La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Illustrirovannij slovarj po geraljdike

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Iom stumble trasalone

Jen heraldika terminaro seplingva. Sur tricento da paĝoj defilas 1005 numeritaj blazon-tipoj kun la respektivaj nomoj en la lingvoj rusa, ukraina, angla, Esperanta, franca, germana kaj latina. Pro la lingvaro oni povus supozi ke temas pri publikigaĵo kun internacia celo. Mirigas do la enkonduko kaj epilogo nur cirilaj. Oni sentas tie la mankon de teksteto en Esperanto, latino, Ido aŭ alia internacia lingvo.

Ĉi-recenze mia lupeo direktiĝu ĉefe al la terminoj Esperantaj. Uverture mi konfesu ke kolosis la tasko de la tradukinto. Heraldiko estas scienco kun altgrade specialigita terminaro. Ĉi-terene ne estas facile faki, eĉ per lingvoj naciaj, jarcente ŝarĝitaj kaj tre evoluintaj leksike, ĉar heraldiko estas precioza kaj perukumita. Esperanto, kiu mankumas terminojn eĉ de nia ĉiutaga vivo de labor-sklavoj, ne facile povus paradi en kastel-salonoj de neniofaruloj blazon-kultaj. Tamen ĝi plenumis la taskon ne tute fiaske. Malgraŭ la eraroj kaj misoj ĉi-libraj, kiuj fontas preskaŭ ĉiuj el sporada manko de lerto ĉe la tradukinto, ne el manko de materialo en la lingvo. Ni vidu do.

La ĉefa okulfrapaĵo ĉe komparo de la terminoj kvinlingvaj estas la klaftolongeco de la esprimoj en la rusa kaj ukraina, kiujn kontrastas la unuvorteco de la ekvivalentoj franca kaj angla, kaj eĉ germana kaj latina. Dua okulfrapaĵo: la Esperanta traduko preskaŭ ĉiam paŭsas la rusan esprimon, kaj do ankaŭ ĝi iĝas plurmejla kaj ŝoka.

Ekzemploj: por la franca couplé kaj latina copulatus (termino 79) Esperanto havas kunligita per parligilo! Por la franca agenouillé kaj angla kneeling (282) la tradukinto regalas nin per sur genuo(j)n sinkiĝinta! Por la franca houssé (535) li proponas kovrita per ĉevalkovrilo. Li konis la Zamenhofan terminon ĉabrako (ĉar ĝi aperas en la traduko de la termino 871), do li povintus diri ĉabrakita, malpli longe kaj pli suke. Kulmino de klafteco ĉe la termino 737, kie la tradukinto, por la franca bouclé kaj angla vervelled, agacas nin per la buŝpleno: kun alikoloraj ringoj sur ligrimeno de falko! Ne ĉio estas tia, feliĉe; multaj tradukoj taŭgas, sed ne mankas ankaŭ tiaĵoj. Troveblas ankaŭ mislingvaĵoj facile eviteblaj (senarmita, de la samkoloro), kalemburoj (rableviĝanta), rusecaj vortordoj (ŝindo kun oblikvaj el dekstro ekstremaĵoj), mistradukoj (fuso anstataŭ spindelo) kaj jenaj frandaĵoj: el sinistro (konstante tra la libro) por diri de maldekstre, kaj en mala ordo (termino 94) kiel traduko de la franca mal ordonné kaj angla wrong placed! Ĉu la tradukinto ne sciis ke mala signifas „malbona” ne en Esperanto, sed en ... Ido?

Gonçalo Neves

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.