La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Destin'

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Junulo, regalu min per vermuto


1992: №3 (4)
Jen sondisko, kies titolo estas Destin'. Ne ofte en nia lando aperas grandaj diskoj en esperanto — oni povas ilin kalkuli perfingre. Per kio do estas regalata la esperantista publiko de multnombraj — laŭ la listo sur la disko-koverto — muzikistoj?

La unua, sed forta impreso aperanta post la unuafoja aŭskultado estas, ke kvazaŭ mezlerneja rok-grupo (eĉ VIA (ВИА) — vokal-instrumenta ensemblo) subite ricevus en siajn manojn bonkvalitan sintezilon kaj pro netolerebla ekzalto tuj komencis fari per ĝi eksperimentojn, mallerte, sed entuziasme. Tiun impreson povas ricevi kaj esperantistoj kaj personoj, kiuj esperanton ne konas. Kiu ne konas la lingvon, tiu atentas la muzikon, ankaŭ la esperantisto pleje atentas la muzikon, ĉar nur pokajn vortojn eblas kompreni, aŭskultante la diskon unuafoje.

Cetere, pri la muziko. La efektoj (tre primitivaj, kiel imitado de orkestro per elektroklavaro) verŝiĝas sen ajna sento pri mezuro. Elektromuzikaj eksplodoj superkovras ĉion kaj ĉiujn. Sed eble mi troigas?.. Ni aŭskultu la diskon refoje kaj ankoraŭ… Jes, jam ne tiom mornas la impreso, des pli, ke per plia atento la vortoj klariĝas. Des pli, ke oni dum la aŭskultado povas sekvi la tekston afable prezentitan sur la koverto. Bone, jam bone. Kaj nun kun plia atento denove. Krom kantaj tekstoj estas ankaŭ prefacaj komentoj al la du flankoj de l' disko, ke oni senerare komprenu la ideon de la diska kompozicio, ĉar la temoj kaj etosoj de la pecoj sur la du flankoj ne tre koincidas por esti kunmetitaj en la saman kompozicion. La unua flanko enhavas kanzonetojn pri la eterna temo — la amo, la dua — pri aferoj pli seriozaj (ne vane la aŭtoro nomas la reverson Tragedio de Homo — filozofie-psikologia miniopero).

Antaŭ endetaliĝi ni ne forgesu rememori pri la kantaj kutimoj en (nialanda) esperantistaro — kiun esperantan muzikon niaj esperantistoj aŭskultas kaj kantas.

Fine de la 1960aj jaroj, en la SEJMa tempo (“En la tempo de glora SEJM / Dum junis ni…”), la t.n. junulara esperanta movado ensorbis elementojn de turismo, de kluboj de aŭtora (amatora) kanto kaj de la lingvo-instruado.

Ĝuste tiam Je.Zajdman (interalie, la tradukinto de la titola verko sur la pritraktata disko) proklamis siajn tri principojn, kiujn — laŭ la opinio de la proklaminto — oni devis uzi verkante la muzikon kaj vortojn por kanzono en esperanto. Laŭ tiuj principoj [Noto 1] la teksto devas esti simpla, la muziko devas esti populara aŭ tre facile memorfiksebla por oportuna komuna kantado.

Sekvante al tiuj principoj la tendaraj kanzonistoj, kaj inter ili M.C.Bronŝtejn, estis en tiuj delonge pasintaj jaroj tre ŝatataj en la esperanta publiko. La laŭprincipaj kanzonoj estis kantataj kaj rekantataj. Oni registris ilin en lignofajraj koncertoj per aĉaj bobenaj magnetofonoj kun duontrivitaj piloj, sur abomen-kvalita bendo (la fama TIP-2) kies magneta tavolo emis detavoliĝi kaj polviĝi. Oni reregistris kaj reregistris ilin plurfoje dum jaroj. Kaj nun en privataj sonarkivoj sur modernaj kasedoj eblas trovi Veturu al diablo en plenumo de L.Borisov aŭ Laŭ marĉo plenumita de I.Fortuŝnyj.

Kaj poste. Poste en nian landon per longa, kaj ne ĉiam rekta, vojo ekvenis diskoj kaj kasedoj el eksterlando. Sufiĉas mencii pri Karnavaleto kaj Tra l' mondo de Olivier Tzaut aŭ pri Frandu Piron de Claude Piron, kiuj prezentis vere internacian spektron de popol-kanzonoj muzike prilaboritaj sen ajna tromodernigo, kun akompano minimuma, preskaŭ avara, sed kun muzika tekniko kaj aranĝado polurita ĝis perfekto.

Kaj tiam (fine de la 1970aj, komence de la 1980aj) eblis en esperantaj renkontoj aŭdi ne nur Ne, ne, ne de D.Lukjanec, sed ankaŭ La ekziliton, Kontakton kaj Tumbalalajkon.

Sed ni revenu al la nuntempo kaj vidu la muzikan medion de Destin'.

La unua peco Kiulingve, komenciĝas per sonoj de la karnavala etoso. Knabinaj voĉoj, balbute pepas diverslingve. La tamburan ritmon kovras sonondoj de elektroklavaraj instrumentoj (rimedo tradicia kaj pli ol primitiva). La muzikila parto superas la kantadon — pli malpli aŭdeblas nur internacia “la la”. Precipe malbone aŭdeblas voĉoj viraj, dum la virinaj aŭdiĝas pli bone, sed kun tiom fortaj siblantaj sonoj, kvazaŭ oni speciale filtrus ilin por iom amuzi la publikon. Tiu rimarko koncernas ankaŭ la ceterajn kanzonojn. Tamen la melodio apartenas al la memorkaptaj (iom netriviala), kiujn oni nur malfacile povas elkapigi, se ili en la kapon venas.

Se en vivo aspektas bunta miksaĵo el ritmoj kaj voĉoj (neklaraj, tamen). La uzita maniero, kiel transiro de minora tonalo kaj lirika ritmo al energia rock-n-roll estas ja ofte uzata de rock- kaj pop-muzikistoj — ekz-e, ĉe Ju. Naumov en Soldatoj de rock-n-roll, sed multe pli majstre ol ĉe la internacia teamo de Soroka. La kanzonon kronas la pinto de la trivialo — ruslingvaj kanzonoj частушки, prezentataj per intence kaj malagrable akutaj virinaj voĉoj. Kaj la lastaj same ĉeestas en la prefaco al la sekva Sinjoro Makuku, sed kun la intonacioj kaj tembroj ŝanĝitaj je tiuj de ĉehavenaj putinoj [Noto 2].

La kantado karakterizeblas per domino de altaj voĉoj virinaj kaj pro disbalanciĝo en la aparataro aŭ mallerteco de la sonreĝisoro la siblaj sonoj superas la tutan sonspektron. Tamen kontraste agrable sonas la muzikaj frazoj perbasaj en la refreno. Kvankam ili sonbaras la voĉojn virajn, tio eble estas eĉ pli bona. Almenaŭ la vortoj ne malhelpas aŭdi esprimon de la komponisto.

La trovaĵo de la aranĝisto en Nokto ploras, rimarkebla eĉ por absoluta laiko en la muziko, estas bruo de akvo, verŝata el unu ujo en la alian antaŭ la mikrofono por imiti sonon de pluvaj gutoj. Bedaŭrinde ĝi impresas kiel iom alia elverŝo de likvaĵo.

Longa neklara balbuta konversacio antaŭ kaj en Du haltejoj ne estas escepto. La komponantoj trouzas tion ĉi. Oni konversacias, kantetas, krietas, bruetas kaj ridegas inter la kanzonoj, sur ambaŭ flankoj. Ĉu ne eblis pli efike uzi la diskan spacon kaj la studian tempon.

Kaj nun pri la miniopero (kompreneble, filozofie-psikologia). Vere aperas regule verkoj sub la nomo de rock- aŭ song-operoj. Por ilia sukceso gravas, ke partoprenu kantistoj kun profesiaj voĉoj operaj. Destin' pli similas al kolekto de muzikaj eseoj. Se preni aparte la tekstojn, oni vidas kolekton de versoj esoteraj, neesceptante eĉ la fiolozofie-psikologiajn, ne plu. Rimarkeblas, ke eseo Ie-ie pozitive kontrastas dis de la ceteraj bruplenaj muzikpecoj. Kial? Nome en tiu ĉi peco, la buboj forgesis intense turmenti la instrumentojn kaj ili sonas pli nature kaj pli trankvile kaj la voĉo preskaŭ belas, ĉar ĝi aŭdeblas.

Oni povas facile konkludi, ke Soroka & C superkreskis la nivelon de la ĉefajraj kanzonoj tendaraj, sed la nivelon de alta majstreco ne atingis. Almenaŭ la prezentita disko tion ne sentigas. Sed la simpleco, tuŝanta la animon, per kiu famas la stilo de aŭtoroj amatoraj, ĝi estas perdita.

Restas diri kelkajn vortojn pri la lingva flanko. Evidente, neniu oponos, ke la lingvaĵo de l' kantistoj prezentas brilan specimenon de la rusa dialekto de esperanto [Noto 3] kies plej rimarkebla trajto estas absoluta neglekto (tragluto) de la finaĵoj. En Se en vivo oni tute libere konstruas el la vorto permeso absurdan permeson per transmeto de la akcento sur la lastan silabon. Ankaŭ la surkovrilan tekston ne malmakulas preseraroj (Homo sin', Dejkin).

Sub la titolo Destin' aperis tradicia, griza specimeno de la sovoka [Noto 4] kulturo. Sed kiel evento en la nialanda esperanta kultura vivo la fakto mem de la apero, tiu fakto havas signifon nerefuteblan.


NOTOJ

1. La prelego de M.C.Bronŝtejn kun mencio pri tiuj principoj estas konservata en la son-arkivo de la aŭtoro.

2. Stile komparebla kun “Junulo, regalu nin per vermuto” (Hašek J. La aventuroj de brava soldato Švejk… Parto I, ĉap. X) kaj kun tuj sekvintaj Orfino k.s.

3. Pri la rusa dialekto de esperanto legu en la revuo Spektro, eldonota de Sezonoj.

4. Sovoka (Ruse совковый). Laŭ la sovetia tradicio (kun certa dozo de malestimo).

Aleksej Birjulin (Ruslando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.