La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Conversational Esperanto - lively dialogues from everyday life
Ĉiutaga Esperanto

  • Verkinto: Don Lord
  • Speco: lernilo/vortaro/informilo, en la angla
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€14.70
  • Priskribo: 'Conversational Esperanto' is a collection of short texts, mostly dialogues, written in lively, everyday Esperanto and designed for learners who would like to improve their fluency. Although the topics covered are everyday ones, and the style is colloquial, neither the vocabulary nor the grammar is simplified. However, even relatively inexperienced users of Esperanto can benefit from 'Conversational Esperanto' as the more difficult terms are followed by an English translation in brackets, and many of the texts are accompanied by notes. Also included are Esperanto-English and English-Esperanto vocabularies with page-number references to where the terms are used in context.

    'Ĉiutaga Esperanto' estas kolekto de mallongaj tekstoj, ĉefe dialogoj, verkitaj en vigla, ĉiutaga Esperanto kaj faritaj por lernantoj, kiuj volas plibonigi sian fluecon. Kvankam la temoj pritraktitaj estas ĉiutagaj, kaj la stilo estas parola, nek la vortaro nek la gramatiko estas simpligita. Tamen, eĉ relative malspertaj esperantistoj povas profiti de 'Ĉiutaga Esperanto', ĉar la pli malfacilaj esprimoj estas sekvataj de angla traduko en parentezo, kaj multajn el la tekstoj akompanas notoj. Inkluzivitaj estas ankaŭ Esperanta-angla kaj angla-Esperanta vortlistoj kun referencoj al la paĝoj, kie la vortoj aperas en kunteksto.
  • Specimeno: ‘Ireno diris al mi, ke iu televida kompanio volis uzi ĝuste vian domon por filmi dramon. Kio okazis?’ ‘Nu, ili volis tion fari, ĉar ĝi konstruiĝis antaŭ pli ol cent jaroj, kaj mi donis mian provizoran (provisional) konsenton, sed poste mi telefonis por diri: “Ne venu!”’ ‘Kial? Ĉu ne plaĉis al vi la okazo (opportunity) miksiĝi kun (to mingle with) la steluloj kaj stelulinoj de la televida mondo?’ ‘Kio estas stelulo? Mi havas televidajn geaktorojn inter miaj intimaj (close) amikoj kaj mem estis televidigata (have appeared on television) tiom ofte, ke la afero jam perdis la sorĉon (its glamour). Ne plu restas por mi la magio de la televidilaĉo (goggle box).’ ‘Vi afektas (you”re showing off!)’ ‘Tute ne. Mi diras la veron. Kiam oni sufiĉe ofte partoprenis televidajn programojn, kaj do konatiĝis kun (have got to know) la sistemo kaj la homoj, ne plu povas resti la mistero kaj la magio. Por tiuj, kiuj laboras en la tiel nomata “industrio”, la produktado de televidaĵoj estas nura profesio (job).’ ‘Oj!’ (Oh! indicating either pain or regret; here used ironically) ‘Ne oju min! Permesu al mi klarigi al vi la faktojn de la praktika vivo. Unue, la televida kompanio sendas serĉiston pri taŭgaj lokoj (suitable sites). Lia tasko estas flati la lok-posedanton aŭ posedantojn.’ ‘Vi cinikas (being cynical).’
  • Paĝoj: 228
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2006
  • Pezo: 310 g
  • ISBN: 978-0-902756-27-4
  • Notoj: Dua eldono
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĝuinda evoluigilo por (eternaj) komencantoj

La verkinto estas veterana brita samideano kun misiista konvinko pri la kapablo de Esperanto ĉion esprimi kaj pri la neceso helpi al la eternaj komencantoj sin evoluigi al ĉielpovaj parolantoj. Nobla celo ja!
La verko, kun subtitolo viglaj interparoloj el la ĉiutaga vivo, estas kunmetaĵo de okdek ses mallongaj (1-2-paĝaj) dialogoj, verkitaj dum tri jardekoj plejparte por La Brita Esperantisto, demonstrantaj la uzon de nia lingvo en kiel eble plej diversaj aspektoj de la ĉiutaga vivo, de ĉina manĝo al aidoso, de diskriminacio al pliaĝiĝado, de televido al tekstoredaktiloj. Pluraj estas rakontoj (aŭ implicas rakontojn), ofte ĉarmaj, amuzaj, pensigaj aŭ eĉ kortuŝaj. Sed la celo ĉiam estas prezenti Esperanton en absolute naturaj, rekoneblaj, ĉiutagaj konversacioj, kaj lasi la leginton kun bona modelo, inspira instigo kaj ofte pligrandigita vortstoko (inkluzive de plibonigita sento pri kunmetaĵoj de jam konataj radikoj). Oni facile tralegas kaj almenaŭ surface ekspluatas dialogon ene de kvin ĝis dek minutoj. (Perfekte por la multaj okazoj kiam oni atendadas aŭtobuson, kelneron, telefonrespondon, komputilan restarton ktp!). Por progresiga klaso aŭ diskutgrupo, la sama dialogo povus kompreneble esti bazo por pli longa leciono.
La dialogoj estas aranĝitaj en dek unu ĝeneralaj temoj (ekonomio, familio, sano, scienco, butikumado, socio, leĝo ktp). Se instruisto uzas la libron en klaso, tio faciligas la akiron de kunligita vortstoko per la kunuzo de samtemaj dialogoj.
Ĉar la titolo estas dulingva, kaj la enkonduka materialo estas nur en la angla, utilas klarigi ke la dialogoj mem prezentiĝas nur en Esperanto. Por iom malplioftigi la uzon de vortaro, kelkfoje maloftajn aŭ rimarkindajn vortojn aŭ esprimojn sekvas anglaj klarigoj inter krampoj ene de la dialogo mem. Ekzemple: „Mi rostos la terpomojn por ĉiu per sunfloroleo (sunflower oil), kaj mi faros la farĉaĵon el salvio kaj cepoj (sage and onion stuffing) sen rengraso (suet) ... do ĉiu povos ĝui du porciojn (helpings). ... Avidulaĉoj (greedy pigs)! Kaj ĉu la alkoholaĵoj libere fluos kiel kutime?” (p. 44)
Ne ĉiam temas pri vortoj nekonataj de la celataj eternaj komencantoj. Kredeble plej multaj esperantistoj konas la radikojn „avid-” kaj „porci-”, ekzemple (kvankam probable ne „salvi-”). Sed la apuda angla esprimo reliefigas tion, ke la Esperantan tekston povas diri esperantujano en la kongrua situacio de la ĉiutaga vivo kiam taŭgus la esprimo angla por anglaparolanto. „Avidulaĉoj!” estas mirinda esprimo de milda malaprobo, ĉi tie, precize same kiel estas Greedy pigs! Indas kreskigi en si la kapablon senpense ĝin elbuŝigi.
Post ĉiu dialogo venas mallongaj notoj en la angla pri falsaj amikoj, evitindaĵoj kaj ĝenerale ĉiaj klarigindaĵoj. Ekzemple: „When a number of people have one thing each we use the plural in English, but the singular in Esperanto. ‘The soldiers waved their caps’ is translated La soldatoj svingis sian ĉapon. Similarly, „The Romans carried spears” is La romianoj portis lancon. If ambiguity could occur, use ĉiu, for example, Tiuj riveroj havas ĉiu sian fonton en la montaro, because we cannot otherwise tell whether they have a common source or not. With ĉiu they don’t.” (p. 96)
S-ro Lord vivis en Esperantujo dum sufiĉe da jaroj, ke li kuraĝas kelkfoje kontraŭstari vortarojn (eĉ PIV) baze de tio, ke certan esprimon de vortaristo(j) rekomenditan li neniam aŭdis el la buŝo de vivanta persono. Kio ne vere diriĝas, ne povas taksiĝi „ĉiutaga Esperanto”! Ne malĝuste. Remember, it doesn’t have to be in PIV to be real Esperanto! (p. 136) [Memoru, ke esprimo, eĉ mankanta en PIV, povas esti vere Esperanta!] Samtempe, oni ne serĉu tie ĉi neologismojn kaj plejlastaĵojn. 
La lingvouzo estas plene ortodoksa. Kelkloke, brile ortodoksa.
Ĉe la fino de la libro troviĝas vortlisto Esperanto-angla, kun paĝnumeroj kie oni povas trovi la esprimojn en plena kunteksto.
La anglaj klarigoj ne celas plenan internaciecon. Ekzemple, mi, usonano, neniam antaŭe renkontis la esprimojn tear-aways (t.n. apaĉoj, p. 12), rush tapers (junkaj kandeletoj, p. 148) aŭ teasmade (teaŭtomato, p. 115). Sed persono reganta la anglan nebrite (aŭ pli vastasence, nedenaske) malgraŭe povas multe lerni el la notoj, des pli ĉar ili zorgege strebas ligi la esprimon de ideoj en la du lingvoj, pedagogie kaj pensige.
Kompreneble ne ĉiu farus precize la samajn decidojn ĉie. (Mi preferas „mikroondan fornon” al la malpli facile prononcebla „hiperfrekvenca bakujo” /p. 174/, tamen kompreneblas ambaŭ.) Sed la lingvo de s-ro Lord estas ĉiam kompetenta kaj bone elpensita kaj, ofte, kiam al la dialogo konvenas, eleganta.
Unu punkteto ĝenetas. Temas pri la uzo de „da”. Por Zamenhof, tio kio venas antaŭ „da” estas indikilo de kvanto por tio kio sekvas: „sufiĉe da mono”, „taso da akvo”. Kiam venas aliaj specifigaj vortoj kun la posta esprimo, („tiu akvo”, „ŝia mono”) oni uzas „de”, ne „da”. (Por multaj —inkluzive de mi — tiu „ŝanĝo” el „da” al „de” ŝajnas arbitra kaj eĉ sensenca, oni konfesu; tamen ĝi estas parto de nia lingvo. Do laŭ mi estas nekonsilindaj, en ĉi tia libro, ekzemploj kiel la jena: „Kaj kiom da tiuj artoj vi studis?” (p. 183, specife malpermesita en NPIV p. 214). (Verŝajne ne temas pri aparta gramatika teorio; Lord ankaŭ laŭ-PIV-e prezentas „Sufiĉe de miaj plendoj” p. 175). Feliĉe malabundas „da” en nia lingvo, kaj des pli do malabundas tiaj „misekzemploj”. (Rimarkinte du-tri, mi retrovas nur ĉi tiun.)
Conversational Esperanto kompreneble ne celas krudajn komencantojn. Tamen por anglaparolantaj progresantoj ĝi estas legaĵo forte rekomendinda. Malfacilas imagi progresanton kiu nek ĝuus nek lernus. Por plena naivulo pri la angla — se restas tiaj inter la nuntempa esperantistaro — la partoj anglaj memevidente ne utilas sed ne aparte malutilas, kaj la dialogoj restas egale instigaj kaj pensigaj.

David K. Jordan

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.