La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La aliulo

  • Verkinto: Serĝo Elgo
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €13.49
  • Eldonjaro: 2011
  • Priskribo: Beneto, sukcesa inĝeniero pri pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale malestimas lin. Tio kaŭzas al li pli kaj pli da ĝenoj en lia privata, en lia profesia kaj en lia publika vivo, ĝis polico pridemandas lin pri krimaj faroj. Ŝajnas ke pri ili kulpas alia homo. Sed kiu do estas tiu aliulo kiu tiom fuŝas lian vivon?

    La sesa krimromano de la franca aŭtoro. Atentokapta intrigo, fajna priskribo de la rolantoj, socio-filozofiaj diskutoj.

  • Paĝoj: 218
  • Alto: 180 mm
  • ISBN: 9782918053064
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fortika kolono

Dum sia vivo Georges Lagrange publikigis unu novelaron kaj kvar krimromanojn sub la pseŭdonimo Serĝo Elgo. Sep jarojn postmorte aperis kvina romano, iom alispeca ol la antaŭaj, kvankam ankaŭ ĉi-kaze temas pri krimoj kaj antaŭ ĉio pri mistero, kiu solviĝas ĉe la fino (kvankam la plej multaj legantoj sendube jam pli frue divenis ĝin).

Kiu jam legis la pli fruajn verkojn de Lagrange rekonas la stilon, la temaron kaj la manieron kunplekti ekscitan intrigon kun etaj predikoj pri politiko, socio kaj religio. En ĉi tiu lasta verko tamen aperas pli amplekse ol antaŭe ankaŭ membiografiaj eroj. Fakte, en la unua duono de la romano, apenaŭ eblas nomi ĝin krimromano. En tiu parto prezentiĝas la ĉiutaga vivo kaj historio de la ĉefaj protagonistoj, kaj iom post iom oni komencas supozi interrilatojn ne ĉiam evidentajn. Inter tiuj personoj aperas ankaŭ la patro de la ĉefa protagonisto. Tiun patron la aŭtoro ŝajne modlis surbaze de sia propra vivo. Tamen li retroŝovis tiun alian memon 15 aŭ 20 jarojn en la tempo. Li dediĉas sufiĉe ampleksan ĉapitron al li (aŭ al si), sed plue tiu patro ne ludas notindan rolon en la rakonto. Post duono de la verko la eventoĉeno iĝas pli ekscitiga, kaj la mistero densiĝas. La legado tra la tuta romano estas glata kaj senĝena, sed en la dua duono pli atentokapta kaj distra.

La verko temas pri sozio, tio estas persono kun tre simila, se ne identa, aspekto kiel la ĉefa protagonisto. La sozio komplikas al li la vivon kaj kelkfoje agas en lia rolo, eĉ en la plej delikataj situacioj. Ĉi tiu temo de similulo ja estas konata el la literaturo, eble plej multe el la populara kulturo, tamen ne nur. Ni pensu pri la psikologie angoriga romaneto Sozio de Dostojevskij el 1846, la distraĵo Ĉu li? de Henri Vallienne, la dua aŭ tria originala romano en Esperanto, kaj kial ne La gepatra kaptilo, usona kinofilmo el 1998 kun Lindsay Lohan kiel du ĝemelinoj (bazita sur romano de Erich Kästner). Nu, eblus plilongigi la liston, ĉar evidente estas io universale homa en la penso "se ekzistus iu dua mio", kaj krome, la simileco de unuovolaj ĝemeloj sendube fascinas nin ĉiujn.

Do, Lagrange elektis oftege ekspluatitan bazon de sia rakonto, sed kompreneble li faris el ĝi ion propran. La intrigo tamen enhavas kelkajn ege malkredindajn punktojn. Detalojn mi ne malkaŝos, sed sendube ĉiu leganto iuloke pensos, ke li troigis la eblojn de simileco. La aŭtoro mem ŝajne konsciis tion, ĉar unuloke li skribis pri la protagonisto: Li jam imagas la kolektivan bremsatan ridegon en la policejo. Kiu kredus lin? (p. 169)

En krimromano tiaj malprobablaĵoj tamen ne tro multe ĝenas. Problemeto tamen estas, ke ĉi tiu verko estas samtempe tre realisma prezento de la ĉiutaga vivo de kelkaj personoj, kun kiuj la legantoj povas identiĝi. Kaj en tia teksto oni ne same facile glutas malkredindajn detalojn.

En tiuj realismaj partoj de la romano oni trovas interalie bonan scenigon de iom-post-ioma enamiĝo, plue troviĝas nekutimaj scenoj de laboro, interalie en formo de pontokonstruado (ion similan mi memoras nur el la romano La tunelo de Marco Picasso, se paroli pri la Esperanta literaturo). Kaj kompreneble troviĝas la ĉiamaj ideaj predikoj, ĉi-foje ne tiom pri politiko, kiom pri religio. Kvankam mi persone estas proksimuma samideano kun Lagrange kaj liaj ĉefaj predikantoj, mi tamen ofte ne aprezas lian manieron altrudi tiujn opiniojn sen natura rilato al la cetera intrigo. Ĉi-kaze ili aperas ĉefe en vespermanĝa konversacio kun persono, kiu ludas neniun alian rolon en la libro ol reprezenti la stultan kaj bigotan religiemon.

Kiel ĉiuj aliaj Esperantaj verkistoj, ankaŭ Lagrange havis siajn lingvajn ĉevaletojn kaj proponojn. Ili tamen estas sufiĉe modestaj kaj tute ne ĝenas la legadon. Plej rimarkinda eble estas lia emo forigi la silabon -aŭ en kelkaj adverboj, aŭ "anstatigi" ĝin per adverba -e.

Parolante pri la lingvaĵo, mi menciu ke la libro enhavas postparolon de Arno Lagrange, interalie kun indikoj pri lingva reviziado. Okaze de ŝanĝoj oni piednotis la originan formon uzitan de la aŭtoro. Temas pri malgranda nombro da ŝanĝoj (eble trideko aŭ kvardeko en ducent paĝoj), kaj eĉ pli malmultaj el ili ŝajnas al mi efektive bezonataj. Troviĝas eĉ ekzemploj de fuŝoj fare de la reviziantoj (ekz. sur paĝo 143 oni faris stultan aldonon, montrante ke oni ne zorge legis kaj komprenis la rakonton), sed ĉio ĉi estas bagateloj. La lingvaĵo estas bona, punkto amen. Se oni tamen volis revizii ĝin, oni povintus korekti du-tri eraretojn kiel pagi la taksojn (=impostojn, p. 69) kaj strategia objektivo (=celo, p. 77).

Georges Lagrange estis grava kontribuanto al la Esperanta kulturo. Liaj kvin romanoj kaj unu novelaro estas nur unu kolono en lia konstruaĵo, tamen tre fortika kolono!

Sten Johansson

La aliulo

Ĉi tiu sesa krimromano de Serĝo Elgo entenas la ecojn kiujn la ŝatantoj de la serio aprecas : atentokaptan intrigon, fajnan priskribon de la ĉefrolantoj, socio-filozofiajn diskutojn. Legantoj ankaŭ frandos la lingvoinventemon de la aŭtoro kiu enkondukas en siajn verkojn kelkajn lingvajn eltrovaĵojn, kaj lerte ĵongladas per riĉa vortkunmetado.

«La aliulo» estas krimromano verkita en 2002-2003 de S. Elgo. Ĝi staras en vico post la antaŭe aperintaj «Ŝia lasta poŝtkarto» (1988, reeldonita en 2002), «La nokto de la ezoko» (1992), «La floroj de l' krepusko» (1995), «La paneo kaj aliaj noveloj» (1998), «Surklifa» (2000).

Pro malsaniĝo kaj forpaso, la aŭtoro ne finpoluris ĉi tiun verkon kiel la antaŭajn. Li kiel kutime lasis la manuskripton al provleganto, nome al John Rapley, sed tiu lasta ne estis liverinta sian provlegadon akurate por ke la aŭtoro kontrolu ĝin. Siavice forpasis John Rapley kaj la publikigado de la romano plu atendis. En 2008 mi atingis ekzempleron de la tajpuskripto en malneta stato: por iuj eroj ekzistis pluraj versioj, la folioj surhavis manskribitajn notojn kaj korektojn. Mi skanis la tuton, poluris ĝin: mi forigis ĉiujn evidentajn erarojn. Mi poste esploris por trovi nefranclingvan provleganton. La unua kiun mi trovis liveris al mi la du unuajn paĝojn kiujn li preskaŭ entute reverkis laŭ propra stilo. Mi provis komprenigi al li, ke provlegado ne estas reverkado, kaj ke provleganto respektu stilon de la aŭtoro, kiu ĉi-kaze estas jam konata pro siaj antaŭe publikigitaj romanoj. Monatoj pasis kaj la provleganto ne plu liveris al mi ion ajn. Mi trovis alian provleganton, kiu provizis akuratan komplete reviziitan version. La reviziita manuskripto tiam ekdormis en mia komputilo atendante ke mi trovu tempon por relegi la reviziitan version kaj plenumu tiun delikatan taskon kiu konsistas el akcepti aŭ malakcepti rekomendojn nome de mia patro. Kiel li estus aginta ? Mi nur povas konjekti sen iu ajn certeco ĉu mi eraras aŭ ne. Mi do decidis ke kiam estos ŝanĝoj faritaj al la originala teksto, ĉar evidente iu esprimo estus pli bona, mi en piednoto montros kio estis en la tajpuskripto. Sekve fina leganto povos retrovi la tekston precize tia, kia S. Elgo lasis ĝin, kaj leganto kiu preteratentus la piednotojn havos pli fluan, pli klaran tekston.

Kiel ĉiuj aliaj krimromanoj de S. Elgo «La aliulo» montras plurajn aspektojn :

La krimromanoj de S. Elgo enhavas tiujn apartajn ecojn, kiujn iuj legantoj aprecas, kaj mi deziras liveri al tiuj ŝatantoj tiun lastan romanon en formo kiel eble plej fidela al tiu en kiu la aŭtoro estus liverinta ĝin al sia publiko: lingve senerara, eĉ se S. Elgo permesadas al si lingvajn eksperimentojn. Li ĉiam argumentis ke li aŭdacas kelkajn proponojn, kiuj se ili estas trafaj eble iam enradikiĝos en komunan uzon. Se ne, oni simple forgesos ilin.

Unu el tiuj proponoj konsistas el forigo de la -aŭ finaĵo el la plej komune uzataj vortoj en kiuj ili troviĝas; estu: «morge, hiere, hodie, anstatigi, ...» La propono ofte aperas kiel kvazaŭ slanga parolmaniero de iu persono en la rakonto. Ja tiel evoluas vivantaj lingvoj : novaj vortformoj aperas en la parola uzo kaj foje enradikiĝas kaj fariĝas la nova regulo.

Alia propono konsistas el forigo de fina -e ĉe adverboj sekvataj de 'de': mez’de ; fin’de ; fund’de ; far’de = meze de ; fine de ; funde de ; fare de.

S. Elgo proponas ankaŭ kelkajn neologismojn konstruitajn laŭ Esperanta logiko. Ekzemple : «vespere'o» paralele al la ekzistanta «matine'o». Dum 'vespero' estas nur parto en la tagnokto, vespereo estas tia momento agrable pasigita en kuneco de homoj (ĉu duope, ĉu plurope) en la vespero. Ankaŭ troveblas la vorto «supermarkto» laŭ la internacie disvastigita «supermarket» = granda ĉiovendejo. La aŭtoro ankaŭ uzas maloftajn vortojn kiaj «sob» kaj «sor» kiel ordinaraj prepozicioj.

Alia tereno de lingva eksperimentado estas uzado de riĉaj vortkunmetaĵoj kun ofte du verbaj radikoj por priskribi agon kiu enhavas ambaŭ tiujn ecojn (ekzemple: «hezitapaŝe, plor-eksplodi, ŝajn-interesiĝi, maĉvortigis, falsidiĝis, singultploris, glitŝovas, palpkaresi, flugpendi»). Kvankam ne revolucia, tiu esplorado de S. Elgo estis unu el liaj konstantaj zorgoj: ekspluati la ecojn de la Esperanta kunmetado por forĝi aparte signiforiĉajn esprimojn.

Arno Lagrange

La Aliulo


Septembro 2013
"La Aliulo" estas krimromano de Serĝo Elgo (George Laĝrangne ) rakontas pri misaĵo inter du ĝemeloj per ilia akuŝistino okazis en terura tago 4a monato 4a jaro 1944 nokte de bombado dum milito. Kiel kutime la ĝemeloj havas similaj aspektoj, intelektoj kaj kolegaj karakteroj, eĉ - povas diri ke ili ŝatas kune modelo -fraŭlinon, tamen ili estis nutrata en malsamaj familioj kaj medioj. Pri tio ili malsamas sorton.

Beneto estis lerta inĝeniero pri betono dum lia ĝemeloj fariĝis bandito. La aliulo (sozio de Beneto) kaŭzis al li multe da suferon. Kiam Beneto klare scipovus tion, tiam la fraton mortigis la policistoj, samtempe li trafis akcidenton.

Konservanco de aŭtoro estas speciala. La aliulo restas en edzino de Beneto unu genon kaj en lia korpo unu renon. Sinjoro SERĜO ELGO transformiĝis vivon de aliulo. Fermita la libro sed mi ankoraŭ devas pripensinte ….

Cao Truong, Hanojo, Vjetnamio

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.