La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Enlumiĝo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kelkaj perloj en neluksa prezento

Amo, amoro, adoro. Mira Andrusiewicz. Jelenia Gora: Socikultura Societo kaj Pola Esperanto-Asocio, 1987. 67p. 20cm. Ilus.

Vagante tra la mondo maltrankvila. Nadija Hordijenko-Andrianova. Budapeŝto; Hungara Esperanto-Asocio, 1987. 102p. 20cm.

Enlumiĝo. Albert Goodheir. Glasgow: Kardo,1987. 44p. 21 cm. Ilus. 1 l.

Tri 'stas tro. Gerrit Berveling. Vlaardingen: Vlardingenaj Kajeroj,1987. 44p. 2lcm. Ilus. Dua eldono: Chapecó: Fonto, 1988. 60p. 21 cm. Fonto-Kajeroj n-ro 3.

Malagrabla kaj riska tasko recenzi samtempe kvar samĝenrajn verkojn. Precipe ĉar tio kuntrenas neeviteble komparojn, kaj komparoj povas esti malsimpatiaj. Sed la okazo havas ankaŭ pozitivajn flankojn, ĝi ja estas tikla defio senkompromisi, lasi flanken la kutiman "verdan solidaron", kun la implicita celo instigi la potencialajn legantojn kontroli mem ĉu la recenzinto trafis per objektivaj kaj fidindaj juĝoj.

La libreto de Mira Andrusiewicz enhavas 68 poemojn, ĉiujn verkitajn de nia pola poetino antaŭ pli ol 20 jaroj, kiam la kolekto estis preta por eldono ĉe Stafeto. Bedaŭrinde, tiu tempodistanco iom percepteblas: iela impreso de malnovstilo, La titolo jam liveras la precipajn temojn de la verko. Amo aŭ amoro, jes, foje delikata, kortuŝa, sensiva, alifoje pasia, tragika, violenta kaj senpruda, iel Urbanová-eca (kio estas komplimento), ĉiam sincere inspirita. Sed ankaŭ meditadoj, demandoj pri la vivproblemoj (kiu poeto ne temis prie?), k.c. La poemoj tre varias, ofte liberversas, foje rimiĝas, ĉiam neregule, sen antaŭfiksitaj skemoj. Kio ne signifas, ke ili ne povas senstumble muziki, kvankam tio nur intermite okazas. Sufiĉe varia, flua kaj korekta la lingvouzo, escepte pri verba transitivado ("la nokto sekretas misteron", "dronante min", "spiras la kolon" ks), kelkaj pionirecaj strangaĵoj ("sur via ridas buŝo") kaj stumbloj ("malaperis rid' kara").

Kion konklude? Ke, malgraŭ la noca malfruo kaj la notitaj mankoj, la poetino vekis en mi simpation. Kaj kelkaj poemoj estas ĉarmaj, jen eta ekzemplo ("Kanibalo"):

Malkonscienca kanibalo
- li jam formanĝis tutan koron,
nesatigita manĝulaĉo,
li jam fortrinkis sangon, ploron;
animon tamen li demetis
- nedigestebla, do forĵetis...

Nia konata ukraina poetino Nadija Hordijenko-Andrianova kolektis en sia libro 55 poemojn, ĝenerale verkitajn per fluaj, belsonaj versoj, foje rimitaj, foje blankaj, kaj per senriproĉe eleganta lingvaĵo.

Ĉeftemo kaj celo de la verko estas tuj unuavide klaraj: kanti danke kaj apologie pri gaste vizititaj lokoj, himni pri iu difinita sociordo, mesie apelacii al paco, homfrateco, kontraŭmilitismo. Tamen la titolo ne misvojigu, tiu mondo limiĝas al kelkaj orienteŭropaj landoj vizititaj, precipe okaze de la UK en Varna, en 1978. Tial la temoj iom monotonas kaj malofte atingas puran poeziecon. Fakte tre malfacile estas ĉiesigi siajn emociojn kaj admirojn pri iu loko nur pere de priskribado, tiel tiuj sentoj restas plejofte nur personaj kortuŝoj de la aŭtoro. Same, kiam oni verkas ideologiajn mesaĝojn propagandajn, estas preskaŭ neeviteble fali en naivan emfazon, retorikemon, kliŝecon, ĉiujn ingrediencojn netaŭgajn por krei poezion.

Nepras tamen aldoni ke, feliĉe, kiam nia poetino ne engaĝitas, kiam ŝi sin allasas al propraj intimaj sentoj, travivitaj ĝojoj kaj suferoj, aŭ kiam ŝi simple elegias pri la mirindaĵoj de nia naturo, tiam ŝi atingas fajnan lirikecon, finfine delikate poezias. Vidu, ekzemple ("Printempaj etudoj"):

en homanimo same ĝermas la burĝonoj;
sub akompan' de majaj klarionoj
ni same renaskiĝas en konkuro
al nova viv', al nova bonespero. . .
Magi' eterna de la Primavero!

Albert Goodheir estas tro konata poeto por lin priskribi kaj difini, Iam mi diris, ke laŭ mi, nur li kaj Mauro Nervi povas esti konsiderataj la nepraj steloj, la plej kompletaj kaj maturaj poetoj de nia verda Parnaso dum ĉi lastaj jardekoj. Kaj la ĉi-koncerna kolekto, aperinta dek tri jarojn post la unua, furora Merlo sur menhiro, konfirmas mian iaman juĝon. Sed, ĉiam laŭ mia modesta pritakso, ĝi nemulton aldonas al la jam rekonata elstareco.

Goodheir, laŭ Auld "poeto de l' naturo" (kiomaj poetoj ne estas tiaj?), laŭ Tonkin "de l' nordo" (kia Hilda Dresen?), laŭ Pignatelli "de filozofio (Spinoza) kaj de iu pagana, natura religio" (Gaja, la terpatrino. Ĉu en la dudeka jarcento?). Do poeto multfaceta, varie interpretebla, sendube riĉpaletra, fundinspira, majstra elektanto kaj muldanto de vortoj kaj frazoj, Kaj fakte pluraj poemoj estas modelaj laŭteknike kaj ravaj laŭsence. Kiel la belega soneto enkonduka, kiel "Adoro", "Pri meditado" ("kial limigi vorte la sennoman? / Ĉu por difini amon oni amas?") kaj multaj aliaj. Mi tamen ne konsilas akcepton de lia baroka kaj sensignifa eltrovo, la "norda strofo", en Parnasa gvidlibro (kiu, cetere, jam estis diskutinda anakronismaĵo kiam ĝi aperis, nun...), Prefere ni legu kun ĝuo liajn muzikecajn skandojn en la liberversaj poemoj (ekz. "Antaŭ matena roso" kaj "Pluvo"), pardonante al li la finan aldonon de iom banaletaj rimitaĵoj,

Lasta recenzo temas pri Gerrit Berveling, laste aperinta poeto en nia ne plu tiom mikra firmamento poezia. "Last but not least", kion mi povus traduki per "fine sed ne fone", ĉar, el pluraj vidpunktoj, tiu nederlanda versisto estas eble la plej tikle interesa. Pro la bunta vario, eĉ pro la kontrasta malharmonio de la temoj, de la pensotezoj, precipe de la versteknikoj. Li "celas liveri bildon nunrealaĵan pri iu homa vivo en la 80-aj jaroj". Ĉu li sukcesis? Verŝajne ne: foje tro konfuzaj, tro pretendaj la konceptoj, ofte tro abstrakte aŭdaca la esprimado. Sed finfine ne malinterese. Intermiksite: intima, ama sed ankaŭ filozofiema kaj socia Muzo, ofte demandosigna poezio (Kio estas viv'?, Por kio ni estas surtere?), do entute poezio remaĉata de ĉiu novico, la rezulto dependas nur de originaleco kaj eleganteco de la formo, de denso kaj profundo de la pensoj. Kaj Berveling foje sukcesas, foje dronas. Tro da diferenco inter kelkaj poemoj, senriproĉe belaj, kaj aliaj, enigme povraj. Inter la unuaj, du ekstreme belaj tercinaroj, laŭ Dante-a modelo ("Ĉar kiel saĝi, kie vi Nemezas? / Sur strando mi rimarkis mian onton: / kaj ose mi nenion plu aprezas, / se ĝi al mi forŝiras horizonton..."), aliloke atentindaj vortludoj ("Tri 'stas tro.. , Tristas tre") kaj seksaj aŭdacaĵoj ("Ja kiu neniam karese ektuŝis virilon kunknaban?"). Klasikaj influoj estas are rimarkeblaj. Resume kaj ripete: nepre atentinda, leginda poeto, kvankam tre malhomogena, ĉiukaze unu el la plej modemaj el la novalvenintoj. Ni atendu kun espero evoluon.

Ĉiuj kvar verkoj estas eldonitaj de la aŭtoroj mem aŭ de komplezaj asocioj. La aspekto estas pli-malpli modesta, certe neluksa. Ĉi tio evidentigas ke la lastatempa ostracismo de niaj eldonistoj por poeziaj verkoj daŭras senkompate. Mi tion ege bedaŭras, ĉar, ĉu tio plaĉas aŭ ne, en nia lingvo poezio ĉiam estis - kaj restas, laŭ mi - la ĉefa, la plej produktiva evoluigilo; nur danke al ĝi Esperanto fariĝis la nuna, ekstreme elasta kaj riĉa esprimilo, kiun ni konas kaj profitas. Memento homine! (Primeditu homo! )

Aldo de'Giorgi

Enlumiĝo


n-ro 125 junio 1990

Anstataŭ peni verki recenzon pri Enlumiĝo de nia nederlandskota poeto Albert Goodheir, mi preferus represi la antaŭparolon de Marjorie Boulton al Merlo sur menhiro, lia antaŭa poemaro. Kiel ŝi skribis tiam, la poemoj de Albert Goodheir estas belaj poemoj, artisme maturaj poemoj pli subtilaj, ol ilia klareco tuj sugestus; poemoj, kiujn oni kun plezuro povas legi sur komforta sofo, en bonodora ĝardeno, ĉe klerula skribotablo. Sed ili havas alian kvaliton, kiun ne ĉiuj bonaj poemaroj posedas: ili kredeble signifus ankoraŭ, se oni legus ilin en hospitalo, karcero, koncentrejo.

Mi konsentas. Same oni povas apliki al Merio sur menhiro jenajn vortojn de William Auld, el lia enkonduko al ĉi dua poemaro: Li estas poeto durilate malofta inter ni: poeto de l' naturo, kaj poeto religia. Kompreneble, por li la du esence estas la sama afero; al li mankas la dogmaroj de konfesioj; li trovas sian dion en ĉiu natura manifestaĵo de la universo. Lia patrona sanktulo - se entute li pensas tiel - estus Spinoza. Lia filozofio brakumas ĉion ne nur en la spaco, sed ankaŭ en la tempo.

Kio novas do en Enlumiĝo? La merlo iĝis perlo. La aŭtoro verkas pli koncize, senbalaste, preskaŭ nude. Liaj poemoj montriĝas variantoj de kelkaj konceptoj, klaraj kaj karaj al li. Sed en ĉi tiu trajto ofte embuskas konceptismo. Kombino de tre simplaj eroj riskas efiki hermete, esotere. Tial, kvankam la poemojn ne karakterizas milmil malmalvortoj, foje li impresas pli puzle, ol poezie. Ekzemple (p. 12):

FRONTE AL LA LUMO
Mulvorta sciure
kolektita sciaro
forfandiĝas senspure,
ĉar l' eterno ne scias
en memmontra malŝparo
kaŭzon aŭ kialon -
Nur kiu senmias
tuŝas la realon.

Tiun strofon, kun rimskemo ABACBDCD kaj nur du veraj akcentoj (laŭ la natura elparolo), iniciatis Goodheir mem. Almenaŭ trionon de Enlumiĝo li verkis ĝie. La t.n. "nordan strofon" laŭdas Auld kaj ankaŭ Humphrey Tonkin en recenzo aperinta en Worid Literature today, literatura revuo de la Oklahoma Universitato (printempo 1989, p. 349). Tonkin asertas, ke ĝi memorigas pri japanaj strofoj. Samkiel pri hajkoj kaj aliaj japaneskoj, iam kaj tiam oni emas supozi, ke meritas laŭdon ne la poeto, sed la strofo. Kompense eblas senti ankaŭ, kiel ĝi sklavigas la poeton kaj melkas el lia plumo plumpajn versojn (p. 13):

AL POETO
Regu la emon,
for paperon
ĝis la momento!
La cerbduono nomata koro,
ne ĝia vortoriĉa partnero,
naskos poemon
en sia horo
el silento.

Eĉ en poemo pri la norda strofo mem, ĉi tiu devigas la aŭtoron tordi normalan vortordon, kio fuŝas la lastan verson (de rimoj kvar) kaj do la celitan efekton (p. 11 ).

Sed kiam li trafas, li trafas plene. Oni bonvolu frandi ekzemple (p. 33):

PRINTEMPA ERIKEJO
Vagas ŝafoj, mankas
arbo aŭ barilo,
multstrie blankas
en terfaldo la lasta
neĝo de aprilo.
Sur praejo senmura
sin preparas la vasta
floromaro purpura.

Mie, siajn plej freŝajn poemojn li verkis jen blankverse (p. "&, pri Gaja, la prapatrino aŭ praa terdiino), akrostike kaj sonete (p. 9), eĉ kalevale (p. 44). Unu el liaj bildoj (p. 37) gravuriĝis sur mia memoro tiel, ke mi ne povas ne citi ĝin, invite al poezi-amantoj:

Kaj kiam falos ĉiu arbfolio
kaj nudaj branĉoj runas kontraŭ luno,
en vintraj signoj sonos elegio,
kontraŭ dolor' ne estas tempimuno.

La libro, cetere, ricevis plaĉan veston, kiel meritas la sinceraj kaj naturaj poemoj de Goodheir, verkisto sen paradaj artifikoj.

Georgo Kamaĉo

Enlumiĝo


marto-aprilo 1994

"Naturfilozofia poemaro" – tiel tekstus la klasifiko se ĝin farus literaturisto. Sed ne lasu tion timigi vin. Temas pri belegaj poemoj, kies karakteron eble plej bone reprezentas ĉi tiu ĉerpaĵo:

Senhalte la vivanta universo
elverŝas sin torente,
en monda epopeo ĉiu verso
atestas elokvente.

Dum mi kunstaras kun la kontinuo
atente kaj silente,
dum mutas mio, la interna bruo,
eĉ nur momente.

William Auld karakterizas Goodheiron kiel sentdisĉiplon de Spinoza, kaj prave. La poemojn oni devas legi malrapide, medite, por ke la sento ne nur enpenetru sed ankaŭ plenigu onin. Verdire, ĉi tiu libro estos unu el la tre malmultaj kiuj hejmloĝos sur miaj librobretoj.

(Kaj flustre: iel Albert Goodheir verkis aŭtentikan poezion sen uzi la "poeziajn neologismojn" famegajn en nia literaturo. Ĉu ebleta indiko ke temas pri ja vere aŭtentika poeto?)

Donald Broadribb

Tra mi lumas la eterno

Publikigita ĉe
Survoje

Dum mi legas poemojn, kiuj ne plaĉas al mi, en mian kapon trudiĝas penso: ĉu entute iu bezonas poezion? Interna voĉo respondas al mi, ke sendube poezio estas bezonata, sed ne estas sciate – por kio?

Tamen se poezio vekas admiron kaj donacas ĝuon, mi ne profundiĝas en la problemon – por kio. Mi ĝojas, ke ĝi ekzistas. Antaŭnelonge mi venis en Esperantujon, kaj por mi estis feliĉo malkovri por mi poezion de Albert Goodheir. Sufiĉas rememori la versaĵon “Malgraŭ ĉio”. Oni povas diri, ke ĝia ritmo ne tre originalas, sed mi volus nomi tiun ritmon alie – ĝi estas la ritmo de saĝo.

Min mirfrapis, ke preskaŭ ĉiu frazo en la verko havas sian specialan sencon, sian artan destinon, t.e. ĉiu proporcio povas vivi memstare, sendepende. Vidu mem: “Mi solecan padon paŝis”, aŭ “frontis al la vintra vento”, aŭ “okulferme mi alcentras” kaj aliaj. Sed kiam ĉiuj frazoj kuniĝas kaj funkcias jam la tuta verko – aperas nova kompreno, kaj efektive oni povas diri: “tra mi lumas la eterno”.

Klaras, ke alta poezio estas reale funkcio de animo sed ne racio. Eblas pli precize – animo prezentas la eternon, kiu en tiu momento fariĝas perceptebla.

Kiel perfektan floron de saĝo kaj belo mi traktas versaĵon “Adoro”. Al mi banale mankas vortoj por esprimi la sentojn, kiujn elvokas en mi ĉiu verso de tiu ĉi verko. Aparte restas en la memoro l’aserto: “neniu ter-estaĵo mutas ŝtone”.

Jes, la versaĵoj estas filozofiaj en la plej strikta senco de tiu vorto. Prave opinias usona poeto Richard Wilbur, ke socio ne devas akcepti poezion kiel fonton de novaj filozofiaj pensoj, religioj kaj precizaj saĝaj konkludoj. Mi konsentas kun la opinio, sed malgraŭ tio mi ne povas trovi alian difinon por tiaj versaĵoj.

Endas noti, ke la versaĵoj estas verkitaj kun vera inspiro. Ja versaĵo ne povas aperi kiel rezulto de simpla rezonado, necesas talento kaj inspiro. Simbolo aperas en la momento de travivaĵo, maltrankvilo, sufero. Tiam naskiĝas teksto, tio signifas ke poezio komencas sian interpretan sorton. Kaj poezio ĉiam devas semi grajnojn de maltrankvilo, sed ankaŭ de optimismo. Vanus ripeti, ke la poezio de Albert Goodheir respondas al ĉiuj ĉi postuloj.

Min emociigis ankaŭ tiaj versaĵoj, kiuj unuavide ŝajnas simplaj. Vere nur ŝajnas, ĉar ili kaŝas en si ion misteran kaj signifoplenan, kaj kompreni ilian plenan signifon tute ne estas facile.

Franca poeto Pierre Jean Jouve skribis, ke plenan sencon de poezio ni ofte ne scias, kaj ĉiu poemo, se ĝi estas aŭtenta, restas por ni enigmo. Mi tenas en la memoro ĉi tiun bildon:

En matenduonlumo
grakas kvar kornikoj
en nigra humo
sub frosto senlace
miloj da radikoj
kun printempo konspiras –
Atente, pace
inter arboj mi iras.

En la enkonduko al la poemaro William Auld skribis, ke “... la poeto Albert Goodheir jam akiris multajn admirantojn, inter alie – evidente – min. Tiu ĉi volumo akiru por li multajn novajn”. Mi volas diri, ke William Auld pravas.

Mikaelo Ternavski

Recenzo: Enlumiĝo / Review: Illumination

Apud la okcidenta marbordo de Skotlando, sur la insulo Skye, estas loketo kun nomo Glenbrittle, kie oni povas starigi tendon kaj malstreĉiĝi en preskaŭ plena soleco dum semajno. Se vin ne allogas la najbara montopinto Sgurr Alasdair — plej alta punkto de la Nigra Cuilin, montaro kiu forme similas la Grandajn Tetonojn de Usono kaj, kvankam ĝi estas malpli granda, tamen ne estas malpli impona -- kaj vi posedas la lokan mapon Ordnance Survey, vi eble decidos unu tagojn promeni suden laŭ preskaŭ neekzistanta vojo ses kilometrojn, transvadante unu-du riveretojn kiuj, kiam ili plenfluas, garantios trempiĝon, por trovi, sur rokeca kaj preskaŭ forbara terkapo, vi trovos la restaĵojn de abelujo-forma loĝejo, el kiu tri kvaronoj estas sub la ternivelo, konstruita antaŭ kvinmil jaroj. Tie, en tiu "ĉambra rokamaso", vi povos ĝui kvietan lunĉon komunie kun tiuj foraj prapatroj, kiuj konstruis ĉi tiun lokon, same kiel la pli bone konatajn monumentojn ĉe Callanish, Stonehenge kaj Avebury Henge; vian pacon perturbos nur la monotona mallaŭta muĝado de la longaj grizaj huloj, kiuj alruliĝas trans la Atlantikon Oceanon de Ameriko, aŭ eble de Numinor de Tolkien, kaj la foja krio de turbanta mevo.

Off the west coast of Scotland, on an island known as Skye, is a little place called Glenbrittle, where you can pitch a tent and relax in almost complete solitude for a week. If you are not attracted by the neighboring peak of Sgurr Alasdair — highest point of the Black Cuilin, a mountain range that resembles the Grand Tetons in shape, and, though it is smaller, is no less intimidating — and you posess a local Ordnance Survey map, you might decide one day to hike south along an almost non-existent trail for some four miles, fording a couple of streams that when they are in spate will guarantee you a soaking, so that, on a rocky and forbidding headland, you can find the remains of a beehive-shaped residence, some three quarters of which is below ground level, built some five thousand years ago. There, in that "chambered cairn," you can enjoy a quiet lunch in communion with those distant ancestors who built this place, as well as such better-known monuments as Callanish, Stonehenge and Avebury Henge; your peace will be disturbed only by the monotonous low roar of the long grey swells that come rolling in across the Atlantic from America, or perhaps Tolkien's Numinor, and the occasional cry of a wheeling gull.

Mi mencias tion ĉar tiuj estas memoroj, kiuj elvokas kelkaj el la poemoj en ĉi tiu relative mallonga kolekto — la sento, ke tiuj kvinmil jaroj estas kvazaŭ nenio.

I mention this because these are memories that several of the poems in this relatively recent short collection evoke — the feeling that those five thousand years are as nothing.

Pratempe staras
ŝtonoj en rondo,
sorĉe elbaras
la efemeron
de brua mondo —
Naskas en menso
lumhelan sferon
pretertempa penso.

Pratempe staras
ŝtonoj en rondo,
sorĉe elbaras
la efemeron
de brua mondo —
Naskas en menso
lumhelan sferon
pretertempa penso.

En ĉi tiu verkaĵo estas tri elstaraj poemoj: "Strofoj pri la interna lumo," "Lumo sur dolmeno," kaj "Vintraj strofoj." La unua kaj tria el tiuj estas samformataj: ĉiu konsistas en dek malpli longaj okversoj ligitaj de komuna ... nu, "sento" estas verŝajne pli ĝusta termino ol "temo". Ĉiu strofo havas la formon, kiun Goodheir nomas norda strofo, kun rimskemo ABACBDCD (kiel en la supera ekzemplo, el "Vintraj strofoj"), pri kiu William Auld prave entuziasmas en la antaŭparolo. "Lumo sur dolmeno" estas verkita kiel serio de kvinversaj senrimaj strofoj, sed alie dividas pli-malpli la saman etoson kun la du ceteraj poemoj:

There are three outstanding poems in this work: "Strofoj pri la interna lumo," "Lumo sur dolmeno," and "Vintraj strofoj." The first and third of these are in the same format: each consists of ten shorter eight-line verses linked by a common ... well, "feeling" is probably a more accurate term than "theme." Each verse is in the form of what Goodheir calls a norda strofo, or "northern verse," with rhyme scheme ABACBDCD (as in the above example, from "Vintraj strofoj"), about which William Auld waxes justifiably enthusiastic in the preface. "Lumo sur dolmeno" is written as a series of five-line blank verses, but otherwise shares much of the same atmosphere with the other two poems:

Kiam la ruĝa suno en subiro
brakumas la amatan terdiinon
ekbrilas la granito de dolmeno,
momente revidebla luma centro
de komunumo preter tempkurteno.

Kiam la ruĝa suno en subiro
brakumas la amatan terdiinon
ekbrilas la granito de dolmeno,
momente revidebla luma centro
de komunumo preter tempkurteno.

La leganto devus koni du-tri ne-aparte-oftajn terminojn: menhiro (starŝtono), dolmeno (du egale altaj starŝtonoj kun ĉapo), rabdo (stango por serĉi akvon).

The reader should be familiar with two or three not-too-common terms: menhiro (standing stone), dolmeno (two standing stones of equal height, joined by a lintel), rabdo (dowsing rod).

Estas aliaj poemoj en la libro, kiuj gamas laŭ temo kaj kvalito de tiu, kiu donis al la libro ĝian titolon, ĝis tiaj minoraj verkaĵoj kiel "Survoje al operacio". Ne tro atentu ilin. Se vi ŝatas ilin — kaj ili ne aparte imponis al mi — ili estas nur la glazuro sur la kuko. La tri supere priskribitaj valoras la prezon de la libro. Miaopinie, eĉ unu el ili tion valorus.

There are other poems in the book, ranging in theme and quality from the one that gave the book its title to such minor works as "Survoje al operacio." Don't worry about them. If you like them — and they did not particularly impress me — they are only frosting on the cake. The three I described above are worth the price of admission. In my opinion, in fact, any one of them would be.

Don Harlow

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.