La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nanatasis

  • Author: Robert Dutil
  • Translator: E-Societo Kebekia
  • Original language: franca
  • Illustrator: Martine Saura
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €15.90
  • Year of publication: 2005
  • Description: Ĉarma mirrakonto pri la aventuroj de soleca kanuisto en la Nordamerika nordoriento kaj pri la mondo, kiun li malkovras tie.
  • Pages: 114
  • Height: 180 mm
  • ISBN: 2980624616
  • Notes: Ilustrita
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dudirekta instruo kaj influo


2005/12, p. 20

Jen fabeleca rakonto pri ekspedicianto, kiu suferas akcidenton en la kanada nordo kaj estas savita de mistera indiana knabino, kiu ŝajnas posedi eksterordinarajn kapablojn. Ŝi komunikiĝas intime kun bestoj kaj konas la plantojn – pere de tio ŝi prizorgas kaj resanigas lin.

Dum la restado li klarigas al ŝi pri la ekstera mondo, pri kiu ŝi havas malmultan scion. Ili ja havas komunan lingvon (la francan), sed mankas multaj nocioj. Tial ni aŭdas klarigojn pri ekologio, natur-respektado, tergloba varmiĝo, klimat-ŝanĝo, homa evoluo, milito, hom-bestaj rilatoj, vegetarismo, indiĝenaj rajtoj, kulturŝoko, la malfacilo ekvilibrigi liberecon kun egaleco kaj multo plia. Tiu aspekto de la libro memorigas pri nia klasikaĵo Senĝenaj dialogoj de Fernando de Diego. La tuto estas en la tradicio de Rousseau kaj May.

La abenako Nanatasis, aŭdinte la primondajn klarigojn, starigas penetrajn demandojn, kiujn homoj antaŭkondiĉitaj de „civilizacio” ne pripensus. Tio montras, ke saĝo estas multflanka; la instruo kaj influo ne estis unudirekta.

Partoj de la verko impresas iom predike – ne tiom fabelo, kiom vehiklo por la ideoj de la aŭtoro, kiu estis dum ok jaroj membro de la kebekia parlamento. Tiu tendenceco eble ne ĝenos vin, se la temaro interesas vin. La traduko estas flua, akompanas ĝin dudeko da allogaj tutpaĝaj koloraj bildoj, reproduktitaj de akvarelaj pentraĵoj. Malkutima verko, konvena ankaŭ por junuloj.

Stefan MacGill

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.