La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Celakantoj
poemaro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Du vivpoemaroj

Malfacilas al recenzanto aldoni ion al la jam ĉionelĉerpaj eseoj, kiuj akompanas tiujn ĉi du verkojn. La aŭtoro estas Jorge Camacho Cordon, la poemaroj estas Celakantoj kaj Saturno, kun la eseoj de Mauro Nervi kaj Gonçalo Neves, respektive. La du eseoj cetere aperis ankaŭ en Fonto, aŭgusto 2004.

La unua demando estas, ĉu Camacho jam skultpis al si altreliefon en la poezia sceno; tion forte asertas Mauro Nervi. En lia posteseo Galabijo en Bruselo ni legas: „La poemaro de Jorge Camacho [...] pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post William Auld, ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj.” Ĝuste ĉi tiu frazo estis elektita kaj de la eldonejo por prezenti la libron sur sia dorsa kovrilpaĝo kaj de la redakcio de Fonto por reklami ĝin. Plia atentigo, kvazaŭ por doni ankoraŭ pli da forto al la citaĵo: ĝi estas prenita el Vikipedio (ĝustigo: Vikipedio prenis ĝin de la postparolo, ne inverse).

Nu, tion diras Mauro Nervi, kaj Mauro Nervi estas honorinda persono. Tion diras Vikipedio, kaj Vikipedio estas honorinda verko, kvankam ekzemple kompetentulo povus plurloke konstati, ke la citoj, kaj specife la juĝoj, ŝajnas atribueblaj pli al aro da privatuloj kiuj sin starigas redaktoroj ol al unueca enciklopedie kunordigita verko. Ni ne diskutu pri meritoj; ĉiu havas la siajn, nu, tamen nur la siajn. Ni lasu flanke, ke krom Auld kaj post Auld, kies ĉefaj originalaĵoj distancas de ni jam inter kvarona kaj duona jarcento, aperis ne malmultaj poetoj, kiuj ne rigardis nur al sia umbiliko; ni ne atendus de Nervi, ke li bezonas mallevi aliajn por levi la prieseiton. Inverse, en la poemoj de Camacho pronomo „mi” disŝutiĝas ege vaste, amikoj kaj malamikoj trovas reeĥojn en Celakantoj, reeĥojn, kiuj ne sukcesas transpasi la mallarĝajn limojn de persona rondo. Vane oni serĉus altajn mejloŝtonajn pintojn en poemoj kiuj celas moki (iuj personoj estas liaj kutimaj marote alsagataj celtabuloj), aŭ en porokazaj versaĵoj, omaĝaj al datrevenoj preskaŭ banalaj. Ĉe tosta tablo aŭ ĉe revua festnumero aŭ ĉe studenta bierumado ili absolute bongustas kaj frandeblas (kelkaj tamen eĉ ne tie); ke ili havu lokon en lirikaro, nu, tio estas postuli tro multe de la versaĵoj mem. Kelkaj poemoj estas kantotekstoj verkitaj por rokbando Esperanto Desperado kaj tiumedie ili tute adekvatas.

En aliaj poemoj tamen la temoj estas pli profundaj, kvankam temoj pri vivo kaj morto, kaj sorto de la homo ne povas esti originalaj: ili estas troveblaj ĉe Auld, ĉe de Kock, ĉe Montagut. Auld estas la poeto al kiu Camacho pleje similas, kies vivsenton li pleje apudas; startante de preskaŭ sama konstato pri la infaneco kaj nematureco de la homa raso, Auld optimisme antaŭvidas (aŭ nur esperas?) ke ĝi iĝos adoleska. Camacho pli pesimisme rigardas al la disfalo de la raso mem, disfalo kiun li certagrade, eĉ se ne eksplicite, espere atendas: ankaŭ la homa raso iĝos celakanto, jam estingita fiŝo.

Veran poezion oni tamen trovas en la absoluta majstrado de la verstekniko; laŭ tiu faceto, Camacho eltiris la plejbonon el Miĥalski, la plejbelon el Auld, la plejfajnon el Kalocsay: sintezigo de konceptoj, trovo de rimoj, vasteco de vortostoko estas la atutoj de Georgo Camacho. Se oni aŭskultas liajn poemojn sen kono de la lingvo oni estas kaptita de la versomelodio, kiu (rimarkinde!) ne apogiĝas pleje sur vokaloj, sed fortiĝas per intensa implikiĝo de la konsonantoj; konanto de la lingvo, kiu mem provis la malfacilecon rimi, sendube agnoskos la grandiozan kapablon de ĉi tiu klera hispano. Jes ja, ankaŭ la klereco estas nekutima, samkiel ĉe Auld; librofinaj notoj helpas al nekonanto de la latina aŭ okcidenta kulturo, plurloke envolvita.

Celakantoj enhavas la poemojn verkitajn ĝis 1995 plus nur kelkajn aliajn. En 1955 Camacho komencis verki ankaŭ en la hispana, kaj la samtempe aperinta Saturno enhavas la poemojn en ambaŭ lingvoj, verkitajn/tradukitajn post tiu dato ĝis januaro 2004. Apud tiu verkado Camacho sin dediĉis al multo alia: artikoloj, libroj, eseoj, satiroj, rakontoj, recenzoj, tradukoj. La poemoj en Saturno estas pli maturaj ol tiuj de la alia kolekto; kiel diras Gonçalo Neves en bele priskriba postparolo, post liaj kontribuoj en Ibere libere en 1993 okazis „koncepta klariĝo, rigarda elmemiĝo, senta maturiĝo, tema pliriĉiĝo kaj precipe unuafoja klara poezia alfronto – kvankam ankoraŭ iom intelekte kribrita – de amo kaj amoro.” Camacho ne estas tro fekunda versfaranto: dum la dek jaroj koncernataj de Saturno liaj poemoj estas eĉ ne kvindeko; atenta listigo montras ke pli ol duonon li verkis en Madrido, kelkajn dum sia plurjara restado en Bruselo kiel interpretisto ĉe Eŭropa Unio.

Camacho havas pasion por la lingvoj kaj enamiĝis al la finna, kiun nun li mastras interpretistnivele. La pasio por la lingvoj lin trenis al vojaĝado, de kiu li ĉerpis vastan inspiron. De Esperantujo li lastatempe sentis malallogon, tiel ke li nur du monatojn post la refoja elektiĝo por dua naŭjara mandato demisiis el la Akademio de Esperanto, al kiu li estis elektita nur 26-jara; sed al la lingvo li restis alkroĉita, kvankam kun malpli intensa produktado. Ofte liaj poemoj entenas en ege malmultaj vortoj tutan mondon. La konciezeco, jam elprovita en Celakantoj, en Saturno evidente trafas ankaŭ la guston de la hispanlegantoj.

Interesa estus detala komparo inter la du eseoj, kiuj akompanas la poemarojn. Tiu de Nervi rilatas al la poezio kaj tra ĝi al la homo Camacho. Tiu de Neves vojas inverse: pli lernejece li pritraktas la homon kaj lian verkoliston, pli atentas la sentojn ol la produkton, pli rakontas vivon ol analizas sentojn. Ambaŭ eseoj adekvate kompletigas la du verkojn kaj honoras la belan eldonon

.

Carlo Minnaja

Du vivpoemaroj


2005. №4 (126)
Ne estas nepra fakto, ke ĉiu poezio portas komunikon. Principe, Ia poeto rajtas krei esotere, en simpla impeto de energia konsumo, kaj foje li tion faras. Sed jam en la plej perfekta izoleco, en la plej hermeta krea aŭtismo oni ne evitas komunikan elementon - en la formo de poezia teksto. Eĉ en disfala versado laŭmode ĥaosa oni renkontas antaŭ ĉio ruiniĝintan materialon de komuniko. Kaj eĉ plene intima voĉo poeta al neniu adresita restas en si mem adreso. Tia estas la naturo de la parolo, sen kiu ne eblas poezio.

Oni diru eĉ pli. Pli ol en pentra aŭ muzika arto la esprimaj medioj de la poezio situas en la dimensio de la senco. La ritma kaj sona diapazono de verso ne sufiĉas por konkeri firman intereson kaj profunde penetri la konscion de adresato. Tio klarigas la fenomenon de falo ĝis la honta minimumo de la influo de la moderna poezio al nunepoka kultur-konsumanto. La metio de poeto supozas certe scipovon de sonkombinado, sed lia vera materialo ĉerpiĝas (pardonu altan stilon!) en la areo de spirito.

Tiu longa antaŭparolo necesis al mi por pli ĝuste transdoni certan nuancon, kiu, laŭ mia opinio, havas decidan signifon en la poezia sorto de Jorge Camacho. Oni diru, ke en la aspekto de metia scipovo Jorge Camacho sufiĉe pruvas sian kapablon kaj maturon. Lia poemaro Celakantoj (kun detala analiza postkomento de Mauro Nervi) ĝin elokvente atestas. Mi rapidas konsenti kun multaj formoj kaj enhavaj taksoj de Nervi, sed volus akcenti iun sencan momenton en la versaro de lia recenzato, diri ion pri ties filozofio. Tial ke oni rajtas difini: Jorge Camacho maturas ĝis nomiĝi filozofo. Kaj dankon al Dio! Ĉar tedis ĝisgorĝe idiotaj suĉinfanaj vortumadoj. Memkomprene, li estas ne akademia filozofo en germana, ĉu angla stilo, sed ankaŭ ne en la usona (ĉar li ne estas praktikbanalulo), probable, pli ĝuste - en la franca: rezonlibera kaj sensistema! Des pli, ke en sia profundo lia mondkoncepto eĥas la filozofion de ekzisto. Nek dio(j), nek celo(j), nek absoluto(j) organizas lian universon, kie la tera vivo estas miksaĵo inter du infinitoj de la tempo kaj en unu infinito de la spaco. En tia universo nenio alio restas al la orfa homo, ol mem organizi sian spacon:

- Nekredeble! Ĉu vi sentas
kreon mem en viaj manoj?

Kaj tuj ekaperas la demando: Se "ne dioj, sed nur Morto ĉie nestas", kiuj do estu la kriterioj de la mem-kreo? A1 tiu neŝerca demando drivas logike simpla respondo: se ne estas absolutoj, ĉio estas relativa, do vanas serĉoj de kriterioj. Kaj la racio ŝajnas ĝin akcepti. Sed ne al ĉiu instinkte tio konvenas. Almenaŭ ne al Camacho. Tial, ke li ne estas indiferenta observanto de la vivo. Li ja taksas, li emocias, li indignas, ironias, polemikas, kritikas, stigmatigas. Ĉu, malgraŭ ĉio, li ne havas sekretajn kriteriojn? Ja ili necesas por taksi.

Do intuicio donas kontrabande kriteriojn al nia poeto, sed lia fiera racio, rifuzinte Dion ne vidas alian bazon por iu absoluto (Ja ne Diablon do oni salutu, sin deturninte de Dio)...

Mi nomus tion koka blindo de la filozofio de ekzisto. En sia duonnokto Camacho elektas la heroan sorton de poeta Sizifo:

- Medio sen poeto ne ekzistas.
Senhoma kosmo estas fantazio
bastarda, kaj koŝmaro infinita.
Ĝenio, ĝino, demiurga ride,
esplore kaj inspire li modulas
la mondon ĉirkaŭ sin imperatore.

Tro svaga vojindikilo! Tro ĝenerala, tro povra alvoko! Jen Camacho distingas la konturojn (Al nekonata malamiko). Jen li dronas en siaj krepuskoj (Monologo kun Mediteraneo). Jen li bele lirikas, jen obscenas abomene (Kial ne, se mankas absolutoj?)

Unu franca aŭtoro, filozofo de ekzisto, iam jam skribis pri Sizifo kaj sin preparis ripetadi lian vojon. Subite, tamen, li forlasis sian malbenitan ŝtonon kaj iris antaŭen, al la neatingebla horizonto. Ĉu sukcesos tion fari Jorge Camacho? Mi forte deziras ke li sukcesu.

Sed ankaŭ nun li meritas, ke ni aŭskultu lian poetan voĉon: ne kutiman - suĉinfanan, nekutiman viran.

Alen Kris

Inter planedoj kaj fosilioj: du superbaj poemaroj


n-ro 1200 (2), Februaro 2007

Ne ĉio verda smeraldas... Tio ne veras pri la plejparto de la poemoj en Saturno kaj Celakantoj, kiuj jes ja staras je la pinto de ĉio kio legeblas Esperante. Matura voĉo, ĉizita lingvaĵo, kohera mondbildo, teme unuecaj poemaroj, malsentimentalismo – tia la enhavo de ĉi volumoj. Poeto plen-statura, kiun oni prave komparas kun de Kock kaj Auld. Tamen (kiel aliaj jam substrekas) preskaŭ sena je liriko, je pasi-elverŝo... ĉar temas pri poeto antaŭ ĉio de l’ intelekto.

Kelkajn plusojn la volumoj havas krom la enhavo mem. Unue la postparoloj de Gonçalo Neves (Saturno) kaj de Mauro Nervi (Celakantoj), kiuj estas, laŭ mi, plejparte universitat-nivelaj. Tamen kun unu manko: tre apenaŭ ili lokas Camacho-n inter ties supozajn samskolanojn. Kiamaniere ni ekzemple komparu la talentegan Camacho-n kun la talentega Montagut? Sed nature, tia studo postulus apartan artikolon, fakte eĉ plurajn. Alia pluso estas la materiala: la alloga profesia kvalito je kiu Eldonejo Bero eldonis la volumojn.

Pri ĉi poemaroj eblus verki doktorigan tezon. La mallonga spaco de recenzo permesas al mi fari nur kelkajn rimarkojn. Mi opinias ke tutece la du volumoj staras samnivele, kaj ke ambaŭ estas absolute endaj por tiu kiu serioze interesiĝas pri la Esperanta poezio. Tamen, por mi la dulingveco de Saturno prezentas specialan dimension, ĉar kaj la hispanan kaj Esperanton mi regas kvazaŭ denaske. Antonio Valen (Fonto 2005) jam substrekas la teoriajn neeblojn de tia dulingveco. Miaopinie temas pri simpla fakto. Ĉu povas efektive sami objekto el plasto kaj objekto el ceramiko?

Nature, la efikoj de la versoj Esperantaj kaj la hispanlingvaj ne malofte malsamas, kun la rezulto ke nedisiĝe de subjektivismo oni preferas unu aŭ la alian. Mi trovas multe pli da suko en entretanto, / lúdico, deambulo por mil calles / sin salida ol en intertempe / mi promenas lude de sakstrato / al sakstrato (toda / ĉies, pp. 6-7). Temas pri la lingva registro. Lúdico kaj deambulo ne apartenas al la lingvaĵo de miaj TeksMeksaj* (tamen denaskaj hispanlingvaj) studentoj; pluraj probable ne komprenus la vortojn. Ambaŭ esprimoj eĥas beletreskan spertadon, specialan guston. Kontraŭe, la Esperantaj promeni kaj lude tutsimple kolokvas (malgraŭ la respektiva deveno franca kaj latina). Aliflanke, Camacho eĉ surprizas min hispanece: per la adjektivo cianciaficcionarios, kaj verbo en la imperfekto, cienciaficcioneábamos. Belaj esprimaĵoj, eĉ se silab-abundaj.

Ne malofte la poemoj pli plaĉas tamen en Esperanto: ĝuste pro ties permesoj, fleksebloj kaj kurtebloj, kiuj eĉ ne reveblas en la hispana. Camacho estas nerefutebla majstro de tiaj ercoj. Kio hispanecas en la hispana poeto Camacho? Se oni tralegas la volumojn spurante ian Hispanujon ŝablonan, probable nenio. (Same oni nur vane intencus spuri ian „sudafrikecon” ĉe de Kock). Nu, je la nivelo de la poetiko spureblas eblaj hispanecoj ĉe nia, cetere, kosmopolito.

Mauro Nervi majstre resumas la enhavon de Celakantoj: „vivo en sia konkreto – sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj.” Tielas ĝuste la hispana Angel Gonzales, kelkajn el kies poemoj tradukis Camacho mem (Astura bukedo). Kaj estas aliaj similecoj (inter kiuj la fajna ĉiziteco de lingvaĵo kaj versoj). Sed jen alia temo por aparta artikolo. Per la venen-elverŝa Bonan vesperon, Majstro! , Camacho montras sin vere digna ido de la 17-a-jarcenta hispana poeto Quevedo. Ĉu Camacho estas sciencfikcia poeto? Ja mankas la tipaj ŝablonbildoj. Sed se ni akceptas la alvokon de Stanisław Lem al pli serioza speco de sciencfikcio, probable Camacho tiel klasifikeblas. Aparte plaĉas al mi poemoj kia Astraj nevusoj, kun surpriza progreso de la mirindo de l’ Kosmo al trafa erotiko. Se Hispanujo apenaŭ spureblas, malas pri Finnujo, lando kiun Camacho tre artisme etosigas eĉ per japaneskaj inkaĵoj.

Camacho povas ŝoki per ekstremoj: foje (tamen beletreske!) li fivortas, fiesprimas; foje li deziras la tujan morton de estroj ne de nia tutglobisma mondo... Miaopinie, tio nur igas lin pli interesa. Ankaŭ ia malkaŝa ateismo kaj (mi dirus, iom kompleksa) pluesperanta postesperantismo de Camacho povus ĝeni kelkajn legantojn. Laŭ ĉiaj indikoj, Jorge estas speco de Übermensch** lingva, poeta, kaj intelekta („Teror-infano”, laŭ Joxemari Sarasua en Fonto. Laŭ iu finnino, la kamaĉa rego de la finna elmontras talenton tute preter la ordinaro — ĉu eble li poemas ankaŭ en tiu lingvo?). Bonŝance la poemoj de Saturno kaj Celakantoj estas plejparte kompreneblaj por vi kaj mi. Sed ĉu vi scias kio estas multetuberulo, graptolito? Ekzistas bonfortune enciklopedioj por esplori tiaĵojn. La paleontologio estas grava subteksto ambaŭvolume. La „arkaika Esperanto” mem malfuturas. Tial tiom taŭgas la metaforo de la trilobito: fosilio tre bela je formoj kaj simetrioj, kaj tamen neresurektive morta. Per Saturno kaj Celakantoj ni plene ĝuu pint-momenton de nia tamen belega pradiluvaĵo. Sed jen averto por serĉanto de novaĵoj: pluraj ĉi poemoj jam aperis en Fonto kaj aliloke.

*) Teksas-meksikaj
**) Superhomo

Peter Browne

celakantoj

Publikigita ĉe
Boletín 2005
Lastatempe cirkulis onidiroj en Esperantujo pri unta kabeado de Camacho, sed la pasintjara sameldoneja publikigo de du poemaroj -celakantoj kaj saturno- emfaze dementas ĉian supozon. Eĉ pli elokventas la poemo sidanta sur la 92a paĝo de celakantoj:

Laŭ Katulo

Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon,
idiot' Aŭrelio, sbir' Furio,
kredantaj, ke, finfine kaj kaprice
aŭ fuĝe mi forlasis esperanton.
Esperantujon decas repudii,
kaj tamen plu kultivi ties lingvon,
ĉar nek adverbo nek sufiks' ĉagrenas
sed la mensogoj, trompoj kaj perfidoj
per kiuj vi sterkadas vian vojon
al glor' aŭ al banana respubliko,
merderoj en ĉi mondo senkompata.
Ĉar mi okupas min pri realaĵoj
vi kredas, ke mi faris kiel Kabe?
Mi kacos vin en pugon kaj en buŝon.

Ni kontente deduktas, ke ne esperanto, sed kelkaj esperantistoj ĝenas la poeton. Aŭ ĉu efektive ankaŭ la lingvo? Juĝu mem per alia poemo, ĉi-foje komuna kun la poemaro saturno:

Trapezoj

Dudek jarojn mi dediĉis
al la kvadraturo de unu cirklo,
absorbite,
pende de trapezo.

De nun, ni ludu per fraktaloj,
kun la fajro,
kun miraĝoj alitipaj.

Ekzemple, ni desegnu arabeskojn.

Pri ĉi poemo la aŭtoro publikigis artikolon en Fonto (2001). Li asertis i.a.:

"Sed, por tiu volanta vidi, la imperiestro nudas. Jam antaŭ longete ankaŭ mi perdis la entuziasmon [pri esperanto]. De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj kutimaj, duonfalsaj argumentoj. (...) Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis "nobla hobio", nun, kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo, kun ĉiuj siaj loĝantoj, montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.

(...) Al esperanto mi dediĉis amason da tempo kaj energio, pri kio mi, ĥaosulo kaj pigrulo, ne pentas. Al mia lernado de esperanto mi ŝuldas multon: geamikojn, legojn, vojaĝojn, alian vidon kaj komprenon de la mondo, nerekte eĉ mian nunan laboron. Sed tio ne sufiĉas por eterne. Multaj aliaj aferoj jen zorgigas, jen plezurigas min, okupas pli vive kaj freŝe miajn minutojn kaj mian atenton. Resume: iom post iom mi sukcesis redoni al esperanto la lokon kiun (miaopinie) ĝi meritas en mia vivo. Kaj ĝi restas ne tro granda."

Nu, eble ne tro granda, tamen restas, feliĉe restas. Kaj ni, admiremaj legantoj, povas nur danki lin pro tio.

La libro celakantoj signas la plenan artan maturiĝon de Camacho, la elprovadon de lia poeta kapablo, la pinton de lia rafinita poezio -ĝis nun. Multaj el ĉi poemoj legeblis dise en revuoj, sed libroforme aperis nur lia parto en Ibere libere (1993), komuna poemaro kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, eldonita kiam Camacho junis 26-jare. La aŭtoro saĝe decidis inkludi ilin en celakantoj, eventuale por pli bone sekvi lian evoluon enhavan, stilan kaj forman. Jam en Ibere libere li montriĝis originala voĉo en nia parnaso per plenmano da poemoj. Nur ok aperis tiulibre, tamen sufiĉaj por riveli lian beletran kvaliton kaj almenaŭ du el liaj jam ŝatataj temoj: dio ne ekzistas (miraklo) kaj lirika amo neniam tro eksplicita (viajn, kiel, mi). Samepokas januara (eksigita siatempe el Ibere libere), kiu tuŝas politikon, alian el la ĉeftemoj de Camacho.

Kio estas en celakantoj? Kune kun saturno, enestas ĉiuj enlibrigindaj poemoj de la aŭtoro inter 1989 kaj 2004, cetere aranĝitaj nur laŭ dato de verkado, ne laŭ temaj unuoj. Rimarkeblas evoluo post Ibere libere, ĉefe metafore kaj trope, sed ja plu estas karakterizaj ripetoj kaj rim(et)oj ne nur sonaj sed ankaŭ vortaj kaj semantikaj. Jen ekzemple kaj resume la poemo La vivo:

Sencela kanto
–la vivo, kiel maroj
sen celakanto.

Por fari ĉi recenzon mi legis samtempe la alian ĵus eldonitan poemaron, saturno, kaj ricevis la impreson, ke Camacho dise rimas iom senzorge aŭ ne tro atentas pri piedoj... Tamen sufiĉe multaj poemoj en celakantoj sekvas striktan metrikon. Nu, kun aŭ sen rigora metriko, la aŭtoro ja elmontras lertan metiismon diversloke, ekzemple en mi, kiu tenas poemo-longan rimadon per maloftega finaĵo -uas (enuas, ĝuas, evoluas, batuas, asiduas...): ĉu intenca kontrastigo?

Enhave la nuna Camacho havas ligojn kun la Auld de La infana raso, kvankam spirite pli proksimas al Ragnarsson kaj Edwin de Kock, al iliaj skeptikismo kaj pesimismo. Ekster Esperantujo li videble ricevis influon de Ĥajam, Kavafis, Pessoa... Kelkaj poemoj en celakantoj estas laŭtlegindaj, kaj ni trovas verajn majstraĵojn (foje mallongajn –kaj trafajn!), ekzemple Trapezoj, mi, kaj, juĉe dompordo (la "galabijo en Bruselo" en la postparolo de Mauro Nervi). Aparte elstaras, laŭ mia gusto, Oksfordo, poemo forme perfekta kaj tre kamaĉeska:

(...) Pulsas plue la potenca
anim' de librotekoj, plenmatura,
aroma por eterne kun la puro
de spitaj, spritaj, splitaj konsciencoj.

Kaj la juvelo en la libro: Monologo kun Mediteraneo, poemo verkita en 1993 preskaŭ 200 versojn longa, kompreneble ankaŭ teknike kaj disvolve senriproĉa, kiu ja meritus apartan studeton. Ĝi plenas de memorindaj versoj -kiel aliaj poemoj ĉi-kolektaj- kaj la aŭtoro rakontas impresojn kaj pensojn pri la jugoslavia milito:

Ĉar viroj armisticos, viroj paktos,
kaj post la ritaj jeso kaj konfeso,
ĉi viroj siajn krimojn intermiksos
(...)
En la vilaĝo ĉio antaŭtimas.
Tagiĝas. Viraj ombroj en la valo
avancas, kuras, rampas kaj atendas.
Unuaj pafoj. Iu mortas ie.
(...)
La virojn ekzekutas. Kaj la inojn?
La inojn la soldatoj forkondukas
fiere al la tendoj kaj kabanoj.
(...)
–Ĉu ankaŭ vi -la maro min demandas-
obee trudus vin en fremdan sinon
pluroble sendefendan? Ĉu vi povus
konverti vin en ŝikan kanibalon,
en hidan kaj senbridan mizoginon?
(...)
Ĉu ni konas nin mem? Nia interno
kavernas, grotas, antras nesondeble.
(...)
La sekvo klaras, Mar': nenio nova.
Atako kaj okupo sin proklamas.
Detruo. Morto. Rompo de himenoj
kiel en Trojo, Varsovi', Bizanco:
aktoroj fluas, nur la armo samas.
(...)
En la rutin' kaj pigro miaurbaj
virga knabino ridas malamare.
Rankoro ĝermas inter blindiĝintoj,
en viroj remanencas prainstinktoj
kaj la maten' odoras pubohare.

Nesurprize, Auld angligis la poemon. En ĝi aperas alia el la aŭtoraj ĉeftemoj:

En ĉi epoko naŭze egoisma
neniu volas agi plu, personi,
esti si mem, individui plene,
sed nure parti, membri sendecide.
En ĉi epoko oni volas oni.

Omaĝoj kaj malomaĝoj -kiujn la leganto malkovru- iom tro abundas ĉi-libre (Auld, Boulton, Carr, Fernández, Georg Silber, Katulo, Le Puil, Liven Dek, Meva Maron, Régulo, Trifonĉovski, Waringhien...). Kaj ankaŭ al liaj e-aj gepatroj, Ada Sikorska kaj Ghian Carlo Fighiera en la libro-dediĉo -plus omaĝo al la veraj gepatroj en la dediĉo de saturno, Anastasio Camacho kaj María Cordón.

Labore, iom post iom, ni konas facetojn de la verkisto, ĉar li montras sian intimon, ĉefe sian aman mondon, nur po etaj dozoj... Preskaŭ ĉion ni devas diveni: Ŝajne iel-ial rilatas al amo Ĉu mi konas vin..., viajn, mi, ju kaj Varapisto, eble kaŝa am-poemo. Pri lirikaj sentoj Camacho ja parolas malfacile...

La neekzisto de dio reaperas en Damo kaj infano, plus la ideo de morto, same kiel en Oldiĝo, kiu insistas pri unu el la verkistaj obsedoj, nome tempopaso. Ĉi poemon konsistigas nur tri trafaj linioj:

Ĉiu-angule
kaj -molekule velki
aŭ nelgi.

Kaj en El Urana Romancaro miksiĝas du el la ĉeftemoj de la aŭtoro en vesto de facile lirlaj versoj, nome dioj maleblas kaj "vivo estas revokrevo", spicita per humureca enhavo kaj formo. Ĝuste humuron ni ja trovas plur-poeme, ekzemple en La melono -primovada amuziĝo-, Katastrofoj, Feliĉan LKK-naskalon!, Emancipo, Orela homo... Kurioze, kelkaj poemoj kamaĉaj -se mi rajtas uzi ĉi vorton- estas kantotekstoj por E-muzikgrupoj. Kaj fine la delica satiro Pri t.n. bestorajtoj, kun simpatia zamenhofaĵo en la tria parto: "Leono estas besto".

Ne ĉio brilas tamen en celakantoj: Foje nin surprizas ne veraj poemoj, sed nur ideoj aŭ etosoj por (kreotaj) poemoj, kiujn la aŭtoro ne sukcesis plene disvolvi. Bedaŭrinde, ĉar la libro povus esti ronde perfekta... Mi pensas pri Freneziĝinto, Scienca enigmo, En la parko, kaŭras kaj nokto. Ĉi lastan eĉ la aŭtoro agnoskas malbona 109a-paĝe -Kial do konservi ĝin ĉi-libre?

Ĉar mi rajtas libere aludi ankaŭ la samtempe eldonitan dulingvan poemaron saturno, mi ja faros. Teorie saturno enhavas poemojn verkitajn en du lingvaj versioj paralelaj (hispane kaj esperante) plus kelkajn poemojn unulingvajn kun la responda traduko. Nu, mi simple ne kredas, ke tia verkado eblas, ĉar laŭ la gurdita sed ververe vera eldiro de Mallarmé, poemojn oni faras ne per ideoj aŭ pensoj sed ja per vortoj... Speciala simbolo indikas kiu poemo estas la originalo, kaj kiu, la traduko: Kial, se entute tio gravas nur por la aŭtoro? Kaj cetere, foje aperas kiel tradukoj ŝajnaj originaloj.

Tradukanto ĉiam estas trukanto: multe pli tradukanto de poemoj, same perfida kiel naiva, nekorektebla fiaskonto, kiu tamen elaĉetas sin per strebo al alta belo... Camacho apartenas al tia tribo de falsistoj kaj pretendas traduki -sin mem! Nu, eble ne tro atentu miajn lastajn vortojn... Prefere mi ripetu, ke celakantoj fakte markas mejloŝtonon en la esperanta poezio. Jen libro, kiun mi certe relegos.

Antonio Valén

Pensiga legaĵo en "ne tre facila lingvo"

Celakantoj, poemaro de Jorge Camacho, 118 p., eld. Bero, Rotterdam, 2004.

Saturno, 40 p., dulingvaj poemoj de la sama aŭtoro kaj eld.

La du verskolektoj evidente prezentas iun tutaĵon, ĉar ja apartenas al la sama aŭtoro, aperis samtempe ĉe la sama eldonejo kaj eĉ havas tute saman dezajnon. Samtempe la libretoj ŝajnas al mi multe diferenci enhave. Ĉu do la kolektoj vere estas du partoj de la tutaĵo aŭ rajtas vivi sian apartan vivon – jenas la enigmo de Jorge Camacho, hispano, ŝatanta Finnlandon (kion li nekaŝeble konfesas en kelkaj siaj versaĵoj) kaj parolanta kelkajn lingvojn.

Laŭ mia opinio pli interesas la unua volumo. Ĉi tie renkonteblas plej diversaj formoj - de tre modernismaj tra tute klasikaj ĝis la plej rafinitaj (kiel rondeloj, hajkoj k.s.); ĉi tie eblas trovi plej diversajn temojn - de meditado pri la homa esenco kaj naturo tra "manifesto" de pagano, malakceptanta dion (la versaĵo "miraklo"), ĝis foje akra politikumado. Multas ankaŭ versaĵoj kun Esperanta fono - vers-omaĝoj al reprezentantoj de Ibera Skolo kaj kelkaj aliaj famaj esperantistoj; acida kritiko kaj amara satiro pri kelkaj movadaj okazaĵoj k.s.

Multas kreaĵoj malgrandaj dimensie, sed profundaj enhave kaj fajnaj forme. La aŭtoro tre trafe utiligas aliteraciojn, lerte kunligas la formon kaj la enhavon. Se provi priskribi la dominantan stilon, eblas diri, ke ĝi estas filozofi-baza analizo de la okazaĵoj, svarmantaj ĉirkaŭ ni ĉiuj.

La kolekto "Saturno" persone al mi ekŝajnis malpli interesa. En ĝi la densaj, iom monotonaj kaj tedaj meditadoj (plejparte sen rimo kaj ritmo) estas akompanataj de iliaj tradukoj hispanen (la traduko estas ĉiam proza, eĉ kiam temas pri ritmo-havaj versaĵoj). Tamen, eĉ spite al ioma abstrakteco de la versaĵoj la dua volumo estas same pensiga, kiel la unua; la bildoj, prezentataj en ĝi estas same frape freŝaj kaj plensukaj. Krome la dua volumo tutcerte estos utila al hispanlingvuloj, studantaj Esperanton aŭ al esperantistoj, kiuj okupiĝas pri la hispana - pri la fideleco kaj lerteco de la tradukoj oni apenaŭ povas dubi.

Fine de ĉiu volumo troviĝas eseeto pri la aŭtoro mem kaj pri lia kreado; krome, vostas sufiĉe detala kaj kelkloke interesa komentaro. La libretoj mem estas bele ornamitaj kaj bone eldonitaj.

Koncerne la lingvaĵon, ĝi estas tre riĉa kaj potenca; por multaj legantoj (aŭ, kiel dirus la aŭtoro, "leguntoj") la kolektoj estos bona kaj eble eĉ malfacila ekzerco pri "ja ne tre facila lingvo Esperanto". Kelkfoje la aŭtoro uzas eĉ iom "riskan" lingvaĵon, sed entute la stilo de la versaroj estas tre bona kaj vere ĝuinda.

Se do vi ne timas iom komplikan kaj filozofian poezion, la versaĵoj de Camacho fariĝos por vi pensiga kaj pasiiga legaĵo ne nur por unu tago.

Paŭlo Moĵajev

Vivo intelekta en Saturno

Publikigita ĉe
Boletín 2005
Post kelk-jara silento, almenaŭ libro-forma, la adopta madridano Jorge Camacho reaperas sur la panoramo de la esperanta literaturo per du sam-tempaj kaj paralelaj poemaroj: saturno –du-lingva eldono hispana-esperanta, aŭ inverse- kaj celakantoj. Ambaŭ volumoj kolektas la leonan parton de lia poezia produktado post la jaro 1989, kaj prezentas al la interesata publiko vastan rigardon, kvankam ne elĉerpan, super la spronoj kaj vitalaj zorgoj instigantaj la iaman teror-infanon -ve al li, ne plu infanan...- de la esperanta marĉeto.

En la volumo saturno, pri kiu mi okupiĝos, la aŭtoro fiksas siajn principojn kaj sent-koordinatojn pri plej diversaj aspektoj de la ekzistado kaj (mal)evoluo, ne nur homaj: de socia alieniĝo al detru-imuna mirego pri la universa teksturo kaj strukturo, kun disgutaj haltoj ĉe motivoj pli intimaj, i.a. amoro, soleco aŭ nostalgio.

Pluras la manieroj, per kiuj la poetoj malvualas mond-facetojn nevideblajn por la okuloj de ordinaraj neinicitoj. Ekzemple, la eŭska Jon Mirande -bardo natur-dotita per long-atingaj anim-okuloj- montras al horizontoj nete transcendaj. Lin ne korsetas la prema trud-kitelo de sensoj kaj spertoj; lin oscedigas nia "mondo de iluzioj, supraĵa kaj teda"; li fajfas pri raci(ism)a sciado, sufokinta "la prahoman intuicion". Mirande ribelas, kaj liveras propran, intraan, mem-konscian interpreton -ja deliran, sed ĉu tio gravas?- pri rutina mondo el bagatelaj aperaĵoj. Temas entute pri ŝamano, pri poeto-magiisto: la natura malamiko de la raciema intelektulo.

Kial do mi mencias Jon Mirande? Simple ĉar Jorge Camacho antipodas... Sed atentu!, ne misrange: nur lia mond-percepto iras diametre kontraŭan vojon. La ŝtofon, per kiu poeti kaj metafori li trovas senplie antaŭ la nazo: en nokta sak-strato, sur ruga vulkana pejzaĝo, en efemera elektrono, en fosilioj kaj stalaktitoj, aŭ inter la ringoj de Saturno. Li perintelektas kaj konvertas la naturajn elementojn en poeziajn arketipojn, laŭ kiuj li elverŝas siajn sentojn kaj impresojn pri demando esence eterna: nia loko sensignifa en universo ĉiam sama kaj kontinua. Kontraŭ eventualaj akuzoj, ke li vort-ludas per aspraj konceptoj li pravigas sin senapelacie:

Oni rajtas poeti per la vortoj,
sed ne per la konceptoj. Formi rimojn
kaj sonorajn kontrastojn. Metafori.
Tamen oni ne ludu elementojn
(plateno, ŝtal’, sulfuro) kaj tumorojn,
kikerojn, fosiliojn, galaksiojn.

[El Matemoj]

Lian renesancan, vast-horizontan sci-volon katenas kaj ekscitas ĉia-specaj manifestiĝoj biologiaj, fizikaj aŭ geologiaj. Per diligento propra al pasia entomologo li dissekcas insektojn, pivajn kaj nepivajn, retroiras al pratempo por serĉi netrovitan ĉeneron, teleskopas galaksiojn kaj mikroskopas partiklojn. Oni memoru pri La nekredebla ŝrumpanta homo, klasika filmo usona pri sciencisto, kiu pro akcidenta radiado ekŝrumpas, kaj ankoraŭ pli ŝrumpas, ĝis tia grado, ke li fariĝas infinite malgranda kaj eĉ komuni-pova kun la atomaj partikloj. Nu, ankaŭ Camacho perplekse rilatas al ĉirkaŭa materio, parto-prenas ludadon de karnoj kaj masoj en senĉesa, mirige kontinua ekvilibro:

Min perpleksigas ekzisto kaj vivo.
De pozitron’ kaj universo.
De lumbrik’, de insekto, de anzino.
......
Sed perpleksigas min pleje
onia neperplekso

[El Perplekso]

Aŭ:

Miraklas,
ke miriadoj, miliardoj da ĉi masoj
da senplumaj strutoj
hastas sur la pavimo sen interkolizii,
sen perdi la ekvilibron.
......
Ali-flanke, oni nomas pozitronio
la kvazaŭstabilan, efemeran kombinon
de pozitrono kun elektron’;
atom’ ekzota

[El Pozitronio]

Tial ke la enhavo estas aranĝita laŭ strikte kronologia ordo, kaj ne ekzemple laŭ motivoj aŭ inspiroj, alternas konceptaj poemoj, pli-malpli alt-flugaj, kun ali-foje banalaj specimemoj pri kap-al-teraj marotoj: ekzemple, konto-reguligoj kun la ŝatataj malamikoj -de Bush al Silfer, kun halto ĉe la Papo kaj PP 1)- aŭ kun Dio mem. En tiuj okazoj montriĝas ioma inklino al pamfletismo, eble mapli konvinka ol en aliaj higiene vitriolaj satiroj de la aŭtoro, kiel La liturgio de l’ foiroLa Majstro kaj Martinelli.

En detala postparolo, kronanta la libron, pri la kamaĉa verkaro kaj literatura itinero, Gonçalo Neves rimarkigas: "okazis [en saturno] unua-foja klara poezia alfronto –kvankam ankoraŭ iom intelekte kribrita- de amo kaj amoro". Mi konsentas kun la portugalo. Ie kaj tie ekflagras tra la volumo sparkoj rivelantaj intimajn amo-vibrojn, kiuj plene tuŝas la korajn fibrojn de la leganto. Tamen, la intelekta karapaco, per kiu la aŭtoro kadras kaj kvazaŭ ŝirmas sian internan elfluadon, iom dampas aŭ eĉ fremdigas kelkajn intimajn kordojn de lia propra sent-maniero. Aŭ povas esti, ke mi simple eraras, kaj poeto rajtas ja ne malkovri siajn plej kaŝitajn korajn faldojn.

Malgraŭ ĉi lasta hezito, apenaŭ tuŝanta la esencon kaj ambicion de la poemaro, mi opinias saturno varme rekomendinda libro. Aldone, danke al la du-lingva eldono, hispan-lingva leganto ricevos ankoraŭ premion: kompari impresojn kaj spurojn -almenaŭ por la subskribinto ne ĉiam egal-efektajn- de ambaŭ versioj, hispana kaj esperanta.

1) PP au Popola Partio: dekstra hispana partio, al kiu la autoro ver-ŝajne ne apartenas.

Joxemari Sarasua

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.