La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

"The Beatles" muzik in Esperanto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Framasona anekdoto


2008. №10 (168)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-solo.htm
Ĉu iu memorfiksis la tagon, kiam Eduardo Vargas ekfreneziĝis (malaganoj, antaŭ blasfemi, kontrolu, kiom akurate ridetoj dupunktkrampas post ĉiu ŝerco)?!

Mi sentas min diskvalifikinda, fiaskinte identigi la frukton de posttagmanĝa hobio de anonima idioto (hazarde elŝutitan per reta interŝanĝilo eMule) kun vica koncepta solotronikido. Kiu do povus imagi, ke la plej intelekta komponisto de Esperantujo dum kelkaj jaroj apenaŭ rekoneble kovradis The Beatles, stampitan kiel idealo de vulgareco, en kutima sengitarara arabeska barokambienco kun prokrastaj sonefektoj, ornamita per primitiva pikselarto kun skemecaj siluetoj de l' flava submarŝipo kaj la liverpola kvaropo en Abbey Road, okulvitroj de la Majstro kaj la jaro 1886 (kiu signifas, ke Esperanto pli aĝas ol la dato de la publikiĝo)?!

En nova samnumera pliprofesia versio (pri kiu temas ĉi-recenze) — kvankam je kvin titoloj pli ampleksa, sed perdinta kelkajn briliantojn, inter kiuj la Esperanto-himno La Espero flamenkostile — Solo mastrinte larĝigis stereobazon kaj aldonis al sekvencitaj sintezaĵoj suplementajn partiojn, komplete atmosferiginte la sonon, krom Hieraŭ (Yesterday) kaj Devas esti tiel aŭ lasu tion tiel (Let It Be), pseŭdomonoaj kaj mezfrekvencaj, kun nostalgiaj vinilkrakoj de infaneco (en Sovetunio registraĵoj de The Beatles cirkulis plejparte en formo de radiografa samizdato aŭ rulbende, do ŝajne en la relative malriĉan Hispanion rokenrolo penetris similvoje).

Interesas, ke la lirikoj plejparte originalas, sed ĉifritas per strangaj rebusoj (amo al absurda poezio ekaperis ankoraŭ en PoLimoRFiA ArKiteKniA; la ortografio eĉ pli aĝas), ekzemple:

Yellow Submarine, en la maten' rundas la sun' blua maro jen en Liverpool, maŝino bruas kun energi iro submar' flava ŝipo jen…

La albumo dediĉitas al Aleister Crowley, hermesana ordeno La Ora Aŭroro, kun aludoj al Boleskine kaj Sgt. Pippro, do endas ĝin percepti ne kiel postmodernisman fimokon, sed daŭre kiel la mistikvojon de mistera hispana esoterulo.

Bedaŭrinde, la priskribo ne tiom perfektas, kiom ĉi psikedelsatanaĵo inteligenta — la plej interesa Esperanto-muziko depost La Bleka Forfikulo Kun Siaj Orelboristoj!

Noto

Kovri. Slangaĵo por “to cover”, t.e. fari novajn versiojn de malnovaj popularaj kantoj.

Glebo Malcev

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.