La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Civilizacio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiel ili protestas


2005/04, p. 26
monato.be/2005/008543.php -

Sen multe da atento oni povus pensi, ke la disko enhavas striktan tangomuzikon. Tamen tio neniel estas veraĵo. Unue, ne temas pri „strikta”, sed pri „strika” tango, kaj due Strika Tango estas la nomo de la muzikgrupo. La disko Civilizacio enhavas junularan rokmuzikon, en tre klara Esperanto, akompanatan de perkutiloj, gitaro, piano, orgeno, saksofono, kaj allogas al aŭskultado de la tuto. La aŭtoroj diras: „Ŝokitaj pro la brutalaĵoj de nia tiel nomata civilizacio, ni daŭre ludos. Kion fari? Tiel ni protestas.” Du kantoj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1998 kaj en 2002.

pp/cs

Muzika orakolo bonaera

Esperanto-klubo ie en Eŭropo, lundon posttagmeze. Ulo dudekkelkjara parolas kun simil-aĝa junulino:
— Ĉu vi konas ĉi kodoon*?
— Lasu min vidi...: “Strika Tango”?
— Tio estas la nomo de la bando. La albumo titoliĝas “Civilizacio”.
— Neniun el la du mi konas precize.
— Temas ambaŭkaze pri Alejandro Cosavella, argentinano, de kies pli frua bando “La Porkoj” eldoniĝis la kodoo “Ŝako”.
— Jes ja, tiun mi tre ŝatis, pleje rokmuzikan...
— Nun enestas tre variaj stiloj, de regeo, bosanovo kaj ĵazfunko ĝis lantaj, meditigaj baladoj kaj tangecaj ritmoj argentinaj. Cetere, la diskon oni produktis en Bonaero per nemultaj financaj rimedoj, kaj poste oni plibonigis kaj plibeligis ĝin teknike ĉe Vinilkosmo.
— Ĉu li bone kantas?
— Jes, tre bone, iom freneze (en la pozitiva senco). Ja li estas profesia muzikisto. Vi devintus aŭdi kaj vidi lin dum la kefo**... Espereble oni invitos lin al renkontiĝo ĉi-somere.
— Kaj enhave?
— Tre interesa. Nu, ne ĉiuj kantoj same plaĉas, evidente, sed vi trovos denuncan revoluciemon, laŭdon de ĝuado kaj plezuroj, omaĝon al aliaj druidoj kaj poetoj, taan*** percepton de la vivo...
— Kaj pri Esperanto mem?
— Eĉ tio haveblas por la sama prezo: nekabeiga dozo da esperantismo kaj homaranismo, en du eroj cetere premiitaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj (ĉu plene hazarde?) enhavas kortuŝan rimon...

* kodoo – KD, k-disko, kompakta disko
** kefo – Kultura Esperanto-Festivalo
*** taa – konforma al la tao (t.e. la vojo, vero, vivo)

Jorge Camacho

Eble versoj ne gravas…


2004. №12 (122)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-tango.htm

La apero de ĉi tiu disko ankoraŭfoje pruvis, ke estas en Esperantujo personoj talentaj, kiuj kreas interese, vigle kaj neordinare sur la muzika tereno. Aŭskultinte plejparton de la komponaĵoj muzikaj kaj vortaj mi kvazaŭ trafus percepte en la 1960-70ajn jarojn de la pasinta jarcento. En la memoro aperis iama termino por diskoj kaj por televidaj programoj — “leĝera dancmuziko de eksterlandaj (sovetiaj) plenumantoj”. Tiutempe en Sovetunio aperadis nemultaj novstilaj muzikaj estradaj grupoj (t.n. vokal-instrumentaj ensembloj), kies bazo estis tri aŭ kvar elektronikaj gitaroj, tambura aro kaj elektronika orgeno (nomata Ionika). Do tiutempe la ŝtataj kultur-metodikaj komisionoj insiste rekomendis aldoni al tiu instrumentaro ankaŭ blovinstrumentan grupon. La grupoj, kiuj turneis tra la lando, fakte estis devigitaj fari tion. Aliokaze ili ne povus fari koncertojn por la vasta publiko.

Ni, junuloj, tiam malŝatis tiujn blovinstrumentojn. Same kiel ni ŝategas ilin nun, kiam estas tro da elektronikaj sonoj. Nome simila negranda blovinstrumenta grupo — du saksoj (tenoro kaj soprano), trumpeto kun sordino kaj buglo donas al la pluraj prezentitaj muzikaĵoj apartan ĉarmon kaj allogon.

Mi speciale insistas pri la muziko. Entute melodioj impresas kiel simplaj, belaj, kelkaj — kortuŝaj, la muzikado — senriproĉa. Tamen la tekstoj de preskaŭ ĉiuj kantoj taŭgas nur kun muzika akompano. La tekstoj estas presitaj en la broŝuro, aldonita al la disko. Ili preskaŭ ne estas percepteblaj lege aŭ deklame per voĉo. Eble iuj pro simpleco, iuj — pro troa avangardismeco (“via vio via”). El la vidpunkto de la Parnasa Gvidlibro kelkaj rimoj estas ekster ajna kritiko, ie estas ne tre bela mikso el rimitaj linioj kaj samtempe el linioj tre similaj al blankaj versoj. La temoj estas tute malsamaj. En kelkaj tekstoj mi eksentis parodiajn nuancojn (eble la aŭtoroj celis nome tion). Pleja parto estas dediĉita al la movado. Ne mankas burlesko (Silento. Parto 3).

En pluraj komponaĵoj vortoj ŝajnas ne esti gravaj. En ili la muziko estas la plej grava, kaj la voĉo de solisto estas kvazaŭ ne pli ol aldona instrumento kun la propra partio. Pro tio eble la plenumo de kelkaj kanzonoj estas simila al monotona deklamado laŭ la muziko. Brila ekzemplo de tio estas Preferindus — pura deklamado pri temo movada kun akompana fono, tre taŭga por gangstera filmo, kun aparte eleganta partio de elektronika orgeno. Ankaŭ la voĉoj de la plenumantoj ne estas fortaj; ili pli similas al tiuj de bardoj, sed ne al kantistoj estradaj. Ne ĉiuj melodioj estas facile memoreblaj, sed fajna majstreco de la muzikistoj impresas profunde.

Kelkaj kantoj estas sendube elstaraj. Unu el la plej bonaj estas Jen. Unue, la teksto estas komprenebla, lakona kaj bela. Due, tiu teksto estas aro da elipsoj; sed kvankam en ĝi ne estas eĉ unu verbo, ĝi perceptatas harmonie kaj ne ŝajnas bizara. Trie, la melodio estas milde tenera, melankolia kaj kortuŝa. Ĝi apartenas al tiu plaĉa stilo al kiu apartenas, ekzemple, Nymphenburger de East od Eden (1971), parte ankaŭ baladeskaj kanzonoj de Piron en Frandu Piron (1982) — Side sur altejoLa ekzilito. Ĉi tie la teksto plene koincidas kun la etoso, kreata de la melodio. Malgraŭ ke en Nur melodio oni vere kantas, sen deklami, la vortoj eble ne estas signifaj, vokalo estas kvazaŭ aldona instrumento solanta kun akompano de elektronika orgeno kaj trumpeto.

La druido, rekonebla per karaktera ritma muziko de minora marŝo, same havas tre simplajn vortojn kaj ŝajnas sen aparta senco. Sed ĉu eble ĝi havas pli profundan, kaŝitan sencon, same kiel ĉe Fjodor Ĉistjakov (grupo Nulo) en Homo kaj kato? Temas pri sonĝoj sub narkota ebriiĝo. Almenaŭ tia kompreno, bedaŭrinde, rajtas ekzisti. Kaj la klasika demando de Hamleto, metita en finon de la teksto, aspektas ne pli ol troa eksterordinareco.

Civilizacio povas esti plaĉa eĉ nur pro la baladeska ĝenro, popularigita el jaroj 1960aj. Sed ĉu ĝi ne tro similas al la legenda The House of the Rising Sun. Sperta aŭskultanto povas kapti kelkajn kopie similajn muzikajn fragmentojn. En Via vio oni tre plezurige kantas tekston avangardisman kaj sen la melodio apenaŭ simpla. Tamen la esprimo via vio via restu enigmo por leganto-aŭskultanto.

En Homarano senteblas evidenta leĝera ironio pri homaranismaj ideoj. Tion montras kaj la intence afrikeska tamtama akompanado kaj la impete entuziasma kaj groteske solena voĉo de la solisto. Ankaŭ la trioble eldirita vorto “dankon”, sen ajna muzikornamo notita kiel aparta komponaĵo de la disko, povas aperigi demandon aŭ eĉ disputon pri Esperantaj kantoj kaj muzikistoj. Ĉu eblas konsideri Esperanto-kanto, ekzemple, belan muzikan komponaĵon kun kelkaj vortoj, deklamitaj en la lingvo internacia?

El la aldonaĵoj de La Desertoj Dezertaj belas Ĉe Montpellier (premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1998) ĉefe pro la karakteriza vokalo de Lala Caffarone.

La disko lasas tre pozitivan impreson. En la aldonita libreto, krom la tekstoj de la kantoj kaj nemultaj ilustraĵoj, estas aldonita kurta, (bedaŭrinde, tro kurta) historio de la krea biografio de la grupo. Bedaŭrinda kompost-eraro estas rimarkebla nur sur la surfaco de la disko mem; en la titolo de La Desertoj Dezerta[j] mankas la plurala finaĵo. Sed ni ja scias, ke la muziko pli gravas.

Aleksej Birjulin

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.