La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La alieniĝo

  • Verkinto: Lode Van de Velde
  • Speco: NOVA!, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €8.00
  • Eldonjaro: 2020
  • Priskribo: Ilustrita kajero de "frenezulo" trovita en psikiatria hospitalo en Londono. Fakte, kiu frenezas en la nuna mondo?
  • Paĝoj: 80
  • Alto: 210 mm
  • ISBN: 9780244256982
  • Notoj: Kun desegnaĵoj de la aŭtoro
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Alieniĝo: ĉu nova normalo?

Mi ĉiam kredis, ke recenzanto devas strebi al maksimuma objektiveco. Sed pri tiu ĉi libro mi malmulton objektivan povus diri. Preskaŭ nur tion, ke temas pri maldika libreto, bonkvalita kaj eleganta laŭ sia eksteraĵo, kun relative malmulte da teksto grandlitera kaj abundo da desegnaĵoj. Objektive mi povus mencii ankaŭ la bonan lingvaĵon kaj la mankon de komposteraroj.

Post tiuj ĉi komencaj kaj iom supraĵaj impresoj fiaskis mia intenco legi la libron kiel sobra kaj objektiva recenzonto. Ĉiu vorto el la teksto kaj ĉiu streketo el la desegnaĵoj funkciis kvazaŭ trampolino, kiu saltigis miajn pensojn kaj sentojn al diversaj direktoj.

La libro atingis min en eksterordinara momento – mi sukcesis preni ĝin de la poŝtejo en la lastaj antaŭ-trudizoliĝaj horoj en Bulgario.

Sur la dorsopaĝo mi legis: „Tiu ĉi kajero estas trovita en la psikiatria hospitalo de Londono en 2020. Neniu havas klarigon pri ĝia enhavo. Tiu, kiu havas informojn pri tiu ĉi kazo, bonvolu kontakti la hospitalon.”

Ĉu unu sola animo gravas?

Mi ne povas bone klarigi, kial tiuj ĉi linioj igis min pensi, ke eble mi ne estas bona homo. Ĉu ĉar mi sentis, ke ies animo krias pri atento, sed mi ne pretas sufiĉe atenti ĝin? Aŭ ĉar mi ne plu certis, ke unusola animo multe gravas, kiam la mondo ruiniĝas ... aŭ renaskiĝas?

Kvankam mi legis la libron ene de minutoj, mi bezonis monatojn por digesti ĝin aŭ, pli precize, por digesti mian rilaton al ĝi. Nun mi pensas, ke alieniĝo, kiel siaspeca anima trudizoliĝo, estas io utila kaj necesa, se oni ne perdas la vojon por reveni al si mem.

Antaŭ jardekoj mi spektis bulgaran epizodaron pri simila temaro. Ĝi titoliĝis Adaptiĝo. Mi neniel povis eskapi la komparon de ambaŭ verkoj. Kaj min daŭre turmentas la demando: Ĉu adaptiĝo estas io favora? Ĉu estas pli bone adaptiĝi ol alieniĝi?

Mi trovis respondon, sed mi ne diros ĝin. Tiajn demandojn ĉiu devas respondi por si mem. Do prefere vi alieniĝu de miaj impresoj kaj mem juĝu!

Mariana Evlogieva

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.