La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Revado

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La albumo, kiu ensorĉas…


2012, №5

ReverieLa Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – en 2011 ili koncertis en multaj Esperanto-aranĝoj, prezentante la aktualan dulingvan duoblan albumon Revado.

La muzikaĵojn en tiu albumo mi preferus nomi ne kantoj, sed muzikaj historioj, buntaj kaj variaj, akompanataj de tekstaj sufloraĵoj. La tekstoj estas malpli longaj, ol la muzikoj, ne ĉiam estas rimitaj, kelkaj pecoj estas tute sentekstaj. Tamen, kompense la teksto kaj muziko ĉiam troviĝas en iu mirinda reciproka ligiteco, ili ambaŭ ne nur sonas, sed pulsas, spiras, etendiĝas, fluas kaj evoluas kune kaj paralele. Ne estus troigo diri, ke preskaŭ ĉiu ero de la albumo prezentas etan simfonion, kiu igas la aŭskultanton jen pensi kaj fantazii pri pli-malpli realaj, “surteraj” temoj, jen turni sian atenton al sia interno, al la mirinda mondo de revoj kaj psikaj travivaĵoj.

En la muziko de la albumo interese kombiniĝas kaj alternas pli-malpli trankvila akustika muziko jen popular-stila, jen pli tradicia (sonas gitaroj, fluto, klarneto, violonĉelo, mallaŭtaj perkutiloj) kaj la modernaj elektronikaj, “ŝvebaj”, foje eĉ psikedelaj sonoj. Iuj komponaĵoj pli proksimas al unu el tiuj polusoj, la aliaj – al la kontraŭa, tamen neniam la muziko sonas ekstreme; nur kelkfoje ĝi iĝas pli “dura” kaj rokeca. Multas riĉaj harmonioj, nekutimaj ritmoj, lertaj interludoj kaj multvoĉaj instrumentaj pecoj. La bone pripensita strukturo kaj sufiĉe ekvilibrigita enhavo de la albumo ebligas paroli pri ĝi kiel pri koncepta albumo – vere malfacilas disigi iujn apartajn kantojn disde la aliaj.

Kiel vera gemo meze de la albumo elstaras la kanto Plurmiljaraj knaboj. Ĝi komenciĝas brave kaj preskaŭ ritme de irlandaj dancoj, sed poste surprize transformiĝas al kortuŝa baladeca kaj akustika metafora rakonto pri la fratoj Isaako kaj Iŝmaelo, kiuj en la fundo de la animo frate amas kaj sopiras unu la alian, eĉ pensas preskaŭ samvorte, sed ne povas superi la “longan barilon de betona malĝoj’”, kiu ekstaris inter ili. Laŭ mi, ĝi estas la plej pinta ero de la albumo kaj enhave, kaj muzike, kaj plenume.

Koncerne la teknikan flankon mi opinias la albumon senriproĉa: troveblas eĉ ne unu misa noto, mistajpo, gramatika eraro aŭ mislokita akcento. La elparolo estas ege klara, la registraĵ-kvalito – tre profesia. La sola afero, aspektanta iom pale sur la fono de la tuto, estas la voĉtembro de la kantistino – dum en malalta registro ĝi sonas tute bone, en la alta ĝi foje sonas “plate”, iom pike, kaj, se uzi muzikan terminologion, malriĉe je kromtonoj. Tamen, eĉ tio post ioma alkutimiĝo al la albuma etoso iĝas natura elemento de la tuta prezentaĵo.

Fine de la recenzo mi malkaŝu, ke la albumo estas duobla. En la skatolo vi trovos du diskojn kun la sama enhavo, tamen sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj Esperante, dum sur la dua – itale. La tekstolibreto enhavas tekstojn en Esperanto kaj la itala; krome, ĉiuj tekstoj estas po-linie tradukitaj al la angla. Konsiderante ĉion ĉi, necesas diri, ke en lertaj manoj la albumo povas servi ankaŭ kiel utila kaj efika propagandilo por eksteruloj.

La albumo nepre meritas atenton pro sia alta kvalito kaj interesa enhavo. Iuj eble trovos ĝin iom “fora de la realo” kaj nekutima, sed tia ĝi ja estas – varia, iom stranga kaj neantaŭvidebla! Aŭskultante ĝin penu iom streĉi la imagopovon, mergiĝu en la mondon de revoj kaj intimaj psikaj travivaĵoj – kaj la muziko de la albumo ensorĉos vin. Kaj, mi certas, vi plezure cedos al tiu sorĉo pli ol unufoje.

Paŭlo Moĵajev

Trioble triobla donaco


decembro 2011

Kiam mi recenzas ion ajn, komence mi ĉiam min demandas: por kio do ĝi bonas?

Mia unua impreso pri la albumo Revado de la itala muzikgrupo Rêverie estis, ke ĝi perfekte taŭgus kiel donaco. Poste evidentiĝis, ke la samtempe simpla kaj eleganta eksteraĵo plene harmonias kun la enhavo kaj la etoso de la albumo.

Mi ne intencas ŝajnigi, ke mi fakas pri etno-progresiva muziko. (Tia estas la stilo de Rêverie). Do mi eĉ ne provos saĝumi pri la kunfandiĝo de tradicia (renesanca kaj baroka) muziko kaj modernaj eksperimentoj. Pri tio teoriumu profesiaj muzikistoj.

Porinfome mi tamen menciu kelkajn faktojn. La profesia teamo, fondita en 1996 de la milana komponisto kaj gitaristo Valerio Vado, estas neesperantista, sed ĝi surprize belsone kantas en esperanto.

La esperantlingvajn tekstojn verkis Andrea Fontana, konata ankaŭ kiel Anĉjo PacHorano. La italajn versiojn kreis same esperantisto — Pier Luigi Cinquantini. La muzikon komponis plejparte Valerio Vado, kontribuis Daniele Defranchis kaj Alberto Sozzi.

Mi ne priskribos la emociojn, kiujn la albumo vekis en mi — ja emocioj dependas de gusto, kaj pri gusto oni prefere ne disputu. Mi ne parolos ankaŭ pri la emocioj, kiujn ĉi tiu muziko promesas al vi — ĉar vian guston mi ne konas.

Tamen mi aŭdacas rekomendi la albumon kaj nomi ĝin trioble triobla donaco, ĉar (1) Ĝin konsistigas tri valoraj partoj (KD en esperanto kun dek muzikpecoj; paralela KD en la itala lingvo; libreto bele presita) (2) La albumo estas malferma al tutmonda publiko per la uzo de tri lingvoj (esperanto; itala; angla - ankaŭ anglen estas tradukitaj la kantotekstoj en la libreto) kaj (3) La apero de la albumo povas esti konsiderata donaco por: Rêverie, kiu atingis pli vastan kaj pli internacian publikon; por esperanto, kiu ankoraŭfoje pruviĝis valora je la atento de neesperantistaj profesiuloj; kaj por la publiko — ĉar mi certas, ke ĉiu trovus en la albumo aparte ĝuindan pecon. (Kvankam mi promesis ne paroli pri gustoj, mi malkaŝu, ke mia favorato estas la naŭa komponaĵo — Silkovojo.)

Se mi verkus recenzon por matematika bulteno, eble ĉio jam dirita sufiĉus aŭ eĉ iomete trous. (Sufiĉe da ciferoj, iom tro da krampoj...) Sed por literatura kaj kultura revuo kia LF nepre necesas ankaŭ kelke da belaj vortoj! Kaj vere poeziajn, romantikajn, altflugajn mi trovis kaj "ŝtelis" el la prezento de la albumo en la paĝoj de youtube. Ruze, ĉu ne? "De la ruĝaj sunsubiroj super la arbaroj de la granda Nordo ĝis la oceanaj profundoj." "Bildoj pentritaj permuzike kaj rakontitaj Esperante, por unuigi la tutan mondon per imaga flugo kaj simbola brakumo." "Odo al la bezono de la homa spirito vaste iradi kaj ĉiam serĉi novajn horizontojn."

Jen tio estas la revada albumo de Rêverie!

Mariana Evlogieva

Recenzo de Revado legebla en Arlequins (itala grava retrevuo neesperantista pri progresiv-a muziko)

Publikigita ĉe
Arlequins (itala neesperantista retrevuo pri progresiv-a muziko)
Nova albumo de la grupo de Valerio Vado, novaj ideoj, novaj inspir-fontoj. Ĉiu nova verko de Rêverie ŝajnas naskiĝi responde al precizaj esplor-stimuloj aŭ el neceso esprimi siajn pasiojn, kiuj nutriĝas el diversaj kulturaj teritorioj inkludantaj literaturon, folkloron, muzikojn etnan kaj antikvan. Ĝuste el esplor-neceso naskiĝas tiu ĉi albumo; duobla por plene montri la rezulton de tiom pasia engaĝiĝo. Rimarkinde aspektas la streĉiĝo: la verko konsistas el 10 kanzonoj kun tekstoj Esperantaj en la unua KD kaj itallingvaj en la dua. Alivorte, temas pri du versioj de la samaj kanzonoj, diferencaj nur pri la versar-lingvo, ambaŭokaze kantitaj de Fanny Fortunati. Ligiloj al la antaŭa albumo “Shakespeare, la donna e il sogno” estas du alternativaj versioj de “Kiam alvenos la fino” (itale: “Quando verrà la fine”) kaj “Plurestantaj memoroj” (itale: “Via dei ricordi”), eroj origine fermantaj tiun albumon, tie ĉi reviziitaj kaj novbrilecaj. Preskaŭ ĉiujn tekstojn verkis Andrea Fontana, milana esperantisto kiu helpis la muzikbandon ekfamiliariĝi kun la muzikeco kaj la ritmiko de tiu ĉi lingvo. La italajn versiojn oni realigis poste, ankaŭ por havigi kompar-okazon kun nia itala lingvo, kio – krom konsistigi bonegan artan atingon – certe atentindas por interesiĝontoj pri Esperanto.
Esperanto, simbolo de konverĝo de malsamaj kulturoj al kuna brakumo, simbolas ankaŭ la muzikon de Rêverie, kiu referencas fontojn etne kaj tempe diversajn, kunigitajn en koheran aron, en kiu pluraj mondoj speguliĝas, sen apero de difinita kaj rekonebla portreto de unu el ili aparte. La muziko estas plejparte akustika, sed kompleksa kaj riĉa el spicoj, ritmoj kaj koloroj. Per la brila “La tradezerta komercisto” (itale: “Il mercante del deserto”) la albumon komencas la sonoj mediaj de vojaĝanta karavano, komprenigante al ni, ke la muziko nin portos malproksimen. Fakte, la eroj el araba muziko, la oftaj arpeĝoj, la rustika sono de la fluto kaj la perkutado, ondumanta kiel la flankoj de malrapida dromedaro antaŭeniranta tra-dun-are, sukcesas pentri en la mensoj de la aŭskultantoj bildojn de nekonataj sunaj landoj. Laŭ mi, la stranga ritmo de la Esperantaj versoj tre efike kongruas kun tiuj ĉi sugestiaj etosoj, kaj mi agnosku, ke ĝuste la esperantlingvan KD mi pli ofte emis aŭskulti. La inspiro de la muzikpecoj estas ĉiukaze varia, eĉ se ĝenerale la akustika arkitekturo ĉiam impresas malpeze kaj delikate. Menciindas, ke oni neniam uzas drumon, al kiu oni preferas diversajn tradiciajn perkutilojn, fakte perfekte kongruajn kun la spirito de la verko. Kiel elektran gluilon oni kelkfoje utiligas la klavarojn de Valerio Vado kaj la gitarojn de Daniele Defranchis kaj de Valerio mem, kiuj estigas delikatan reton simfoni-gustan, kiu milde ĉirkaŭvolvas la sonojn senenpreme. Tion ekzemplas “Arkana belulino” (koresponda al “La belle dame sans merci” en la alia KD), rafinita, kun delikataj simfoniaj kaj ĵazaj eĥoj, modern-fasona sed kun akustikaj eroj elvokantaj nedifinitajn etnajn memoraĵojn aŭ antikvajn sugestiojn. Kiuj pleje impresas, tiuj estas la plej plektitaj muzikpecoj, kia “Plurmiljaraj knaboj” (itallingve: “Ragazzi millenari”), kies ŝaŭmeca malfermo sensacigas proksima-oriente, surbaze de varmaj perkutoj kaj suplaj plektoj de fluto kaj klarneto, enkondukantaj romantikan pecon renesanc-aroman. Same, “Danco de l' maro” (itale: “Danza del mare”) enhavas tre sugestiajn melodiojn kaj instrumentajn plektojn kompleksajn kaj ĉarmajn, samtempe riĉajn el sento, amasigante en koheran aron diversajn rilatojn, kiuj kelkfoje parfumas el mediteraneo, kelkfoje transdonas la varmon de la dezerto-sablo.
Ĝenerale, la albumo estas verkita mature kaj vivece, proponas belajn muzik-temojn kaj klerajn rilatojn, taŭgajn por tikli la fantazion de la aŭskultantoj. Mi perceptis iomete pli klopodiga la aŭskultadon de la itallingva KD, eble ĉar troa pritaksado de la lirikaĵo-signifo perdigas al la muziko iom de tiu impreso de svelto kaj de freŝo, kaj ankaŭ de ravo kaj de mistero, kiun, male, Esperanto sukcesas veki. Uzo de la itala, tamen, donacas sugestiojn kaj lumojn malsamajn al kanzonoj kies muzika enhavo ĉiel ajn identas. Sed eble temas pri personaj preferoj kaj, tial ke haveblas due versioj de la sama KD, ĉiam eblas elekti kion oni preferas. Tiu ĉi ne estas klasika disko el simfonia progresiv-a muziko, kiel vi intuiciis jam dekomence, sed la rilatoj kun nia genro klaras kaj kunekzistado de tiomaj influoj kaj ideoj igas tiun ĉi muzikon tre riĉa. Se vi amas la muzikon antikvan, la muzikon popolan kaj, ĉefe, se vi amas perfantazie vojaĝadi, tiu ĉi matura albumo, bone ludita kaj bone strukturita povus esti bonega vojaĝbileto por malkovri novajn muziko-mondojn.

Jessica Attene (esperantigis el la itala Ranieri Clerici)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.