La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

ABC de la Eŭropa Unio
Enkonduko en la eŭropan juron

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Eŭropa juro por ĉiuj


2000/11, p. 26

La titolo ne fortimigu vin. Kvankam la libro temas pri la eŭropa juro, ĝia lingvaĵo estas facile komprenebla. Ĝi estiĝis kadre de la antaŭuniversitataj kursoj en la Universitato de Santiago de Compostela (Hispanio), kaj estas enkonduko en jursistemon, kiu influas la vivon de multaj personoj, kaj, ne malpli grave, la unua libro pri ĉi tiu temo en Esperanto.

Problemo pri enkonduko en iun temon ĉiam estas, kio enestu, kio ne, kaj kiom detale estu traktitaj diversaj punktoj. En tiu ĉi libro oni trovas bonan rezulton de tiaj konsideroj. Tuŝiĝas multaj flankoj de la EU, donante al la leganto imagon pri la multfaceta laboro de la komunumo kaj la komplikaĵoj en tia kunlaboro. Kelkaj skemoj plifaciligas la komprenon de la jursistemo kaj donas utilan superrigardon.

La libro komenciĝas per konciza historio de la evoluo de la Eŭropaj Komunumoj ekde la 2a Mondmilito, post kio sekvas ĉapitro pri diversaj institucioj kaj organoj de Eŭropa Unio. Oni daŭrigas per la politikoj antaŭ ol veni al la komunuma juro. Ofte ni renkontas la vortojn reglamento, direktivo, decido kaj rekomendo en ĵurnaloj, sed ne klaras al ĉiuj, kiel ili rangas inter si, kiuj estas rekte aplikeblaj, kia kunlaboro ekzistas inter la komunuma juro kaj la naciaj, ktp. La dek unu paĝoj, dediĉitaj al ĉi ero, forigas la nebulajn sciojn, kiujn leganto eventuale havis. Finfine traktiĝas la eksteraj rilatoj, kaj la fina ĉapitro temas pri reformo de la institucioj - temo neniam finiĝonta. Finas la libron albumo kaj statistika komplemento. La sola manko de la libro estas, ke ĝi verkiĝis tiam, kiam "Eŭropa Unio ... estis ... firma projekto" (laŭ enkonduka informo de la aŭtorino), kio signifas, ke oni nur parte konsideris la ŝanĝojn sekve de la ekvalidiĝo de la Traktato pri Eŭropa Unio kaj la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio. Malmultas la tajperaroj (folieto kun postkorektoj akompanas la libron). Nura miso estas, ke la Traktato pri Eŭropa Unio ne nomis la tri komunumojn kiel tuton Eŭropa Komunumo, ĉar estis nur la nomo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiu ŝanĝiĝis.

Juro ne estas iu konstanta unuo, sed bazaj scioj pri la komunuma juro estas kondiĉo por pli bone kompreni, kio okazas en EU, kaj tiun enkondukon vi tial ne malhavu.

Jimmy Stryhn Meyer

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.