La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Desegnu la parkon

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tri titoloj ne faras libron (pli) bona


majo 2011
En la lastaj jaroj unu el la plej produktemaj eldonantoj de E-lingvaj libroj estas Monda Asembleo Socia (MAS). Ĝenerale ĝiaj eldonaĵoj estas teĥnike altkvalitaj kaj, sekve, allogaj. Bedaŭrinde, la ĉi recenzata broŝuro ne facile eniros la liston de “kvalitaj” libroj. Por bibliotekistoj kaj bibliografoj ĝi estas fakte koŝmaro. Ni vidu:
La titolo sur la frontkovrilo estas Desegnu la parkon. Interne (titolpaĝe kaj sur la du (!) kolofonpaĝoj) la titolo estas Desegnante la parkon.
Laŭ la frontkovrilo, la bildoj (fakte desegnaĵoj) venas el la plumo de Danny Daniel Perera Gutiérrez, kiu interne ricevas la aldonan (krom)nomon ALVERA.
Laŭ la informo sur la frontkovrilo “Jozefo de Jesús Campos Pacheco (teksto laŭ) Miriam Rodríguez Hernández” oni povas kompreni ke temas pri reverko farita de Campos Pacheco laŭ originala teksto de Rodríguez Hernández. Nur interne ni ekscias ke fakte Jozefo de Jesús Campos Pacheco estas la tradukinto (el la hispana) de teksto verkita de Miriam Rodríguez. Kial ŝi perdis unu nomon restas enigmo. Aŭ eble, ĉar la desegninto ricevis unu.
La libro mem konsistas el desegnaĵoj, foje akompanataj de kvazaŭpoemaj tekstoj en bona Esperanto. La tekstoj estas, preskaŭ senescepte, facile kompreneblaj. Tamen ne nepre por ĉiuj infanoj. La radiko “koliz” probable devas esti “kolizi”. Aliloke alude al ursino oni uzas ĝi.
Ĝenerale la aspekto de la libro estas subnorma por infanlibro. Kaj la desegnaĵoj kaj la tekstoj akompanantaj ilin aperas kvazaŭ faksitaj aŭ skanitaj de nespertulo. Ĉu tio plaĉos al infanoj? Dubinde.
En la fino de la 52-paĝa broŝuro (la paĝoj ne surhavas numeron) oni trovas surprizon – ĝian trian titolon: Desegnante en la parko.
Se mi estus patro, ĉu mi aĉetus ĉi tiun libreton? Probable ne. Ĉu aliaj gepatroj aĉetos ĝin? Probable jes – ĝi ja estas taŭga kiel libro por kolorigi, ĉar, kiel invitas la dorskovrilo, “la bildoj en tiu ĉi libro atendas viajn kolorajn krajonojn!”.

Ionel Oneț

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.