La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉe akvorando

  • Verkinto: Guanzhong
  • Tradukinto: Laŭlum
  • Originala lingvo: ĉina
  • Speco: romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€89.99
  • Eldonjaro: 2004
  • Priskribo: Romanego pri kamparana insurekcio en Norda Song-Dinastio. Unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj.
  • Paĝoj: 1830
  • Alto: 210 mm
  • ISBN: 7119036378
  • Notoj: Serio Oriento-Okcidento n-ro 35. Tri volumoj
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Granda Muro sur via breto

Publikigita ĉe
mi mem! sed ĝi aperis iam en la rev. Espo
La Granda Muro sur via breto

“Ĉe akvorando”

Mi skribas ĉi liniojn nur kelkajn horojn antaŭ la omaĝo al la nelge forpasinta Fernando de Diego, majstra tradukinto de majstroverkoj, kadre de la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Laŭ kalkulo de Gonçalo Neves en perfekta nekrologa artikolo verkita por Fonto, Diego sume tradukis 3560 paĝojn “da klara kaj elasta stilo”.

Dume, ĉe Ĉina Fremdlingva eldonejo aperas la tri-voluma romano “Ĉe akvorando” (numero 35 en la serio “Oriento-Okcidento”), kun entute cent ĉapitroj kaj 1830 paĝoj da aventuroj kaj bataloj, esperantigita de Laŭlum (t.e. Li Shijun), plia senlaca praktikanto de nia traduk-arto.

“Ĉe akvorando”, konata ankaŭ laŭ la titolo “Ĉiuj homoj estas fratoj”, estas unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj. Verkite de popolaj rakontistoj laŭlonge de 400 jaroj, ĝi prezentas kamparanan insurekcion okazintan ĉirkaŭ la jaro 1000 kontraŭ la koruptitaj oficistoj, prefektoj kaj korteganoj de la dinastio Song. Kvankam pluraj el ĝiaj herooj ekzistis historie, ĝi tamenas fikcia verko, simile al la homera “Iliado” pri la sieĝo de Trojo.

Ĉio komenciĝas per la mispaŝo de marŝalo Hong liberigi 108 demonojn aŭ dajmonojn enfermitajn en steleo en la halo de taisma* abatejo. Avatare, ĉi 36 steloj de ĉielaj spiritoj kaj 72 steloj de teraj spiritoj iĝos la 108 banditoj poaperantaj laŭĉapitre en la romano. Iom post iom ili kolektiĝas en fortreso sur la monto Liang aŭ Liangshan, de kie ili ribelas kaj batalas kontraŭ la armeo de la imperiestro. Ĉar la monto staras apud lago, la banditejo aktivas “ĉe akvorando”.

La intrigo aŭ, fakte, intrigaro pensigas min pri eŭropaj kavalir-romanoj mez-epokaj, kiajn satiris Cervanteso en sia romano “Don-Kiĥoto el Manĉo”. Simile al ĉi lasta, kiun plej multaj hispanoj ne debretigis por ĝin legi, ankaŭ la aventurojn kaj anekdotojn de “Ĉe akvorando” multaj ĉinkulturanoj konas nur el televidaj serioj (knab-aĝe mi mem spektadis unu tian titolitan “La blua limo”).

En romano pri feŭdismo kaj militoj, hetmanoj kaj ribeluloj, ne povas manki kruelo, violento kaj masklismo, ofte troigitaj. Sed abundas ankaŭ humuro, suspenso, mitoj, instruoj, kulture interesaj esprimoj (“ne tiru vangharojn de tigro”) kaj eĉ poezio: tre ofte poemo ilustras epizodon, batalon, pejzaĝon aŭ la aperon de rolulo aŭ monstro.

La esperantigo, en stilo flua kaj natura, meritus apartan recenzon. Laŭlum elektas solvojn kompromisajn por la ĉinlingvaj nomoj: jen “Monto de Drako kaj Tigro” apud “Lu Zhishen” (“Zhishen” signifas “profunda saĝo”) kaj, mikse, “Naŭdrakulo Shi Jin”. Al la riĉa leksiko de nia lingvo li kontribuas vortojn el la ĉina, kiel “jameno”*, “kotoŭi”* aŭ “vongo”*; tamen, kvankam la nova PIV rompis la tabuon pri “ŭ” antaŭvokala, vorto kiel “ĝŭangĵuano”* sonas al mi iom pletore en esperanto, lingvo kun ege malpli da homofonoj ol la ĉina.

Laŭlum ne evitas vortojn el la japana kiel “ŝakuhaĉo“, sed por konceptoj aŭ ideoj el la ĉina kulturo li preferas preni rekte el ĉi ties lingvo, kiel “vejĉio“ anstataŭ “goo“. Interese, tra la tuta romano la roluloj trinkas “vinon“; tamen ĝi estas ne uva sed riza; temas do pri “rizvino“ aŭ, japanece, “sakeo“, kvankam nur la kunteksto ĝin specifas. Kio starigas la demandon, ĉu pomvino aŭ rizvino estas, simple, “vino“ kaj, pli ĝenerale, ĉu nur kirkoj nomeblas “preĝejo“.

Eĉ iom da ĉinida sintakso ni trovas. Apud la tradicia orient-azia dirmaniero “bonvole diru“ anstataŭ “bonvolu diri“, jen la verŝajne akceptinda: “Tie loĝis ses- aŭ sepcent bonzoj”.

Se vi disponas taelojn, tempon kaj legemon, trovu lokon por tiu ĉi Granda Muro da ĉina literaturo sur via breto aŭ, almenaŭ, en la libraro de via loka klubo.

Jorge Camacho • Hispanujo/Tajvano

*”Ta/o”, ”ta/isma”: Laŭlum mem uzas (kvankam ne ekskluzive!): ”Taŭ/o”, ”taŭ/isma”.
*“jameno”: oficejo aŭ rezidejo de civilaj aŭ militaj aŭtoritatoj.
*“kotoŭi”: riverenci surgenue, foje tuŝante la plankon aŭ teron per la frunto, por esprimi profundan respekton.
*“vongo”: profunda fajenca vazego por vino, akvo, greno ktp.
*“ĝŭangĵuano”: la unua el la sukcesintoj en la ŝtata ekzameno supervidata de la imperiestro mem.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.