La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Beletra Almanako 1
(Septembro 2007)

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bonvenon kaj longan vivon!

Jen nova beletra revuo, kiu aperas libro-forme dufoje en jaro. Fakte 73 paĝoj estas dediĉitaj al la Belartaj Konkursoj de UEA 2007. La eseo de Toño del Barrio, La normala lingvo, kiu ricevis nur la 3-an premion, estas por mi la plej valora. Lia konkludo pri la komenco de la traduko, fare de Fernando de Diego, de La familio de Pascal Duarte estas tute trafa: Ne temas pri bona aŭ mava lingvo, sed pri mava uzo de bona lingvo.
Sed mi revenu al la Almanako mem. Fonto malaperis, jen ties posteulo. Se vi aprezis Fonto-n, vi tutsame aprezos BA-on. Jen la hoko en la ezoko! Ni atendis ion novan, ŝajnas ke ni devos pacienci.
Jen originala prozo, kun novelo de Luiza Carol (tre proksima de Lena Karpunina!) kaj alia de Den Drown. Originala poezio kun granda paletro: István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock (kun stranga nostalgio pri Sud-Afriko), Mao Zifu, Mauro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Tradukita prozo kun Mircea Eliade far Ionel Oneţ kaj Halldór Laxness far Baldur Ragnarsson. Tradukita poezio far Tacuo Huĝimoto kaj Probal Daŝgupto. Eseoj: La libera linio de Baldur Ragnarsson, kaj Lingvaj manipulistoj de Jorge Camacho – mi konfesas, ke tiu brila eseo pri niaj plej ŝatataj guruoj ravis min, eĉ se ĝi estas iom tro longa. Fine jen du recenzoj kaj kvar tankaoj premiitaj okaze de la Esperanta Oomoto-Utafesto.
Longan vivon al Beletra Almanako, kiu – mi esperas – iom post iom trovos sian originalecon, eĉ se la NPIV diras: ne intermiksu originalecon kun genieco...

Ĵak Le Puil

Ne nur beletra


2007. №12 (158)

Per intervjuo kun Jorge Camacho niaj legantoj scias pri la plano de Mondial lanĉi Beletran Almanakon. BA-1 ĵus enmondiĝis.

Mondial interkonsentis kun UEA pri aperigo de premiitaj verkoj el la Belartaj Konkursoj, kaj la unua BA (176 paĝoj) aperis postkongrese kun la konkursa jar-rikolto. Tiun 70-paĝan kolekton kompletigas raporto de la prezidanto de BK, Humphrey Tonkin.

Pli ol duonon de la volumo konsistigas verkoj eksterkonkursaj. Ili dividiĝas je similaj sekcioj, kaj oni do havas en la sama kajero po du rubrikojn por la originalaj prozo kaj poezio kaj por eseoj. Originala prozo estas prezentita per noveloj de Luiza Carol kaj Den Drown. Traduka prozo liveras roman-fragmentojn el la islanda (Halldór Laxness / Baldur Ragnarsson) kaj rumana (Mircea Eliade / Ionel Oneţ) literaturo. Al la originala poezio kontribuis István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock, Mao Zifu, Maŭro Nervi kaj Baldur Ragnarsson. Krome, oni trovas poeziaĵojn tradukitajn el la bengala kaj japana lingvoj kaj kvar tankaojn, premiitajn en la Esperanta Oomoto-Utafesto.

Pri evoluo de libera verso (libera linio, laŭ la aŭtoro) meditas Baldur Ragnarsson; Jorgo Camacho eseas pri “Lingvaj manipulistoj”. Nur du recenzoj trovis lokon en la Beletra Almanako, kaj nur unu el ili pritraktas verkon beletran — Jorge Camacho funde analizas la unuan poemaron de Mao Zifu Kantoj de Anteo kaj agnoskas, ke “ni troviĝas antaŭ poezio eminente universala”. Ni esperu, ke en venontaj almanakoj estos pli da literatura kritiko.

La kovrilon kaj ĉiujn sekciojn ornamas bonegaj fotoverkoj de Güilli Pitarch.

Halina Gorecka

Recenzo: Beletra Almanako / Review: Almanac Belles Lettres

Temas pri la unua numero de nova literatura almanako, kiu devos aperi je duonjaraj intervaloj.

 

This is the first number of a new literary almanac (long-period periodical) which is to appear at semiannual intervals.

La parto dediĉita al proponitaĵoj al la Almanako mem konsistas ĝenerale el ses partoj: Originala Prozo, Originala Poezio, Tradukita Prozo, Tradukita Poezio, Eseoj kaj Recenzoj. Tiu parto ampleksas proks. 100 paĝojn. La ceteron plenigas la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2007 de UEA, plus raporto pri la Konkursoj de ilia prezidanto, Humphrey Tonkin. En la unua parto troviĝas ankaŭ ekstra kategorio, "Uta-festo de Oomoto", kun kvar utaoj premiitaj de tiu japana religia organizo; laŭ mi, ankaŭ; tiuj devas aperi sub "Originala Poezio".

  The part dedicated to submissions to the Almanac itself consists in general of six parts: Original Prose, Original Poetry, Translated Prose, Translated Poetry, Essays and Book Reviews. This part is made up of approximately 100 pages. The rest is filled with the results of UEA's Beaux Arts Contests 2007, plus a report on the Contests by their chairman, Humphrey Tonkin. In the first part this is also an additional category, "Uta-festo de Oomoto", with four tankas which received prizes from that Japanese religious organization; I would think that those, too, should have appeared under "Original Poetry".

La du originalaj prozaĵoj, de Luiza Carol de Britio kaj Den Drown de Usono, estas mallongaj, interesaj, ne aparte elstaraj. Ses poetoj kontribuis al la kategorio "Originala Poezio"; la almanako malatentis siajn proprajn regulojn, reaperigante kvar poemojn el Kantoj de Anteo de Mao Zifu, sed laŭ mi la plej atentindaj poemoj (unu el kiuj estas vera "prozpoemo") estas la kvar de Baldur Ragnarsson ("Odino", "Medo", "Ragnarok" kaj "Trans la rokoj"), kiuj pruvas, ke 77-jara li ankoraŭ scipovas poemi. Pli interesa ol la original prozo estas la tradukita prozo, kun du proponoj, unu de la rumano Mircea Eliade (tradukis Ionel Oneţ) kaj unu de la islandano Halldór Laxness (tradukis Baldur Ragnarsson). Eble tiu supereco devenas de la fakto, ke por la tradukita prozo oni elektis el pecoj jam konataj, ankaŭ internacie, kiel altkvalitaj. Ankaŭ la tradukitaj poeziaĵoj (de la japano Ŭakajama kaj la bengalo Ghosh) estas bonaj, sed — laŭ mia gusto — ne tiel bonaj kiel kelkaj el la originalaj poeziaĵoj. La eseo de Baldur Ragnarsson, pri la aktuala uzado de liberforma poezio, estas interesa kaj instrua; tiu de Jorge Camacho, pri la lingvaĵo uzata de la t.n. Esperanto-Civito kaj aparte de ĝia korifeo Valerio Ari ("Giorgio Silfer"), estas aparte interesa al tiuj, kiujn interesas la lukto inter la Civito kaj la tradicia Esperanto-movado, sed eble ne al aliaj; plej interesa en la tuta longa eseo estas mencio, ke baldaŭ aperos Esperanta traduko (de Donald Broadribb) de la romano 1984 de Orwell. La recenzoj estas utilaj kaj informaj; mi dirus nur, ke tiu pri Vojaĝo en Esperanto-lando de Kolker estas tro mallonga, tiu pri Kantoj de Anteo de Mao estas tro longa.

  The two original prose pieces, by Luiza Carol of Great Britain and Den Drown of the United States, are short, interesting, not especially outstanding. Six poets contributed to the category "Original Poetry"; the almanac ignored its own rules by reprinting four poems from Songs of Antaeus by Mao Zifu, but in my opinion the poems most deserving of attention (one of which is a true "prose poem") are the four by Baldur Ragnarsson ("Odin", "Mead", "Ragnarok" and "Over the Rocks"), which prove that at the age of 77 he still knows how to write poems. More interesting than the original prose is the translated prose, with two submissions, one by the Romanian Mircea Eliade (translated by Ionel Oneţ) and one by the Icelander Halldór Laxness (translated by Baldur Ragnarsson). This superiority may derive from the fact that for the translated prose pieces were chosen that are already well-known, even internationally, and of high quality. The translated poetry, too, (by the Japanese Wakayama and the Bengali Ghosh) are good but — to my taste — not as good as some of the original poems. Baldur Ragnarsson's essay, about the current usage of free-form poetry, is interesting and instructive; that by Jorge Camacho, about the language used by the so-called Esperanto-Civito and especially by its coryphaeus Valerio Ari ("Giorgio Silfer"), is especially interesting to those who are interested in the struggle between the Civito and the traditional Esperanto movement, but perhaps not to others; most interesting in the entire long essay is a mention that an Esperanto translation (by Donald Broadribb) of Orwell's novel 1984 will soon appear. The reviews were useful and informative; I would only say that the one about Kolker's Journey in Esperanto-Land is too short and the one about Mao's Songs of Antaeus is too long.

Kompreneble, ĉio en la Belartaj Konkursoj estas originala (oni forigis la tradukajn branĉojn antaŭ; jaroj). Laŭ mi, la tri premiitaj prozaĵoj (de la usonano Tim Westover, la rusino Lena Karpunina kaj la svedo Sten Johansson) estas multe pli altkvalitaj ol tiuj proponitaj senpere al la almanako. Pri la du poeziaĵoj (de la finnino Anja Karkiainen kaj la brito Michael Cayley) mi dirus, ke mi preferus ne kompari ilin kun almenaŭ kelkaj el la senpere proponitaj poemoj, kvankam al mi aparte plaĉas (krom se temas pri formo; mi estas tradiciisto) tiu de Cayley. La teatraĵo de usonano Brian E. Drake estas longa, traktas interesan periodon en la historio, kaj montras sufiĉe multajn lingvajn misaĵjn, kion oni povas atendi en la "dialekto" de la du ekssklavoj Minoré kaj Djudoné sed ne en la rafinita lingvaĵo de la bordelaninoj; vidu cetere la komenton de Tonkin en lia raporto. La eseoj (de la brito Geoffrey Sutton, la brazilano Paulo S. Viana, kaj la hispano Toño del Barrio) estas, kiel eseoj, relative mallongaj kaj ĝenerale interesaj, kvankam mi grandparte ne povas konsenti kun del Barrio pri lia sinteno al Esperanto kiel "normala lingvo" (aliflanke, lia konstato, ke la Esperanto-movado estas "normala movado" estas sufiĉe trafa).

  Of course, everything in the Beaux Arts Contests is original (the translation branches were discarded years ago). In my opinion, the three prize-winning prose entries (by the American Tim Westover, the Russian Lena Karpunina and the Swede Sten Johansson) are of much higher quality than those submitted directly to the almanac. About the two poems (by the Finn Anja Kariainen and the Briton Michael Cayley) I would say that I would prefer not to compare them with at least a few of the directly submitted poems, although I especially like (except for the form; I'm a traditionalist) the one by Cayley. The play by American Brian E. Drake is long, discusses an interesting period in history, and shows quite a few linguistic errors, which can be expected in the "dialect" of the two ex-slaves Minoré and Djudoné but not in the refined language of the ladies of the bordello; see Tonkin's comment in his report. The essays (by the Briton Geoffrey Sutton, the Brazilian Paulo S. Viana and the Spaniard Toño del Barrio) are, as essays, relatively short and generally interesting, although I cannot in large part agree with del Barrio about his attitude towards Esperanto as "a normal language" (on the other hand, his determination that the Esperanto movement is a "normal movement" hits the mark).

Entute, la almanako estas interesa kaj leginda, kun nur kelkaj esceptoj.

  Overall, the almanac is interesting and worth reading, with very few exceptions.

Don Harlow

Beletra Almanako: impona iniciato

Dum la paso de jaroj mi jam ekkonis plurajn kulturajn revuojn en Esperanto. La poŝtisto dum periodoj liveradis en mian hejmon ekzemplerojn de Fonto, Literatura Foiro, La Ondo kaj La Gazeto. Sed plej grandan bruon faris la premiera numero de Beletra Almanako, kiam ĝi ĵus falis tra la leterfendo sur mian vestiblan plankon. 176 paĝoj en brile brikoranĝa kovrilo, jen nekutima speco de Esperanta revuo!

Ne nur laŭ dikeco kaj pezo, sed ankaŭ laŭ aspekto kaj enhavo la nova periodaĵo imponas. Inter la kunlaborantoj oni trovas konatajn nomojn kiel de Kock, Ragnarsson, Nervi, Mao kaj Melnikov, sed ankaŭ plaĉajn surprizojn de nekonatoj, kiel ekz. Luiza Carol. Prozo, poezio, eseoj kaj recenzoj formas bongustan kompoton miksitan de la ĉefredaktoro Jorge Camacho kaj eldonitan de Ulrich Becker.

Grandan, eble tro grandan, parton de la enhavo okupas verkoj premiitaj en la ĉijaraj Beletraj Konkursoj. La tekstojn bone interfolias artaj fotoj de Güili Pitarch, kies ligo al Esperanta kulturo tamen ne tre evidentas. Malgraŭ tio, la tuto aspektas tre serioza. Eble iuj opinios, ke iom pli leĝera tono estus pli alloga. Tamen superregas la impreso, ke ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo.

Se juĝi laŭ la unua Beletra Almanako, Esperanta literaturo estas afero tre vira. La geografia distribuo tamen pli varias ol la seksa.

Oni antaŭdiras, ke dua Almanako aperos en marto 2008. Se efektiviĝos la plano plu aperigi la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj, tio do signifos du numerojn en 2008. Mi esperas, ke oni havos sufiĉe da legantoj por finance ebligi tiun ambicion.
Mi tamen proponus serĉi presejon kaj distribuejon en Eŭropo anstataŭ kiel nun en Usono. Aliaj revuoj kaj eldonejoj presas kaj distribuas en Bulgario, Slovakio kaj Pollando. Supozeble ankaŭ por Beletra Almanako tio estus ekonomie avantaĝa.

Resume: kaj la iniciatintoj kaj la legantoj meritas gratulon kaj bondezirojn pro ĉi tiu nova kultura periodaĵo.

Sten Johansson

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.