La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Brel en Esperanto

  • Verkintoj: La Kompanoj
  • Tradukinto: Georges Lagrange, Michel Duc Goninaz, Pierre Bouvier, Jean-Paul Danvy, Brian Moon
  • Originala lingvo: franca
  • Ilustrinto: Pierre Bouvier
  • Kontribuinto: Gérard Bouvarel, Fred Galland, Serge-Eric Gasnier, Lionel Malric, Fabrice Morandeau
  • Speco: kompakta disko, muziko, NOVA!
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €16.25
  • Eldonjaro: 2018
  • Formo: kompakta_disko
  • Priskribo: Dum la nacia vespero de la 100a monda kongreso de Esperanto, en Lillo en 2015, la grupo La Kompanoj prezentis kantospektaklon titolitan „Brel Inter la gigantoj” en kiu FaMo kantis 5 kantojn de Jacques Brel, la mondfama belga kantisto. Tie naskiĝis la projektoideo. precipe du Kompanoj sekvis FaMon kaj lia akordiono en tiu aventuro: Bernard Legeay (suzafono) kaj Pjer Buvje (voĉo, banĝo, gitaro). Ili, kun Marcelo Redoulez kaj kelkaj aliaj tradukistoj, tradukis pliajn kanzonojn de Brel por tuta spektaklo kaj tuta muzikalbumo el Brel-kantoj, tio neniam okazis antaŭe en Esperantujo. Post Lillo la tri Kompanoj plurfoje koncertis dum esperantaj eventoj kun tiu repertuaro kaj plue koncertis en 2018, jaro de la 40a datreveno de la forpaso de Brel.
  • Specimeno:
    Anstataŭ la montar' kun katedralo nur
    Belfrido nigra por ŝajnigi pri lumtur'
    Gargojloj sen avid' por skrapi al ĉiel'
    El „La plata lando”
  • Daŭro: 46 min
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 125 mm
  • Pezo: 79 g
  • Notoj: Kun tekstobroŝuro
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mezkvalita omaĝo al elstara artisto


2019, №12
sezonoj.ru/2020/01/recenzo-109
brel

Oni ofte mencias kaj emfazas, ke Esperanto utilas kaj efikas kiel peranto de diverskulturaj valoroj, ke ĝi helpas konatiĝi kun alilingvaj kaj alikulturaj artaĵoj. Koncerne kantojn ni jam havas multajn bonajn ekzemplojn: diversnaciaj muzikaj grupoj tre digne kaj atentokapte prezentas al la tuta mondo la tradiciajn popolajn kantojn. Tamen la ekzemploj de Esperanto-prezentado de iuj pli-malpli modernaj artistoj malpli multas. De nun ni havas unu ekzemplon pli: temas pri la Esperanto-prezento de la mondfama franclingva kantisto Jacques Brel [Ĵak Brel].

Jacques Brel (Brelo) naskiĝis en 1929 apud Bruselo kaj mortis en 1978 apud Parizo. Li iĝis tre fama franc-lingva kantisto kaj aŭtoro, prezentanta la tradician francan kanzon-ĝenron. Lia famo estis tiel granda, ke liaj kantoj sukcesis trapenetri eĉ la Feran Kurtenon: la kanto Ne forlasu min (Ne me quitte pas) rikoltis rimarkindan popularecon en Sovetio en traduka plenumo. La tekstoj de Brel estas sufiĉe diversaj teme kaj stile; temas ne nur pri amo, sed ankaŭ pri la aktiva kaj acida kritikado de la moderna socio. Liaj muzikoj plejparte estas ne tro melodiaj, sed la havata melodieco (kune kun la riĉa akompano) estas ja sincera kaj kortuŝa. Certe, al la populareco de Brelo kontribuis ankaŭ lia aktora talento: li ne nur kantis, sed ankaŭ aktoris sur la scenejo.

La nun recenzata albumo estis preparita fare de La Kompanoj, iom neregula kunularo, kiu verŝajne plej konatas al la esperantistoj per la albumo Survoje, eldonita en 1999. Ĉi-foje ĉefrolis Fabrice Morandeau kaj Pierre Bouvier, sed partoprenis ankaŭ aro da invititaj gastmuzikistoj. La provo mem prezenti la vastan gamon de Brelaj kreaĵoj en Esperanto ja estis laŭdifine malfacila kaj defia, do meritas aplaŭdon. Sed ve: laŭ mi, la partoprenintoj malgraŭ la vervo malsukcesis transdoni la «spiriton» de la originalaj kantoj (mi ja speciale konatiĝis kun la originalaĵoj de Brelo por fari la komparon). Ĉi-okaze plejparte temas pri iom «hejmaj kaj ĉambraj» prezentoj kun la uzo de akordiono kaj gitaro; nur malofte aldoniĝas iuj kromaj muzikiloj (dum la originaĵoj de Brelo kutime riĉas je multinstrumenta akompano). La muzikoj do sonas iom malriĉe, foje eĉ iom plumpe. La kantistoj penis kompensi la mankon de muzik-bunto per iom da aktoremo, sed ankaŭ pri tio ili, laŭ mi, ne multe sukcesis. La kantoj ne sonas monotonaj, sed Brelo aŭskultata originale sukcesis prezenti siajn kantojn multe pli pasie kaj varie.

Ankaŭ la tradukoj de la tekstoj neniel ebligis al mi kompreni la belecon kaj riĉecon de la originalaj tekstoj (malgraŭ la svarmo de diversaj tradukistoj kaj lingvo-kontrolistoj). La tradukoj abundegas je stilaj malglataĵoj kaj “strangaj vortoj” (ekz. “bongustemaj”, dirate pri bombonoj) kaj neniel povas esti perceptataj kiel “glataj”. La meto de “ne” malantaŭ la negatan verbon (kiel en “Li celas al respekt’, sed ĝin ricevas ne”) jam iĝis treege teda en vinilkosmaj tradukoj el la franca. Tradicie aperas mislokitaj akcentoj; la prononcoj estas plejparte bonaj, sed ne ĉiam. Kune kun la magra (kompare al la originalaĵoj!) muzika akompano la tuto akceptatas kiel nur mezkvalita omaĝo al tiel granda artisto, kiu estis Brelo.

La albumo tutcerte gratulindas kiel provo prezenti Brelon al la tutmonda esperantistaro. Min persone kaptis ega intereso pri Brelo kaj liaj kantoj dank’ al la albumo, espereble mi ne estos la sola “kaptito”. Sed, kiel oni scias, “grandaj defioj bezonas grandajn penojn”. Bedaŭrinde, ĉi albumo apenaŭ povas servi kiel digna prezento de Brelo en Esperanto, sed la funkcion de “populariganto” ĝi ja plenumas ege bone!

Paŭlo Moĵajevo

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.