La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fermita urbo

  • Author: István Nemere
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €9.90
  • Year of publication: 2000
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Reeldono de scienc-fikcia romano: En brile bela futuro tamen ekzistas subtere fermita urbo, Klaŭstropolis, en kiu regas strange praaj kutimoj. István Nemere verkas en du lingvoj, en Esperanto kaj en la hungara. Li estas fame konata aŭtoro en Hungario.
  • Specimen: - Ili malaperis, senspure. Kaj ĉiam nokte. Onidire iuj alvenis por ilin forkonduki. - Kiuj? - Anĝeloj. Anĝeloj en brilaj vestoj, altstaturaj, malmultparolaj. Oni diris, ke ili similis al ni, tamen ili estis iom aliaj. Noktahore ili alvenis al domo, laŭte kriis la nomon de iu homo - ĉiam precize ili konis la nomon - kaj forkondukis lin aŭ ŝin. Neniam tiuj revenis. Samtiel ankaŭ mia patrino...
  • Pages: 158
  • Width: 150 mm
  • Height: 230 mm
  • Weight: 295 g
  • ISBN: 3-901752-19-6
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Modere pensiga distraĵo

La fermita urbo estas la unua Esperanta romano de István Nemere. Ĝi estas scienc-fikcia rakonto, en kiu oni facile rekonas kelkajn temojn favoratajn de la aŭtoro. Temas pri la alveno de sola viro, taskita de aliaj aŭ de si mem por esplori iun misteran lokon, homgrupon, kiu iel apartiĝis de la ĉirkaŭa mondo. Kaj temas pri la diferenco inter la vivo en diversspecaj, diversepokaj medioj. En ĉi kazo, la ĉirkaŭa medio estas onta tutmonda ŝtato en la dudeksesa jarcento, ŝtato kie la scienco pli-malpli eliminis krimojn kaj perforton. En tiu kunteksto la protagonisto de la romano, la juna psikosociologo Mark Bellor, trovas urbon kaŝitan, enfermitan, kie la homoj vivas tute alie, laŭ mezepokaj kondiĉoj materiaj kaj spiritaj. En la fermita urbo li trapasas kelkajn ekscitajn aventurojn, ĝis venas drama fino, kie la sekretoj estas klarigitaj kaj la kulpuloj malkaŝitaj.

Ĉi verko laŭ sia baza ideo tre similas alian Nemere-romanon - La monto - kiu aperis du jarojn poste. Tamen, dum en La monto la ĉirkaŭa socio estas brutala kaj la izolita komunumeto estas paca idilio - almenaŭ laŭ la unua ŝajno - en La fermita urbo estas pli-malpli male. Tie la mezepoka vivo neniel idilias, tamen oni ekscias ke ĝi iam estis pli bona, antaŭ ol okazis iuj perturboj. Ĉiel ajn, la kontrastigo de vivstiloj moderna kaj malmoderna estas tre karakteriza de Nemere, kvankam en multaj verkoj ĝi prenas formon de diferencoj inter urbo kaj vilaĝo.

Je atenta legado oni ja povas trovi kelkajn detalojn ne tre konvinkajn en La fermita urbo - ekzemple en ĉi onta mondo la alpistoj grimpas sur montojn helpe de ŝnureskaloj! - tamen ĝi estas sufiĉe distra kaj atentokapta por forgesigi al la leganto tro akrajn demandojn. Oni tuj identiĝas kun Mark kaj sekvas liajn agojn sen troa kritiko. Eble la fino estas iom tro densa, kvazaŭ la aŭtoro subite konstatus, ke restas al li nur dudek paĝoj por ĉion solvi. Tamen ĉio klariĝas, eĉ se la fino ne estas centprocente feliĉa.

Estas rimarkinde kiom la stilo kaj rakonta tekniko de Nemere facile rekoneblas jam ekde ĉi unua romano ĝis liaj plej freŝdataj, pli malfruaj je du jardekoj. Efika, konciza rakontado, tamen jen kaj jen kun mallongaj filozofiaj komentoj. Malmulte da priskriboj pri medioj aŭ personoj - ĉefrolas ĉiam la agoj. Kaj eĉ la lingvo ŝajnas sama, baze tre flua, natura kaj simpla Esperanto, tamen kun kelkaj facile rekoneblaj makuloj, kiun la produktema verkisto obstine rifuzas forviŝi. En ĉi frua verko troviĝas da tiaj nek pli nek malpli ol en malfruaj verkoj. Oni do trovas ekzemple ĉi tiajn frazojn: "Valentin estas en karcero, kaj restos tie, ĝis kiam mi ne pendigos lin...!" (p. 22) kaj "Kelkiuj volis ĉi tie kaŝatendi, ĝis kiam la soldatoj traserĉos la Urbon" (p. 31). Aperas kelkaj misaj vortoj - "designis" (p. 31, = destinis), "hostaĝoj" (p. 125, = ostaĝoj, garantiuloj) - kaj misojn pri verba karaktero: "klinigis" (p. 57) kaj "ruligi" (p. 63). Kaj fine, kompreneble, neniu verko de Nemere rajtas aperi sen la insigno de lia hungareco: "oni trovis Valentin-on enbruste kun sago" (p. 44).

Kiel ekscita aventuro kaj modere pensiga distraĵo La fermita urbo apartenas al la pli sukcesa duono de verkoj Nemereaj.

Sten Johansson

Homo ciam restos homo

Publikigita ĉe
Sezonoj

Literaturesploristoj diras, kaj verŝajne ili pravas, ke la angla SF-literaturo komenciĝis ekde J.Swift, la franca – ekde Jules Verne. En la historio de la hungara literaturo ne estis klasikuloj kiel tiuj. Ne estis klasikuloj ankaŭ en la e-ta literaturo. (sen dubo klasikulo estas S.Szathmári, sed li mem ne konsideris sian verkadon sciencfikcia). Do, Nemere ne havis antaŭulojn, ne havis skolon, kaj La fermitan urbon ni rajtas konsideri noviganta verko.

Kvankam la enhavo de tiu verko ne estas komplika, estas sufiĉe simpla, komprenebla kaj interesa eĉ por pli aĝaj lernejanoj, tutegale la libro ne estas porinfana.

La procedo okazas en fora estonto, en la 26a jarcento. La jarcento estas al ni jam sufiĉe bone konata. Verŝajne pli ol duono da monda SF okupiĝas pri estonto. La okcidentaj pseŭdoliteraturistoj desegnas militojn inter mondoj kie estas uzata superarmilaro pro kiu malaperas tutaj planedoj, la spaco, tempo kaj ĉio alia kio kapablas malaperi kaj detruiĝi. Ni konas ankaŭ aliajn variantojn de estonto far niaj sentalentuloj ekz-e bildon de dolĉa komunismo, kie ne ekzistas mono, ĉiu rajtas havi po dek luksaj kostumoj, kaj pro enuo elpensas al si diversajn fantastikajn amuzojn.

La mondo de l' 26a jc certe ne estos tia. En la mondo ĉiam estos konfliktoj, estos lukto; aliel ne eblas evoluo, sed Ia vivo kaj mondo sen evoluo estas neimageblaj.

Ni konas.sociojn, kiuj pretendis je perfekteco de sia organizo. Estis antikva Grekujo kaj la Roma Regno. Liberaj homoj tie okupiĝis pri artoj, sciencoj, filozofio – ĉio estis bela, sed nur por ili. Krom la liberuloj estis ankaŭ sklavoj. Nun la usona propagando kriegas pri perfekteco de sia socio kaj vivmodo. Sed por kompreni kiel profunde ĝi eraras, sufiĉas mencii nur kelkajn malglorajn makulojn el la fizionomio de tiu ĉi socio: Hiroŝima, Vjetnamio, Ĝ.Kenedi, M.L.King, malriĉuloj, senlaboruloj...

En la romano de I.Nemere ni vidas mondon, en kiu estas feliĉaj (aŭ almenaŭ havas ĉion por esti feliĉaj) dek miliardoj da homoj. Ŝajne, nur ĉirkaŭ mil krimuloj vivas ne tiel, kiel ĉiuj, kaj ili devus maltrankviligi neniun – krimuloj ne indas alian vivon. Sed la aŭtoro, kiu estas nun per sia animo tie, en la 26a jarcento, sendas sian heroon al mortminaca danĝero, ke li forigu eĉ tiun ĉi negrandan maljustecon, ke eĉ tiuj malfeliĉuloj, unu el dek milionoj, povu feliĉiĝi.

Jes, eble al ni tio nun estas malfacile kredebla, sed ankaŭ post ses jarcentoj en la mondo estos krimuloj, fiaferistoj, simple nehonestaj uloj, kaj nobla homo devos riski la propran vivon en la lukto kontraŭ ili, kiel faris Mark Bellor.

Miĥail Korotkov

KADRE DE NEMERE-AĴO, IOMETO PRI ESPERANTA LITERATURO KAJ ALIAJ ARTOJ

Aserti, ke romano bonas, povas havi diversajn signifojn depende de la kunteksto: etnolingvio aŭ Esperantujo. En la unua, ĝenerale, teksta bono konsistigas la normon; en la dua, tio konstituas eksterordinaran okazon. E-medie kvante la nombro da romanoj liliputas kaj kvalite la plimulto el la nove aperantaj produktoj hontindas sub la vidpunktoj lingva, enhava kaj teknika, des pli, ke la sola fakto, ke tiaj skribitas en (mis)esperanto ŝprucigas kvazaŭreligian ditirambemon ĉe zelotoj, ajne stultaj, ajne eminentaj.

Ja La ferrnita urbo bonas, en la "laika" - aŭ strikte literatura - senco de la vorto. Kaj tio signifas, simple, ke, se ĝi aperintus en etnolingva kadro, ĝi teniĝus kiel unu plia el la legindaj sciencfikciaĵoj, kiuj gajigas la vivon de certa nombro da entuziasmuloj de tiuspeca literaturo. Punkto. Oni ja ne levus la aŭtoron suraltaren. Esperantuje, tamen, la neofteco de bone varpitaj verkoj igas legemulojn aparte ĝoji pro ilia publikigo. Mi ja aparte ĝojas pro la fakto, ke mi traĝuis interesan intrigon en ia esperanto sufiĉe laŭa al ĝi. Kurioze, ĉi lasta aserto, de mi formulita en neesperantista besedo1 kun hispanaj beletr-amantoj, estigis jenan ĝeneralan sintenon: vere miraklas ne tiom la ankoraŭo - kvankam apenaŭa - de esperanto, kiom la ekzisto de esperanta literaturo. Jes ja. Poetoj "sen popolo", romanistoj, novelistoj, eseistoj, dramaturgoj... "sen popolo" - aŭ preskaŭe - dediĉas sin horojn, monatojn kaj eĉ jarojn al la okupo elalĥemii pensojn, sentojn, vibrojn... por, maksimume, kelkdeko da homoj - tamen divers-etnaj -, aŭtoroj asketaj kaj absolute malavaraj, ĉiam submetitaj al la minaco, ke pluraj el tiel nana nombro da legantoj, nome la recenzantoj, ĝenerale neprofesiaj, nekompetentaj aŭ, simple, membroj de unu el la ridindaj klikoj, kiuj daŭre klaŭnas ĉidezerte, povas elkreteni nemerititan rubon kontraŭ dignan kreaĵon. (Ankoraŭ krevigas la galon flavbekula kako, aperinta en la de tiam por mi malprestiĝa gazeto Monato, kontraŭ majstraĵojn kiel la poemaro Simptomoj, de Gonçalo NEVES, kaj la romano Neniu ajn papilio, de Trevor STEELE. Kia honto!).

1 besedo, "neformala kunveno kun laŭtema konversacio", Karolo PiĈ, La Bermuda Tiiangulo, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1989, p. 143.

Niakaze, la aŭtoro, István NEMERE, verkas - eĉ istas - ankaŭ etnolingve, kio, se ne unika, ja raras kaj evidentigas laŭdinde superban amon al la kaŭzo kaj/aŭ al la lingvo zamenhofa, ĉar oni apenaŭ komprenas kiajn motivojn - krom aŭtenta tiuspeca amo - povas havi homo kapabla lukri siajn panon kaj renomon produktante belon hungare por dediĉi sian tempon al esperanto-verkado, tasko, kiu, kiel ĵus vidite ĉi-supre, donas nek monon nek prestiĝon (escepte de tio, se oni rigardas prestiĝa pajlohomi ĉe Esperanta PEN-Centro, privata klubo por amikoj kaj fervoruloj de SILFER kaj de ties komike fantasmagoria Civito). Kaj ĝuste tial mi neniam kredis la iam klaĉe disvastigitan misfamon, ke Nemere ne scipovas esperanton literatumivele, kaj nur alia - alilingve ĵargone nomata "negro" - kaŝesperantigas liajn tekstojn.

Absurde. Same, neniam mi rigardis justa la mistakson pri lia lingvo-uzo. Nia romanisto esperantas simile al la plimulto el la e-aŭtoroj rigardataj bonaj. Kaj eĉ plie. Ĉe li mi rimarkas ion ĝenerale neglektatan de niaj plejlaŭdatoj, nome kongruon inter la naturo de la enhavo kaj la lingvaĵo aplikita por ĝin disvolvi. Ankoraŭ eĥiĝas miakape florvortoj elegante ŝutitaj favore al Durankulak, de Sabira STÅHLBERG, longa novelo aŭ kurta romano semita per belkliŝoj kaj pretendeme magia surbaze de malmagia lingvaĵo. Kontraste, la esperanto en La fermita urbo, kiel dirite, sufiĉe laŭas al la intrigo kaj distie eĉ surprizas per neatenditaj sparkoj de malfacila simplo (pri vido spertita de la protagonisto en flugmaŝino legeblas: la suba pejzaĝo etiĝis je mapo; ulo nomata Gama kaj petita de alia, Alfa, al radiomikrofono, sin prezentas per Gama jenas; kaj post la diraĵo Komprenebla afero! Veturu, kara kolego, far iu, la aŭtoro klarigas: elkoris Pratt tre ĝentile; kaj la uzo de kiele anstataŭ kiel emfazocele: kiele mi bedaŭras, ke mi ne povas iri kun vi! ktp, ktp, ktp). Aliflanke, neologismoj aŭ terminoj nomataj poeziaj aŭ vortoj ĝisostule disdegnataj kiel novismoj malgraŭ ke ili pivas kaj eĉ zamenhofas, kvankam ne troaj, spureblas tie, kie ili necesas aŭ oportunas, kiel endas ĉe senantaŭjuĝa beletristo: joviala; oldulo; fulgozaj; agro; akomodiĝi; demaskos (anstataŭ senmaskigos); kurtondan ktp, ktp, ktp... Sed pleje mi ŝatis renkonti dumlege kelkajn esprimojn aŭ strukturojn, karajn - ĉar ili bele imbrikiĝas en la spiriton de la lingvo - al la homoj miarondaj, kiel, p.e. "en la foro"; "ankoraŭ pli foren"; "la viroj saltis selen"; "ili retrovis sian veran mion"; "Nur la varma luno brilis superkape", "Malcertpaŝe li ekiris al la domoj" k.s.

Sed, ĉu ĉio ĉi signifas, ke La ferntita urbo senas je eraroj, minusoj aŭ strangaĵoj? Tute ne. Tiaj troveblas simil-kvante kaj -tipe kiel en la plimulto el la e-verkoj rigardataj bonaj aŭ elstaraj. La problemo kuŝas en tio, ke esperanto rolas festlingve, nome ĝi uzatas preskaŭ nur en apartaj tre difinitaj okazoj kaj por esprimi tre difinitajn aferojn, ĉefe rilatajn al kongresoj, kongresaĵoj k.s. - nome, al la ĉefa agado, por kiu nun ĝi necesas - kaj al la lingvo, lingvistiko k.s, dum romano povas ampleksi plej diversajn situaciojn kaj animstatojn. Sekvoj de malofta uzo estas, unue, misuzo kaj, due, esprima paŭpero kaj distordo.

Pravis Karolo Piĉ, kiam, rilate al la dua sekvo, li plendis jene:

"A1 Esperanto, antaŭ ĉio, mankas profanaj, ĉiutagaj konversaciaj parol-elementoj, stilo kaj vortaro. La mizera nivelo de la esperantaj konversacioj estas, cetere, notore konata. Tamen sen taŭgaj, trafaj kaj sukaj terminoj, sen kurtaj kaj koncizaj paroltumoj, sen abundaj kliŝoj kaj diversaj mallongaj vortetoj ne eblas vivaj babiloj. Kvankam - oni ne miksu du malsamajn aferojn ĉi tie. Io alia estas konversacio pri novismoj. Kaj io alia disputo inter ebria edzo, ĵus elrampinta hejmen kvarkrure, kaj inter lia furioza edzino, kiu lin vane atendis ĝis la dua nokte. Mi konfesas, ke mi kapablus dum dek horoj, senpaŭze, prediki pri novismoj. Mi konfesas, ke eĉ dum kvin minutoj mi ne kapablus kontinue ŝpini ebriulan disputon." 2

2 Karolo Piĉ, la Litomiŝla Tombejo, Artur E. Iltis, Saarbrücken 1981, p. 230 k. 231.

La lingvaj misoj rimarkitaj en La fermita urbo, mi ripetas, laŭiĝas al la komuna tiparo trovebla en iu ajn el niaj literaturnivelaj produktoj:

a) Pri la fraz-aranĝo: "oni trovis Valentin-on enbruste kun sago", anstataŭ "kun sago enbruste"; "vidiĝas la spuroj de pluraj kuŝintaj apude homkorpoj", anstataŭ "apude kuŝintaj" ktp.;

b) Pri la uzado de verboj kaj verbotensoj (precipe en subpropozicioj enkondukitaj per ke): Ĉi-prie, pleje frapas la konstanto kaj ofteco de "fermi" anstataŭ "enfermi": "Tiuj homoj fermitaj tie, estas nesanigeblaj", "La knaboj fermis lin en la saman ĉambron, kie vi estis fermita", k.m.a., kaj tio venigas min al la konvinko, ke la "fermita" en la titolo estas ankaŭ "enfermita", kio konsiderinde povas ŝanĝi la sencon. Cetere: "tuŝis iun butonon", anstataŭ "premis"; "oni ekfunkciis la ventolilon", anstataŭ "ekfunkciigis"; "Reeĥtis lia anhelo", anstataŭ "reeĥiĝis"; "La princo ridete kvitis la mallaŭtan 'sinjoron ", anstataŭ "kvitigis" ... "Mark ne miris, ke la intendanto jam sciis pri li", anstataŭ "scias"; "Verdire ĉio estis nekonata krom tio, ke li estis nun tie", anstataŭ "estas" k.m.a.;

c) Pri aliaj misuzoj: El ĉiuj ceteraj nefacile tipigeblaj, mi elektos, unue, jenan ekzemplon: "Ĝis la Princo ne ekparolis, la aliaj ne rajtis kaj ne kuraĝis eligi eĉ voĉon." Ĉi tie komentindas, ke, laŭ PIV

"Oni ne uzu ĝis kun negacio en la senco 'tiel longe, kiel...' , ĉar nefaro de ago ĉiam supozigas

daŭron. Oni do diru kun Zamenhof: mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj miaj okuloj ekvidis, sed ne kun Kabe: mi ne kredos al miaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn (= dum vi ne donos...; tiel longe, kiel vi ne donos...)."

Due, "kaj restos tie, ĝis kiam mi pendigos lin". Ĉiprie, same laŭ PIV "uzi ĝis kiam anstataŭ la subjunkcia ĝis estas senutila pleonasmo, kiun nenio pravigas". Trie, "ili kostas nur du groŝojn por peco', anstataŭ "po du groŝoj(n) (ĉiupece)". Kvare, jen originala strangaĵo: "Nokto saltis al la kabano, strato", anstataŭ "al la kabano kaj al la strato"; "En ĉiuj stratoj, kortoj kuŝis mortintoj", anstataŭ "stratoj kaj kortoj"...

Rilate al pres-eraroj, gratule agnoskendas, ke La fermita urbo preskaŭ senas je tia jam esenca parto de la esperantaj publikigaĵoj. Ĉiverke, krom, "Doloris ĉiuj liaj korpopartioj", anstataŭ "korpopartoj", apenaŭ rimarkeblas pliaj menciindaj koboldajoj. Kaj tio evidentigas ĉikaze tian nepran korekturan laboron, kia devus sisteme praktikiĝi ĉiuverke, kaj tamen, ve!, ne tielas. Kial oni ne aplikis la saman elpurigan kriterion rilate al gramatika korektado, kia, aliflanke, skipe plenumiĝas ĉe etnolingvaj beletraĵoj? Kial esperantaj aŭtoroj kaj eldon-responsuloj, ĝenerale, tute preteras la Warenghien-an devizon, ke ne endus publikigi esperantan ajnon, pli frue ne reviziitan de pluraj kompetentuloj el laŭeble plej diversaj lingvo-regionoj? Ja tiaj homoj ne mankas en Esperantujo, kaj, cetere, niaj eldon-aferoj ne postulas urĝon, ĉar niaj produktoj staras ekster merkataj premoj, perfekte toleras prokrastojn - la tempo ĉe ni havas alian dimension -, des pli se tiaj servas por la pripledata kaŭzo. Kial do ne elpurigi del niajn verkojn? Amo al la lingvo pruviĝas ne per alt-sonaj deklaroj, kiajn oni ĉe ni kutime faradas, sed per flegado de nia esprimmaniero, kies puron oni ĉe ni kutime neglektas.

La ĉeftemo en La fermita urbo ne tro originalas: kunekzisto de du socioj, unu barbara kaj la alia, humane-teknologie superevoluinta, kadre de sciencfikcia futuro, sed ja tre originalas la Nemere-a disvolv-maniero. La dua socio, kvazaŭperfekta ĝis tioma grado, ke ĝi ne kapablas eĉ koncepti krimon, kaŝe forsendas la tamen neeviteblajn - kvankam sporadajn krimulojn en la duan, nome en subteran teleobservatan urbon - Klaŭstropolis -, kie tiuj, generacion post generacio aranĝas sin en ia ordo, komence, kun ĉiam pli stompita kaj, fine, ĝismite distordita deven-memoro. La konflikto ekas, kiam tri apartaj makbete potenc-avidaj forsenditoj interkonsente kundividas la povon - princan, militistan kaj pastran - super ĝisribele tiranigita popolo, surbaze de mezepokecaj politikaj-sociaj strukturoj. Nu, tia plastika scenejo permesas al Nemere analizi la homan naturon kaj prialegorii nian nuntempan mondon kun kritika rigardo al institucioj - reg-povo, religio, armeo -, al ties fiziko kaj al ties metafiziko kaj mitoj. Sciencfikcio nur fonas ile kaj kiel elemento de kontrasto. Nemere ne celas al elmontro de impreso-faraj futurismaj inventoj, sed al medito pri la homa kondiĉo, kiu, kvankam perfektigebla, aperas ĉiam minacata de atavisma besteco, sendepende de epokoj. Kune kun la protagonisto, Mark Bellor, kvazaŭdanto el la dudekkvara jarcento, ni descendas al la ekstremo de mistera ŝakto, kaptitaj de kresĉenda intereso - jen unu el la ĉefaj, rimarkindaj kaj nenegeblaj bonoj en la verko - al tio, kion ni trovos. Fine ni trovas ion, Klaŭstropolis-on, nome nin mem kun niaj egoismoj, avidoj kaj perfidoj, sed ankaŭ kun nia nebridebla emo-amo al libero. Simple, sed bele.

La fina rezulto de La fermita urbo, kiel ofte ĉe Nemere, evidentigas metiismon, istan lerton pri kunfadenado de subintrigoj, pri manipulado de diverso, komplekso, pluro, kvanto... - situacia, rolula - kaj palpeblan kinematografiecon de multaj el la proponitaj rakontbildoj, nome kvalitojn normalajn ĉe ajna profesie ellaborita romano kaj eksterordinarajn en la nuntempa amatoreska e-romanistiko.

Resume, La fermita urbo bonas, kadre de Esperantujo elstaras, kaj ĝia eventuala elesperantigo ofertus al etnolingvaj legantoj unu plian eblon amuziĝi per interesa teksto, kiu verŝajne ne senmortigus la nomon de la aŭtoro sed ĝin, eble, farus enkapiginda. Bele, ĉu ne?

Miguel Fernández

La fermita urbo


Novembro 2017
Fakte, me tralegis iomete pli ol unu triono de la libro, 65 paĝoj el 158. Ĝis tiu loko nur la ennodiĝo estas skribita. Do, mi dubinde povas taksi la intrigon de la libro.
La ennodiĝo estas tia: ne tre proksima estonteco, la komenco de la 26-a jarcento. Juna homo, nomiĝanta Mark, sciencisto, sociologo, brile finigis universitaton kaj decidis studi la problemon de fermitaj socioj. Li alveturis al iu instituto, kie oni studas, aparte, ĉi tiun temon. Ĝi situas sur iu insulo kaj mem estas fermita socio. Mark komencas esplori materialojn en la instituta biblioteko kaj filmoteko, ankaŭ la teritorion de la instituto kaj ĉirkaŭ ĝi. Li trovis strangan grandegan ventoltunelo kaj ekscias, ke la instituto konsumas tro multe da energio.
Samtempe, iu mondo estas describita, kiu estas tre simila al la reala mezepoko - kamparanoj, soldatoj, nobelaro, ekleziularo, escepte de ĝi estas tre-tre malgranda - unu urbo kaj tereno ĉirkaŭ ĝi; kaj la religio estas ne kristanismo (sed ĝi estas preskaŭ nepriskribita). Estroj batalas kontraŭ iu konspiro.
Fine Mark trapenetras en tiu mondo tra la ventoltunelo kaj trafas inter la konspirantoj.
Mi ne ŝatas la lingvon de la libro. Ĝi estas tre stranga. Unue, otfe la aŭtoro produktas tri-kvar-vortajn propoziciojn, kiujn aspektas, kvazaŭ ili estas skribitaj de komencanta lernejanto. Due, la prepozicioj ofte havas tre strangan vortdispozicion: helpaj prepoziciomembroj estas komence, la ĉefaj fine. Pro tio, multaj pecoj de la teksto bezonis du legadojn: dum la unua mi komprenis la strukturon de la propozicio, kaj dum la dua la sencon. Tamen, fakte mi estas komencanta esperantisto - mi lernas Esperanton nur de Novjaro, kaj, eble, mi simple ne havas kutimon legi Esperantajn tekstojn.

Urala leganto (Rusio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.