La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dankon, amiko!

  • Verkinto: Claude Piron
  • Speco: por komencantoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€4.50
  • Eldonjaro: 1990
  • Priskribo: Facila kaj streĉa rakonto pri naiva junulo.
  • Paĝoj: 36
  • Alto: 200 mm
  • ISBN: 9635711107
  • Recenzo:
    • De Sten Johansson: Naive senvive
    • Dankon, amiko!: Mi frue finlegis la libron Dankon, amiko! verkitan de Claude Piron. Ĝi estas mallonga kaj lingve facila, sed malgraŭ tio, ĝi estas interesa. Laŭ mia opinio ĝi enhavas instruojn por ĉiuj. Rikardo estis tro fidema kaj sia malkonata amiko, kiu ŝtelis sian monon, estis vera fripono. La libro plaĉis al mi.
      Mi tre ĝojis partopreni en la Esperanto-Sumoo. (Magaly (Kubo) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2017)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Naive senvive

Oni reklamas ĉi tiun verkon kiel facilan rakonton por komencantoj. Claude Piron (1931-2008) ja famiĝis kiel verkinto de tiaj, precipe per sia Gerda malaperis. Se temas pri Dankon amiko! mi tamen ne bone komprenas la intencon. Lingve ĝi ne estas aparte facila, kaj tute certe ne konvena por komencanto. Ĝia enhavo estas naiva rakonto plena de eventoj, kiuj povus esti ekscitaj, se ili ne estus tiel senvive rakontataj. Temas pri malrealismaj aventuroj de junulo turista, kiu pro manko de mono trafas en diversajn dramajn situaciojn. Fine li gajnas riĉaĵon kaj belan bravan virinon, ĉefe dank’ al sia neagemo.

Literature la verko ne havas valoron. Ĉu ĝi uzeblas didaktike por lernantoj, eble je nivelo de progresantoj aŭ eĉ progresintoj, tion mi ne povas tre bone prijuĝi. Mi tamen rekomendus al ili ion tute alian, kiu enhavas veran vivon kaj veran literaturon. Kial ne ekzemple verkon de Štimec, Gabrielli aŭ Karpunina? Aŭ, se elekti el pli frua epoko, de Szilágyi, Tóth aŭ Sturmer?

La lingvaĵo plejparte estas senriproĉa, kiel oni povas atendi ĉe Piron. Iom ĝena makulo tamen estas la dufoja uzo de "lui" en la senco "luigi, ludoni", ekzemple: "[…] etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernojaro luas al studento."

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.