La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Bona Espero
Idealo kaj realo

  • Verkinto: Roman Dobrzyński
  • Speco: movado
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€15.00
  • Priskribo: Ilustrita historio de la bonfara esperantista institucio Bona Espero, verkita baze de interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia.
  • Paĝoj: 256
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • ISBN: 9788089312108
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bona Espero, idealo kaj realo de Roman Dobrzyński


Januaro 2019
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2019.html#r2019-01.38
Bona Espero situas en Brazilo sur la Centro Altebenaĵo en la municipo Alto Paraíso, ke signifas Alta Paradizo. La regionon karakterizas milnuanca paradiza bunto. Bieno Lernejo Bona Espero Eduka Institucio Esperantista. La libro estas zorge dokumentita de agrabla legaĵo, interesa historio de la malfacila laboro de la gesinjoroj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kun ekzemplo de dedico kaj edukado pri infanoj ĝuante puran kaj belan naturo.
La aŭtoro verkante pri Bona Espero diris: "Min men fascinis Bona Espero kiel unika fenomeno en kies Centro troviĝas esperanto tamen ne kiel celo, sed rimedo por socie utila laboro".

Amikino (Brazilo)

Esperanto en kulturo de malriĉeco


2009. №8–9 (178–179)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-dobrz.htm
La plej nova libro de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński, dediĉita al la brazila Bona Espero, baziĝanta sur interparoloj kun ĝiaj gvidantoj: Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, maltrankviligas kaj esperigas.

Ĝi maltrankviligas uzantojn de la ceremonia, kongresa, festa Esperanto, ĉar montras funkciadon de la lingvo ankaŭ en ne decaj, malhelaj flankoj de socia vivo kiel mizero, perforto, ŝtelado. Ĝi esperigas tiujn, kiuj vidas en la internacia lingvo ne nur komunikan, sed ankaŭ socian rolon.

La duoblan karakteron de la priskribita pli ol kvindekjara historio de la fenomeno “Bieno-Lernejo Bona Espero” esprimas ankaŭ la subtitolo: idealo kaj realo. Ilia konfronto iĝas defio por stereotipaj imagoj de esperantistoj kaj pri la komunumo en Bona Espero, kaj pri ili mem.

Al stereotipaj imagoj de esperantistoj pri Bona Espero apartenas ankaŭ bildo de la brazilaj orfaj infanoj vivantaj en paradiza (des pli, ke la regiono nomiĝas La Alta Paraíso), senproblema, natura kaj socia medio. Se tiel aspektas la idealo, la realon la libro prezentas tute alie. Ĝi estas ligita kun la rapida evoluo de brazilaj urboj kaj maldensiĝo de kamparana loĝantaro, karakterizaj por la tria mondo. Infanoj edukataj en Bona Espero devenas de malriĉaj socitavoloj:

Homoj, kiuj vivtenas sin per peza, primitiva agrikulturo, fuĝas de sia malriĉeco kaj falas en la urban mizeron pro senlaboreco. Dum en la grandaj urboj ili ŝveligas malriĉajn kvartalojn, nomatajn en Brazilo “favelas”, en Alto Paraíso ilia stato ŝajnas pli favora. … ili facile ricevas senpage parcelojn kaj monhelpon por starigi domojn. Baldaŭ en tiuj elrevitaj urbaj domoj ili kaŝas sian senesperan malriĉon. Nur malmultaj el ili kiel oficistoj aŭ instruistoj ĝuas konstantan salajron, aliaj vivas de propraj negocetoj, aŭ kiel dungitaj vendistoj, purigistoj, portempaj laboristoj, sed almenaŭ triono havas neniun okupon. (p. 25)

La malfacilaj vivkondiĉoj de la esperantlingva komunumo elvokas provon de karakteroj de esperantistoj: volontuloj kaj apogantoj. La galerio de eksterbrazilaj vizitantoj (inter kiuj aperas nomoj el la unuaj paĝoj de Esperanto-gazetoj) montras, ke inter tipoj de volontuloj ne mankis malsukcesintoj. Ĝuste ilin la kunparolantoj de la aŭtoro priskribas kiel esperantistojn vivantajn en “la ebura turo de teoria amo, frateco, amikeco”, indiferentajn pri infanoj. Valoras memori tiun ĉi rimarkon, ĉar ĝi devenas de la esperantista Bonaespera realeco, de postulema praktiko, al kiu apartenas defio de (ankaŭ Esperanta) eduko.

La libro forte atestas, ke la socia rolo de Esperanto sin prezentas ankaŭ kiel perilo kontraŭ socia marĝeniĝo de malriĉaj socigrupoj, al kiuj apartenas la infanoj edukataj en Bona Espero, kelkfoje ankaŭ iliaj familioj. Tiu rolo de la lingvo realiĝas forme de la agado de la esperantistoj devenantaj el diversaj landoj.

Bona Espero: idealo kaj realo ne eniras en la purajn modelojn de libro: jubilea, historia, dokumenta, vojaĝa k.s. La leganto trovos en la publikaĵo kunekziston de ĉiuj fadenoj: jubilea, dokumenta, historia k.a. Li eĉ povas senti sin iomete perdita pro ilia nekutima plektaĵo. La libro tamen, pere de siaj dudek partoj, klare direktiĝas al certa formo de antropologia “kazo-studo”. Pro sia kona valoro la verko de Roman Dobrzyński devas esti deviga legaĵo por ĉiuj, kiuj interesiĝas ankaŭ pri sociologio de Esperantaj lingvo kaj movado. Enhave kaj pro uzata intervjuo-metodo la libro atingas en la Esperanta socia literaturo signifon — laŭ mia opinio — relative kompareblan kun la signifo en antropologio de la klasika verko de Oscar Lewis The Children of Sanchez (1961). Oscar Lewis iĝis konata pro la difino de “kulturo de malriĉeco”, kiu devenas de publikaĵoj pri meksika malriĉa familio. Kulturoj de malriĉeco estas multobligataj dum vivo de sekvaj generacioj de malriĉuloj. Motivo, kiun enkondukas la libro pri Bona Espero sin prezentas jene: Esperanto estas ankaŭ perilo kontraŭ marĝeniĝo de la homoj vivantaj en kulturo de malriĉeco.

Zbigniew Galor

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.