La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Princidino Mary

  • Author: Miĥail Lermontov
  • Translator: Nikolaj Danovskij (elstara ruslanda ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto)
  • Kind: novel
  • Availability: In stock
  • Price: €2.24
  • Year of publication: 1996
  • Format: libro vinktita
  • Description: Princidino Mary estas la ĉefa novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko de Miĥail Lermontov. La protagonisto de Princidino Mary estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando.
  • Pages: 72
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

“Rapidas vivi li kaj ankaŭ senti hastas…”


1997: №3 (34)

Tiuj geniaj knaboj de la dek-naŭa jarcento! Dudekjaraj komplotantoj, dudek-kvinjaraj oficiroj en la plej danĝera kaŭkazia batalkampo, tridekjaraj generaloj — tiuj, certe, kiuj ĝisvivis tridek… Lermontov ne ĝisvivis. Talenta pentristo, filozofiema prozisto, genia poeto, sed jen — reciproka knaba ofendo, duelo kutima por tiamaj oficiraj rondoj, pereo en 26. Tamen eĉ tiuj 26 sufiĉis, ke Miĥail Lermontov restu inter la klasikuloj de la rusa kaj monda kulturo.

Ankaŭ adeptoj de la internacia lingvo havas eblon konatiĝi kun verkoj de Lermontov. Bibliografio de liaj verkoj, eldonitaj en esperanto, sufiĉe vastas. Certe, lia ĉefa prozverko, la romano Heroo de nia epoko logis atenton de tradukantoj. Kelkaj partoj-noveloj, titolitaj Kaŭkazaj rakontoj aperis libroforme ĉe UEA en 1964 en sufiĉe lerta traduko de D. Staritsky. Bedaŭrinde, la ĉefa parto, la novelo Princidino Mary, restis ekster tiu libro. Mankas informoj, ke D. Staritsky tradukis ankaŭ ĝin. Sed pli frua, pionira traduko, kiun faris de Wahl, aperis en 1889 (!) en Varsovio kaj estis reeldonita post kelkaj jaroj en Nurenbergo. Same kiel plimultaj tiutempaj tradukoj, ankaŭ tiu, farita en bebaĝa esperanto, havas nur historian valoron.

En 1996 Ruslanda Esperantisto aperigis la Princidinon Mary (kial ne Meri?), tradukitan de la konata majstro Nikolaj Danovskij. En taglibra formo disvolviĝas la intrigo ekde konatiĝo de du amikoj kun ĉarma princidino en Kaŭkazia kuracloko, ĝis la duelo kaj pereo de unu el ili. La taglibro estas legiloga, en vero; la eventoj fluas atentokapte, vigle. Klara lingvaĵo, ne malfacile deĉifrebla eĉ por meznivelaj lingvoposedantoj, faras la libreton rekomendinda por vastaj esperantistaj amasoj.

Laŭ mi ankaŭ en tiu ĉi traduko estas mankoj. Plejmulto el ili estas interesa el la metia vidpunkto, do, lasendas por iu literatur-analiza lernejo. Nur pri du pli evidentaj mi diru.

La unua estas grupo da neĝustaĵoj, korektendaj dum redaktado. Ekzemple, parolante pri la “akva” junularo (p. 5) la aŭtoro kursivigas la vortojn “akva”. Ne vane. La tradukinto kaj (aŭ) la redaktoro neglektis la kursivon. La duan grupon da mankoj kaŭzas (ho ve!) kutima emo de esperantistaj tradukantoj simpligi la tekston favore al meznivela leganto. Ankaŭ Danovskij ne evitis tion, ekzemple, uzante “malfeliĉulo” por “бедняжка”, “inviti” por “ангажировать” k. s.

Tamen tiuj mankoj neniom subtaksas la valoron de la noveldonita traduko. Pere de ĝi espaj libroŝatantoj ricevis ĝuindan gluton da rusa literaturo.

Mikaelo Bronŝtejn

Plaĉa klasikaĵo

Princidino Mary estas klasika longa novelo de Miĥail Lermontov, kiu formas parton de lia plej konata proza verko Heroo de nia epoko. Ĝi estas psikologia studo, ne pri la titole menciata princidino, sed pri la vera protagonisto, la "mi" de la rakonto, armea oficiro Peĉorin. La rakonto disvolviĝas en Kaŭkaza kuracloko, kie rusaj nobeloj "ĉe la akvoj" ripozas, distriĝas, amindumas kaj duelas. Peĉorin prezentiĝas kiel ege talenta, inteligenta viro, amata de virinoj, enviata de viroj, sed homo sen celo kaj sen skrupuloj. Li kvazaŭ ludas per la sentoj kaj aspiroj de aliaj homoj, sed finfine li eble plej multe ludas per sia propra vivo. Kaj li tion faras eĉ kun okuloj malfermitaj. "Delonge jam mi vivas per la kapo, sed ne per la koro. Mi pesas, analizas miajn pasiojn kaj agojn kun severa scivolo, sed sen kompato. En mi estas du homoj: unu vivas en plena senco de la vorto, aliu pensas kaj juĝas lin ..." Oni rajtas supozi, ke Peĉorin portas kelkajn trajtojn de la aŭtoro mem.

La rakonto, kiu havas formon de taglibro, tuj kaptas la leganton kaj tenas sian potencon ĝis la lasta paĝo. La stilo estas plaĉa, natura, viva. La portreto de Peĉorin estas psikologia majstraĵo, des pli se oni konsideras, ke la verkisto ĝin ellaboris proksimume 25-jara.

La traduko de Nikolaj Danovskij legiĝas kun ĝuo kaj aperas natura kaj freŝa. Bagatela escepto estas la iom stranga ripetita uzo de "la aliu" anstataŭ la alia.

Sten Johansson

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.