La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La brulanta kastelo

  • Verkinto: Leopold Vermeiren
  • Tradukinto: Ivo Durwael
  • Originala lingvo: nederlanda
  • Speco: por infanoj, FEL
  • Haveblo: En stoko, Brokanta
  • Prezo: €3.00, 1 Brokanta €1.00
  • Eldonjaro: 1997
  • Formo: libro vinktita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Kindle8 €3.00, ePub €3.00, PDF €3.00
  • Priskribo: Eble vi scias, ke antaŭ centoj da jaroj, en la epoko de la Kavaliroj, vivis riĉaj kaj potencaj nobeloj, kiuj vivis en fortikaj kasteloj. Ĉirkaŭ la kasteloj troviĝis la argilaj kabanoj de servutuloj kaj sklavoj, kiuj devis labori por siaj mastroj. En tiu epoko vivis la Ruĝa Kavaliro, kies devizo estis: Subteni malriĉulojn, liberigi subpremitojn, helpi suferantojn. Pri la libro Aldo de' Giorgi skribis: „La libro ne allogos beletristojn sed taŭgos kiel facila legaĵo por komencantoj aŭ por la ŝatantoj.”
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 48
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 65 g
  • ISBN: 90-71205-71-1
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Du rakontoj por infanoj


1999/2
Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapicx (1913), Ivana Brlić-Mažuranić (1974-1938). Trad. Maja Tisxljar. Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb,1998.11 lp.19 cm. ISBN 953-96918-2-6. (detaloj ĉi-tie)

La brulanta kastelo, Leopold Vermeiren. Trad. Ivo Durwael. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1997. Ilus.: J. de Simpele. 48p. 20 cm. ISBN 90-71205-71-1.


Jen du infan-libroj el foraj tempoj, kie cxefrolas virto, honesteco kaj kuragxo. Bona ago farita iame rezultas en pli granda oportunajxo longe poste. La unua havas infanan heroon; eta Hlapicx forlasas sian botfaristan mastron pro ties kolerego kaj mistrakto. Kun minimumaj rimedoj, li tamen helpemas al tiuj, kiujn li renkontas en sep-taga aventuro. Ne mankas heroino, nek sxtelistoj kaj malbonuloj.

La verkistino, ’la kroata Andersen’, uzas fresxajn parolturnojn, ekzemple: "domo tiom alta, ke gxiaj supraj fenestroj ankoraux rigardas la lunon." kaj "cxio estis malhela kiel en fermita skatolo". Sxi klare konceptis la verkon por lauxt-legado, foje rekte alparolante la auxskultanton. Tiel ni "eltestis" gxin, kiel seria vespera rakonto por ok-jara knabino.

Dekon da tagoj post la finlego, Karina pruvis, kiom la rakonto impresis sxin, rakontante: "Mi gxuis la rakonton, gxi estis tre interesa. Mi havas unu sxangx-proponon - jen gxi: Kiam Hlapicx kaj Gita eniris la cirkan tendon kaj vidis la cxevalon de Gita, kial ili ne forportis gxin? Tiam ili povus rapidi. Tiam, tamen, ili ne renkontigxus kun la korboplektisto kaj tiu ne avertus pri la fosajxo... tiam ili enfalus la fosajxon, krom se la cxevalo estus tiom sagxa eviti gxin. Sed la cxevalo ne povus teni [rakonto-fine] tri homojn, cxar Majstro Mrkonja kaj Hlapicx kaj Gita estas tro pezaj por la cxevalo. Tamen, estus bona ideo kunpreni la cxevalon."

* * *

La heroo de la dua libro estas plenkreska. Sur cxevalan turniron eniras kasxite la rugxa kavaliro. Li gajnas, sed en forfugxo estas kaptita. Helpe de fajlilo enjxetita de la lojala Konrado, li eskapas. Li triumfas en ambusko kontraux kvino. Vengxe Gerardo de Arbarejo bruligas la kastelon de mastro Uroldo, kiu krome bezonas savon.

Teknike, ambaux libroj estas presitaj sur bona papero, Kastelo kun trarakontaj nigra-blankaj ilustrajxoj. Hlapicx kun plenkolora kovrilo, bindita kun spino, klara granda litertipo, sed iom tro da preseraroj. Kastele, koboldoj kvante modestas, sed kvalite elstaras (p. 33): ’Baldo atendis longe, gxis la gardisto sur la kastela muro estos preterpisinta.’

En ambaux, la lingvo-uzo estas bunta, elvokiva kaj certe largxigos la vort-trezoron de auxskultanto. Ambaux estas tauxge arangxitaj en mallongaj sekcioj, bone dozitaj por po-vespera legado, kun konvena ekscito-punkto por dezirigi pli. Se mankas tio, oni tamen tentas, ekzemple fine de la dua aventuro-tago: “Hlapicx ne scias, kiom da bono kaj malbono atendas lin dum la vojagxo. Se li tion scius, li ne dormus tiom trankvile.” La komencaj linioj de novaj sekcioj ripetas informojn, ebliganta rebildigon de la antaux-taga legado. Ni rekomendas ilin ambaux.

Karina kaj Stefan MacGill

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.