La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lingvo kaj menso

  • Verkinto: Noam Chomsky
  • Tradukinto: Edmund Grimley Evans
  • Originala lingvo: angla
  • Kontribuinto: Antaŭparoloj: Probal Dasgupta kaj Hiroshi Nagata
  • Speco: alia libro
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€9.90
  • Eldonjaro: 2010
  • Formo: libro
  • Priskribo: Kolekto de eseoj okupiĝantaj pri lingvosciencaj kontribuoj al studado de la menso, formo kaj signifo en naturaj lingvoj, naturo de la lingvo, lingvoscienco kaj filozofio, biolingvistiko.
  • Paĝoj: 188
  • Alto: 210 mm
  • ISBN: 9789290171140
  • Notoj: Serio "Scienca Penso" n-ro 2
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Belaj figoj post Pasko


2011/01, p. 22

Kiam la redakcia sekretario de MONATO proponis al mi, ke mi recenzu la prestiĝan Lingvo kaj Menso de Noam Chomsky [ĉomski] en traduko de Edmund Grimley Evans, mi sentis min kvazaŭ elementa instruisto pri matematiko, al kiu oni petas komentarii Ejnŝtejnon ... ĉar almenaŭ en Eŭropo Ĉomski estas konsiderata iu duondio. Do ... mi hezitis.

Eskapo el premo

Sed ... mi pripensis, ke fakte ne estos mia tasko komentarii la tekston de Ĉomski! Mi prijuĝu la esperantan eldonon, la tradukon de Evans do. Nu, tio estas rapide kaj facile farebla! La traduko estas tutsimple perfekta, modela kaj senriproĉa. Plie ĝi aspektas facila. Tio signifas: dum la legado la novaj terminoj (novaj, ĉar plejparte ne jam antaŭe troveblaj en publikaĵoj) neniel ĝenas, neniel bremsas la legadon, donas do impreson de facileco, de natureco; la uzitaj terminoj do certe estas bonaj. Nur unu solan terminon mi renkontis, kiu ne tute plaĉis al mi, por kiu mi pensis havi pli bonan solvon. Laŭdinde estas, ke ĉiuj titoloj de cititaj libroj kaj artikoloj ricevis apudan esperantan tradukon, kaj mi povas certigi, ke estas aparte malfacile kaj riske traduki titolojn.

Perlo de estonta kompleta ŝnuro

La libro estas (kompreneble?) tradukita en multajn lingvojn. Nederlanda traduko aperis jam en 1970. (Inter krampoj: Se la angla estas vere la I.L. kaj se vere ĉiuj lingvistoj perfekte regas ĝin, kial oni tradukis la libron? Pripensu foje, kaj vi komprenos, ke mi metis iun adverbon, en antaŭa frazo, inter krampoj.). Do nun ankaŭ en Esperanton, kiel dua (post Darvino) en la serio Scienca Penso, kaj mi pensas – ĉar ne ĉiuj esperantistoj scias la anglan, kaj do ne ĉiuj esperantistoj estas lingvistoj – ke ĝi meritas tiun honoron. Mi volas, cetere, kun miro kaj admiro, emfazi, ke temas pri vera „libro” laŭ la vidpunkto de bibliofilo. Ĝi estas ne glubindita, ne kvazaŭbindita, sed vere bindita kaj konsistas el sep kunkudritaj kajeroj (en la ne-PIV-a signifo de „parto de ... kaj ene de ... libro”), kio estas raraĵo nuntempe. Interalie, tial mi uzis antaŭe la adjektivon „prestiĝan”, do ne nur pro la enhavo.

Ĉio estas relativa en la mondo

En mia lingvika laboro dum la pasintaj jaroj mi konstatis, ke la duondieco de Ĉomski estas precipe eŭropa, ĉar en Usono liaj kontraŭuloj, ofte eĉ nepre malamikoj, estas multnombraj. Ne nur ĉar „neniu estas profeto en sia urbeto”, sed oni, ŝajnas al mi, ankaŭ projekcias sian politikan kontraŭecon sur lin. Ĉar oni ne simpatias kun liaj politikaj ideoj (estas konate, ke Ĉomski ne estas tajloro, kiu restas ĉe sia laboro), oni deziras ofte eĉ ridindigi lian profesian laboron. Mi trovis, en Interreto, en usonaj recenzoj, multe pli da atakaj recenzoj pri liaj verkoj ol da laŭdaj. Pri unu kritiko mi tamen samopinias.

Mi pekas nun kontraŭ mia decido ne priparoli la ĉomskian enhavon. Ĉiu el la sep ĉapitroj estas teksto de iu el liaj publikaj prelegoj universitataj. Mi estas certa, ke liaj prelegoj estis tre sukcesaj ... ĉar kiel prelegoj ili estas absolute nekompreneblaj, kaj ĝuste tiaj prelegoj estas plej sukcesaj en universitatoj. Ju malpli oni komprenas, des pli oni laŭdas (admiru mian intelektan povon!). Aliflanke ... se vi malrapide digestante legas, relegas kaj studas la tekstojn... vi malkovros trezorejon de perloj, kiuj kuniĝas en brilantan ĉenaron ... eĉ se vi poste, en aliaj ĉapitroj, konstatos, ke vi povos, kiel Ĉomski mem faris, ordigi ilin en alia maniero, por konstrui alian same admirindan ĉenaron. Kiel en matematiko, oni ankaŭ en la ĉomskia sistemo nepre devas konstrui sian konon ĉeneron post ĉenero, ĉar ĉiu ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi. Ĉomski ja proksimas la idealon de spirita edziĝo inter matematiko kaj lingviko. Ankaŭ se vi iam en universitato studis la ĉomskiajn teoriojn, vi komprenos pli bone, vi eble finfine komprenos, nepre pli funde komprenos lian rezonadon, eble eĉ danke al la tutesperanta teksto. Simpla legaĵo ĝi ne estas, kaj la libro certe ne legiĝas kiel romano.

Nuneca eldono

La apero de la libro en Esperanto certe ne estas „figoj post Pasko”. La traduko estas farita laŭ la tria eldono (2006) de la originalo (1967). Kaj la dato 2006 estas grava, ĉar tiu ĉi eldono enhavas kvar novajn ĉapitrojn. En tiu maniero vi povos sekvi la evoluon de la teorioj, kaj vi povos demandi al vi mem, kial vi ne mem faris la evoluajn rezonojn, kiujn Ĉomski skizas en la lastaj ĉapitroj. Evans ankaŭ tradukis kaj enmetis la antaŭparolojn de ambaŭ antaŭaj eldonoj. Kvankam mi mem estus preferinta tradukon de Sintaksaj strukturoj (1957), mi pensas, ke por ĝenerala publiko tiu ĉi libro estas pli taŭga, ĉar plejparte ĝi traktas problemojn, kiuj ne estas pure kaj nure lingvikaj. La tekstoj estas partoj el la teorio de Ĉomski, kaj do certe la libro ne estas resumo de ĝi.

La vangoj de la truto

Sed eĉ se vi ne kutimas iam ajn legi enkondukojn, mi konsilas al vi nun, tamen, legi la treege gravajn, interesajn kaj instruajn specialajn antaŭparolojn de tiu ĉi esperanta traduko. Se laŭ la kutima diraĵo „la veneno sidas en la vosto”, tiam nepre en la malvosto sidas malveneno; ĉi tie la komenco vere estas la ĉerizo sur la torto! Tre interese kaj unike estas, ke, denove danke al nia lingvo, du lingvistoj el tre malsamaj regionoj, kaj apartenantaj al lingvaj familioj, kiuj ne ĉiam sentas sin tre komfortaj en ĉomskia medio, verkis tre legindajn kaj valorajn enkondukajn tekstojn. La hinda profesoro Probal Dasgupta verkis pri La internacia lingvo kaj universala gramatiko kaj la japana profesoro Hiroshi Nagata verkis pri La evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky. Interesa en la kontribuo de la japana profesoro estas la kelkfoja uzo de „alproksimiga tempa korelativo”, nome, „ĉi tiam”. Kiel vi tradukos la paron „ĉi tiam” kaj „tiam” en vian nacian lingvon? Ĉu „ĉi tiam” = „nun”? En la teksto mi ĉiuokaze ne povus anstataŭigi la „ĉi-tiam”-ojn per „nun”-oj, kaj la vortkombino havas signifon kaj sencon en la frazoj. Mi ne scias, ĉu oni donis anglalingvajn tradukojn de ambaŭ artikoloj al Ĉomski, sed mi esperas ke jes.

Petro De Smet'

Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj


2013, №7 (227).
Lingvo kaj menso

Malgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvistika priskribo de aliaj lingvoj. Eĉ lingvistikaj terminaroj mankas; la Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (angla-esperanta-hungara kaj germana-esperanta-pola versioj, Koutny 2003, 2008) entenas nur la bazajn terminojn.

Por esperanto tradukliteraturo estis komence kaj ankaŭ nun estas tre grava, ĝi same riĉigas la esperantajn kulturon kaj lingvon kiel la originalaĵoj. El la monda belliteraturo multaj klasikaj verkoj estas tradukitaj esperanten, sed en sciencaj kaj teknikaj terenoj estas grandaj mankoj, ofte ne ekzistas eĉ bazaj enkondukaj verkoj, ne parolante pri aktualaj superrigardaj verkoj.

Bedaŭrinde, la situacio por lingvistiko estas eĉ pli malbona ol averaĝe. Ĉu ni konkludu, ke esperantistoj interesiĝas unuavice pri esperanto, uzas siajn proprajn metodojn por priskribi ĝin? Tiel okazas memvola izoliĝo de aliaj lingvoj kaj de la monda fluo de lingvistikaj pensoj. Aliflanke ni pretendas, ke lingvistoj interesiĝu pri esperanto... Por dialogi kun lingvistoj necesus apliki por ĝia priskribo ankaŭ metodojn uzatajn por naturaj lingvoj. Jes ja, esperanto estas natura lingvo, en la nuna epoko ĝi plenumas ĉiujn funkciojn de naturaj lingvoj. Necesas trovi ĝiajn trajtojn similajn al aliaj naturaj lingvoj kaj ĝiajn specifajn, kiuj distingas ĝin de ili. Tio eblas, se ni uzas similajn kadrojn por la priskribo.

La unua paŝo estas ekkoni la ĝeneralajn mekanismojn malantaŭ ĉiuj lingvoj, ekkoni kaj traduki lingvistikan literaturon. Sed kiel komenci? Ja abundas libroj pri lingvistiko, diversaj skoloj malsame aliras la problemojn kaj la terminoj ne ĉiam kongruas. Plej bone estus traduki lingvistikan enciklopedion, ekzemple, tiun de D. Crystal. Tie diversaj lingvistikaj terenoj estas prezentataj, ne skolospecife, tio spronus la terminologian laboron pri lingvistiko.

Necesus traduki ankaŭ kelkajn klasikaĵojn el lingvistiko. La verkaro de Chomsky certe apartenas al tio, do la elekto de UEA estas bona. Chomsky estas korifeo de moderna lingvistiko; li famiĝis ankaŭ pro sia politika sinteno. Lia lingvistika agado dum pli ol 50 jaroj influis kaj influas forte la lingvistikan pensadon. Fine de la kvindekaj jaroj li kreis novan paradigmon per sia genera gramatiko kontraŭstarante la tiaman kondutisman aliron al lingvoj. Kion elekti de tiu fekunda sciencisto? Liaj lingvistikaj konsideroj multe evoluis de la genera transforma gramatiko tra la universala gramatiko, aperis lia teorio pri principoj kaj parametroj, pri regado kaj ligado ĝis la minimumisma programo kaj eĉ trans ĝi. Eblintus traduki iun el liaj pli aktualaj verkoj ol la Lingvo kaj menso, sed iu ajn elekto estus demandosignebla, ja tio estus nur guto el lia verkaro.

La Lingvo kaj menso estas unu el la famaj verkoj de Chomsky, kiu aperis en tri eldonoj (1968, 1972, 2006) kaj multaj tradukoj. La prelegaro intertempe ampleksiĝis de 3 ĝis 7 ĉapitroj, ja lia aliro ŝanĝiĝis dum la tempo. Li envolvas filozofion kaj psikologion al la traktado de lingvistiko. Pro la prelega fluo, ne estas pluaj subĉapitroj, kiuj povus faciligi la komprenon, nek aparta bibliografio. Sed nekutime, la libro havas kvin antaŭparolojn: du enkondukajn al la esperanta eldono far du esperantistaj lingvistoj kaj tri antaŭparolojn de Chomsky mem por la tri ldonoj.

Probal Dasgupta, kiu havas bonajn fakajn rilatojn kun la aŭtoro kaj konsideras sin genera lingvisto, prezentas la Universalan Gramatikon (kun rimarkoj pri la internacia lingvo), disvolvitan far Chomsky kaj konsideratan kiel bazo por la lingva kapablo de la homa specio kaj genetike hereditan. En la dua antaŭparolo Hiroshi Nagata skizas la evoluon de la ĉefaj tezoj de Chomsky prave ne ellasante kritikon, nome ke “lia esplormaniero estis kaj estas ekskluzive idealigita. Sekve sufiĉas esplori ĉe la angla lingvo por kapti eblajn propraĵojn de la universala gramatiko”. Nagata proponas esplori, kiujn principojn starigitajn kiel universalajn, posedas esperanto, kaj utiligi esperanton por ekzameni la taŭgecon de universala gramatiko – pri tio mi povas nur konsenti.

La rilato de menso kaj lingvo estas baza lingvofilozofia demando, kiu delonge interesas pensulojn. Chomsky prezentas en la unuaj tri ĉapitroj la pasintecon, la nunon kaj la estontecon (en la 1960aj jaroj), kiel lingvoscienco povas kontribui al la studado de la menso. La sekvaj ĉapitroj traktas formon kaj signifon en naturaj lingvoj (4a), la formalan naturon de la lingvo (5a) kaj lingvosciencon kaj filozofion (6a). La 7a ĉapitro Biolingvistiko kaj la homa kapablo estis aldonita por la 3a eldono (2006) kaj spegulas la lastatempan reviziitan aliron de Chomsky al la problemo. Indekso de nomoj kaj nocioj finas la libron.

La traduko de Edmund Grimley Evans estas adekvata, li sukcesis solvi la problemojn, kiujn starigis la esperantigo de terminoj de genera lingvistiko. Tamen pri kelkaj terminoj eblus diskuti. Ekzemple li uzas frazeron por la angla phrase anstataŭ sintagmo, kiu ne estas malbona, sed en la akronimoj ĉe la frazostrukturo, kie F dividiĝas al SF kaj VF, ĝi rememorigas frazon. Krome ĝi uziĝas ankaŭ en la senco de frazrolo (en la supre menciita etvortaro). Por immediate konstituent eblas uzi senperan konstituenton. Mi pridubas ankaŭ la neceson de framo anstataŭ kadro.

La esperantigo de propraj nomoj estas iom danĝera, ja ili identigas homojn kaj lokojn. Aspektas strange sur la titolpaĝo, ke la eldonisto UEA rilatas al Rotterdam (ne Roterdamo), sed Chomsky al Masaĉuseca (ne Massachusetts) Instituto de Teknologio.

La 2a volumo en la serio Scienca Penso (la unua estis la fama verko de Darwin) estas interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj.

Ilona Koutny

Recenzo de “Lingvo kaj menso”


novembro 2010
La usona lingvisto Noam Chomsky estas famega ne nur kiel fondinto de la tiel nomata genera lingvistiko, sed ankaŭ multe pli vaste pro sia politika verkaro. Tiun lastan ni ekkonis dum la lasta jardeko per kelkaj artikoloj tradukitaj kaj enretigitaj ĉe Le Monde Diplomatique en Esperanto, sed nun troviĝas esperantigita ankaŭ lia Lingvo kaj menso, kolekto de lingvistikaj kaj scienco-filozofiaj eseoj, kiuj parte jam estis tradukitaj al multaj naciaj lingvoj.

La libro originale estas sufiĉe kaose organizita. Ĝi aperis en tri eldonoj (1968, 1972 kaj 2006) kaj la enhavo kreskis de tri al ses kaj fine sep eseoj. Ili estas tiel longaj ke la nura manko de subĉapitroj (krom en ĉapitro 5) igas ilin malfacile legeblaj. Pliaj baroj al kompreno estas akademia stilo, malfacileco de la temo kaj la malkutima pensmaniero de Chomsky. La ĉapitroj estis verkitaj en la ordo 5-1-2-3-6-4-7, sed se oni volas komenci kun la malplej malfacila kaj fini kun la plej malfacila, mi rekomendas la ordon 4-6-7-5-1-3-2. La ne malpli ol kvin antaŭparolojn – du por la Esperanta eldono kaj tri de Chomsky mem por ĉiu originala – oni prefere legu laŭ la presita ordo.

En siaj antaŭparoloj Probal Dasgupta kaj Hirosi Nagata taskigis al si ne nur doni superrigardon pri la evoluo de la genera lingvistiko, sed ankaŭ rilatigi kaj harmoniigi ĝian ekziston kun tiu de Esperanto. Laŭ mi, ili ne plene sukcesis. La tradicia vido de la lingvo, daŭre konservata ne nur en la Esperanto­movado, estas de arbitre kunmetita socia komunikilo. La genera lingvistiko renversas ĉiujn kvar partojn kaj vidas la lingvon kiel nature kreskantan esprimilon de la individuo. La konsekvencoj kraĉas en la vizaĝon de la komuna saĝo: Ne vere ekzistas malsamaj lingvoj, kaj Esperanto do estas “nur” unu plia konkreta dialekto de la unusola abstrakta homa lingvo, ĉu rekte per si mem, ĉu nerekte per “parazitado” de la gepatra aŭ alia dialekto regata de la unuopa parolanto. Kvankam ĉi tiun gravan punkton la antaŭparoloj bedaŭrinde ne disvolvas, ili legindigas la libron al multe pli vasta publiko.

Oni rajtas demandi sin kial oni elektis tradukigi ĝuste ĉi tiun verkon kaj ne ekzemple "Novaj horizontoj" aŭ "Pri naturo kaj lingvo", menciitajn sur ĝia dorso. Ili estas pli aktualaj kaj la lasta enhavas intervjuon, en kiu Chomsky devas esprimi sin iom pli kompreneble ol kiam li mem verkas. Tamen la verko sidas tre bone kiel la dua ero de la serio “Scienca Penso”. Unue ĝi estas “mejloŝtona el historia vidpunkto”, laŭ la kriterio menciita de la seria redaktoro José Antonio Vergara. Due ĝi tuŝas iujn neadekvatajn punktojn de la teorio de Karolo Darvino – kies "La origino de specioj" tre konvene estas la unua libro de la serio. Trie, Chomsky en ĉi tiu libro iom pli detale diskutas pri Ferdinand de Saussure, aparte interesa al esperantista publiko.

La tradukinto Edmund Grimley-Evans ĝenerale brile solvis la gigantan taskon. La nomojn de la plej famaj sciencistoj de la pasinteco li esperantigis, kio precipe pro la adjektivo kartezia ŝajnas esti bona decido. Aliflanke la hazardaj nomoj en frazekzemploj devus aperi en akuzativigebla formo, dum male oni preferus legi ekzemple netradukitan NP anstataŭ SF – tuj rekoni la konvencian mallongigon viditan aŭ revidotan alilingve estus pli oportune por la leganto. Ĉiuj vortoj estas troveblaj en PIV de 2005 aŭ klarigitaj en la teksto mem, sed malgraŭ tio utilus aldoni antaŭnoton pri la elekto de la plej gravaj terminoj, kiel okazis en la unua franca traduko. Neeviteble, pluraj ŝlosilaj vortoj mankas en la pli fruaj eldonoj de PIV.

Restas iuj malglataĵoj en la traduko, sed ĉefkulpa pri ili ŝajnas esti mallaboremo aŭ manko de provleganto. Traŝteliĝis du gravetaj eraroj, nome rekursa (anstataŭ la PIVaj rekursia aŭ rikura) kaj biontologio (la originalo havas "natural history" kaj temas simple pri natur­historio). Ankaŭ estu menciita frazero, kiu pli bone estus frazparto (kiel en PMEG) aŭ frazdivido, se oni nepre volas eviti la neologismon sintagmo. Kontraste leksikero estas frape bona traduko de "lexical item", dum pri ingi por "embed" oni povas diskuti tien-reen (Dasgupta en la antaŭparolo uzas "enkadrigi"). Tre indas difini por la serio Scienca penso la regulon, se ĝi ne jam ekzistas, ke ĉiu eldonota libro devas esti skrupule provlegita de almenaŭ du bonaj esperantistoj alilingvaj ol la tradukanto. La provlegintoj ne estu menciitaj en la presita libro, ĉar la tradukanto ĉiuokaze havu la findecidon pri ĉiu duba punkto. Iu tia proceduro estus pli urĝa ol la (cetere utila) indekso.

Dasgupta trafe karakterizas la libron “ŝlosila duonpopularigo”, do por la alia duono oni turnu sin al unu el la pli bazaj enkondukoj, kiuj abundas precipe en la angla lingvo. La simple titolita "Chomsky" de la brita lingvisto John Lyons (1971) ekfamigis generan lingvistikon ekster Usono, nelaste per multaj tradukoj. Ĝia tria eldono aperis en 1991, sed oni povas konsideri ĝin eksdata; aliajn librojn kun la sama titolo aperigis J. McGilvray (1999) kaj N. Smith (2004). Krome menciindas "Chomsky for beginners" de D. Cogswell (1996) kaj "The Chomsky update" de R. Salkie (1990). Por legantoj de la germana mi aparte rekomendas "Noam Chomsky" de G. Grewendorf (2006).

Estas rimarkinde, ke kvankam Chomsky estas eble la plej fama kaj plej akra kritikanto de la rolo de Usono en la mondo, li ne estas marksisto – kaj en siaj lingvistikaj verkoj li ne estas malpli surpriza. Super­rigardon pri la multa polemiko ĉirkaŭ Chomsky donas kune la artikolaro "The Chomsky reader" (1987) kaj la antologio "The anti-Chomsky reader" (2004), kiuj precipe traktas lian politikan flankon. La lingvistikaj polemikoj, kiuj estis aparte akraj dum la 1970-aj jaroj, estas detale priskribitaj en "The linguistic wars" de R. Harris (1993).

Multaj miskomprenoj nebuligas la diskuton pri genera lingvistiko, sed unu estu dispelita jam ĉi tie: Genera lingvistiko ne estas bazita sur la angla lingvo, sed sur la lingvo plej intuicie regata de la unuopa lingvisto. Montri tion per Esperanto estas praktike maleble, ĉar tro malmultaj lingvistoj parolas Esperanton kiel ĉeflingvon deinfanaĝe. Tiu cirkonstanco spronis min verki artikolon, kie mi uzas danajn ekzemplojn por montri kiel aliri la studon de lingvaj universalaĵoj. Mi enretigis tiun artikolon en dana kaj esperanta versioj ĉe la adreso bit.ly/l-k-m, kune kun la notoj kiujn mi faris verkante ĉi tiun recenzon. La notoj ampleksas liston de aliaj tradukoj de Lingvo kaj menso, superrigardon de ŝlosilaj vortoj uzitaj en ĝia Esperanta traduko, kaj subdividojn de la ĉapitroj. Precipe la lasta estas bona helpilo por la legado.

Jens S. Larsen

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.