La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Briĝo kun veneno

  • Verkinto: Ronald Cecil Gates
  • Speco: originala verko, romano, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro vinktita €7.49, ePub €5.00, Mobipocket €5.00, PDF €5.00
  • Priskribo: Ronald Cecil Gates, la aŭtoro de tiu ĉi krimromano, estas iama estro de aŭstralia universitato. Tiuj universitatoj, se kredi tiun ĉi kaj aliajn romanojn de Gates, ne nur estas loko de studo kaj esploro, sed ankaŭ de intrigoj, venĝoj kaj murdoj!
    Tiu ĉi rakonto estas la kvina en serio da murdenigmoj, en kiuj ĉefrolas detektivkomisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson. Temas ĉifoje pri hommortigo okazinta dum kunveno de la loka briĝa klubo. La viktimo estas la prezidanto de la klubo kaj profesoro pri filozofio en la universitato.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti, PDF elŝuti
  • Paĝoj: 92
  • Larĝo: 145 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2014
  • ISBN: 978-90-7706-65-15
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Komforta detektivromano


esperanto.net/literaturo/ba/brigvenenrec.htm

Antaŭ nelonge aperis la kvina romaneto en la detektivfikcia serio de R. C. Gates, kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la aŭstralia polickomisaro Elis.

La viktimo ĉi-foje estas Adriano Inglis, universitata profesoro pri filozofio. Li mortas trinkinte kafon dum kunveno de la loka briĝa klubo. Manpleno da klubanoj en tiu momento ĉirkaŭis lin, kaj al komisaro Elis dekomence evidentas, ke nur unu el ili havis la eblon meti la venenon en la kafotason de la profesoro... Kutima komenco de averaĝa detektivromano. La enketanta triopo, al kiu aliĝas ĉi-foje krom la jam konata amiko Petro Tomsen ankaŭ la edzino de la polickomisaro, malkovras eksteredzecajn rilatojn kaj profesian kaj kluban konkurencon inter la suspektuloj.

Briĝo kun venen' kiel la aliaj romanoj de Gates apartenas al la speco de tielnomataj "komfortaj detektivromanoj", kiuj estas pluevoluo de la angleca enigma romano laŭ stilo de A. Christie. Tio signifas, ke ĝi entenas nek perforton, nek rektan priskribon de seksa kuniĝo, la viktimo mortas sensange kaj la eblaj motivoj restas pure individuaj. La enketo disvolviĝas iom antaŭvideble per la serĉado pri alibioj kaj motivoj kaj rimedoj. Ĝis nun la esperanta libromerkato ne naskis alispecajn krimromanojn, kiel ekzemple nigrajn romanojn, serimurdintojn kaj jurmedicinistajn romanojn, kiuj ja floras en la etnolingvaj merkatoj. Tamen la Gates-a verko, kiu komenciĝas kun la kutima situacio de "izolita loko", nome kun ŝajne limigita grupo de suspektuloj, entenas dum la posta esplorado iun neatenditan solvon.

Sed estas ankaŭ kelkaj negativaj punktoj. Kvankam Gates post entute ses detektivromanoj ja povas esti konsiderata kiel sperta aŭtoro, kelkaj aferoj rilate la intrigon malglatas: Ekzemple tute ne realecas, ke la polico igas privatulinon uzi novan, science ankoraŭ ne aprobitan metodon por identigi la venenon, ĉar tio neniam povus taŭgi poste antaŭ kortumo kiel pruva metodo. Iom strange post la unua vespero la polico ne plu sisteme pridemandadas la ĉeestintojn - kelkaj el ili do eĉ ne unu fojon parolas kun la komisaro, kvankam teorie ili estas suspektuloj. Alia afero, kiun oni bedaŭrinde ofte renkontas en esperantaj detektivromanoj, estas, ke la fina pruvo de kulpeco okazas iom deus-ex-machina-e 1: ne pro kunmetado de indikoj kaj pruvoj flanke de la komisaro, sed la krimulo elperfidas sin mem en interparolado - post kiam li ĝis tiam tiel ruze ĉion planis kaj pripensis. Kaj same kiel en siaj antaŭaj romanoj Gates ankaŭ en ĉi verko rakontas tre detale pri ĉiutagaj aŭ tute flankaj aferoj (ekz. li prezentas dum 3 paĝoj la sid- kaj ŝanĝiĝordon dum iu briĝa vespero, kio estas sufiĉe laciga por ĉiuj kiuj ne entuziasmas pri briĝo, kaj alportas nenion al la intrigo). La problemo tamen ne estas la detalemo en si mem - sed ke Gates ne sukcesas montri iun konflikton en tiuj ĉiutagaĵoj, kiun la leganto volus nepre sekvi.

Verkante recenzon pri beletro mi hezitas skribi pri la lingvouzo: tro forta estas la kutimo en Esperantujo serĉi mankantajn akuzativojn kaj komenti neologismojn - aŭ tion, kion la recenzisto konsideras neologismo. Tamen ia komento pri la stilo ja necesas.

La lingvo de Gates estas flua, klara kaj senpretenda, kiel en liaj aliaj romanetoj. Ili bone legeblas ankaŭ por komencintoj. Neologismoj malmultas, anglismoj nur de tempo al tempo aperas: ekzemploj estu "doktora tezo" anstataŭ "doktora disertacio", aŭ la esprimo "ties vizaĝo estis nigra" (p. 89) - supozeble Gates celis "malgaja".

Resume Briĝo kun veneno restas laŭ stilo kaj rakontmaniero tute en la tradicio de la antaŭaj Gates-aj verkoj. Kiu ŝatis la antaŭajn, do ankaŭ kun ĝuo legos tiun ĉi. Ĉar lingve mankas kaj malglataĵoj kaj spritaĵoj, ĝi estas legebla por komencintoj same kiel por progresintoj. Sed al veraj fanatikuloj de la ĝenro, kiuj legas ankaŭ multajn etnolingvajn verkojn, mi ne povas senkondiĉe rekomendi ĝin.


1 Latine: "dio el la (teatro)maŝino", esprimo referenca al la antikva tragedio: en la fino de teatraĵo aŭ literaturaĵo la konfliktojn solvas iu persono aŭ okazaĵo, kies apero estis tute neatendita.

Anina Stecay

Briĝo kun veneno


2015, N-ro 6 (248)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-gates2.htm
Gates: Briĝo kun veneno

Briĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)... Respondante al la plej lasta ĉapitro de l' romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas jese. Ne tuj, sendube. Eĉ mi longe hezitis. Kial do “eĉ” aroga?

Tutsimple – mi, kiel invalido, havas la feliĉon dum jam pli ol tri jaroj kuŝi en mia kabineto kun du telekestoj neniam forŝaltataj. Ĉiutage mi komencas spekti plurajn detektiv-, murd- kaj krim-filmojn. Du trionoj el ili estas maĉ-remaĉa enuaĵo. Unu triono konsistas el interesaj kaj tre ege indaj por spektado. Nu, kaj fine – klasikaĵo spektebla plurfoje, malgraŭ bonega scio pri ĉiuj saltoj kaj artifikoj. Briĝo de la pli ol 90-jara aŭstralia aŭtoro Ronald Cecil Gates staras ĝuste en tiu vico.

Dekomence mi perceptis la verkon kiel majstre, virtuoze pentritan bildon, sed tro baldaŭ mi ekvidis, ke la pentraĵo ne estas statika, ĝi vivas, konstante ŝanĝiĝas. Estas iu spektaklo, ludo, tre simila al kartaj kaj ŝakaj ludoj, en kiuj ne eblas ludi sen artifikoj, ŝajnigoj, trompoj kaj blufoj. La aŭtoro lertege ludas kun leganto. Unu movo de figuro kaj jen – leganto tre klare vidis la veran murdiston, kaj sur la sekva paĝo ne malpli klare ekvidis alian. La intrigo ne degelas ĝis la fino de la rakonto, kaj sekvi ĝin estos plezuro al ŝatantoj de krimromanoj.

Por esti absolute sincera, mi devas konfesi, ke persone al mi ne tro plaĉis du familinomoj – Inglis kaj Skolnik. Mi prenis plumon kaj korektis la malglataĵon – Ingliŝ (anglo) kaj Ŝkolnik (lernejano). Sur ĉiuj paĝoj. Ĉu stulte? Tute ne. Iam, ĉe relegado mi ne plu estos ĝenata.

Viktor Sapoĵnikov

Briĝo kun veneno


aŭtuno 2014
esperanto.net/literaturo/be/brigvenenrec.html
Jen la kvina en la serio de detektivromanoj, kiuj enkondukis jam en 1991 la polican komisaron Roberto Elis al esperanta publiko. Ankaŭ ĉi-fojon la intrigo okazas ĉe universitato – ne surprize, ĉar la aŭstralia aŭtoro, Ronald Cecil Gates, estas iama universitata rektoro.

Kiel kutime ĉe la Elis-romanoj ne temas pri granda majstroverko de la literaturo. Ja feliĉe, ĉar Esperanto bezonas siajn tiel nomatajn flughavenajn legaĵojn: verkojn facile digesteblajn, sen beletraj pretendoj, sed kun intrigo atentokapta kaj rapidflua, prezentata per lingvo ĝenerale senriproĉa.

Jukigas nur la sinteza verbformo 'participo + esti' (ekzemple 'trinkantis' [p.17], 'forlasintus' [p.34]) dialoge uzata: almenaŭ al mia orelo tio nenature pezas.

Tamen revene al la murdenigmo: kiu murdis profesoron Inglis ĉe la briĝklubo? La solvo ne kuŝas en la reguloj de briĝo (do ne timu, ke necesas kompreni la ludon) sed en la ludantoj, kiuj agatakristi-ece komence de la libro sin prezentas kiel eblaj murdintoj. Aŭ ĉu vere temas pri la ĉeestintoj …?

Sed jen alia mistero en la romano – mistero verdire ne klarigita. En kiu epoko disvolviĝas la intrigo? Evidentas, ke nek la komisaro nek aliaj rolantoj disponas pri poŝtelefonoj. Ekzemple Elis, vizitante amikon, lasis mesaĝon ĉe la policejo, ke eblas kontakti lin per la hejma telefono de la amiko (p.27). Tamen poste la amiko rakontas ŝercon, kiu dependas de la havebleco de poŝtelefono (p.46). Jen kroma, kaj verŝajne de la aŭtoro neatendita mistero: bedaŭrinde, ke, reviziante la tekston antaŭ publikigo, neniu rimarkis la anakronismon.

Tamen jen nur eta, neniel grava, makulo en tute ĝuinda, leĝera rakonto por tiuj, kiuj ŝatas detektivromanojn, aŭ kiuj emas erare diri, ke tro seriozas, kaj do ne legeblas, esperantaj libroj. Perfekta legaĵo por malluma vintra vespero!

Paul Gubbins

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.