La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉu ŝi mortu tra-fike?

  • Verkinto: Johán Balano
  • Speco: erotika, originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.90
  • Eldonjaro: 2000
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Ĉi tiu romaneto agrable kunigas krimon kun humuro. Fakte, ĝi estas kvazaŭ giganta ŝerco, en kiu sekso ludas gravan rolon. En psikologa konsultejo alvenas paciento kun ĝena psikologia problemo, kaŭzata de tute eksterordinara grandeco de lia vira ilo. En la sama periodo junaj virinoj unu post la alia estas murdataj, post seksa atenco, de viro, kiu havas evidente la saman fizikan trajton kiel tiu de la paciento. Ĉu jen la murdinto?
  • Specimeno: "Permesu, ke mi fotu vin," ŝi diris admire al la nuda viro, kiu staris antaŭ ŝi. Ĉe lia jesa rideto, iom malĝoja, ŝi prenis sian Polaroid-aparaton. Neniam antaŭe ŝi vidis amilon tiel allogan, tiel harmonie skulptitan ĉe fono de malgrasa, muskola ventro, kaj de fortikaj femuroj.
  • Paĝoj: 74
  • Larĝo: 15 mm
  • Alto: 23 mm
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 3-901752-18-8
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉu li verkis sufiĉe?


2014-marto-05

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu vi kuiras ĉine? ; 135p ; krimromano ; 1976; Åbyhøj ; Dansk Esperanto-Forlag ; IEM 1996

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li bremsis sufiĉe? ; 128p ; krimromano ; 1978; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li venis trakosme? ; 144p ; krimromano ; 1980; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ni kunvenis vane? ; 180p ; krimromano ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

BALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ŝi mortu tra-fike? ; 92p ; romano krima, seksa ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

La originala prozo Esperanta havis relative fortan periodon en la 1930aj jaroj. Post la dua mondmilito ĝi tamen ne facile rekomenciĝis, precipe ne se temas pri la romanoj. Malmultaj verkoj aperis dum la jaroj 50aj kaj 60aj, kaj eĉ la komenco de la 70aj ŝajnis plene stagna. Sed en la dua duono de la 70aj jaroj io okazis. Du verkistaj pseŭdonimoj tiam ekliveris vicojn da romanoj leĝeraj, sen altaj pretendoj, krom se la celo distri jam estas pretendo sufiĉe alta. Ambaŭ estis franclingvanoj, la franco Lorjak (Jacques-Louis Mahé) kaj la belgo vivanta en Svislando Johán Valano (Claude Piron).

Sub la nomo Johán Valano aperis inter 1976 kaj 1982 kvar krimromanoj en la "Ĉu-serio", krome aperis ankaŭ unu rakonto sub la nomo Johán Balano. Post ankoraŭ kvar jaroj aperis ankaŭ la novelaro Ĉu rakonti novele? kun similaj temoj kaj samaj rolantoj, sed ĝi ne estos pritraktata ĉi tie. La serio vekis grandan atenton kaj baldaŭ populariĝis, ne malplej inter iom pli junaj esperantistoj.

Troviĝas multaj diversaj subĝenroj de krimromanoj, kaj ne facilas decidi, kiel klasi la Ĉu-librojn. Ĉiuokaze ne temas pri romanoj kie realismo multe gravas. La aŭtoro kreis intrigon, kutime tre komplikan, kaj ni legante sekvas la ĉefrolulojn iom post iom malvolvi la fadenon kaj solvi la kazon. La intrigo plej ofte estas tre neverŝajna, sed bone funkcianta ĝuste kiel krimromana intrigo, kaj tio ja estas ĝia fundamenta tasko. Se oni krome ŝatus sperti ion pri realaj okazaĵoj, lokoj, problemoj, oni prefere elektu verkon de alia aŭtoro, ekzemple Nemere aŭ Elgo. (Tamen ni memoru, ke kiam aperis Ĉu vi kuiras ĉine en 1976, neniu el ili ankoraŭ publikigis ion.)

En la Ĉu-libroj ni ne trovas nin en la reala ĉiutaga mondo, sed kvazaŭ en ludo. La aferoj okazas en Sanktavalo, kie la homoj parolas variaĵon de Esperanto. Realaj lokoj aŭ landoj kutime ne estas menciataj, krom en Ĉu ni kunvenis vane, kiu okazas en vera medio. Priskriboj pri montoj, valoj, riveroj, urbetoj ne estas tre precizaj aŭ detalriĉaj, tamen pli-malpli direktas la pensojn al Svislando, kvankam ĉiuj nomoj estas aŭ Esperantaj, aŭ nenilingvaj.

La protagonistoj estas triopo, kiuj kutime kune solvas la misterojn. Temas pri la polica detektivo Jano Karal, lia edzino la psikologo Ĝoja, kaj ŝia ĉiofara nevo Stefano. Ankaŭ ĉe tiuj figuroj esence mankas realismo - ili estas simple tri ludaj rolfiguroj kiujn la aŭtoro vigle movas kaj interagigas por peli la rakonton antaŭen. La geedzoj Karal eĉ fojfoje riskas tedi pro sia troa geedza feliĉo kaj ĝenerala saĝeco. Ili certagrade similas geprincojn de fabelo - oni ne povas imagi ilin viziti necesejon, kvereli aŭ amori. Kiel konate, homoj perfektaj ne ĉiam vekas simpation. Pli amuza estas Stefano, kvankam ankaŭ liaj moketoj al la parencoj ofte ŝajnas iom tro senenhavaj.

Malgraŭ tio, tediĝo normale ne minacas la leganton de la Ĉu-libroj. Ilia ĉefa valoro estas la vigla kaj energia rakontado kaj la lerte plektita intrigo, kies solvon oni avidas trovi. Ne multe indas mem klopodi solvi la kazojn - almenaŭ ĉi leganto tute fiaskis pri tio. La manko de realismo kaj nuancoj signifas, ke la verkoj ne profunde tuŝas nin, sed kompense ili havas leĝeron kaj spriton kiu permesas al ni pasigi kelkajn horojn sen enui, sen incitiĝi aŭ ekscitiĝi. Jen sendube la ĉefa kaŭzo, kial ĉi libroj tiel populariĝis.

Se la tri ĉefroluloj iom ŝablonas, tamen oni ne povas ĉiam plendi pri nekredindaj personoj en la verkoj. Male, jen kaj jen aperas figuro interesa kaj kun sufiĉe lerte priskribita psikologio:

Konstanta impreso, forta sed erara, ke ŝi ne estas amebla, malfaciligis al Lizabeta la homajn rilatojn, precipe se iom intimaj, tiel ke ŝi emis rifuĝi en solecon: kiel sekretariino, ŝi toleris nur postenojn, en kiuj ŝi disponis propran oficejon kaj povis grandparte organizi mem sian laboron; kiel sportemulino, ŝia prefero iris al longaj solecaj montekskursoj, al skiado kaj al naĝado en lokoj senhomaj. Ĉar ŝi tamen sopiris al homa komprenemo, ŝi vizitadis klubojn pli malpli strangulajn, kie ŝi neniam trovis la profundajn amikecojn, kiujn ŝi deziris havi, sed kiuj ŝin ankaŭ timigis. Ŝia bezono esti amata igis ŝin fari por la aliaj, kaj ankaŭ por la societoj, en kies vivo ŝi partoprenis, la plej malagrablajn taskojn, kiujn ŝi plenumis kun pedanta perfektemo. Sed tio altiris al ŝi pli da kompato ol da amo, kio malfeliĉigis ŝin. (Ĉu li venis trakosme, p. 88)

Sed estas tipa trajto de la verkoj, ke tia klarvida portreto aperas en priskriba formo. La aŭtoro povas rakonti ĉi tion al ni, sed li ŝajne ne disponas pri literaturaj rimedoj por montriscenigi ion similan, kiu ebligus al la leganto konkludi pri la karaktero de la persono. Tion oni vidas eble plej klare en la dialogoj, kiuj malofte impresas nature. Ekzemple la ĵus priskribita virino povas diri pri si mem:

"Mi agis saĝe dum mia tuta vivo," ŝi daŭrigis. "Mi tute ne havas brilan intelekton. Mia inteligenteco eble eĉ situas iom sub la meza nivelo. Sed mi ĉiam havis sanan prudenton, kaj mi estas ĝenerale fidinda, serioza en mia laboro." (Ĉu li venis trakosme, p. 133)

Ne facilus imagi realan homon tiel prezenti sin! Efektive ankaŭ ĉi tio estas tipa aŭtora priskribo pri la virino, trudita en ŝian propran buŝon! Kaj jen alia ekzemplo; parolas juna laboristo al sia amatino dum kaŝa privata interparolo:

"Apogu vin sur mi, kara, kiel antaŭe", diris ĉi-lasta. "Nenio funde ŝanĝiĝis, nur supraĵe. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion. Eble troviĝas iu murdema en la garaĝo!" (Ĉu li bremsis sufiĉe, p. 42)

Kaj jen parolas albana "gastlaboristo", vivanta de kelkaj jaroj en Sanktavalo:

"Se iu enbarakiĝas piedpinte je la dua matene, tenante la ŝuojn en la mano por ne brui, lia kata moviĝo resonigas la tutan konstruaĵon ĝis la lasta ĉambro. Kaj se vi aŭskultas transistoron aŭ volas kanti aŭ ludi muzikon dum pluvas ekstere, kion vi fakte bezonas por iom malstreĉi vin post plena tago da minaĵ-elfoso, ĉu ne?, vi partoprenigas la tutan loĝantaron en via koncerto!" (Ĉu li bremsis sufiĉe, p. 69)

Ne eblas diri, ke tiuj diraĵoj portas koloron el la reala vivo! Male, ili portas fortan stampon de la aŭtora voĉo.

Kelkfoje la sento, ke ne temas pri realsimilaj agoj kaj diroj, sed pri partopreno en ludo, ŝajnas eĉ trafi la aŭtoron, kaj li fakte enkondukas "ludon" en la eventojn, kun iom diskutebla rezulto. Jen ekz. geedza dialogo en la Karal'a hejmo:

"Via talento suspekti ĉiun min timigas. Espereble vi ne suspektas min."

"Vin? Donu al mi unu minuton, kaj mi trovos. Ĝenas la fakto, ke vi ne konis lin. Sed eble vi lin konis..."

"Tamen, sen motivo..."

"Vi, sen motivo? Vi estas psikologino, ĉu ne? Eble vi dezirus science analizi tion, kion travivas murdanto. Kaj mi ne estas apolone bela. Eble vi renkontis Paŭlon, kaj lia beleco naskis en vi sentojn, kiuj vin timigas, ĉar vi deziras resti fidela. Por forigi la tenton, oni forigas la tentanton..."

"Jano! Kia sadisma imago! Kiel vi povas...?" Ŝi sciis, ke estas nur ludo, kaj tamen io preskaŭ timis en ŝi. Li tion sentis kaj tuj agis kurace: pasie li ŝin kisis. (Ĉu vi kuiras ĉine, p. 47)

Aliokaze tamen tiu ludemo de la verkisto povas trovi amuzan formon. En Ĉu li venis trakosme, la tria romano, troviĝas krom la ĉefa intrigo pri murdoj, jam en si mem tre komplika, ankaŭ paralela rakonto (lerte kunplektita kun la ĉefa) pri du spionoj. Tie Valano tre evidente kaj fojfoje ĉarme ludas per bone konataj kliŝoj el kinofilmoj kaj agentromanoj. Temas pri naiva CIA-agento kun kvarangula makzelo, kiu freneze enamiĝas al bela blonda KGB-agentino (oni preskaŭ aŭdas ŝin paroli angle kun sveda akcento, kaj atendas la aperon de iu Bond, Joĉjo Bond). Ja povas esti, ke tia kvazaŭ-ironia ekspluatado de ŝablonoj troviĝas ankaŭ aliloke en la Ĉu-libroj, kvankam ĉi leganto ne kaptis la aludojn.

En kelkaj verkoj de Piron oni trovas bedaŭrindan mankon de fido je la propra kreaĵo, aŭ eble ĝenerale je la potenco de fikcio. Okaze la aŭtoro kvazaŭ paŝas sur la scenejon por pardonpeti aŭ klarigi ion, kio evidente laŭ lia opinio ne kredindas per si mem. Ekzemple en Ĉu ni kunvenis vane li dediĉas tutan paĝon al apologio pri kelkaj sekvontaj eventoj:

La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la eminenta legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene. (p. 124)

Kiu sin ekskuzas, tiu sin akuzas.

La lingvaĵo de la verkoj estas simpla, flua kaj senĝena. La verkinto Claude Piron ja famiĝis kiel defendanto de "la bona lingvo", kiu laŭ lia difino estas la vivanta, uzata lingvaĵo kiu ekspluatas la internajn eblojn de Esperanto. Konsiderante tion, oni iom surpriziĝas trovi, ke la lingvaĵo de lia pseŭdonimo Valano estas nek pli nek malpli "normala" ol tiu de aliaj modernaj Esperantaj verkistoj. Ankaŭ Valano havas siajn ĉevaletojn. La plej multajn - tamen ne ĉiujn - li lanĉas kiel dialektan formon uzatan en Sanktavalo, kaj en la teksto de la romanoj ripete aperas komentoj, klarigoj kaj sinpravigoj pri tiuj "dialektaĵoj". Precipe en la unua verko, Ĉu vi kuiras ĉine, tiuj lingvaj pamfleteroj ŝvelis kaj ege ĝenas la ĝuadon de la rakonto. Fojon post fojo la leganto - vole-nevole - estas tirata for el la loko kaj tempo de la kunteksto, por aŭskulti altrudatajn stultaĵojn pri elpensita "dialekto". Aĉ! La afero ripetiĝas ĝistede ankaŭ en la pluaj verkoj, tamen multe pli diskrete kaj malpli vortriĉe. Oni volas kriaĉi al la verkisto: "Mi fajfas pri tiu vorto, uzu ĝin aŭ ne uzu ĝin, sed ne ekskuzu vin!"

Pri aliaj lingvaj apartaĵoj apenaŭ indas paroli. Nur tre escepte eblas flari spureton de franca influo - ekzemple en la uzo de unusence - alisence (= unudirekte - alidirekte, Ĉu li venis trakosme, p. 25) kaj de la adverbo kelke, ekz. persono kelke sagaca (Ĉu li venis trakosme, p. 49).

La verko de Balano estas la plej malampleksa el la rakontoj. Nu, grandeco ja ne gravas, ĉu? Tamen jes, en ĉi verko ĝi ege gravas, ĉar en ĝi ni renkontas krom murdoj kaj detektivado de la Karal'a triunuo ankaŭ enorman penison kun inundaj ejakuloj en ĉefa rolo. Sendube la verkado de ĉi malerotika tedaĵo helpis al Piron liberiĝi de ia inhibicio, sed li povus rezigni ejakuli sian stultaĵon sur la legantojn.

Oni eble devus ne surpriziĝi, ke la provo de Valano/Piron verki pri sekso rezultis tiel malekscite. Jam en la "normalaj" Ĉu-libroj amo, enamiĝo, seksallogo kaj erotiko aperas kiel temaro, kie regas supraĵaj kliŝoj sen ia ekscita povo. Nu, en ĉiu brusto estas sia gusto, do mi eble diru: sen povo eksciti min... Ofte li detale priskribas homan belecon (precipe viran), sed la homaj emocioj kutime eskapas la protokoliston, aŭ almenaŭ ne atingas ĉi leganton.

El la kvin verkoj, kvar okazas en Sanktavalo, la nereala idilia regiono, kies loĝantoj estas naturaj aristokratoj (kvankam ja kelkaj murdoj ne fremdas al ili...) La kvina okazas en pli versimila medio, nome dum internacia konferenco en Kazaĥio. Ĝiaj medioj realismaj (aŭ realisme ŝajnaj) faras ĝin la plej bona kaj interesa el la Ĉu-serio, almenaŭ laŭ mia opinio. Anstataŭ medion kaj dialekton elpensitajn de la aŭtoro, ni tie renkontas amason da detaloj, impresoj kaj informoj el la reala mondo. Kvankam iuj aferoj ŝajnas iomete supraĵe turistaj spertoj, tio plene akceptiĝas, ĉar ja temas ĝuste pri travivaĵoj de okazaj vizitantoj en Alma-Ato. Ankaŭ pri naciecoj, lingvoj kaj aliaj aferoj ĝenerale en la tiama Sovetunio oni ekscias multon. La krimintrigo tamen ne multe pli realismas ol en la aliaj Ĉu-libroj. Eĉ pli ol kutime svarmas koincidoj, karamboloj kaj konfuzaĵoj, tamen la bonhumora kaj vigla rakontado igas min senprobleme gluti kaj digesti ilin.

Iasence mi tamen bedaŭras, ke Piron tro enamiĝis al sia memkreita Esperanto-dialekta paradizo kaj ne lokis pliajn Ĉu-librojn en realajn lokojn. Sendube li konas multajn tre interesajn mediojn. Tamen, eble ĉi deziro tute misas, ĉar laŭ ĉiuj indikoj, lia interesiĝo kaj talento ne koncernas tiel multe mediojn, kiel la viglan rakonton. Kaj tiun li eble disvolvis plej libere en sia propra Sanktavalo.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.