoj de silentado

Publikigita ĉe
La Movado 2018年4

Toshihiko Ito

Heredantoj de silentado de Sabine Dittrich


Marto 2021
La libro estas tre interesa sed trista. Ĝi priskribas la finon de la dua mondmilito en Ĉeĥio kaj Germanio, grandaj problemoj dum unuaj pacaj monatoj kaj rilatoj inter ĉeĥoj kaj germanoj en Sudety. Sudety estas parto de Ĉeĥio, kiu situas ĉe germana limo kaj kie ĝis la fino de la dua mondmilito vivis multaj germanoj. Post la fino de la milito estis preskaŭ ĉiuj germanoj forpelitaj al Germanio.
Rilatoj estis tre komplikaj, "dank" al ĝi kulpis ankaŭ homoj, kiuj estis senpekaj kaj ilia "kulpo" estis nur ke ili estis germanoj.
La libro skribis germana aŭtorino, do mi povas legi "vidmanieron" el germana flanko. Je la fino de la libro estas mallonga sed tre utila klarigo ĉeĥo/germanaj rilatoj. Al la libro ankaŭ apartenas bona kaj vasta klarigo diversaj esprimoj, do mi pensas ke la libron povas legi kaj kompreni ĉiuj legantoj.
Mi rekomendas tralegi.

babiladino (Ĉeĥio)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.