La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La Centra Oficejo de UEA en vortoj

  • Verkinto: Koffi Gbeglo
  • Speco: por komencantoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro vinktita ±€4.80
  • Priskribo: La libro prezentas la centran oficejon kun ties ĉambroj. Estas ankaŭ vortoj pri la ĉiutaga vivado en la oficejo, pri la oficistoj, volontuloj. Ne mankas informoj por atingi la sidejon de UEA. Kiu neniam vizitis la centran oficejon, sed legis la libron, tiu tuj havos ideon pri io el kio okazas tie.
  • Specimeno: Je kio estas komparebla la bruo. Onomatopeo intervenu: "Paf! Paf! Paf!"
    Ne, tio tute ne taŭgas. Alia venu : "Pum ! Pum! Pum! ". Tiu ĉi iomete similas je la afero.
    Tamen ni vidu ceteran : "Bum ! Bum ! Bum !". Ankaŭ tiu ĉi ne tute taŭgas. Mankas vortoj por aŭdigi la bruon.
    La CO tute ne estas uzino, tamen tie ofte aŭdiĝas bruo. Tute ne temas pri ĝemado de la ŝtuparo de la domo, kiu eĉ sub la pezo de formiko plendas. Kiel diras ŝercemulo "Mi timas, sed mi ne krias". Analoge, la ŝtuparoj de la CO dirus: "la pezo eĉ de formiko estas granda ŝarĝo por mi, sed mi ne ĝemas. Mi facile eltenas kiel la kano en la fablo de "La Fontaine" kiu diris: "mi faldiĝas, sed ne rompiĝas." "
    Necesas esti en iu ĉambro de la unua etaĝo por sensumi pri kio temas. Ĉar ni estas ĉe tiu ĉi etaĝo, ni povas atendi kelkajn minutojn por vidi, ĉu io okazos. Ne, tion ĉi ni ne faru, ĉar la tempo mankas. Ni do voju al la dua etaĝo por viziti ties ĉambrojn.
    Ĵus elirinte de la ĉambro MINAJA jen ni tuj atingis la ŝtuparon al la dua etaĝo. Ni supreniru ! Tute ne, ĉar jen de supre estas venanta iu. Ŝajnas, ke la ŝtuparo estas tre kuraĝa.. Ĝi perfekte ĝemas.Bone, nun ni iru supren. Ĝuste kiam ni atingas la unuan ŝtupon, ekaŭdiĝas la bruo. Momenton !
    "Bum ! Bum! Bum! Bum! Bum! Bum!". Ho jes, nun ni komprenas la bruon. Bone, nun ni povas iri supren, ĉar la redaktoro de la revuo ESPERANTO jam pasis. Certe li iras al la ĉambro EPSTEIN de la teretaĝo por preni printaĵon. Ni rapidu, ĉar li povos tuj reveni.
    Ĉe la antaŭo de la unua etaĝo, pordo kontraŭas nin. Ĝia nomo Estas ĉambro Aŭstralio. Ni staras rekte rigardante tiun ĉi ĉambron. Dekstre de la ŝtuparo estas necesejo. Ankaŭ tie ĉiu rajtas "deŝarĝi" sin.
    Ni provu eniri. Ĝi estas fermita. Eble la Direktoro de la Centra Oficejo, kies laborĉambro Stefano La Colla troviĝas tuj post la necesejo dekstre, tie ion purigas. Mi ne ŝatus diri, ke li estas purigisto. Kiu iam restis plurajn tagojn en la CO, tiu konstatos mem, ke li faras ĉian ajn laboron en la sidejo de UEA.
    Ni tamen restu ĉe la eniro rekte rigardante la ĉambron Aŭstralio. Maldekstre de tiu ĉi ĉambro estas alia, Ĉambro Kanado. Ĉambreto kontraŭas la laborĉambron de la Direktoro de la CO. Ĝi estas SIMON SAFT.
    Ĉu la CO-istoj permesas, ke ni vizitos ilin ? Ĉiuj ĉambroj estas malfermitaj al ĉiuj. Ni vizitu ilin, unu post la alia.
    Unue al la direktorejo! Ne miru vidi tie malgrasan homon sveltan, kiu tiam Ordigas la aferojn en la ŝranko. Certiĝu, ke li estas la Direktoro. Se vi Ne kredas, diru "Pasquale". Hej, li tuj respondas. Jes, mi jam tion diris al vi, li estas la Direktoro de la CO. Vidu mem, li ridetadas kaj ege malrapidege respondas viajn salutojn.
    Unu tablo, unu ŝranko, tri seĝoj por vizitantoj kaj unu pli luksa por li mem. Ofte seĝo de estro estas kvazaŭ sankta, kiun uzu nur la estroj. Neniu alia rajtas meti siajn gluteojn sur ĝin. Certe vi scias pri la regsistemoj en iuj landoj. Soldatoj intervenas por renversi ŝtatestron/reĝimon. Jes, tio estas putĉo. Jen Togolanda dirmaniero : "oni rabis de li la seĝon".
    Iam prezidento estas tiom minacata, ke li tute ne scias plu kion fari. Demisio tute ne estas la bona solvo, ĉar tuj la soldatoj kaptos lin kaj enkarcerigos . Li tial fariĝis pupo, kiu plenumas nur la ordonojn de la soldatoj. Vere la laboroj tute ne estis facilaj. Iam kolegoj vizitis lin en la prezidentejo. Li devis paroli. Vere kiuj nun havas problemon pri la diferenco inter KUN kaj PER, ankaŭ tiuj ĉi povas kompreni kio sekvas.
  • Paĝoj: 46
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2002
  • Pezo: 70 g
  • ISBN: mankas
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Promene tra la Centra Oficejo


2003/12, p. 26
monato.be/2003/007927.html -

Ĉu vi iam vizitis la Centran Oficejon (CO) de UEA? Se ne, ĉi broŝuro taŭgas por vi. Se jes ja, ĝi taŭgas por vi tute same. Ĉar priskribo de CO, de ĝiaj ĉambroj, oficistoj, aparatoj, laboroj, ejoj, planoj estas sendube la kerna parto de la 46-paĝa broŝuro, sed la verketo ne estas nur tio. Ĝi estas spegulo de tio, kiel togolandano, ĉi-kaze la UEA-estrarano Gbeglo Koffi, vidas, flaras, komparas ejojn, laborkutimojn, personajn rilatojn. Temas ĉefe pri lia aliro al tiu eta parto de la okcidenta civilizo, plejparte eŭropa, kiu okulumas el la laboro de CO. Ni havas la okazon renkonti la fumantojn en la ĝardeno, kolizii kun aliaj oficistoj venantaj inversdirekte laŭ la sama mallarĝa ŝtuparo, frandi la trinkaĵojn kaj la kukojn dum la kafopaŭzoj, ĝui la neokupitecon de la necesejoj. Tuta eta mondo renkontiĝas en CO, kun ejoj plenŝtopitaj de libroj, invadantaj ankaŭ la dormoĉambrojn de la volontuloj; eta mondo, kie ĉiu havas apartajn kapablojn, sed ĉiuj havas komunan celon: la progresigon de la Asocio kaj de Esperanto entute.

La aŭtoro startas per kelkpaĝa konsidero pri naskiĝdatoj kaj naskiĝdokumentoj, kiuj tiom bridas la oficialajn eventojn de la vivo, kiel enskribiĝo al lernejo aŭ atingo de pasporto, dum plurloke en Afriko la uloj tute ne scias precize la tagon de sia naskiĝo. Kaj tio estas enkonduko al lia vojaĝo kaj unua renkontiĝo kun Roterdamo kaj la afabla akcepto fare de la CO-oficistaro, kiu lin hejmigas (kun pluraj malfacilaĵoj) en la konstruaĵo. La trietaĝa domo ŝajnas kvazaŭ labirinto; por atingi la diversajn ejojn oni povas elekti unu aŭ alian ŝtuparon, unu aŭ alian vojon. Kaj precipe oni devas sporti supren-suben: la TEJO-volontuloj plej bone troviĝas en tia situacio. Firmiĝas en nia menso la nomoj de la trapasataj ĉambroj, laŭ la grandmeritaj donacintoj: Epstein, Saft, Lech Walter kaj aliaj. La decido doni nomon al la ĉambroj estis siatempe de Lapenna; kaj ĝi estis brila ideo, kiu havigis monon al la asocio kaj plifirmigis la ideon, ke CO estas ja propraĵo, eĉ fizika, de la esperantistoj. Kaj firmiĝas en nia menso ankaŭ la nomoj de la oficistoj: Simo, Marvin, Roy, Pasquale, Osmo.

Gbeglo kondukas nin tra la diversaj ejoj kaj koridoroj, sed li mem ne estas tre sperta: kelkfoje li kondukas nin al certa ĉambro, kie ni renkontiĝu kun iu specifa oficisto kaj lia laboro, sed meze de la itinero li vizitas ion alian, kaj parolas pri io alia. Temas vere pri vizito al la konstruaĵo kvazaŭ farus ĝin nesistema vizitanto, altirata jen kaj jen de unu fende malfermita pordo, de ŝimodoro venanta el alia aperturo, de rapida okulumo al surplanka librostako. Interesa estas ankaŭ la komparo inter la kutima antaŭ-zagreba situacio kaj la tute nova, post la demisioj de pluraj oficistoj: kelkaj ne plu oficas, tamen ankoraŭ helpas, aliaj venas nur por saluti la eksajn kolegojn. Etaj aventuroj estas ĉiutagaĵoj en medio kie pluraj personoj alternas ĉe la diversaj laboroj, restas dum nelonga periodo kaj ne tuj sukcesas lerni la uzon de, ekzemple, alarmosistemo, kiu startas senbezone kaj kiun neniu plu kapablas silentigi. Ankaŭ en la kono de la instalaĵoj estas hierarkio: la ĝenerala direktoro scias kiel manipuli, la ĵus alveninta volontulo stumblas en kelkaj misoj.

Amuza legaĵo; kaj la amuzon pliigas la stilo de Gbeglo Koffi: frazoj kutime tre mallongaj, kelkfoje tute esencaj, senornamaj, rekte al la celoj; alifoje priskribaj pri lokoj, mebloj sed ofte sensacoj, nepalpeblaj impresoj, retropensoj. Afrikano Gbeglo rakontas kontemple pri siaj impresoj, do la Centran Oficejon ni vidas tra lia lenso. Tute alispecan bildon, rapidan, esencan, preskaŭ urĝantan, prezentas en la lastaj kvar paĝoj Trevor Steele, nova funkcianta ĝenerala direktoro: evidentiĝas, ke la laboro estas ja rutina, sed ke la rutineco konsistas en tio, ke la laboro daŭre ŝanĝiĝas kaj ĉiumomente estas interrompita.

Forsarko de la kelkaj eraroj estus meritplena ago, cele al senmakula dua eldono.

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.