La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dis!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

"Fikciaj" epizodoj el eble nefikcia vivo

Jen verko, kiun mi multe ĝuis legi. La aŭtoro estas tre bona verkisto, kun bona stilo. Kion alian diri por ĝin rekomendi? Nu – Dis! estas diversmaniere la temo de dek tri ĉapitroj. Laŭ la antaŭparolo de la aŭtoro, „ĉi tio estas fikcia verko”. Tiu „fikcia verko” prezentas epizodojn el la persona vivo de la aŭtoro. Kiom fikciigitaj estas tiuj epizodoj, tion ni ne scias. Eble la tuto. Eble nur detaloj. Eble, kiel konjektis unu recenzisto, la unua ĉapitro estas tute fikcia, sed la ĉapitroj fariĝas iom post iom malfikciaj. Escepte, kompreneble, de la lasta, kiu paralelas la unuan. Eble, eble ... Kiu persone konas la verkiston, eble tiu povas mem decidi pri la kvanto de fikcieco. Kaj eble pri tio, ĉu la verkisto mem estas nur fikciaĵo? Por la ceteraj legantoj, tio vere ne gravas. Neniam ekzistas absoluta dividlinio inter la fikcio kaj la realo, nek inter la aŭtoro kaj ties verko. En sukcesa literaturaĵo, tio tiom pli validas.

La dek tri ĉapitroj ĉiuj estas interesaj, bonhumore verkitaj. Ili varias inter –

komikeco – ekzemple, la 1a ĉapitro, „Aprila inundo”, kiu priskribas la naskiĝon de la aŭtoro, kiel spertitan de li, kiel feto, do dis-iĝo for de la korpo de la patrino;

iom da satiro – ekzemple, la 13a ĉapitro, „Dis!”, pri lia kremaciiĝo, kiel spertita de li post sia morto, do dis-iĝo for de la propra korpo;

duone seriozaj komentoj – ekzemple, la 12a ĉapitro, „Librojn legu la verkisto”, pri lia tediĝo pri la esperanta movado, kaj lia decido „kabei”, do dis-iĝi for de la movado;

divorcodis-iĝo for de la edza stato;

dis-iĝo for de intimado kun iu konatino (pli ol unu ĉapitro), k.c.

Interese estas, ke ni neniam legas pri la nepersona vivo de la aŭtoro, ĉu fikcia, ĉu reala, t.e. pri lia profesia/metia agado. Nek pri lia familio – kvankam fojfoje enŝteliĝas kelkaj aludetoj. Ni legas nur tiujn aspektojn de la vivo, kiujn li volas prezenti al ni, kaj preskaŭ ĉion alian li kaŝas de ni. Liajn vidpunktojn pri trajnoj kaj busoj ni legas sed ne pri aŭtoj; ke li estas verkisto, sed nenion pri liaj verkoj aŭ verkotemoj; ke li loĝas en Skandinavio – sed ege malmulton alian pri lia medio.

Listo de ĉapitroj mankas, kvankam ĉiu el ili havas propran titolon. Tio efektive estas bagatelo; ĝi indikas nur, ke la (fikcia?) aŭtoro preferas sekvi la (fikcian?) propran vojon, kaj la eldonisto supozeble akceptis tiun lian (fikcian) preferon. Nu, la neekzisto de tabelo de enhavo ne estas fikcia – sed tia tabelo ne estas absolute necesa; eĉ, iam mi konis lingviston tiom introvertan, ke li forgesis presigi la titolon de sia libro sur la kovrilo de la libro, eldonigante ĝin!

Finleginte la libron, ni sentas, ke ni almenaŭ komencis koni la animon de la ĉefrolanto. Kaj plezurige al ni, ni trovas, ke lia animo tre similas la nian – kompreneble, tion jam antaŭdiris al ni la aŭtoro en sia antaŭparolo: „Sed veran fikcion ne kreas sole aŭtoro por transdoni ĝin pretan kaj kompletan al la leganto. En vera fikcio ankaŭ la leganto devas kontribui, aldoni el siaj spertoj, pensoj, asociadoj, kunkreante la rakonton”. Do sendube ĉiu leganto legos iom malsimilan rakonton, legante la saman tekston, kaj propramaniere en sia fantazio karakterizos la verkinton.

Mi mem legas en la rakonto pri viro, kiu de pli ol kvindek jaroj estas esperantisto, sed preferas ne rakonti pri esperantaĵoj; introverto; homo kapabla rekoni la similecon kaj malsimilecon de ĉiu renkontato/-ito; homo amema, sed tre konfuzita pri tiu, kiun ami ... Do viro mirige spegulanta min mem. Por vi li tute verŝajne aspektos tre alie, sed iel spegulos vin.

Evidente, do, Sten Johansson apartenas al tiu grupeto de kaj legindaj kaj memorindaj verkistoj de nia epoko. Laŭdon pli grandan malfacilus doni.

Donald Broadribb

Senkovre


jan. 2003

En sia nova volumo Sten Johansson utiligas metodon ne sentradician en la Esperanta literaturo: similan praktikis antaŭnelonge membroj de la tn. ibera skolo en siaj Ekstremoj.

Temas pri libera asociado laŭ elektita(j) vorto(j) - ĉi-kaze la prefikso "dis". Tiu vorteto fariĝos ankaŭ titolo de la tuta rakontaro, kies diversaj pecoj estas praktike sendependaj; kunligas ilin la unuapersona rakontado de la aŭtora “alter ego” nomata “Peter”.

Dektri mallongaj historioj prezentas la tutan vivociklon de la protagonisto, homo profunde malkontenta pri sia vivo, al kiu feliĉo neniam ĉeestas, nur postfeste rememoreblas. En tio plej multe rolas kontaktoj kaj kuniĝoj al virinoj - ŝajne nature kaj memkompreneble. Ja ĉiuj gravaj aferoj de la vira vivo ligiĝas al la alia sekso: ankaŭ ĉi tie krom amoj, amindumoj kaj amoradoj ankaŭ filo kaj morto pritraktiĝas ligite kun diversaj inoj.

Nuraj pli-malpli senvirinaj temoj estas infanaĝo, psikodramo kaj esperantistumado.

En la lerte konstruita strukturo unuopajn ĉapitrojn kunligas alispecaj teksteroj: pensumadoj de la sama rakontisto dum aŭtobusa vojaĝo al sia lasta amatino. La diversaj rakontoj naskiĝas el tiuj meditadoj, ili estas kvazaŭ enprofundiĝoj en la propran memoron, inspiritaj de specifaj scenoj dum la veturo. Sama tekniko aranĝas la materialon ankaŭ ene de la ĉapitroj, kaj tio foje jam montriĝas iom troa, peza ludo pri la rakontaj tempoj. Tamen fine la ĉefaj fadenoj renkontiĝas, tiel la fermo de la libro fariĝas surpriza, eventuale eĉ ŝoka. Ĉiuokaze la asocia funkciado de la cerbo ne ĉiam donas la rakontan koheron dezirendan. La volumo kiel tuto restas sur la nivelo de anekdotismo: malgraŭ la mikso de interna tempoordo la rakontetoj estas unudirektaj, rekte kompreneblaj vivobildoj, kvazaŭ memportretoj de la artisto el siaj diversaj aĝoj. Ili ofte spritas kaj saĝas, aliflanke foje ne sukcesas eviti la kaptilon de banalo kaj naivo. Kelkloke melodrameco minacas - sed tio kutime okazas al verkoj nur iomete personecaj. Tamen se leganto akceptas rekoni siajn proprajn spertojn ekz. en priskriboj de amrilatoj, certe oni tuj fariĝos multe pli komprenema pri tiu peko de sincereco.

La ĉapitro Librojn legu la verkisto estas samtempe la plej sprita kaj plej pensiga parto de la volumo. Tie Johansson kun simpatia memkritiko kaj ironio parolas pri sia rilato al esperantismo. Krom la ideo fondi Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK) li starigas ankaŭ kelkajn vere provokajn demandojn , kiel ekzemple: Ĉu povas esti tiel, ke esperantistoj suferas pro ia psika manko de kapablo komuniki kaj interrilati, sed tiun mankon ili ne konscias ĉe si mem, sed male atribuas al la ĉirkaŭa mondo?

Artismaj penoj delogas la verkiston ĉefe komence kaj fine de liaj rakontoj. En tiuj streboj al trafaj titoloj kaj frapaj lastaj frazoj plej ofte aperas ankaŭ metaforaj priskriboj. Bedaŭrinde ankaŭ Johansson suferas de kutima malsano de Esperantaj verkistoj: li volas mem zorgi pri la tuta literatura procedo, t.e. ne nur verkas, sed ankaŭ tuj klarigas. Kvankam klariga frazo same misefikas al metaforo kiel al ŝerco: per troa konkretigo ĝi ĝuste forprenas la ĝuon de enigmosolvado.

Malgraŭ teoria alvoko en la antaŭparolo, en la praktiko Johansson lasas preskaŭ neniun spacon al la kreivo de la leganto.

Laŭ idea originaleco kaj literatura kvalito elstaras la framo de la rakontaro. La kontrasto de naska akvo kaj morta fajro povus konduki al pli altaj dimensioj; bedaŭrinde tiuj poeziaj pintoj montriĝos ne plu atingeblaj dum la cetero de la kolekto.

Sed la sola vere ĝena makulo sur la vizaĝo de tiu ĉi volumo estas la kovrilo: abomena kaj enhave, kaj preskvalite, kaj aranĝe, kaj kolore. Estas tute ne kompreneble, kiel povis elektiĝi tiu aĉa bildo, kiu neniel respegulas la enhavon de la libro. Por protekti ĉi-lastan de ties malvarba efiko, oni emus almeti ŝildon kun mesaĝo al la aĉetunto: Atentu! Ne lasu vin trompi de la kovrilo! Mi estas multe pli valora, ol tiu ĉi sugestas.

Lariko Golden

Dis! De naskiĝo ĝis la lasta stacio


2002. №12 (98)

Sten Johansson en la antaŭparolo nomis sian verkon fikcia. Post la tralego aperas imago, ke la aŭtoro traktas la terminon “fikcia” kiel “ne aŭtobiografia”. Ĉar la eventoj, agoj, deziroj, pensoj kaj sentoj de la personoj en la romano estas tute realaj, naturaj kaj rekoneblaj. Inkluzive eĉ pensojn kaj sentojn de antaŭnaskiĝonta infano en utero kaj de mortinto antaŭ kremacio.

La romano konsistas el dek tri noveloj, en kiuj estas priskribita la vivovojo de la protagonisto, rakontanta pri si mem. Estas montrata ordinara (aŭ preskaŭ ordinara) viro, plejparte en la rilatoj amaj kaj amindumaj kun pluraj inoj. Per liaj pensoj, rememoroj kaj revoj respeguliĝas majstre kaptitaj kaj eble profunde kaŝitaj trajtoj de apartaj homaj karakteroj kaj de la homa naturo esence kaj entute.

Paralele al la novelaro kaj inter la noveloj estas apartaj ĉapitroj kie temas pri pasaĝero, kiu veturas buse de haltejo al haltejo, de unu viva epizodo al alia, de unu rememoro al alia kaj tiel ĝis la vivofino.

Profunda scio de la karakteroj estas nealtrude montrita per aro de etaj ĉiutagaj kaj kutimaj detaloj, priskribitaj kun mola humuro. Kelkaj povas esti preskaŭ aforismoj. “Kiu ĝuo pli grandas — ricevi siajn preferatajn muzikaĵojn, aŭ scii, ke la eksamato ne ricevas la siajn?” (En fojnamaseto, pĝ. 16). Aŭ: “Iam ŝi lernis de iu instruisto bonegan argumenton, kiu konvinkis ŝin pri la malbelo de Esperanto. Bedaŭrinde ŝi forgesis la argumenton, tamen ŝi restis konvinkita” (Subtera eksterlandano, pĝ. 42). Similaj ekzemploj estas multaj.

En la romano estas ankoraŭ unu linio strukture ne apartigita, tamen rimarkebla. Nome pro tio la protagonisto ne estas tute ordinara persono. Li estas esperantisto devena el la esperantista familio. “…ordinara juna familio, tamen ankaŭ neordinara. Miaj gepatroj estis aktivuloj en la loka Esperanto-klubo…” (Aprila inundo, pĝ. 9). La aŭtoro pere de sia heroo montras bonan konon de tiu fenomeno kiun ni kutime nomas Esperanto-movado.

Ĉi tie mi kun grandega plezuro renkontis eksterlandan kolegon kiu same rimarkis kaj kun specifa humuro priskribis tiujn trajtojn de la esperantistoj, kiuj estis rimarkitaj de ni antaŭ dudeko da jaroj en tiam sovetia t.n. junulara Esperanto-movado. Temas, interalie, pri ne troa deziro legi librojn (“Librojn legu la verkisto”); esperantista profesia atributaro — “dormis … preleganto kun diapozitivoj” (pĝ. 9) (komparu kun Lumbildit' de Viktor Sapoĵnikov); ĵonglado per sigloj FIK kaj FEK en titoloj de organizoj (1981j, Omsk, Aleksej Aleksandrov); nunaj aŭ ne nur nunaj fieraj blagoj kaj deklaroj pri kabeado, kiuj restas nur deklaroj (“Kabeiĝos iam mi” de Georgo Handzlik kaj la brua ondo pelata de Jurij Finkel).

Deklari pri io ja estas pli facile ol agi, des pli kabei ĉar Esperanto kiel fenomeno socia estas mistike alloga, certe ne por ĉiuj sed ĝi kapablas kapti kiel mistera The House Of the Rising Sun. La aŭtoro lerte kaj sperte priskribas ankaŭ morojn kaj kutimojn en junularaj politikaj rondetoj, kiam interrilato inter, ekzemple, marksismo kaj feminismo rezultis esti… koito, kopulacio — ko to poado laŭ Sten Johansson (“En fojnamaseto”, pĝ. 18.). Ankaŭ Esperantaj kluboj kaj rondetoj ne estas esceptoj (“Jen eble la kaŭzo ke la lingva diskriminacio ne ĉesis”, pĝ. 22) kaj scii Esperanton ne signifas esti anĝeleto (“diferenciĝi de la ceteraj homoj, ne fumante, ne drinkante, sportante k.s.”).

La bela kaj flua lingvaĵo de la romano ne impresas kiel klasika Esperanto. La lingvaj eksperimentoj ne mankas, sed la bilanco inter reguloj kaj malreguloj estas akurate gardita, kio refoje montras ke la Lingvo Internacia ne estas dogmo, se oni scias ĝin uzi bone. Tamen aperis amuza demando pri du remiloj, unu el kiuj estas remilo simpla kaj la alia ĝia parulo, ĉu tio estas paŭsaĵo el la sveda lingvo aŭ la verkisto atribuis al tiuj objektoj inajn kaj virajn trajtojn — simile al homa paro (“al viro farendas, kio farendas al viro”, pĝ. 78)?

Do malgraŭ multaj neologismoj la bezono en zorge kompilita bonega glosaro preskaŭ ne aperas por la okcidenta leganto. La frazoj estas kurtaj, sed esprimivaj, sen troaj klarigoj pezaj. Apartan plezuron donas pluraj kalemburoj: temp' está — venis tempo dum tempesto; dis-ertacio — defendenda scienca tezo pri disiĝo.

Kaj laste kelkaj vortoj pri la kovrilpaĝo. Ĝi dise malharmonias kaj malkoincidas kun la esenco de la verko. Kiom fajna estas la lingvaĵo, trafaj rimarkigoj, molaj kaj saĝaj humuraĵoj, tiom malalloga estas la bildo sur la kovrilpaĝo, kie du nebelaj, nejunaj kaj malsimpatiaj inoj pozas nenature kaj imitas penon trapenetri en pantalonon de iu ulo, kies supra korpoparto estas ekster la foto. Eble la eldonejo per tio celis substreki la titolon Dis! (dis-harmonia, dis-koincida)? Aŭ tio estas ilustraĵo por la 11a novelo (Du inoj enlite)? Lastokaze tio plene ne taŭgas, ĉar la novelo kun tia elvoka titolo havas tute korektan kaj molan enhavon.

Se la eldonejo per tia malmodeste provoka bildo penis allogi la legantojn, tiam laŭ mi, ili faris eraron. En la unua Balta Esperanto-Forumo (Kaliningrad, julio 2002) en la seminario pri literatura kritiko klare evidentiĝis ke ja pasis en la pasintecon la malnova praktiko, laŭ kiu ĉio eldonita en Esperanto estas leginda, legenda kaj akirenda. Nun la leganto iĝis pli postulema, pli klera (kaj iusence kaprica) pri elekto de libroj kaj revuoj. Tio rilatas eĉ al ekstera aspekto de la libro. Kaj, sekve, kio taŭgas por sekse zorgitaj knabetoj, tute povas malefiki al la personoj kleraj kaj sobraj. Kaj malutili al bona aŭtoro.

Aleksej Birjulin

Profunde kaj home

Nur kvar jarojn post la apero mi eklegis "Dis!", eble ĉar la kovrila bildo iel kredigis min ke la libro ne estas bonkvalita. Ĉar mi legis aliajn librojn de Sten Johansson kun granda kontento, mi tamen fine ne povis ne legi tiun ĉi, kaj trovis ke ĝi eble estas la plej bona verko de la verkisto.

La kadra rakonto de "Dis!" estas aŭtobusa vojaĝo, dum kiu la heroo pensas pri okazintaĵoj dum sia vivo. La heroo - kiu fakte nek estas heroo nek malheroo - sed ordinara homa homo kun bonaj kaj kompatindaj trajtoj pensas pri okazintaĵoj kiam okazis diversspecaj disiĝoj en lia vivo: la naskiĝo, eksedziĝo, disiro de familianoj, kabeiĝo kaj morto.

Mia ĉefa sento kiam mi legas la libron estas ke la vivo vere povas esti kaj bunta kaj malfacila, sed ĝi ankaŭ estas vivinda kaj mirinda. La ĉefrolulo vere estas vera homo. La verkinto sukcesis priskribi homon kun sentoj kaj problemoj, kiuj sentiĝas realismaj.

Leganto kiu ŝokiĝus pri priskribo de seksumaj aferoj evitu tiun ĉi libron, ĉar tiaj aferoj priskribiĝas. La libro tamen ne estas pure seksuma libro. Pro tio ĝi meritus pli bonan kovrilon ol la nuna, kiu aludas pri pornaĵo.

La libron mi rekomendas al ĉiuj, kiuj volas legi veran romanon.

Leif Nordenstorm

Tre agrabla kaj legebla libro

El la titolo oni jam povas kompreni kio estas la temo de la libro: temas pri dis-i, dis-iĝi, dis-igi, do, simple pri ĉiaj okazaĵoj en la vivo, en kiu homo povas dis-i.

En la komenco, la verkisto Peter disiĝas de sia patrino. Estas tute ne normala akuŝo, sed en la tuta libro temas pri iom nenormalaj cirkonstancoj. Do tio ne estas speciale atentinda. Sed li ankaŭ disiĝas de sia kunulino dum sketado, kiam la glacio fendiĝas kaj ili du ne plu estas sur la sama glacio. Kaj relative en la komenco de la libro lia filo foriras de li, filo, kiu mem nur multe pli poste en la libro forlasas la patrinan uteron - do disiĝas de ŝi.

La 'Ruĝa fadeno' fakte estas la vojaĝo de la ĉefrolulo al kaj re de sia amikino. Dum tiu longa kaj kelkfoje iom teda busvojaĝo, li pripensas kelkajn aferojn de sia vivo kaj de la rilato kun Marja, la nuna amikino, kun kiu li ne vivas. Li do tre ofte disiĝas de ŝi. Tiu 'ruĝa fadeno' ne estas presita en ruĝaj literoj - kompreneble -, sed kursive.

La retrospektaj rakontoj estas normale presitaj, kaj temas ĉiuj, kiel jam dirite, pri 'dis'. Dis de geamikoj, de familianoj, de kunulinoj, kun kiel plimalplia kulmino - la disiĝo de la Esperanto-movado. Li Kabeas aŭ Kabeiĝas - kun longa disputo pri la ĝusta formo.

La vera apogeo estas, ke li eĉ disiĝas de la vivo; la aŭtobuso havas akcidenton kaj en tiu okazo li mortas. La vere plej lasta ĉapitro priskribas la kremacion, dum la verkisto fakte tute ne eltenas varmon! Do, interesa vivo: komenco en la akvon - li surstrate naskiĝis kaj preskaŭ forfuĝis al la Balta Maro kaj je la fino la ankaŭ ne planita fajro... Ĉu hazarde ke tiu ĉapitro portas la fatalan numeron 13?

La verkisto uzas tre ofte neologismojn, aŭ almenaŭ ne tre kutimajn vortojn, kio ne faciligas la legadon al komencantoj. Li ankaŭ ludas per sufiksoj: edzperanto, disperanto, desperanto ktp; ege amuze, kaj ne tro, miaopinie. Cetere li regule faras aludojn al la riĉa Esperanto-literaturo: Ho, mia kor'; Kredu min, sinjorino; Jam temp' está; Tri estas tro... Tio kompreneble tre plaĉas al la pli oldaj kaj spertaj esperantistoj, kaj la komencantoj verŝajne preterlegos tion.

Do, entute tre agrabla kaj legebla libro, kiun mi certe povas rekomendi.

Madzy van der Kooij

"Dis!", de Sten Johansson

Publikigita ĉe
2021

Paulo Sérgio Viana

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.