La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La nigra insulo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lingve nekontentiga

Aperis la dua volumo de la Tinĉjos-erio: Bildstriaj aventuroj de knabo-detektivo, kiu per la helpo de sia hundo Miluo malkovras la sekretojn kaj fiagojn de diversaj krimuloj, majstrante plej danĝerajn kaj atentokaptajn, sed ankaŭ humurajn situaciojn. La aventuroj de la kuraĝa detektiveto estas mondvaste konataj, precipe inter infanoj kaj junuloj. Listo apud la eldonaj indikoj ampleksas tradukojn en 35 lingvoj, alfabete de la afrikansa ĝis la vaska. Tre aprezinda entrepreno do, eldoni plian version de „Tinĉjo”, nome Esperantan. Tia projekto certe estas taŭga pligrandigi la prestiĝon de la Internacia Lingvo. Plia avantaĝo estas, ke la kvalito de - kolora - preso, bindo, papero ktp. egalas al naciaj eldonoj, estas do de komerca kvalito kutima en okcidento (nivelo, kiun esperantistoj emas nomi „luksa”). Fakte oni ja „nur” esperantigas la tekstojn en la „parol-bobeloj", t.e. la tekstspacetoj, kiuj per siaj formoj montras la parolantan personon en la bildo. Tiaj tekstoj havas iujn apartajn ecojn: Preskaŭ ekskluzive temas pri dialogoj, do ĉiutaga lingvaĵo, lli - jam pro spacomanko en la parol-bobeloj - estas mallongaj kaj tre koncizaj. Svarmas nekompletaj frazoj, elkrioj, onomatopeaĵoj. La interligo de la teksteroj ĉefe klariĝas per la bildoj. Ĉu la tradukinto majstris sian taskon? La unua volumo („La Krabo kun la Oraj Pinĉiloj”, 1981) siatempe estis grandega seniluziiĝo. Ĝi lingve estas tiom, ja ni klare diru ĝin, tiom fuŝa, ke oni ne povas rekomendi enmanigi ĝin al komencantoj. Kaj nun la dua? Pli bona ĝi ja estas, sed bona laŭ mi ne. Ni citu nur kelkajn pli oftajn strangaĵojn: plurfoja ellaso de „ĉu” ĉe demandoj; ne necesa kaj tro ofta uzo de la demonstrativo „ĉi tiu”, kie sufiĉus simpla „tiu” aŭ eĉ la artikolo „la”; superflua kombino de imperativo kun „vi”; kombino de „iri” kun „por”; necerta uzo de la akuzativo kaj amaso da francismoj.
Resume: almenaŭ por mia lingvosento ne temas pri „normala”, simpla, flua, ĉiutaga Esperanto, sed mi havas la impreson de la traduko, verŝajne el la franca. Kvankam ĝi estas lingve pli bona ol la tute ne rekomendebla unua Tinĉjo-volumo, ĝi neniel atingas la lingvan nivelon ekz. de la Asteriks-eldono. Ankaŭ la „Nigra-n Insulo-n” mi ne uzos kiel legaĵon en kurso por komencantoj. Tro malmodela estas ĝia lingvaĵo.
Kio restas, estas bedaŭro kaj ĉagrenita nekompreno, ke ŝajne ne eblas kontroligi traduko-malneton fare de alilingvaj esperantistoj.

Bernhard Pabst

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.