La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

BoRoKo
Bildaj resumoj de klasikaĵoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La tuta mondo estas (ob)scenejo ...


2016/07, p. 26

Kiam mi ricevis retmesaĝon, ke MONATO serĉas recenzonton por serio el tri bildrakontaj albumoj, mi volonte kandidatiĝis kaj kun ega senpacienco atendis la librojn. Ja en kelkaj retejoj mi legis laŭdojn pri majstraj plenkoloraj bildoj, bonega lingvaĵo, perfekta poligrafia formo ktp. Kaj mi senantaŭjuĝe pretis kunbedaŭri, ke la bildstrioj de Serĝo Sir' estas malpli konataj en Esperantujo ol ili meritus ...

Evidentiĝis, ke estis nenio malvera en tiuj laŭdoj – la formo de la albumoj eĉ superis miajn esperojn. Bedaŭrinde, ĉiuj laŭdantoj iel forgesis mencii la veron pri la enhavo. Nome, ke temas pri pornografio!

Pornografio estas: Senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj aŭ per teksto (laŭ Reta Vortaro) aŭ Reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn (laŭ Vikipedio).

Rimarku, ke nun mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp. Mi nur postulas, ke oni vendu pornografiaĵojn kun la ĝusta varŝildo!

Miaopinie pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe. Se konsideri la fakton, ke en la Esperanto-movado estas neproporcie multaj junuloj kaj maljunuloj, certe estas sufiĉe da potencialaj klientoj por la pornografiaĵoj de Serĝo Sir'. Sed bonvolu ne erarigi, ke temas pri erotiko! Certe estas multaj manieroj difini la diferencon inter ambaŭ. Mi dirus jene: Erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas.

Fine mi provu klarigi kiel la Siroza literaturo diferencas de la serioza literaturo, nu, ekzemple kial Serĝo Sir' ne estas Ŝekspir':

Ĉe Ŝekspir' la tuta mondo estas scenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj ludantoj, dum por Serĝo Sir' la tuta mondo estas obscenejo, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj simplaj amorantoj. La arto de Ŝekspir' ekscitas la cerbon kaj koron, kaj la arto de Serĝo Sir' ekscitas korpopartojn, kiuj troviĝas en pli malsupraj etaĝoj de la homo.

La verkaro de Ŝekspir' malfermas horizontojn, kaj la verkaro de Serĝo Sir' povas malkaŝi maksimume punkton, G-punkton aŭ ruĝan punkton kun la ciferoj 18 sur televida ekrano.

Tial Ŝekspir' estas literatura reĝo, kaj Serĝo Sir' – simpla porno-grafo.

Mariana Evlogieva

BoRoKo, de Serĝo Sir

Publikigita ĉe
Franclingva recenzo en retletero de UFE
Serĝo Sir’ estas famkonata de la esperanta publiko pro siaj bildstrioj regule publikigataj en la revuoj LaSAGO de SAT-Amikaro, Le Monde de l’Espéranto de Espéranto-France aŭ ankaŭ La Kancerkliniko, satira gazeto en kiu li brilas per sia sprita humuro. Tiuj bild-deliraĵoj riĉas je "kultruo" kaj vortludoj (ĉe li liberas la vorttordo), kaj li rebakas kun siaspeca spico historiajn ĉefverkojn.

Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z). De Vagnero al Vilhelmo Telo, de l’ Lum-frataro al Biblio, oni malkovros la veran rakonton, tiun, kiu ne rakontiĝas al geknaboj. Kun subtila miksaĵo inter krajondesegnoj, fotomuntaĵoj, kaj animacibidoj, la rezulto eble stumbligos kelkiujn. Serĝo Sir’ pro sia stilo konsidereblas kvazaŭ kunfandaĵo inter Gotlibo kaj Dalio: surrealismaj fonoj, ĉiulokete detaloj, heliko kun brako anstataŭ piedo kiu komentadas.

Atentu tamen, kvankam la formo estas bildstria albumo, ĝi estas metenda ne en ĉies manojn: antaŭ ĉio ĝi celas publikon avertitan (De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. Z). Unuflanke ĉar la lingvaĵo uzata estas subtila, la vortludoj poluritaj kaj la vorttrezoro aparte riĉa, aliflanke ĉar iuj el la scenoj ilustritaj povus ŝoki sentemon de junaj legantoj kaj de maljunaj operŝatantoj. Jen, vi ne povos diri, ke vi ne sciis!

Esperanto-Aktiv

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.