La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La baptofilino

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto


2003/05, p. 19

Tridekjara viro loĝas sola, en malnova domo. Lin servas „olda” servistino, preskaŭ la ununura ĉiutage renkontata persono en lia vivo. La domo ne nur estas malnova, ĝi estas malmoderna. En ĝi mankas modernaĵoj: nenia radioaparato, nenia televidilo, eĉ ne telefono troviĝas tie. La viro ne estas riĉa, sed li vivas per la „poka mono” postlasita al li de liaj gepatroj. Lian nomon ni neniam ekkonas. Li estas nur „la viro”, aŭ kelkfoje „la baptopatro”.

Ĉi tiu viro estas la fianĉo de virino nomita Izabela – unu el la nur du personoj en la romano, kiuj havas nomon. Ŝi estis iam alloga al la viro, sed ne plu. Nun li ne komprenas, kial li iam trovis ŝin bela, plezuriga. Kontraŭe, li nun abomenas ŝin, trovas ŝin naŭza; ŝia sekseco, ŝia amoremo forpelas lin.

Daŭre loĝas kun li lia dekunujara baptofilino, Tereza – la alia persono kun nomo en ĉi tiu romano.

La viro estas, almenaŭ laŭŝajne, tre klera. Li mem opinias sin genia, la sola saĝulo en la mondo, la sola vera scianto. Li certas, ke konvencia edukado pereigas la animon, kaj sen animo, kia estas homo?

Tial la dekunujara baptofilino obsede allogegas lin. Ŝi estas ankoraŭ tre juna, ankoraŭ ne seksmatura, malamora, senafekta. Kvankam ŝi estas studento en lernejo, ŝia animo ankoraŭ estas pura, ankoraŭ ne pereis. Ankoraŭ eblas reeduki ŝin, turni ŝian animon al la bono, la vero, la belo. Ĉar ŝi estas ankoraŭ ne seksmatura, ankoraŭ sekse pure naiva, plene natura, ŝi estas anime pura. Kompreneble, ne daŭros tiu stato eterne. Post kelkaj jaroj komencos kreski ŝiaj mamoj, ŝia vulvo pligrandiĝos, ŝiaj hormonoj ekaktivos, ŝi komencos senti seksardon, ŝi mondumiĝos, fariĝos identa kun la sennombra kvanto da aliaj inoj en la mondo. Do nepre necesas kapti la nunan momenton, ne lasi ĝin forgliti. Nun plu eblas ŝin kaj ŝian animon modli. Sed ĝis kiam?

Tereza, la baptofilino, estas tre feliĉa en lia domo. Ŝi kaj lia fianĉino ne amikas. Nu, tiom pli malbone por la fianĉino. La fianĉino ne plu interesas lin, ŝi estas fordisponebla. Kun iom da malfacilo li sukcesas permanente forpeli ŝin. Ankaŭ la olda servistino kaj la infano ne vere interamikas. „La olda” (lia pensnomo por la servistino) suspektemas pri lia rilatado kun la infano, opinias ĝin kontraŭnatura, jes, eĉ malnatura. Jam de multaj jaroj ŝi servas lin, estas preskaŭ lia sola kontakto kun la ekstera mondo, estos malfacile pensiigi ŝin – sed ne maleble. Kaj sendube eblos trejni la infanon por anstataŭi ŝin. La infano lernos kuiri por li, lavi por li, fliki por li, montri sian nudan korpon al li, lasi lin ... lasi lin fari kion? Li ne estas tute certa pri tio.

La fianĉino nuda nun ne plu interesas lin. Ŝia seksveka figuro naŭzas lin. Kiel li iam toleris meti sian ilon en ŝin? Nekredebas. Lin interesas nur la nuda baptofilino, nur ŝi.

Ĉiunokte, post ŝiaj enlitiĝo kaj endormiĝo (aŭ ĉu?) li etendas sin apud ŝi (poste, sur ŝin), kaj rigardas ŝian korpon – interne de la piĵamo, malbutoninte la piĵamoĉemizon, depuŝinte la piĵamopantalonon – kaj iom post iom, dum forpasas la tagnoktoj, li ankaŭ karesas ŝian korpon. Lin multe plezurigas rigardi kaj karesi ŝian nematuran korpon, al kiu mankas ĉiu seksumindiko. Ankaŭ tuŝadi ŝiajn plej intimajn partojn plezurigas lin. Dum ŝi dormas, kompreneble. Sed fine evidentiĝas, ke ŝi ne dormas, nur ŝajnigas dormi, multe plezuriĝas pro lia intimagado. Kvankam nur malrapide, ŝi kutimiĝas senhonte senvestigi sin antaŭ li.

La cetera mondo nenion scias pri ĉio ĉi, sed ĝi suspektemas. Filistraj suspektemuloj, kiuj ne agnoskas la purecon de ŝia korpo, de liaj intencoj, de lia agado, de ilia kunplezurado. Al li tiuj uloj ne gravas. Ankaŭ al Tereza ili ne gravu.

La infano senproteste, senrezerve, akceptas lian deziron monopoli ŝin anime kaj korpe. Ŝi volonte ĉesigas ĉian ludadon kun aliaj infanoj, ĉian foriron el la hejmo (escepte de la lecionoj en la lernejo, kiujn li ankoraŭ ne kuraĝas malpermesi por ŝi). Ŝi fariĝas amiko nur de li mem, konato nur de li mem, vivas sole por li, kaj li por ŝi. Ne nur metafore, sed pli kaj pli reale.

Je lia naskotago ŝi donas al li portreton de ŝi kun li. Sakre! Kiun viron ŝi kontaktis por pentrigi tion? Sed trankviliĝu, li trovas la artiston, kaj kiel li mem, ankaŭ la artisto nur volas honori la unikan „inocenton” de Tereza. Jes, li eĉ honoras la motivojn kaj celojn de la „baptopatro”.

Danĝero montriĝas. Kuzo de Tereza alvenas, minacas forpreni ŝin, suspektas lian unikan virton, lian subliman „senpekan” korpamon al la baptofilino. Ankaŭ Tereza timas la eblon, ke ŝi estos prenita for de sia sola amato. Ŝi eĉ pretas morti, anstataŭe.

Li kun Tereza iras al la marbordo. Ili kune naĝos, inter kaj en la altaj ondoj. Antaŭ ol naĝi, li la unuan fojon ŝovas sian ilon inter ŝiajn femurojn, en ŝin. Ŝi ne protestas, evidente ĝuas. La dekunujarulino malnaŭzate spertas lin.

Dum ŝi naĝas, la akvoj kaptas Terezan, ŝi dronas. La viro senespere klopodas savi ŝin, mem preskaŭ dronas.

La polico enketas la morton de la infano, decidas, ke temas pri nura akcidento.

Sed la viro kondamnas sin, ke li lasis ŝin morti, tuj post tiu momento, kiam ili anime kiel korpe unuiĝis. Li dronigas sin. Nur la pentristo restas konscia pri la „pura inocento” de la viro kaj la infano dekunujara.

Laŭ la libro, la aŭtoro mem difinas sian verkon „originala am-rakonto inter 30-jara viro kaj 11-jara knabineto ... konformistoj kaj idiotoj opinios ĝin anormala fiamo – eĉ se mi tenis min sufiĉe konformista ene de la heteroseksa kampo!”.

La stilo de la romaneto (ĉu? aŭ eble novelego) estas tre bona, la traduko klara kaj bone polurita, la prespretigo simpla sed bonaspekta.

Ĉu la libro estas, do, detala kaj zorge verkita rakonto pri „anormala fiamo”? Supozeble mia tre ekzakta resumo ĉi-supra kredigas tion.

Aŭ, ĉu, kiel diras la malantaŭa kovropaĝo, ni trovas, ke antaŭ ni estas „nostalgie kortuŝa romaneto”? Kiel profesia psikologo, mi ne miras ankaŭ pri tia reago.

Aŭ ĉu eĉ temas pri fantazio, verkita surbaze de la kelta mitologio (ankaŭ tian interpreton proponas la priskribo presita sur la malantaŭa kovropaĝo)?

Mi mem ne emas epiteti ĝin per tiaj esprimoj. Plenfantazia la verko certe estas. Psikopatologiaĵo ĝi nepre estas. Tute sendube multaj aŭtoritatuloj volonte cenzurus, malpermesus ĝin. Efektive, la plej multaj negepatraj personoj rifuzus kredi la eblecon de la okazaĵoj en la verko, aŭ la eblecon de aŭtentikeco en la toleremo, akceptemo, ĝuemo de la infano. Aliaj personoj, kiuj pli bone konas la infanan psikon, trovus ĝin ne plene malkredebla, kvankam malrealisma.

Ĉiuokaze, siaspece temas pri literatura gemo. Ĝia literatura kvalito malebligas, miaopinie, la epiteton „pornografia”; kiu serĉas pornografiaĵon, tiu serĉu en alia verko. Ke la verko venis el la plumo de kontraŭkulturema ekstremisto eŭska, nu, tio nur indikas, ke literaturaj trezoroj troveblas ankaŭ en lokoj nekredeblaj.

Donald Broadribb

La baptofilino 2 Mirande, Jon 3. Fonto


Novembro 2020
Eüsklingva libro tradukita de Jose Mari Sarasua, kiu ankaŭ verkas interesegan enkondukon kie krom iom klarigi pri la romano, prezentas la aŭtoron, ege interesa homo naskita en Parizo de elmigrintaj nordeŭskaj gepatroj, kiu malgrau ne lerni eŭskan sia hejme, lernis ne nur ĉiujn eŭskajn dialektojn, sed ankaŭ ĉiujn keltajn lingvojn, latinan, antikvan grekan, ktp sen studi universitate.
La libro, sia ĉefverko, skribita en 1959, ne estis eldonita ĝis 1970, kaj estis skandalo pro sia temo, kies la aŭtoro mem definis tiel originala am-rakonto inter 30-jara viro kaj 11-jara knabineto.
La romano estas rakontita el la vidpunkto de la viro, kies pensoj kaj agoj ne estas akcepteblaj en nia socio. Sed, malgraŭ tio oni povas iamaniere kompreni. La historio altiras spite al certa krudeco.
Estas mallonga kaj rapide legebla.

Natxo (Eüskio, Regno de Hispanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.