La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Belarta rikolto 2020
Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉiujare samloke…


2020, №4 (306)
Pasas jaroj, multo okazas en la mondo (ĉi-jare tiu damnita kronviruso ĉion fuŝis) kaj en la vivo de ĉiu homo… Sed unu afero en mia vivo ekde 2013 restas nepra, kutima: ĉiujare recenzi la vican volumon de la Belarta rikolto. Ĉi-foje la volumo estas ampleksa: 146 paĝoj (nur en 2017 estis iom pli: 152 paĝoj, en aliaj jaroj signife malpli), kun tradicia skemo de la enhavo: “Poezio”, “Prozo”, “Mikronovelo”, “Monologo kaj skeĉo”, “Eseo” kaj “Raporto de la prezidanto”.

Poezia parto ĉi-jare vere altnivelas. La ciklo de Nicolino Rossi Mia kvaropo admirinda (1a premio) pri kvar elstaraj italaj poetoj ekde la 16a jc ĝis nun. Legantoj povas trasenti ilian spiriton kaj espereble eĉ deziri legi iliajn verkojn. La nova sonetkrono de Evgenij Georgiev Ek sor (2a premio), nun pri nia sunsistemo. Mikso de astronomio kun mitologio, tamen vere arta. La 3an premion ricevis tri verkoj: Serĝo Sir’, konata kiel humuristo, verkis klasikforman soneton kun moke ironia enhavo: “Pri-kronvirusa kroniko”. Temas ne tiom pri la viruso, kiom pri niaj samtempuloj nedisigeblaj de siaj saĝtelefonoj… ŝajne telefonoj jam pli saĝas ol ties mastroj. Tiberio Madonna (multe verkanta ankaŭ en Ido) prezentis la poemaĵon La renkonto kun la trompo – modernisman, t. e. sen rimoj, sen ritmo kaj (preskaŭ) sen senco, ĝuste kiel ŝatas niaj iberaj kolegoj, gurdantaj ke rimoj kaj ritmo en poezio definitive eksmodas. Mi plurfoje provis klarigi, ke ruslingve tia “modernismo” estis moda antaŭ cent jaroj, kaj eksmodiĝis antaŭ kvindek; sed la ekstreme dura poeto ja aŭdas kaj admiras nur sin mem… tamen pardonu, mi iom deflankiĝis. Finas la poezian parton vere moderna kaj profundpensa poemo de Jesper Lykke Jacobsen La nigra dio kun subtilaj aludoj kaj tute nova rimedo – kradvortoj (tio, kio angle nomiĝas “hashtag”), vere sprita kaj aktuala, eble la plej atentinda inter ĉiuj ĉi-jare premiitaj poemoj. Mi bedaŭras, ke ĝi ricevis nur la 3an premion.

Prozo. La 1an premion pro la novelo Finjo ricevis mia samlandano Vladimir Opletajev. Mi konas lin dum jardekoj kiel bonegan instruiston, sed eĉ ne sciis, ke li talentas ankaŭ literature. Nur infanaj rememoroj – sed rakontitaj arte kaj sprite.

Kiom plezurigis min la 1a loko, tiom malplezurigis la 2a. Ve, refoje Ewa Grochowska! Samkiel en ĉiu senescepte volumo de Belarta rikolto. Ĉi-foje Muŝribelo – kun kelkaj interesaj faktoj el la vivo de muŝoj, kiuj tamen neniel agordiĝas kun ses paĝoj da trodolĉa fabelo, kun teda moralo kaj rakontfluo nekredebla eĉ por fabeloj. Kial tiaspecaj verkoj ĉiujare ricevas BK-premiojn?! Oni legu, ekzemple, novelojn de Luiza Carol aŭ Lenke Szász por kompreni, kiaj devas esti fabeloj por infanoj kaj por plenaĝuloj…

La 3an (bedaŭrinde ne pli altan) premion ricevis Paulo Sérgio Viana pro Nova Dekamerono. La ideo “ŝvebis en aero”: samkiel antaŭ jarcentoj, bonstataj homoj fuĝas de terura malsano al ruro, kaj tie pasigas tempon, rakontante unu al la alia diversajn historietojn. La nuna vivo pli hastemas ol la mezepoka, do la tuta Nova Dekamerono ampleksas nur dek paĝojn kaj enhavas nur kvin rakontojn de la geamikoj. Kvankam nunaj moroj multe pli liberas ol la iamaj, la rakontoj en la nuna Dekamerono estas tute decaj kaj ĉastaj, malkiel la klasikaj. Iom malnovmode sentimentalaj, ĉar la rakontantoj jam maljunas…

Mikronovelo: ĉi-jare la Premion Paula Adúriz ricevis la konata aŭtoro Francisco Javier Moleón pro La stranga butikumo. Mi havas nur retorikan demandon: kial ĉiuj mikronoveloj, kiujn mi legis en Esperanto, estas tiom mornaj?…

Plenformataj teatraĵoj ĉi-jare tute ne estis premiitaj (nur unu verko venis), kaj inter monologoj kaj skeĉoj la premion María Cuevas ricevis la jam menciita Tiberio Madonna kun la skeĉo Ne tute, nur duone por du rolantoj (nur por kelkaj lastaj sekundoj venas la tria). Mi vere ne komprenas, kial aperis t. n. teatro de absurdo, precipe en landoj, kie neniam ekzistis cenzuro kaj la aŭtoro povas libere esprimi ĉion ajn – se havas talenton, certe… Eble vi trovos la skeĉon sprita – al mi ĝi ne ŝajnis tia.

Sekvas tri eseoj. La ĉefa premio Luigi Minnaja ĉi-jare ne estas aljuĝita, la 2an premion ricevis Emanuele Bovio-Regano pro Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo; du honorajn menciojn – Roman Dobrzyński pro Halka kantas esperante kaj Roberto Lloancy pro De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo? La temoj kaj enhavo de la eseoj klaras el la titoloj, indas nur memorigi, ke Halka estas opero de la pola komponisto Stanisław Moniuszko, la unua opero prezentita en Esperanto en 1912, dum la 8a UK en Krakovo. Ĉiuj tri eseoj estas ampleksaj, zorge prilaboritaj, interesaj por scivolemuloj kaj utilaj por fakuloj, sed eble ordinara leganto, eĉ se libroŝatanto, ne eltenos legi ĝisfine…

Finas la volumon la tradicia raporto de la prezidanto Miguel Fernández. Sur 15 paĝoj, ne tiom flue kaj poeziece sonanta kiel en antaŭaj jaroj… ĉar la tuta ĉi-jara etoso ne inklinigas. Li veas pro la kronvirusa pandemio, rememoras la forpasintan ĉi-jare paron Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, skizas pri virtualaj Esperanto-aranĝoj, okazintaj en 2020, kaj tre detale rakontas pri la juĝado de BK. Kun citoj el opinioj de ĵurianoj, kun konsiloj al ontaj konkursanoj – pensige kaj utile.

Do legu, samkiel vi legis la antaŭajn volumojn. Kaj fine mi ripetu post Miguel Fernández lian ŝatatan tradician bondeziron: “Sanon kaj poezion!” Ĝis la sekva jaro, ĝis Belarta rikolto 2021!

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.