La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Misio sen alveno

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Venu, homoj!

"Venu, knaboj", li invitis siajn du kunulojn. "Mi povas senrezerve rekomendi la aeron tie ĉi." (p. 85) Jen kiel kosma vojaĝanto en Misio sen alveno de John Francis instigas siajn kamaradojn ekpaŝi sur novan planedon. Kaj preskaŭ simile eblus inviti legantojn al ĉi romano. Oftaj ingrediencoj de scienc-fikciaj rakontoj estas kosma vojaĝado, prefere per iu metodo kiu ebligas superi la longajn distancojn saltante tra alia dimensio, plue renkontiĝoj inter teranoj kaj aliaj civilizoj, kaj serĉado kaj esplorado de novaj virgaj mondoj. En la romano de Francis oni trovas ĉion ĉi. Kelkaj el tiuj aferoj eĉ okupas grandan parton de la rakonto, tamen ili ne estas la ĉefaĵo. La aŭtoro uzas la sci-fi-formon por rakonti pri diversaj homaj kondiĉoj. Pri la sento de soleco en mondo ŝajne fremda. Pri la konduto de homoj - ja kelkfoje ridinda, sed... nu, ĝuste homa. Pri la malfacilo de amo inter homoj el diversaj mondoj - aŭ eĉ el la sama.

La romano konsistas el kvin ĉapitroj tre diversampleksaj. En unu ĉapitro - la plej ampleksa - ni spertas la vivon de teranoj. Francis ne pentras pri ni belan bildon. La teranoj plejparte estas intrigemaj, stultaj, vantaj, kapricaj, malseriozaj, senrespondecaj. Tamen, ĉar tiaj ni ja estas, oni ne povas tute malŝati tiujn mizerulojn. En alia ĉapitro ni renkontiĝas kun la pli altnivela civilizo de Luomo kaj kun ties intelektaj, senemociaj, senmankaj estuloj. Unu el ili, la intendanto Halman, estas la ĉefa protagonisto de la verko. Tamen, por mankohava terano ne facilas ŝati tiajn perfektulojn. Ĉi du ĉapitrojn Francis verkis per tre konvenaj stiloj - jen retenite, malvarmete pri la Luoma vivo, jen bunte, "malpure" pri la Tera. Tre sukcese!

Bona eco de la verko estas, ke ofte eblas trovi neesprimitajn interpretojn aŭ metaforajn signifojn. Ekzemple, la sinteno de Halman kaj liaj sammondanoj ĉe mi elvokas la iaman koloniisman rolon de britaj ĝentlemanoj en diversaj buntaj partoj de nia globo, kie oni ne kondutis same senemocie. Kaj la surtera ĉapitro prezentas akran karikaturon pri korupto kaj kaŝitaj personaj interesoj en internacia traktado.

Tria parto de la romano temas pri la esplorado de nova planedo, koloniigebla de teranoj. Ankaŭ tiu ĉapitro estas stile tre trafa. Ĝi komenciĝas en etoso singarda tamen esperplena, riĉiĝas dum oni trovas novan "Edenon", kaj kulminas per timiga grotesko kiam oni esploras la varmegajn ĝangalojn de la ekvatora regiono. Krome, ĉi parto en interesa maniero traktas temon pri ekspluatado aŭ konservado de "virga naturo".

En kvara parto okazas incidento dum la saltoj tra la tempo-spaco, kaj la kosmaj vojaĝantoj misvage trafas laŭvice en plurajn paralelajn universojn, pli aŭ malpli similajn al tiuj, kie ili hejmas. Ĉi aventuroj estas bone konceptitaj kaj donas al la aŭtoro okazon aludi eterne homajn demandojn pri nostalgio, neeblo reveni al la iamo, la sperto ke ne eblas dufoje eniri la saman riveron. Eble, tamen, oni povus kritiki, ke la saltado de universo al universo okazas tro rapide, kaj la aŭtoro ne donis al si la necesan amplekson por vere profundiĝi en la temoj de ĉi tiu parto de la romano. Laste, en mallonga fina ĉapitro, ni staras kun Halman ĉe la ekstera rando de nia galaksio, antaŭ lia provo unuafoje vojaĝi trans la neimageblan vakuon intergalaksian. Tie, male, la mallongeco estas trafa kaj funkcias kiel nefermita fino.

Do, temas pri tre riĉa scienc-fikcia verko, kies ĉiuj partoj estas zorge kaj trafe ellaboritaj. Aparte plaĉas, ke mankas laserpafiloj kaj naivaj herooj kiuj savas nin de verdaj monstroj. La diversaj ĉapitroj estas sukcese interligitaj per la ekzisto de kelkaj figuroj; krom Halman mem rolas ekzemple la ridinda terano Kaŭser - mistrafa donjuano.

La amo inter viroj kaj virinoj havas sufiĉe gravan rolon en la verko. Tamen regas tre forta impreso, ke belas nur la amo sopirata, memorata, neebla, dum la amo realigata ĉiam aperas ridinda, plumpa kaj korupta. La verko do ŝajnas esprimi sufiĉe amaran koncepton pri tiu parto de la vivo.

"Venu, knaboj" mi cite komencis ĉi recenzon. La scienc-fikcia literaturo kutime donas al la virinoj tian rolon, ke eĉ Holivuda filmo el la 1950aj jaroj ŝajnus kompare feminisma. Dum la viroj trakrozas la kosmon, iliaj edzinoj kaj amatinoj amsopire atendas hejme kun preta vespermanĝo - negrave ĉu ili kuiris ĝin lasere, per nuklea energio aŭ super lignofajro. Ankaŭ en Misio sen alveno estas simile. Ja troviĝas en ĝi kelkaj aktivaj virinoj, sed ili estas forpuŝaj ekzempleroj, ne veraj virinoj. Temas pri la kompetentega okulvitra oficistino Iŝbl Firĥsen, eterna fraŭlino en senornama vesto, kiu surprize transformiĝas en vampirinon sekse postuleman. Temas plue pri la grandkorpa sciencistino Rakaela Vejs-Gordon, kies ĉefa eco estas, ke ŝi celkonscie serĉas elstaran patron por siaj ontaj idoj.

Nu, aliaj sci-fi-verkistoj eble estis tiel okupitaj de sia manipulado per teknikaĵoj, ke ili ne rimarkis iujn ŝanĝojn en nia hodiaŭa socio koncerne la interseksajn rilatojn. Ili ne notis, ke realaj virinoj iele-trapele ekokupas poziciojn ekster la plej apudforna kaj ĉelita zono. Tamen John Francis ja tion rimarkis, kaj li malŝatas kion li vidis. Malofte mi trovis en literaturo pli malican atakon kontraŭ la aspiroj de virinoj ol la jenan priskribon: "du mondmilitoj permesis al la virinoj marŝi sur la dorsoj de la mortintoj al novaj altoj, de kie ili proklamis sian superecon. (...) infilozofoj elsputis venenon kaj sofismojn kun la blinda rankoro de rasfilozofoj" (p. 46). Legante tion oni rajtas demandi sin, kiu venene rankoras...

Sian vidpunkton pri la interseksaj rilatoj li "bele" resumas jene: "la homoj estas (...) pretaj defendi siajn inojn" (p. 47). Komento superfluas.

Kiel mi jam diris, la stilo de Francis en ĉi romano estas plaĉa kaj varia, depende de la etoso en ĝiaj diversaj partoj. La lingvaĵo estas riĉa kaj plejparte tre bona. Troviĝas kelkaj eroj, ekzemple teknikaj klarigoj, kie la lingvaĵo estas iom peza, sed tio estas escepto. La apartaj vortoj uzataj por priskribi futurajn teknikaĵojn plejparte estas trafaj. Nur escepte oni trovas formojn iel deviajn de la normalo - "konjunkturo" (p. 26, 72, 154, = situacio), "arkeopteriko" (p. 88, = arkeopterigo), "konkreta" (p. 94, = firma), "prima" (p. 142, kredeble = unuaklasa). Aperas kelkaj maloftaj vortoj, kiel "ŝaperono" (p. 40). Kaj kompreneble oni trovas kelkajn konfuzetojn pri la karaktero de verboj: "ŝrumpita" (p. 11), "enreti", (p. 30, = enretigi), "prokrastigi" (p. 75). Kaj mi ĉiam iomete miras trovante la korpoparton "ingveno" (p. 30, 110) kiel eŭfemismon de seksorganoj aŭ eĉ de seksa deziro, ĉar al mi ĝi pensigas ĉefe pri hernioj.

Do venu, knaboj, mi povas rekomendi la stilon tie ĉi. Kaj venu, eĉ knabinoj, ĉar ankaŭ la homaj kondiĉoj ĉi tie estas pensige traktataj. Ĉar John Francis scias ion pri la afero, kion signifas esti homo (kvankam por li inoj ŝajne ne estas homoj, sed posedaĵo, kiun la homoj pretas "defendi"). Do venu, homoj, por ĝui altnivelan sci-fi-romanon!

Sten Johansson

Publikigita ĉe
Lego-klubo de Kvinpetalo

ĵ. vaŝe

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.