La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mara stelo
Novelaro

  • Author: Julian Modest
  • Kind: novelo
  • Availability: In stock
  • Price: €9.90
  • Year of publication: 2013
  • Description: Julian Modest estas aŭtoro de pluraj verkoj. Li ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo, estas aŭtoro de multaj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. Plurajn novelojn de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn, anglan, kroatan, rusan, hungaran, japanan. Nuntempe li estas unu el la plej aktivaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj revuoj kaj ĵurnaloj. Julian Modest estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto”. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiostacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo.
  • Pages: 110
  • Width: 130 mm
  • Height: 200 mm
  • Weight: 126 g
  • ISBN: 978-5-7161-0251-4
  • Review:
    • De Ŝanjo 2: Mara Stelo
    • De Paul Gubbins: Mara stelo
    • De Lilia Nikolova: Nuntempaj fabeloj
    • De Sten Johansson: Modesta mondo
    • De Ŝanjo: Mara Stelo
    • De Solodka: Mara stelo
    • La kolekto de mallongaj noveloj el 21 verkoj. La titolo de la libro, Mara stelo estas unu el la noveloj. Kial ĝi estis elektita por la titolo de la libro, mi ne komprenas. La novelaro traktas divers-homajn rialtojn, ekz. inter geedzoj, gepatroj kaj gefiloj, gefiancoj, instruistoj kaj lernantoj k.a. La enhavo estas riĉa, bunta, belstila, kaj facile legebla. Entute preskaŭ ĉiuj rakontoj iras al kulmino, sed la konkludo estas ne skribita. Tion sentas aŭ imagas nebule la leganto mem. Ne esprimeblan kortuŝan emocian postsonoron ni povos ĝui. (Samo (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2019)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mara Stelo


novembro 2016
Por verkisto, vojaĝo buse aŭ trajne prezentas senlimitajn fontojn de inspiriceco, speciale por mallongaj noveloj, la pejzaĝo konstante malsimilas. Julian Modest priskribas la aŭtunan splendecon per kolora kaj riĉa stilo: 'La folioj de la arboj jam estas tegolruĝaj, helbrunaj kaj kuproorecaj'. En ´Aŭtuna renkontiĝo' la longa kaj enua veturado kreas la etoson por komuniki laŭ la renkontroj. Du amikoj kiuj vojaĝas trajne kreas nature okazon por rememori, tie terura afero en ´Labirinto en ĉina loĝkvartalo'. Ankaŭ stacidomo, ekstertempa loko kiu oni longe atendas sed brutala foriras, favoras paroladon kiel en ´Mara stelo'.
En ´Vulpa restoracio' aŭ ´Ili amis unu la alian', la scenejo okazas en restoracio, senmova loko kun multe da tempo. Talente Julian Modest aldonas gravecon al silento, li pretas atentiveman orelon al tiu kiu ŝatas rakonti. En kafejoj, lokoj kie, oni alvenas, parolas libere kaj foriras, tiu 'vojaĝanto de la vivo' skizas ´kalejdoskopon' de nekonataj viroj kiel pentristo en ´Raŝo, Viktor, Stavi'.
Ĉefe la temoj parolas pri amo, kiam sento transpasas limojn kiel en ´Aŭtuna renkontiĝo' ´Ili amis unu la alian' , ´La kulpo'. En ´La mevoj ne forflugas en la pluvo', la tondro mortis la amantojn ´ Brakumante unu la alia Emi kaj Milko falis sur la sablon', vigla bildo!
En ´Labirinto en ĉina kvartalo', Mario estas salvita dank' al miraklo de amiceco. Sed reciproka amo ne estas ĉiam al la rendevuo: ´Bierejo: du maristoj', ´Negoco' kaj ĉefe 'Vira doloro' priskribas la komplekson de vivdoloro en malfinita sceno. Julian Modest elprovas tenerecon pri knaboj jam kaptitaj en plenkreskulaj aferoj: 'Nina kaj la knabo', ´Nevidebla knabo' ' Tendaro por ŝtelistoj' kaj ´La nevidebla knabo'.
Verki malongajn novelojn postulas mastri kadron kaj samtempe lasi flugi sentojn libere eĉ freneze. Ŝajnata defio. La leganto sentas kiel 'Mara stelo'.

Ŝanjo 2

Mara stelo


printempo 2014
La bulgaro Georgi Mihalkov, pli bone konata kiel Julian Modest, estas unu el miaj plej ŝatataj esperantaj aŭtoroj. Li rangiĝas inter la plej interesaj kaj talentaj verkistoj de originalaj esperantaj dramoj: la kolektoj el la 1980-aj jaroj, Ni vivos! kaj D-ro Braun vivas en ni, meritas seriozan atenton de ĉiu, kiu ŝatas dramarton.

Kun plezuro mi legis ankaŭ la romanon Maja pluvo kaj la novelaron Mistera lumo. Pro tio, kiam mi ĉeestis la pasintjaran Universalan Kongreson en Rejkjaviko, mi entuziasme aĉetis la freŝe eldonitan novelaron Mara stelo kaj dumkongrese komencis legi.

Mi hontas konfesi, ke mi finlegis nur kelkajn monatojn poste dum la postsolsticaj ferioj. Kial? Tutsimple, kaj honeste, mi trovis la novelojn tedaj. La enhavo apenaŭ memorindas kaj ne instigis al plia legado.

Tio ne signifas, ke mankas magio … sed palpebrumu, kaj ĝin vi maltrafas. En 'Nina kaj la knabo' seninfana paro translokiĝas al vilaĝo. Tie vizitas la virinon senpanja knabo. La edzo kredas, ke pro la vizitoj 'Nina kvazaŭ iĝis pli bela, pli trankvila kaj pli feliĉa' (p. 82). Ĉarmete, jes, sed sensuke.

En 'La lasta rideto' patro volas, ke lia filino lernu ĉe teknika instituto. Tiu tamen iras al gimnazio, kaj ankaŭ kelnerinas. Nenion ŝi diras al la patro, kiu fine ĉion malkovras, kaj regalas ŝin per bela vespermanĝo. Denove ĉarmete, sed pli da bruo, ol da faro.

Kaj en 'La eraro' bulgara turisto estas arestita en Hungarujo, ĉar oni erare taksas lin narkotaĵisto. Hungaroj ne plu fidas bulgarojn, ŝajne, ĉar tiuj ŝtelas aŭtojn. Senspica rakonto por memorigi, ke anoj de unu nacio foje malamas anojn de alia. Jes, certe, sed tion ni scias.

Kaj tiel plu. Kredeble ĉio pli tolereblus, se okazus fine de la noveloj tiel nomata tordiĝo, kiu surprizus la leganton kaj sendus la rakonton en alian, neatenditan direkton, tiel aldonante alian nivelon. Ekzemple la turisto en 'La eraro' sin montru fine ja narkotaĵisto. Sed trukojn tiajn vi vane serĉos.

Bedaŭrinde, ĉar Julian Modest estas kompetenta verkisto, kiu ĉi fojon ne atingas la nivelon de pli fruaj verkoj.

Novelaro ne brilu kiel multekosta artfajraĵo, kun ŝokaj eksplodoj, kalejdoskopaj koloroj kaj neimageblaj efektoj. Pro tio ekzistas Holivudo. Tamen en artverko, en novelo, oni rajtas atendi iom da ekscitiĝo, iom da suspenso. Kaj, jes, iom da arto.

Paul Gubbins

Nuntempaj fabeloj

Publikigita ĉe
Esperanta Tribuno 2014

Lilia Nikolova

Modesta mondo

Jam de tridek jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) donas al nia literaturo novelarojn, romanetojn, teatraĵojn kaj priliteraturajn eseojn. Per sia rakonta prozo li kreis apartan ”Modestan” mondon, uzante specife propran stilon. Tiun vojon li pluiras per la novelaro Mara stelo, tamen mi trovas en ĝi ankaŭ certagradan evoluon kompare kun pli fruaj verkoj.

La novelojn de Modest karakterizas simpla rakontado en tono meditema, iom melankolia, ofte ia ekstertempa aŭ eksmoda etoso en kampara aŭ vilaĝa medio. Kelkfoje oni trovis ankaŭ troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj – eble plej tipe – superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. En Mara stelo oni retrovas spurojn de ĉio ĉi, tamen la aŭtoro nun bridas la edifadon kaj troan klarigadon, kio estas bonvena evoluo.

Jen kaj jen oni trovas en noveloj de Modest kritikan traktadon de la moderna socio. En Mara stelo tio rilatas precipe al ekscesoj de la postkomunisma kapitalismo en Bulgario.

Eble la plej granda talento de Modest estas per kelkaj mallongaj frazoj scenigi la lokon kaj situacion, kie ekas lia rakonto. Tuj la leganto trovas sin tie, preta aŭskulti, kio okazos. Konkrete kaj efike li prezentas la medion kaj tempon, la veteron aŭ sezonon, kaj la ĉefajn personojn.

Kelkfoje temas pri rakonto en rakonto, tio estas la mio renkontas iun, kiu rakontas, kion li spertis. Alifoje la leganto estas invitita mem ĉeesti la eventojn de la novelo.

La plej malforta flanko ĉe Modest kutime estadis la finoj. En Mara stelo multaj rakontoj havas tute taŭgan finon, sed troveblas ankaŭ kelkaj finoj ne tre sukcesaj.

El la 21 mallongaj noveloj mi mencios kelkajn, kiuj plaĉis al mi. La kulpo estas originala, humura kaj surpriza rakonto pri maljunulo kaj hundo. En La lasta rideto ni renkontas familiajn rilatojn, kie Modest prudente ne tro multe klarigas. La memmortigo de Tanja estas amarega dramo, kie la aŭtoro lasas al la leganto juĝi kaj konkludi. Mara stelo estas iom naiva satiro pri moderna socio kun plaĉe absurdeta nuanco. Raŝo, Viktor, Stavris estas trafa, interesa rakonto pri knabo en la nuna socio. Vira doloro estas humura, amara, trafa rakonto kun bona fino. Vulpa restoracio estas originala, pensinda novelo kun amara fino.

Mi tamen trovis ankaŭ rakontojn, kie la aŭtoro refalis en siajn iamajn mankojn. Ekzemple La fera barilo estas parabolo tro evidenta kun ege edifa fino. La mevoj ne forflugas en la pluvo prezentas amrilaton de gejunuloj, sed ĝia fino estas tro melodrama. Tendaro por ŝtelistoj havas finon tute stumpan.

La stilo de Modest estas simpla, tradicia, trankvila. Li koncize kaj precize priskribas mediojn kaj personojn. Psikologiaj trajtoj estas nur subkomprenataj. En liaj personpriskriboj oni trovas detalojn, kiuj varias de banalaj ĝis nekutimaj, iufoje eĉ strangaj. Ofte – precipe pri virinoj – li mallonge karakterizas la vizaĝon, precipe la okulojn. Li ŝatas nomi kolorojn en tute propra maniero. Jam konata estas la ĉokoladkolora kostumo, kiu reaperas en pluraj noveloj, ankaŭ en ĉi tiu novelaro. Ĉi-verke ni trovas ankaŭ ĉokoladkolorajn harojn kaj eĉ vizaĝon. Okuloj havas kolorojn de olivoj, kolomboj, perlamoto, figoj, ĉerizoj, sukceno, juglandoj kaj alio.

Kelkaj priskriboj ŝajnas pli strangaj ol trafaj, kiel ekzemple nigran densan hararon, similan al brasiko (p. 88). La plej ŝatata vorto de Modest tamen estas nesenteble, kiu en proksimuma senco de nerimarkeble reaperas multfoje en ĉiu lia verko, kaj same ĉi tie.

La eldonejo ne sufiĉe lingve poluris, nek kontrollegis la verkon, kio ja estas ofta manko ĉe Esperantaj eldonaĵoj.

Malgraŭ kelkaj malfortaj flankoj rekoneblaj, mi trovas la novelaron Mara stelo leginda, kaj parto de ĝi prezentas bonan imagon pri la ”Modesta” mondo.

Sten Johansson

Mara Stelo


Septembro 2016
Tiu ĉi kolekto de noveloj sekvigas la leganton en originalaj situacioj. La aŭtoro ofte trovas sin buse, trajne, ĉefe en Bulgario aŭ kontuŝiĝaj landoj. Li nur pretas atentiveman orelon al vojaĝanto.
Aŭtuna renkontiĝo, ili amis unu la alian, La kulpo, temas pri la translimo de amo. Labirinto en ĉina loĝkvartalo rakontas pri terura travivaĝo salvita danke al miraklo de amiceco.
Aliflanke, Bierejo "du maristoj" kaj Negoco priskribas tutvivan malfacilecon kiam amo ne estas reciproka. En Doktoro, oni sekvas la menson de la urbestro. Ĉu la kuracisto havas la diplomon? Eble ne. La kapablecon? Certe jes. Fine saĝeco regas administradon. La eraro kreas tipan etoson de miskompreno inter nacioj.
Ŝajne pli funebreca, Lasta rideto donas potencon al ne verba signo, eĉ transmorto. En La memmortiĝo de Tanja la komplekso pligrandigas pligrandas en malfinita sceno, forlasante la legandon perdita en aŭtuna pejzaĝo.....
Verki mallongajn novelojn postulas ne nur mastri kadron space kaj tempe sed ankoraŭ tute lasi flugi sentojn libere eĉ freneze. Gajnata defio.

Ŝanjo

Mara stelo


Novembro 2013
Por partopreni la konkurson mi prenis la libron "Mara stelo" de la aŭtoro Julian Modest , kiu estas la bulgara verkisto. Mi legis ok liajn novelojn : "Aŭtuna renkontiĝo", "Labirinto en ĉina loĝkvartalo", "Doktoro", "Bijerejo", "Du maristoj", "Ili amis unu la alian", "La eraro", "La kulpo" kaj "La lasta rideto". 
Mi povas supozi, ke la aŭtoro rakontas al ni la historiojn de realaj homoj. En ĉiun novelon ni devis emociiĝi pri vivajn situaciojn kun la personoj de liaj verkoj. Ni kvazaŭ eniĝis en iun tagon de la vivo de liaj roluloj por kaŝrigardi ilin. La verkoj de Julian Modest ne ĉiam estas tre gajaj, ĝojaj kaj senzorgaj. Ili estas realaj, malkaŝemaj kaj sencoplenaj. La verkoj pleniĝas per la emocioj, sentimentoj kaj travivaĵoj de la herooj.
Mi rekomendas legi ĉi tiun libron al ĉiuj legantoj, kiuj volus ekkoni  la realan vivon de realaj bulgariaj homoj. 

Solodka

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.