La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Amo kaj malamo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne nur detektiva novelo


2019/12, p. 24
monato.be/2019/012447.php - -

La ĉefrolulo de la novelo Amo kaj malamo, Plamen Filov, estas riĉulo kun du grandaj vendejoj, vinfabriko kaj hoteloj. Tamen lia riĉaĵo ne estas perlaborita laŭ normala vojo, sed pere de politika intrigo. Post festo honore al lia kvardekjariĝo ĉe lia pordo troviĝas papereto, sur kiu estas notita jeno: „Redonu tion, kion vi akaparis, aŭ donu al ni 100 000 eŭrojn. Ni telefonos al vi, kie kaj kiel vi donos al ni la monon. Ne informu la policon! Ne forgesu – vi havas infanojn!” De tiam lia vivo fariĝas maltrankvila, kaj finfine li estas mortpafita. Kiu pafis lin? Pro kio li estas pafita?

Kia estas la stilo de Julian Modest? Lia novelo estas facile legebla eĉ por azianoj. Se diri honeste, ĝenerale literaturaĵoj el Eŭropo estas malfacile kompreneblaj por aziaj komencantoj, ĉu pro la diferenco de kultura fono, ĉu pro la kompleksa esprimmaniero de eŭropanoj. Sed la stilo de Julian estas facile akceptebla sen ia ajn malfacilo eĉ por tiuj, kiuj finis bazan kurson de Esperanto. Liaj noveloj ne estas simplaj kaj monotonaj, sed male, liaj verkoj igas legantojn pensi profunde, kaj iliaj aromo kaj sento restas longe ĉe la koro de legantoj. Iam Julian diris, ke li „rakontas okazintaĵojn, kiuj emociis lin kaj igis lin mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo: amo, amikeco, strebo al la bono kaj justo, la deziro vivi kaj venki la malfacilaĵojn en la ĉiutaga vivo”. La temoj de liaj noveloj ne estas for de ĝenerala vivo, sed troviĝas ĉirkaŭ nia ordinara vivo.

Mi rekomendas tiun ĉi novelon al tiuj, kiuj ŝatas legi originalajn verkojn en Esperanto. Aparte tiuj, kiuj sufiĉe bone komprenas la bazan gramatikon de Esperanto, povos legi tiun ĉi novelon, konsultante vortaron. Krome mi konsilas al Esperanto-instruistoj, ke ili rekomendu tiun ĉi novelon al siaj kursanoj por atentigi ilin, kiom esprimriĉa Esperanto estas kaj kiajn vortjuvelojn ĝi entenas en sia vortprovizo.

Oni diras, ke literaturo estas floro de la lingvo. Kiel maniulo de la noveloj de Julian, mi sendas aplaŭdon je lia senpaŭza verkado por riĉigi la Esperanto-kulturon. Mi atendadas lian novan novelon.

Lee Jungkee

Taŭga ankaŭ por geknaboj


300 aŭgusto 2019
esperanto.net/literaturo/lf/ammalamrec.html

Paola Tosato

Valora libro por progresantoj

Publikigita ĉe
Turka Stelo 2019
esperanto.net/literaturo/roman/libr/ammalamrecvk.html

Mi finlegis la tuton de la nova libro de Julian Modest "Amo kaj Malamo" dum preksaŭ 6 horoj. Ĝi estas unu el la serio de detektivaj romanoj pri komisaro Kalojan Safirov. La romano estas alloga, ĉar la lingvo fluas kaj la rakonto estas sufiĉe bona, do, ke ĝi ne forlasigas la libron el la mano de la leganto. En la romano la detektivo provas solvi la misteron de du murdoj kaj la sinsekvo de la okazaĵoj estas sufiĉe bone fikciigitaj.

La leganto povas malkovri kiu estas la murdisto se li legas la romanon sufiĉe atenteme kaj rimarkas malgrandan punkton en paĝo ... Ne! mi ne diros tion al vi, trovu ĝin mem aŭ legu la tutan libron ĝisfine. Mi ankaŭ preskaŭ estis preteratentanta tiun punkton. Same en la romano "Gerda Malaperis" de Claude Piron se vi ĝin ankaŭ legis.

Mi kutime havas malfacilaĵon koncentriĝi sur rakontoj, ne nur en Esperanto lingvo, sed ankaŭ en aliaj lingvoj, kiujn mi scipovas, ekzemple turkaj, grekaj kaj anglaj romanoj pro ilia nekutima vortelekto, vortordo, rakontado ktp. Tamen mi sufiĉe bone konas la verkstilon de Julian Modest. Ĝi estas tre flua kaj glata kaj liaj libroj estas valoraj ĉefe por progresantoj, kiuj volas plibonigi siajn lingvokapablojn senpene provante malkovri la sencon de la frazoj.

Mi rekomendas la libron de Julian Modest "Amo kaj Malamo", kaj ne nur, al ĉiuj kaj ĉefe al progresantoj.

Vasil Kadufeli

Novepokaj krimromanoj kaj la nova krimromano de Julian Modest


esperanto.net/literaturo/roman/libr/ammalamreczs.html

Nia elstara verkisto Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, naskita en 1952 en Sofio, Bulgario) dum la lastaj jaroj fariĝis nia plej verkema aŭtoro, kiu per sia nova krimromano „Amo kaj malamo“, eldonita en 2019, atingis preskaŭ 20-an memstaran eldonon (efektive estas la 19-a). Modest plej ofte verkas novelojn kaj eldonas novelarojn, sed inter la deko da liaj lastaj eldonoj, duono estas romanoj, kaj inter ili nur unu romano por adoleskantoj, kaj kvar krimromanoj.

KRIMROMANO KIEL LITERATURA ĜENRO

Krimromano kiel literatura ĝenro, same kiel aliaj ĝenroromanoj, ekzemple amromanoj, kavalir- kaj vesterno-romanoj, kaj, pli aktuale, sciencfikciaj romanoj, flanke de literaturaj kritikistoj kaj historiistoj estis opiniataj malpli valoraj literaturaĵoj. Tion influis ne ilia kvalito, sed la ĝenra difinado, kvankam plej grandan nombron da ili determinis ĝuste la konvencioj de unuopa ĝenro. Tamen, jam en tiu kadro klaras, ke ekzistas du kriterioj – la kriterio de la kritiko kaj la kriterio de la legantoj. Ĉe la legantoj tre ofte estis escepte popularaj ĝuste iuj aŭtoroj de la ĝenra literaturo. Unuopaj aŭtoroj de krimromanoj kaj iliaj roluloj (kiel Aghata Christie kaj Hercule Poirot, Sherlock Holmes kaj Conan Doyle), apartenas al la plej legataj kaj plej vendataj aŭtoroj kaj universale konataj literaturaj herooj. Kompreneble, al la populareco de la krim-ĝenro speciale kontribuis la filmindustrio, kies favorata ĝenro ĝi estis.

Tamen, ni devis veni en la periodon de la postmoderno, por ke la limoj inter la ĝenra kaj „alta“ literaturoj falu, respektive ke parto de la ĝenra literaturo el la geto de subtaksita kaj neagnoskita, eniru en preskaŭ altan literaturon. Hodiaŭ iamaniere kaj literatura teorio kaj kritiko rekonis la valorojn de la streĉiteco kaj intereseco, kiujn la krimromano portas al literaturo entute, kaj, ĉar ni vivas en la epoko en kiu literatur-kritiko perdis sian gravecon, mezurilo de la populareco ĉe la publiko fariĝis eĉ pli grava.

Nuntempe ĉe parto de gelegantoj la ĉefan rolon ludas la tiel nomata skandinavia krimromano kun aro da eksponantoj, kiu havas fortajn surrealismajn kaj realismajn karakterizojn, el kiuj aparte valoras akcenti fortan realisman socian kritikon kaj surrealismajn prezentojn de la plej malaltaj pasioj, prostituado kaj krimoj. Tiuj krimromanoj, kio escepte gravas, ofte kiel motivojn havas iujn el la gravaj problemoj de la nuntempa socio, la problemojn kiujn la sama socio per sia neglektado generas, kaj la verkistoj montras ilian ĉeeston kaj gravecon eĉ en la socioj, pri kiuj preskaŭ la tuta mondo opinias, ke ili estas alte organizitaj kaj harmoniaj. Prostituado, negocado per homoj, narkotaĵoj kaj armiloj, alportas enorman profiton al siaj partoprenantoj, kvankam al la plej granda parto el ili ĝi alportas nur suferojn. Tiusence tiaj romanoj estas iaspeca kritika novepoka realismo, kaj tial ilia rolo ne estas nura amuzo dum sekvado kaj malkovrado de la enigmo de la priskribata krimo.

LA KRIMROMANA ĜENRO EN LA ESPERANTA LITERATURO

„Pro preskaŭ kompleta foresto de komercaj motivoj en la Esperanta verkado kaj eldona agado, en Esperanto ne ekzistas amuza kaj sensacia literaturo, trovebla en multaj nacilingvaj literaturoj. Ankoraŭ ne ekzistas, ekzemple, detektivaj romanoj aŭ streĉaj romanoj artnivelaj, kiuj estus interesaj kiel plej bonaj ekzemploj ĉi-specaj en, ekzemple, angla aŭ franca literaturoj. Esperantistoj komencas komprenadi, ke ili bezonas ankaŭ tian, relative frivolan, literaturon.“ Proksimume* tiel skribis Marjorie Bulton en sia studo „Ne nur leteroj de plum-amikoj (Esperanta literaturo – fenomeno unika)“ en 1984. Kaj ŝi konstatis, ke multaj homoj kiuj ne ŝatas legi malfacilajn artverkojn, tamen ŝatas legi ion, kio liberigas ilin de la realeco. El la krimromanoj ŝi menciis nur la romanojn de Johán Valano (Claude Piron) el la serio Ĉu...? – Ĉu vi kuiras ĉine?, Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉu li venis trakosme? Ŝi menciis bonan stilon de tiuj romanoj, sed evidente ne taksis ilin tre gravaj por la Esperanta literaturo. Tamen, verŝajne temas pri la plej konata serio de Esperantaj krimromanoj, kiuj krome akcentas sian amuzan flankon jam en la titoloj.

Valano havis antaŭulojn, kiuj skribis verkojn kun enigmo, el kiuj mi devas mencii Argus (Friedrich Ellersiek) kaj lian „Pro kio?“ el 1920, kiel nian unuan Esperantan detektivromanon (represitan en 2008) kaj Ferenc Szilágyi kun la romano „Tiel okazis aŭ Mistero minora“ el 1958 (represitan en 1982). Marjorie Boulton es sia studo pravis; ĝuste la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento naskis, parte pro la intereso pri la Pironaj romanoj (ne nur detektivaj, ĉar gravis ankaŭ, ke ili ĉiuj estis skribitaj interesveke kaj en la lingvaĵo komprenebla preskaŭ al komencantoj) tutan aron da detektivromanoj. Piron/Valano, kiu komencis detektive verki dum la sepdekaj (ekde 1976), verkis ankoraŭ du romanojn en la sama serio kaj en 1986 eĉ la novelaron „Ĉu rakonti novele?“. Verŝajne la plej proksima al la tuta ideo de la leĝera, populara literaturo, kaj krome la plej produktiva en la postaj jardekoj, estis István Nemere, kiu verkis infanromanojn, scincfikciajn verkojn kaj krimromanojn, inter kiuj la plej konataj estas „Vivi estas danĝere“ (1988) kaj „Vi povas morti nur dufoje“. Tre interesa estas la apero de Corado Tavanti, kiu por „Varmas en Romo“ gajnis la premion „Argus“ en 1982. Lia romano aperis en 1986, kaj en 1990, kunlabore kun István Ertl, li eldonis la romanon „Tiu toskana septembro“. Eĉ pli interesa kunlaboro okazis sub la pseŭdonimo Deck Dorval, sub kiu unuiĝis tri emeritaj esperantistaj amikoj: Frans van Dooren, Jef Beckmans kaj Jos Deckkers. Ekde 1983 ili eldonis kvar krimromanojn, kaj en unu el ili („Nigra magio“, 1988), kun ili kunlaboris eĉ la kvara ulo – Christian Rene Arthur Decklerk. Kiel esperantiston, aktivantan ekde 1977, min sufiĉe alplaŭdis tiu fluso de la Esperanta krim-literaturo; ion mi tralegis, kaj pri aliaj mi aŭdis aŭ almenaŭ legis reklamojn en la Esperanta gazetaro. Verŝajne la saman impreson pri populareco de tia literaturo en Esperantujo havis ankaŭ aliaj esperantistoj.

LA NOVA KRIMROMANO DE JULIAN MODEST

Ke la nova romano de Julian Modest „Amo kaj malamo“ funkcias laŭ novaj komercaj modeloj, prezentas jam ĝia kovrilo, t.e. ĝia lasta paĝo, kie troviĝas alloga priskribo de la romano, por ke leganto povu eksciii ion pri ĝi, kio kaptos lian intereson. Ĉar temas pri krim-romano, ĝuste tio sufiĉas por hoki la leganton, sed ne malkaŝi tro: „Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en „Lazuro“, la plej eleganta kvartalo de la konata mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto minacan leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam bone konas el la romano „Serenaj matenoj“ de Julian Modest, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. La demandoj estas pluraj: kiu kaj kial murdis Plamen Filov?“ Kaj krom la informo pri la enhavo de la romano, la reklamo finiĝas per mencio de legoĝuo: „“Amo kaj malamo“ estas alloga legaĵo por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn.“ Se ni ankoraŭ mencius, ke la romano havas 110 paĝojn, ni jam havus skizon por agrabla literatura posttagmezo aŭ vespero.

Nia aŭtoro evidente verkas rapide kaj flue kaj vidas antaŭ si la plej oftan Esperantan leganton – esperantiston, kiu havas du celojn – „perfektigi siajn lingvokonojn“ kaj amuziĝi legante facilan literaturon. Tiu imagita leganto de tempo al tempo devas konsulti vortaron kaj ne ŝatas tion fari tro ofte, nek volas denove legi komplikajn frazojn por kompreni ilin. Tial amuza detektiv-romano estas ideala literaturo por plej granda parto de niaj legantoj. Tio signifas, ke Julian Modest kaj bone konas la Esperantan medion kaj scias bonege adaptiĝi al ĝiaj bezonoj. Ĉar ni menciis la litreturan tipon de skandinavia krim-romano, ni devas nur iomete kompari nian romanon kun tiu populara tipo. Videblas, ke Modest ne estas influita de ĝi; kvankam la realisma fono, kies nova riĉo videble havas duban originon, klare konturiĝas en la romano, ĝi pli similas al la tradiciaj krim-romanoj, kiuj ne profitas la allogecon de malbelo – de tiu surrealisma elemento plena de terurigaj priskriboj kaj malbelaĵoj.

Same tiel, kvankam la komisaro Kalojan Safirov denove aperas, kio signifus ke li estas grava persono en la romano, li ne estas tro trudiĝema kiel iuj konataj kapricemaj esplorantoj. Krome, la aŭtoro kaj lia detektivo ne tro ludas kun la pacienco de la leganto kaj ne tro ofte kondukas la leganton al sakstratoj, kio estas eco de aliaj aŭtoroj kaj geniaj inspektoroj kiel Hercule Poirot, ĉe kiu oni fartas kiel ŝakkomencanto, ludanta kontraŭ grandmajstro. Eĉ la sama implikaĵo, parte ankaŭ dank’ al la mallongeco de la romano, ne estas tro komplika, kaj ĉio ĉi donas al averaĝa Esperanto-leganto la eblecon flui tra la teksto ĝuante „la bonegan Esperantan stilon de Julain Modest“. Ĉar al ni ŝajnas, ke li verkas kun granda ĝuo kaj facileco, ni bonvenigas lian 20-an Esperantan libron, en kiu ni volonte legus pri iu nova travivaĵo de la komisaro Safirov.

______

*Proksimume, ĉar mi citas ne el la originalo, sed el la kroatlingva traduko.

Zdravko Seleš

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.