La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉiu ĉiun
Sep jardekojn en la Esperanto-movado

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dumviva optimisto


1980/01, p. 33-34
Ne malofte en la historio de idealismaj movadoj celantaj plibonigi diversajn aspektojn de la homa vivo aperas individuoj, kies sindediĉo kaj celkonscia venkado de ĉiuj obstakloj inspiras ankaŭ homojn ne aktive partoprenantajn en tiaj movadoj. Religiaj kaj filantropiaj organizajoj provizas la homaron per multaj ekzemploj, kaj la Esperanto-movado ne estas escepto. Ĝia fondinto, d-ro L.L. Zamenhof, ja estas la klasika prototipo. Post li venis tuta armeo da 'pacaj batalantoj', inter kiuj elstaras la protagonisto de Ĉiu-Ĉiun, Teo Jung. Nun, en la ankoraŭ hela krepusko de sia vivo, li aŭtobiografie registris kelkajn el la plej brilaj kaj ankaŭ plej sombraj momentoj de tiu vivo. Sur preskaŭ kvarcent paĝoj la sprita aŭtoro prezentas sin kvazaŭ anekdote, ĉiam bonhumore, eĉ kiam li pritraktas diversajn sortobatojn, kiuj trafis lin kaj minacis neniigi lian laboron. Kiam oni parolas pri denaskaj esperantistoj, oni ĝenerale pensas pri homoj, kiuj lernis la lingvon Esperanto en hejma ĉirkaŭmedio, kiel veran gepatran lingvon. Priskribante siajn infan- kaj knab-jarojn, Teo Jung ja indikas, ke li estis denaska esperantisto eĉ antaŭ ol li lernis la lingvon, ĉar je tre frua aĝo li formulis por si pensmanieron kaj starpunkton pri interhomaj rilatoj, kiuj kongruas kun la ideologio de la esperantismo. Certe ludis fundamentan rolon la enfamilia edukado, kiu ekformis lian karakteron kaj inklinigis lin al morala taksado de homaj agoj — same kiel faris alia samaĝa sentiva knabo, Ludoviko Zamenhof, kvaronjarcenton pli frue.

Estas tute nature, do, ke Teo Jung, estante ankoraŭ adoleskanto, estis altirita al Esperanto; rapide li lernis la lingvon kaj tuj elpaŝis kiel aktiva movadano. Tio okazis en 1909-1910, kaj sendube emocie kaj intelekta ligita kun lia idealisma sinteno kiel Teo Jung en sia hejmo esperantisto estis lia tiutempa debuto kiel verkanto de poemoj en la germana lingvo. Fakte, tiu okupiĝo pri Esperanto kaj la poezio helpis lin elteni la unutonan laboron en presejo, kiun li devis plenumi. Kiel filo de presisto kaj poste plene kvalifikita preseja metiisto, Teo Jung enradikigis en sia kapo okaze de sia esperantistiĝo la gvidideon, kiu donis direkton al lia vivo: presejo — Esperanto — periodajo. Tiel la 18-jarulo asociis tri nociojn, kiuj ebligis al li krei novan kaj unikan karieron; li fariĝis la redaktoro kaj eldonanto de la plej fama kaj plej vaste legata Esperanto-gazeto.

La sekvaj ĉapitroj de la vivhistorio de Teo Jung apartenas ankaŭ al la historio de la Esperanta gazetaro. En 1920, laborante kun sia frato en sia propra presejo en Horrem apud Kolonjo, Germanio, li lanĉis Esperanto Triumfonta. Li rigardas tion la 'unua apogeo' de sia esperantista vivo, la efektivigo de revo daŭrinta tutan jardekon. En 1925 la nomo de la gazeto estis ŝanĝita al Heroldo de Esperanto, kaj ĝi aperis kun semajna ofteco, vera unikaĵo en la historio de la Esperanta ĵurnalismo. Kiam en 1936 la nazia reĝimo malpermesis pluan publikigon de Heroldo, Teo Jung, la `eterna optimisto', ne ĉesis labori. Li transloĝiĝis al Nederlando kaj daŭrigis la eldonadon de sia gazeto, ĝis ĝi denove estis ĉesigita de la naziaj okupantoj de Nederlando dum la dua mond-milito. Ankaŭ tiu bato estis nur provizora, kaj tuj post la milito Heroldo revivis kaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ kiel duonmonata internacia organo de la Esperanta movado, vere vivanta monumento al tiu profesia esperantisto, kiu jam fariĝis legenaeca figuro.

Kiel klarigi la sukceson, kiun Teo Jung plurfoje atingis, spite al malfavoraj kondiĉoj kaj homa malbonvolo? Sur unu paĝo de lia aŭtobiografio estas substrekindaj ruĝkrajone jenaj ŝlosilaj vortoj koncize karakterizantaj lian vivon: "neŝancelebla fido, optimismo kaj adaptiĝemo". Ankaŭ Zamenhof havis tiujn trajtojn, kaj ili formas la ĉeftemon de la leciono, kiun oni lernu, legante pri la agado de Teo Jung por la ideo de Internacia Lingvo dum sep jardekoj.

Ĉiu-Ĉiun estas facile legebla verko kun tre persona, eĉ intima stilo. Jung ne trentiras siajn legantojn tra seka labirinto de nomoj kaj datoj, sed, kvazaŭ en Ia formo de epizode kunmetita aŭtobiografia romano, li rakonte revenigas el la pasinteco viglajn memorojn pri eventoj, kelkaj bagatelaj, aliaj tre gravaj, kiuj vortmozaike portretas lin. Kaj por doni nuancriĉan fonon al tiu bildo, Teo Jung aldonas klarigojn pri siaj filozofiaj vidpunktoj kaj pri la motivoj, kiuj instigis lin dediĉi sian vivon al Esperanto.

Unu manko en la libro estas indekso de nomoj, lokoj kaj temoj, kiu plivalorigus la verkon por konsultaj celoj. Espereble la eldonisto aldonos ĝin al la dua eldono de Ĉiu-Ĉiun.

Bernard Golden

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.