La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La eta leono lernas aliajn blekojn

  • Autor: Lode Van de Velde
  • Illustrator: Anna Lobo de Carvalho
  • Art: für Kinder
  • Verfügbarkeit: Nicht auf Lager
  • Preis: ±€10.00
  • Erscheinungsjahr: 2021
  • Form: libro glubindita
  • Beschreibung: Ie en Afriko loĝas eta leono. Iun tagon, li decidas ke li volas lerni la blekojn kiujn faras liaj amikoj. Kion li tiam ankoraŭ ne scias, estas ke tio eĉ utilos al li ankoraŭ! Post la rakonto aperas kelkaj instruaj paĝoj pri la diversaj bestoblekoj kaj rilataj proverboj. "La eta leono lernas aliajn blekojn" taŭgas por infanoj ekde 3 jaroj.
  • Seiten: 32
  • Breite: 230 mm
  • Höhe: 180 mm
  • Gewicht: 97 g
  • Rezension:
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fascina libreto

Publikigita ĉe
Jutubo

Paulo Viana

Interkomprenemo inter bestoj - inspira libro por infanoj

Publikigita ĉe
L'esperanto
La libreto "La eta leono lernas aliajn blekojn", kiun mi aĉetis dum la IJK en Lignano Sabbiadoro, tuj fariĝis preferata legaĵo de mia filo. La rakonto estas konciza, amuza kaj eduka. La paĝoj estas bele ilustritaj per la bildoj de la brazila artistino Anna Lobo de Carvalho.
La strukturo de la libro estas bone pritraktita, kun teksto sur ĉiu maldekstra paĝo kaj bildoj sur la dekstra paĝo. Estas ankaŭ menciinde, ke la tipara grando estas taŭga. Tia aranĝo certigas, ke la legantoj ĝuos facile la legadon kaj la rigardadon de la libro.
La rakonto pri eta leono, loĝanta en Afriko, kiu decidas lerni la blekojn de siaj amikoj, estas ĉarma. Dum lia aventuro li malkovras la utilecon de ĉi tiuj scioj. Tiu ĉi temo pri besta (aŭ homa) interkomprenemo ege plaĉis al mi. Lode Van de Velde estas aŭtoro ne nur de porinfanaj libroj, sed ankaŭ de prozaj, poeziaj kaj fakaj verkoj. Tio montras liajn ampleksajn interesojn kaj talenton.
Post la ĉefa rakonto estas kelkaj instruaj paĝoj pri diversaj bestoblekoj kaj proverbojn, kio kontribuas al pli profunda kompreno kaj ofertas riĉan kroman materialon por lerni.
En la libro estis nur unu stumblaĵo (laŭ mi): "[...] venis galopantaj ĉevaloj, kurantaj leonoj kaj lupoj." Miakomprene, ĉar la eta leono lernis la blekojn de ĉevaloj, lupoj kaj elefantoj, estas verŝajne, ke la ĝusta teksto devis esti "[...] venis galopantaj ĉevaloj, kurantaj elefantoj kaj lupoj."
"La eta leono lernas aliajn blekojn" estas taŭga por infanoj ekde 3 jaroj. Eldonita de Eldonejo Libera en 2021, ĝi enhavas 32 paĝojn. La aŭtoro, Lode Van de Velde, kune kun la ilustristino Anna Lobo de Carvalho, kreis plezuran libron, kiu ne nur amuzas, sed ankaŭ edukas, farante ĝin bonega aldono al iu ajn hejmo aŭ lernejo.

Massimo Ripani

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.