La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2014
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Belarta rikolto 2014

Antaŭ jaro mi recenzis la kolekton “Beletra rikolto 2013”, skribis pri ĝenerale bona formo kaj deduktis, ke tiaj libroj aperados ĉiujare. Do nun mi volonte recenzas ankaŭ “Belartan rikolton 2014”; precipe interese estas kompari, rimarki iujn tendencojn...

La kolekto-2014 estas malpli ampleksa, ol la pasintjara: 61 paĝoj anst. 91. Estas samtiom da poemoj (3), pli da noveloj (4 anst. 3), nur unu teatraĵo (estis 2), kaj 2 eseoj (estis 3); plus kutima raporto de H.Tonkin pri la konkurs-rezultoj (ĉi-foje kun sentebla desaponto kaj pesimismo) kaj malnova artikoleto de itala nobelpremiito Luigi Pirandello “La laboro de verkisto”, represita el la revuo “Literatura Mondo”, 1938.

En pasintjara recenzo mi bedaŭris, ke en la Belartaj Konkursoj ofte venkas la samaj personoj, kaj mi ĝojis aperon de novaj nomoj. Nun iuj el tiuj “novaj” jam iĝas la ripetuloj. Aŭtoro, foje gajninta, konkludas, ke jen tia formo/temo/stilo plaĉas al ĵurianoj kaj plu verkas sammaniere. Venas distingo ankaŭ sekvajare... sed legantoj baldaŭ vidas, ke aŭtoro NN ĉiam verkas pri la samo, estas nenia novo, nenia surprizo – do kial legi plu?

Inter tiaj ripetuloj nomeblas Benoît Philippe (probable franco, sed reprezentanta Germanion) en poezio. Mi apenaŭ nomus liajn verkojn poemoj – estas nur ia stranga vortfluo, tranĉita je kurtaj linioj; sen majuskloj kaj sen interpunkcio. Tiel estis en 2013, tute same nun. Ĉu tio estas “moderneco”? Sed tion oni konsideris “moderna” jam antaŭ jardekoj...

Alia seniluziiĝo estas Ewa Grochowska (tipe pola nomo, tamen en 2013 ŝi reprezentis Svedion, nun Francion...). Ŝiaj pasintjaraj rakontoj allogis per freŝeco de temo kaj stilo, sed nun en “Tri virinoj – tri destinoj” ŝi ne simple ekspluatas la samajn rimedojn, sed krome eĉ “prunteprenis” la temon el pasintjare premiita novelo de Jesper Jacobsen “La Punĉbovlo de la diablo”. Ankaŭ mem la formo de kelkparta rakonto pri diversaj (nepre malfeliĉaj!) sortoj/destinoj de diversaj virinoj estis unuafoje (kaj pli sukcese) aplikita jam de Emilija Lapenna en 1974, poste de aliaj aŭtoroj... Do mi vere skeptikas pri aperontaj novaj noveloj de Grochowska (kiu, ŝajne, ekokupas nun la niĉon de forpasinta Lena Karpunina)...
Tamen, sufiĉas pri negativaĵoj. Mi vere aplaŭdas, ke la unuan premion pri poezio ricevis iberiano Jesus Moínhos Pardavila kun klasikforma “Soneto de la Lumturo” (aperinta ankaŭ en revuo “Esperanto”, oktobro 2014). Oni plu kapablas verki kaj aprezi la veran poezion!

Vere kortuŝa estas la rakonto de brazilano Paulo Sérgio Viana “Kristnaska nokto”, pri epizodo en hospitalo. Kvankam la ĝenro de “kristnaskaj rakontoj” popularis jam en la 19-a jarcento kaj kutime oni ne atribuas al ĝi grandan literaturan valoron – sed tiu ĉi rakonto tute ne aspektas trodolĉa kiel aliaj samĝenraj, kaj estas tute kredinda. Des pli ke la aŭtoro mem estas kuracisto... (samkiel multaj bonaj verkistoj, cetere – almenaŭ rusaj Ĉeĥov, Veresaev, Bulgakov, Gorin... ĉiuj ili observis homojn en ekstremaj statoj, kaj kiu kuracas korpon – tiu povas kuraci ankaŭ la animon...)

“Adiaŭo” de israelano Amir Naor estas interna monologo de... vi ne tuj komprenos, de kiu. Legu. Probable ni havas novan talenton. Ni vidu, kion li verkos poste...

“La akacia parfumo” de rumana hungarino Lenke Szász estas skizo pri la vivo de ne tre feliĉa familio... minora kaj amara.

La plej malforta konkurs-branĉo, ĉiam denove, restas la teatraĵo. En 2013 konkursis nur 2 verkoj, ambaŭ poste aperis enlibre. Nun venis 3 teatraĵoj, sed distingita kaj presita estas nur unu. (Do, probable, la ceteraj tute subnivelas...) “La oka pordo” de Luiza Carol estas interaktiva dramo – t.e. kun partopreno de spektantoj. Similaĵojn oni ofte aranĝas por malgrandaj infanoj... Sufiĉe naiva kaj primitiva historieto pri Aida kaj Radames en antikva Egiptio, kun pluraj ripetoj de samaj frazoj kaj tute febla moralo apenaŭ povos logi spektantojn.

Necesas agnoski, ke teatra parto de Esperanto-kulturo, malgraŭ pluraj admonoj, plu troviĝas en profunda krizo. HumphreyTonkin, tuŝante la temon en sia raporto, plu “lamentas en dezerto”... Eble indas nuligi tiun konkurs-branĉon en BK, almenaŭ provizore? Aŭ fari ĝin ne ĉiujara? Mi ne scias...

Eseoj, samkiel pasintjare, vere legindas. Paulo Sérgio Viana rezonas pri esenco de poezio kaj ties specifaĵoj en interreta epoko. Kaj sekvas eseo (mi ne nomus ĝin eseo, sed nur la aŭtoro povas difini...) de juna usona aŭtoro Steven D. Brewer “Morto... kaj vivo en Amherst, Masaĉuseco” – kun kelkaj poemetoj interne; kaj Brewer ja estas konata (ne sufiĉe konata, tamen...) ĝuste pro interreta poezio, pro la hajkoj, kiuj ja oportune disvastigeblas per “Twitter”... sed per tiu eseo ni ekkonas ankaŭ aliajn liajn kvalitojn. Ĉi-foje li rakontas pri usona poetino Emily Dickinson, kaj ilustras la rakonton per siaj tradukoj de ŝiaj iom strangaj poemoj.

La artikoleto de Luigi Pirandello “La laboro de verkisto”, el 1938, estas interesa, sed malfacilas kompreni, kial oni elektis ĝuste ĝin kaj ĝuste nun, por rememorigi al la nunaj legantoj (kaj evidente, al la aŭtoroj)...

Ĝenerale, legi ĉiujn verkojn, premiitajn en la Belartaj Konkursoj, en unu speciala jara volumo – multe pli oportunas, ol dise en periodaĵoj. Do eldonado de ĉiujaraj “Belartaj rikoltoj” nepre aprezindas...

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.