La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La majstro kaj Margarita

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

“La manuskriptoj ne forbrulas”


1993. №1 (8)

Ruĝa rozo sub la titolo atentokapte indikas al la bildo simbolanta la faman frazon el la romano: “La manuskriptoj ne forbrulas”. Kiam mi ekvidis la volumon en jaketo kun etoskreaj vualitaj figuroj, mia unua reago estis — finfine! Efektive, la apero de esperanta versio de tiu ĉi libro estis longe atendata. La romano, komencita en 1928, estis laŭ mia scio unue publikigita en 1969–70, longe post la forpaso de la aŭtoro (1891–1940). Aperinta sur la paĝoj de literatura revuo Moskva en Ruslando apenaŭ rekonsciiĝinta post la plej kruela — stalinisma — periodo de ĝia historio kaj plu restanta malantaŭ la firme riglita fera kurteno, la romano iĝis literatura revelacio en la medio de (speciale arta) intelektularo kaj rapide akiris la famon de pinta verko de Miĥail Bulgakov.

Eble necesas funde kaj de-interne koni la vivon en Sovetio por senti kiom la majstroverko de Bulgakov, verkita en tiel obskurantisma periodo, defiis la reĝimon kaj kian freŝan spirito-liberigan inspiron ĝi vekis. Rompo de stereotipoj kaj ofte ironia mistifikado estas karakterizaj trajtoj de tiu ĉi verko. Aliflanke, la romano estas ideala por la serio Oriento-Okcidento. Aŭtente rusa ĝi tamen rekte daŭrigas la (okcident)eŭropan literaturan tradicion, speciale koncernan la legendon pri Faust. Krome, unu el la tavoloj de la romano estas aŭtora, apokrifa interpreto kaj motivado de la eventoj ligitaj kun la herezulo Jeŝua Ha-Nocri, nenie en la verko rekte nomata Kristo.

La dirito eksplikas, kial la rigora nigra bindaĵo kun nuraj glimantaj aŭtora nomo kaj titolo sub la ekstera jaketo impresas aparte adekvataj. Cetere la poligrafia kvalito (vere bona) de la volumo vekas surprizon, ĉar la libro estis eldonita en la nuna Ruslando per sendependa institucio.

Ĉu do ankoraŭ unu evangelio — ĉi-foje de Bulgakov? Tute ne! La novtestamenta historio vidata tra la aŭtora personeco alternas kaj plektiĝas kun la eventoj okazantaj en Moskvo en 1930-aj. Sed tra aŭtentaj detaloj de tiea kaj tiama vivo la leganto sentas la konturojn de io, kio havas universalan kulturan valoron. Porti en la traduko tian fajnan literaturan teksaĵon al alilingvaj legantoj ŝajnas tasko defia, sed des pli tenta.

Tial mi estas ege kontenta, ke la esperantigon de la romano efektivigis Sergej Pokrovskij, sendube unu el la plej kleraj ruslandaj esperantistoj. Temas ja ne pri tuŝa-fuŝa speco de erudiciulo ofte renkontebla en niaj kluboj, sed pri enciklopedie klera sciencisto, havanta seriozan sperton de faka kaj ĉiutaga uzado de pluraj lingvoj, inkluzivantan ankaŭ simultanan interpretadon.

La lingvaĵo de la traduko estas praktike senriproĉa. Mi diros pli — la traduko estas adekvata (se ĝenerale ekzistas adekvataj tradukoj!). Legante la tradukon, preskaŭ ĉie, kie oni povas ekhavi almenaŭ ombron de dubo pri tio, mi kun (ĉu ekscesa?) pedanteco entreprenis improvizitajn filologiajn esplorojn por ekzameni la ekzaktecon de la varianto elektita de la tradukinto. La rezulto ĉiam (!) pruvis, ke la diligenteco de la tradukinto evidente eĉ superis la (pli ol averaĝan) pedantecon de la recenzanto — la varianto de Pokrovskij ĉiam estis motivebla kaj argumentita (eĉ se la motivo ne estis unua-vide trovebla kaj la trovado de la argumentoj atestis pri la neceso de pli ol kutima poliglota erudicio)!

Preseraroj en la teksto de la romano preskaŭ forestas, sed certan kvanton de ili la preseja koboldo kontrabandis al la sufiĉe ampleksaj Notoj de la tradukinto (P. 344–370). Probabla ŝajnas ilia apero (mal)dank al la neceso transdoni la komputile kompostitan tekston kun multaj diverslingvaj litertipoj en la edicia procedo. Feliĉe nur malmultaj preseraroj povus mis- aŭ mal-komprenigi.

Kelkfoje — tre malofte — iuj formoj ŝajnis al mi dubindaj agacaj aŭ tro aŭdacaj. Ekzemple, la transitiva uzo de situi en 'Oni rajtas situi ĝin' (P. 355), baledo anst. la pli kutima baleto (P. 356) aŭ napolitanino anst. napolanino, kiu ŝajnas pli regula derivaĵo de (ankaŭ PIVa) Napolo (P. 364).

Ĝenerale la Notoj de la tradukinto estas aparte laŭdindaj! En siaj komentoj Pokrovskij demonstras efektive profundan scion de nekutime multaj lingvoj kaj vere kapturnan erudicion. En la laboro li zorge studis tradukojn de la originalo al pluraj aliaj lingvoj kaj trovis tutan faskon de vere kuriozaj misaĵoj en ili. Tio plian fojon pruvas ke vera bilingveco (des pli bikultureco) inkluzivanta la rusan kaj (okcident)eŭropan lingvon estas ege rara fenomeno — fakto, kiu estas en frapa kontrasto kun la kvanto de rusaj-esperantaj bilingvoj en la Ruslanda esperanto-komunumo.

Mia amiko, profunda ŝatanto de la rusa kaj esperanta literaturoj, mem ne fremda al verkado kaj eldona agado, post konatiĝo kun la recenzata eldonaĵo diris, ke tiuj filologie profundaj, dokte fajnaj kaj finfine sagacaj komentoj povus pliriĉigi eĉ ruslingvan eldonon de la romano malgraŭ la jam abundaj esploroj kaj komentarioj pri la plej enigma kaj konjekto-inspira verko de la rusa literaturo en tiu ĉi jarcento.

La majstro en la titolo implicas por la leganto-esperantisto pli ol celis la aŭtoro — ĉu ankoraŭ unu mistifiko de tiu ĉi fascina, fantasmogoria verko? Aŭ plia motivo por legi tiun ĉi verkon, senriproĉe tradukitan?

Alexander Shlafer

La Majstro kaj Margarita


Septembro 2015
Laŭ la titolo, mi atendis romanon tre proksiman de Faŭsto de Goeto kaj je la komenco, mi ne vidis la rilaton: la unua ĉapitro prezentas tri rolulojn babilantajn en la moskva ĝardenplaco de la Patriarĥa lageto, kaj en la dua oni tuj retrosaltas al la epoko de Poncio Pilato, kiu interparolas kun la arestito Jeŝua. Poste denove Moskvo en diversaj kvartaloj kun multe da roluloj, kaj estis por mi malfacile ordigi ĉion. Oni rapide sentas, ke temas pri amuza (por rusoj) kritiko de la tiama Sovetunio (la romano estis verkita inter 1930 kaj 1937, cenzurita, parte eldonita de iu magazino en 1967 kaj eldonita nur poste, eksterlande). Multnombraj estas la klarignotoj je la fino de la libro kaj tio necesas al la nerusoparolanta kaj nemoskvokonanta leganto! Pro scivolemo, mi trarigardis en la franca eldono kaj konstatas, ke la klarigoj (Prefaco, Notico, Kronologio, Mapoj, Notoj) atingas pli ol 100 paĝojn. Do, je la komenco la legado ne estis amuzo por mi, preskaŭ puntasko. Nur iom post iom mi ĝuis la rakonton. Mi legis la duonon de la libro, tio estas la unua parto (186 p), kaj je la fino, kiun mi atingos nur post la Esperanto-Sumoo, mi estas certa, ke mi deziros, rapide ĉifoje, tralegi denove la tuton. Do, estas tipa ekzemplo de libro frandita nur danke al nia Esperanto-Sumoo: ĝi kuŝis longe (12 jarojn) nelegita en mia biblioteko, ĉar kiam mi provis eklegi ĝin, mi oscedis kaj rezignis. Alia intereso mia estis fajne ekzameni la stilon de Pokrovskij, kiu estas Esperanto-akademiano kaj slavo.

Alteo

La majstro kaj Margarita


Marto 2015
Ĉi tiu romano havas plurajn tavolojn. Plejparte ĝi situas en Moskvo, malgrandparte en la Israelo de la tempo de la morto de Jesuo.
Estas ankaŭ magio en ĝi: kelkaj flugas sur balailoj, kaj ni ankaŭ legas pri fluganta aŭtomobilo. (Harry Potter do ne estas la unua libro, en kiu ni renkontas tiajn aferojn!)
Ĝi estas kompleksa verko kaj mi estas certa, ke mi absolute ne komprenis ĉion. Mi supozas, ke tio verŝajne validas por ĉiuj okcidentanoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne propravive spertis Sovetunion. Kaj verŝajne nur tiuj, kiu spertis la Grandan Teroron de Stalin in 1937 profunde komprenas ĝin.
Tamen la libro estas leginda, ĉar ĝi estas ĉefa verko el la Rusa literaturo.
Certe ne por komencantoj.

Katinjo

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.