La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Desegnita humuro
Kreslený humor
Cartoon Humour
Humor mit dem Zeichenstift

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Libro vere bonega


2011. №3 (197)

Pavel Rak. Desegnita humuroEkzistas arto teksta, sona kaj bilda. Kutime por ĉiu homo plej bone percepteblas unu el tiuj tri specoj, kaj ĝuste tiun specon li kapablas taksi. Mia medio estas tekstoj — do, mi ne provas recenzi sondiskojn, ĉar ne estas kompetenta pri muziko...

Kaj nun necesas recenzi arton bildan — eble unika okazo. Temas pri Desegnita humuro de Pavel Rak, probable la plej konata pentristo en Esperanto-medio. Liajn bildojn ĉiuj legantoj vidis en Juna amiko, Esperantisto Slovaka kaj aliaj revuoj; same en ĉiuj libroj de la eldonejo KAVA-PECH, produktinta tiun ĉi libreton. Lia stilo tuj rekoneblas.

La antaŭparolo kaj la titoloj de la bildoj aperas en kvar lingvoj: ĉeĥa, Esperanto, angla kaj germana. Diverslingvaj tekstoj ne ĉiam estas plene identaj, fojfoje estas interese kompari. Kelkfoje teksto estas parto de la bildo mem — do laŭ tio eblas konjekti, en kiulingva eldonaĵo la bildo aperis unue. Kelkaj bildoj eĉ tute ne bezonas vortajn klarigojn.

La libro konsistas el temaj ĉapitroj: Geedzoj — familio, Erotiko, Ĉe l' kuracisto, Filozofiaj vidpunktoj, Ekologio, Diversaĵoj, Kontraŭ milito; en la lasta parto estas kolektitaj specimene ilustraĵoj por diversaj eldonaĵoj de KAVA-PECH. Estas ridigaj, jen paradoksaj, kaj samtempe pensigaj karikaturoj — kaj samlibre ravigaj mildaj erotikaĵoj. Tra la bildoj senteblas bonkoreco de la pentristo kaj lia amo al la vivo...

Libro vere bonega, unika kaj ĉiel rekomendinda. Sufiĉas iom scii unu el la kvar uzitaj lingvoj, kaj vi povos ĝui ĝin.

Valentin Melnikov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.