La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto - Terminologie und Terminologiearbeit

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Verko bona, informa kaj pensiga

Kun Wera Blanke mi konatiĝis antaŭ pli ol tridek jaroj en unu el la interlingvistikaj seminarioj en ĉevistula konferencejo apud Varsovio. Mi ĵus estis eklaborinta en industria esplorprojekto, kie oni inter multo alia kun altaj kostoj profesie laboris pri terminologio por uzo en perkomputila tradukado. Dum la tagmanĝa konversacio mi demandis al Wera, kio en terminologio estas tiel fascina, ke indas tute senpage dediĉi al ĝi sian tutan libertempon. Ŝiaj okuloj ekbrilis kaj mi ne bezonis plu ion diri dum tiu manĝo.
Kio do estas tiu terminologio? Ĝi estas klopodo de praktikuloj aktive stiri, kie la teoriuloj deziras pasive observi. Tiu stiremo estas io profunde Esperanta. Ni memoru: Fine de la 19 -a jarcento la eŭropa lingvistiko forlasis la ĝistiaman lernejecan, stiran kaj preskriban sintenon al sia objekto, la homa lingvo, kaj sin turnis al observa, analiza kaj priskriba aliro. La lanĉo de planlingvoj do rekte kontraŭis tiun spiriton. Zamenhof kaj liaj kolegoj agadis por akceptigi la ideon ke ja eblas kaj ja utilas per aktiva, intenca kaj laŭplana laboro krei pli bonan lingvon.
Zamenhof tamen tre bone konsciis ke multe pli facilas stiri la lingvon, dum la aŭtoro estas la sola persono kiu ĝin konas, kaj ke multe malpli facilas stiri lingvon jam uzatan de multaj homoj. Malsamkiel ekzemple Schleyer, Zamenhof post la lanĉo de Esperanto multfoje emfazis ke stiras ne li, sed „la uzo“.
Terminologio estas klopodo tamen stiri lingvojn jam vaste kaj longe uzatajn. Stiri ilin en sfero de neĉiutaga uzo, kie stiro estas bezonata kaj akceptata. La terminologio estiĝis en la unua duono de la 20-a jarcento. Ĝi ne celas krei novan, pli bonan lingvon, sed ĝi volas igi la jaman lingvon pli bona. Ĝi strebas per aktiva, intenca kaj laŭplana laboro difini fakajn konceptojn, aranĝi la konceptojn en sistemoj kaj doni al la konceptoj vortojn en la diversaj lingvoj.
La berlinano Wera Blanke, pro kies sepdekkvinjariĝo en 2008 mi elkore gratulas, de jardekoj fervore agadas por terminologio. Ŝia ĵusa libro spiras fascinon pri la koncepta pliesprimivigo de la lingvo kune kun senlaca strebo dokumenti kaj montri la impulsan konekton inter la plana kreado de lingvoj kaj la plana evoluigo de la terminprovizo. Ŝia libro enhavas ses artikolojn, kvar en la germana kaj du en la angla. Ĉiuj aperis pli frue, sed jen la volumo prezentas ilin al ni en formo kolektita kaj facile alirebla.
Ne estas hazardo, tion multfacete montras la artikolaro, ke du el la plej centraj aktivuloj de la estiĝanta terminologia scienco kaj de la ekestanta terminografia praktiko estis esperantistoj. Ja ilin inspiris la lingvoplanada stiremo pruntita el Esperanto. Temas pri Eugen Wüster, aŭstra inĝeniero kaj industriulo, kiu fondis la terminologian sciencon. Temas same pri Ernest Drezen, sovetia inĝeniero el Latvio, industriulo kaj partia kaj Esperantomovada aktivulo. Wüster kaj Drezen ĉerpis el sia industria sperto pri la bezono kaj utilo de teknika normigo kaj konstatis la paralelan neceson de normigita faka lingvaĵo. Kiel agemaj homoj, ili ne nur pledis ke io estu farata – sed faris. Wüster kaj Drezen forte engaĝiĝis en la fondado kaj funkciigo de industriaj kaj ŝtataj normkomisionoj kaj enkondukis en ties laboron la ideon okupiĝi ne nur pri la teknikaj produktoj mem, sed ankaŭ kaj ne malpli grave pri la faka lingvaĵo.
Krom la agado de Esperante inspiritaj aktivuloj en la etnolingva terminologio Wera Blanke en sia nova libro ankaŭ priskribas la vastan kaj multcentran terminologian kaj terminografian laboron ene de la Esperanta lingvokomunumo mem. Antaŭ ĉiuj menciindas la Terminologia Esperanto-Centro, por kies starigo Wera Blanke mem tre agadis, sed ankaŭ la iniciatoj de aliaj aktivuloj kiel Slipara Vortaro kaj Pekoteko de Rüdiger Eichholz.
La ĝenerala ideo, kiu konektas la artikolojn de Wera Blanke en kaj ekster ĉi tiu libro, estas io, per kio ŝi mem resumas la laboron de alia aktivulo: La strebo evoluigi fakan lingvaĵon per libera diskuto inter ĉiuj interesitoj. Tio estas la esenca metodo de terminologio. Ne eblas stiri sen atingi konsenton. Do terminologio estas ekvilibrado inter aŭtoritato kaj libereco.
Bona, informa kaj pensiga verko. Kaj, se vi parolas la germanan kaj la anglan, aĉetu, studu, inspiriĝu, pluportu.

Klaus Schubert

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.