La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La danĝera lingvo
Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto

  • Verkinto: Ulrich Lins
  • Speco: movado
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€18.00
  • Eldonjaro: 2016
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera lingvo, plej forte en la nazia Germanujo kaj en Soveta Unio, sub Stalin. En sia detale dokumentita kaj riĉe ilustrita libro la germana historiisto Ulrich Lins montras, ke Hitler kondamnis Esperanton kiel ilon por la mondregado de judoj kaj ke Stalin, likvidante la revolucian internaciismon, subpremis la Esperanto-movadon kaj kaŭzis al ĝiaj anoj grandan suferadon kaj eĉ morton. Ankaŭ estas priskribitaj la atakojn kontraŭ la E-movado en la orienta Azio kaj en la Ligo de Nacioj.
  • Paĝoj: 399
  • ISBN: 5010031361
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Xavier Alcalde: Kiel Esperanto venkis la totalismojn
    • De Nikolao Gudskov: Fama klasikaĵo kun iom alia kaj nova enhavo
    • De Oliver: Recenzo: La Danĝera Lingvo (de Ulrich Lins)
    • De Samo (Japanio) 1: La danĝera lingvo
    • De Samo (Japanio) 2
    • De Samo (Japanio) 3: La danĝera lingvo
    • De Montarano (Slovakio): La danĝera lingvo de Ulrich Lins
    • La danĝera lingvo de Ulrich Lins: Ho, la libro La danĝera lingvo estas interesega! Ĝi tre klare kaj facillingve malkovras historion de agaĉoj, direktitaj al Esperantistoj. Mi tre ĝojas, ke mi tralegis ĝin, kaj mi rekomendas al vi ankaŭ fari tion. (Ksiŭar (Rusio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiel Esperanto venkis la totalismojn


februaro 2017
Kiom da fojoj oni demandis nin kial Esperanto ne atingis la finan ven­kon? Ulrich Lins majstre rakontas grandan parton de tial kaj tiel. Neniam ni forgesu la amasan persekutadon
pro politikaj-ideologiaj motivoj sufe­ritan de la esperantistoj. Ne eblas scii ki­el evoluintus la movado sen ĝi. Kro­­me, ĝi montras kiom serioze la kon­traŭ­u­loj traktis la potencialon de Es­peranto. Tamen, transvivante la te­ru­ran epokon la zamenhofa lingvo ja ven­kis la to­talismojn.
Jen studo modela pro rigoro, sis­temo kaj amplekso, sed ankaŭ pro la graveco de la temo. Kiel klarigite de la aŭtoro en “Pri la historio de La danĝera lingvo ” ( Esperanto , Aprilo 2017, p. 77), kiam li ekpublikigis ĝin, necesis ku­­raĝo por tion fari. Cetere, bona his­toria verkado bezonas interpreton de la faktoj, kaj Lins ne kaŝas la sian. Pro tio ne estas nur priskribo, sed la libro pensige analizas ŝajnan pa­radokson. La Esperanta movado estis severe atakita el malsamaj flankoj kaj pro kontraŭaj kialoj – aparte en tiuj landoj, kie ĝi estis plej forta. En Germanio oni ligis ĝin al la juda deveno de ĝia iniciatinto, sed ankaŭ al maldekstremaj kaj komunismaj ide­aloj. Dume, en Sovetio estis ĝuste la komunisma reĝimo, kiu klopodis eks­termi ĝin. Kio entute estis provoka en tiu sendiskriminacia interhoma ko­mu­nikado? – demandas sin Lins. Tiel la libro defias la propagandan aser­ton laŭ kiu Esperanto estas nur lingvo. Kiel kompreni tiom da mo­kado, subpremado kaj mortigo… nur pro lingvo? La respondo, laŭ la aŭtoro, rilatas al timo pri neregeblaj inter­naciaj kontaktoj kaj pri la ideo de univer­saleco de la homa spirito, kiun Zamenhof postlasis en socia movado (naive) celanta al in­terkompreniĝo kaj al amika paca kun­vivado de la popoloj kaj de la ordinaraj homoj.
Por tiuj, kiuj jam posedas la an­taŭan eldonon, mia konsilo klaras: aĉe­tu la novan, sed ne ĵetu la malnovan, ĉar la nuna inkludas pli da fontoj kaj dokumentoj, sed konscie mallongigas teoriajn diskutojn kaj la ĉapitrojn pri tiuj persekutoj, kiuj ne nepre okazis nur pro subteno de Esperanto. Sekve, tiu tria eldono pli flue legeblas. Post iom skiza enkonduko pri la obs­tak­loj ekde 1887 ĝis la 1930-aj jaroj (apar­te de la laborista esperantismo), ĝi koncentriĝas sur la du ĉefaj subpre­mantoj: Hitler kaj Stalin. Fine, la lasta parto de la libro pritraktas la reviviĝon de la movado en orienta Eŭropo dum la malvarma milito.
Substrekindas la detala ekzameno de la kunteksto en ĉiu lando, kaj de la sekvoj por la movado de ĉiu politika decido far konkretaj individuoj. En tiu historio multas la polemikaj temoj, kiel la komplikaj rilatoj kun naciismo (ĉiam la plej forta malamiko de Esperanto, laŭ Lins) kaj kun aliaj sociaj movadoj, la danĝero de ia neŭtraleco, la ekzisto de naziaj esperantistoj, aŭ la labirintaj lingvistikaj debatoj en Soveta Unio. Samtempe, troviĝas ankaŭ inspiraj epizodoj, en kiuj Esperanto rolas ki­el savanta lingvo. Tiel la libro estas neelĉerpebla fonto de esplorindaj fa­de­noj duon-kaŝitaj en interplekto de fas­cinaj intrigoj kaj roluloj, kutime ilus­tritaj per perfekta citaĵo. El tiu per­spektivo, eble nur Esperanto and Its Rivals de Roberto Garvía kompareblas al ĝi. La verkon kompletigas utilaj kronologio kaj indekso de personoj, kune kun altkvalita kaj zorge elektita fotaro kaj alia grafika materialo.
Ligita al tiu nova eldono aperis angla versio en traduko de Humphrey Tonkin kaj tial jam eblas legi ĝin en ok lingvoj. Espereble tio instigos al ali­lingvaj versioj de verko, kiu ne nur valoras en si mem, sed kiu ankaŭ hel­­pas kompreni multajn aliajn, kiel Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bron­ŝtejn.
Miaopinie, indus pliampleksigi la esploron al aliaj landoj. Ekzemple, en la libro ni ekscias ke en la inaŭgura paro­lado de la Pola E-Kongreso en 1956, Andrzej Rajski akuzis kune Hitler, Sta­lin kaj Franco pro la persekuto de Esperanto. Tiun trian diktatoran reĝi­­mon ankoraŭ neniu ĝisfunde pri­stu­dis. Simile, Lins mencias la agadon de kelkaj spionoj, sed certe ili ekzistis (ĉu ankoraŭ ekzistas?) en aliaj landoj, kiujn endas priserĉi. Bele, se aliaj esploristoj daŭrigos la laboron.
Kiel konvinke argumentas la aŭ­to­ro, tiu ĉi verko transpaŝas la te­mon de Esperanto. Kiam la lingvo (kaj ĝiaj parolantoj) suferas, an­kaŭ desuba in­ter­­na­ci­ismo kaj kosmopolitismo ĝene­rale suferas, verŝajne kune kun tole­ro, libero kaj demokratio. Pro tio, en zorgiga antaŭeniro de aŭtoritataj regi­staroj Esperanto povus denove fariĝi la danĝera lingvo. Ni restu atentaj.

Xavier Alcalde

Fama klasikaĵo kun iom alia kaj nova enhavo


aŭgusto-septembro 2017, №8-9
Ulrich Lins

La libro de Ulrich Lins La danĝera lingvo havas longan historion. La unua versio aperis en 1973, malgrandkvante eldonita kiel broŝuro ĉe la eldonejo L’ omnibuso en Kioto. Unu jaron poste ĝi fariĝis ĉapitro en la epokfara paradigmeca verko Esperanto en perspektivo. Post 13-jaraj esploroj ampleksa kaj renovigita versio aperis en 1988 en la eldonejo Bleicher (Gerlingen, Germanio) – tiel UEA maskis sian partoprenon en la eldono, por ne inciti sovetiajn aŭtoritatojn.

Sed en tiu momento la epoko ŝanĝiĝis, kaj jam en 1990 represo (kun aldonaj komentoj de Detlev Blanke kaj Sergej Kuznecov) aperis en Moskvo ĉe la eldonejo Progreso. Poste venis tempo por tradukoj al naciaj lingvoj – la japana (1975, de la unua broŝurforma eldono), germana (1988), itala (1990), rusa (1999), litova (2005), korea (2013), angla (2016, jam de la nova eldono).

En 2016 (sur la kopirajto tamen estas indikita 2015) aperis ĉe UEA nova, reviziita eldono. Ĝi signifoparte ripetas la eldonon de 1988, sed samtempe ĝi havas kelkajn gravajn diferencojn.

Do, pri kio temas la libro? Ĝi estas “Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”, diras la subtitolo. Fakte, temas pli pri persekutoj kontraŭ esperantistoj, ol pri persekutoj kontraŭ la lingvo mem, sed distingi inter iuj fenomenoj estas ne ĉiam facile – ja la lingvo ekzistas nur per siaj portantoj… En ĝi estas prezentitaj kaj simplaj burokrataj malhelpoj por disvastigi la lingvon, malpermesoj ĝin uzi, kaj persekutoj kaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj. Iuj tiaj eventoj, kiel malpermeso de propagando, okazis ankaŭ en “demokratiaj” landoj (kiel en Francio en la 1920aj), sed ĉefe en la landoj, kiujn oni nomas totalismaj – unuavice, en la Hitlera Germanio kaj en la Stalina Sovetunio. Plejparto de la libro estas dediĉita ĝuste al eventoj en tiuj landoj, kaj pri la persekutoj de esperantistoj en Sovetunio temas en, proksimume, du trionoj de la libro (kaj, se konsideri ankaŭ priskribon de persekutoj en la Rusia Imperio en la unua ĉapitro, la ĉefa enhavo de la libro estas pri rusiaj eventoj!).

Kompreneble, sovetiaj esperantistoj sciis pri la persekutoj en la jaroj 1937-38 (kaj ĝis la mezo de 1950aj) sufiĉe bone. Same bone sciis pri la naziaj persekutoj esperantistoj en Germanio. Tamen, la scioj estis nesistemaj, ofte bazitaj sur onidiroj kaj misinformoj; oni parolis pri la temo ĉefe nur mallaŭte. La ĉapitro en Esperanto en perspektivo kaj poste la monografio de U. Lins starigis la scion sur precizan histori-sciencan grundon kaj permesis labori sur la tereno plu. Malgraŭ relativa grandeco de la libro, en ĝi ne estas sensencaj rezonadoj, ĝi estas plene bazita sur dokumente pruvitaj faktoj. Tial ĝia valoro ne supertakseblas.

Post la apero de la libro en 1988 malkovriĝis novaj faktoj kaj estis entreprenitaj gravaj esploroj pri la epokoj de persekutoj en Germanio kaj Sovetunio. En Sovetunio en la fino de 1980aj jaroj malfermiĝis multaj arkivoj de sekretaj servoj, kaj esploristoj ekhavis eblecojn ekscii la precizajn faktojn pri sorto de pluraj esperantistoj (gravan rolon en tiuj esploroj ludis N. Stepanov). Ĉi tiuj faktoj devis esti reflektitaj, kaj ili eniris la novan eldonon de la libro, kaj ĝi fariĝis tiurilate pli dokumentita kaj ampleksa.

LinsEkzistas ankaŭ aliaj diferencoj inter la antaŭaj kaj la nova eldonoj de La danĝera lingvo, kiuj ŝuldiĝas al ŝanĝo de la konceptoj de la aŭtoro – nu, la homoj ŝanĝiĝas, kaj kun paso de la tempo ŝanĝiĝas ankaŭ iliaj opinioj. Tiel en la nova eldono plene malaperis la iama 3a ĉapitro pri la persekutoj de esperantistoj en Orienta Azio. La afero estas, ke Esperanto kiel tia neniam estis malpermesata kaj persekutata en Japanio, Ĉinio kaj aliaj orientaziaj landoj, sed esperantistoj jes ja – sed nur pro ilia politika agado. Esperanto reale estis ĉiam populara en laboristaj kaj maldekstraj medioj, kaj esperantistoj-anarkiistoj, socialistoj ktp. estis persekutataj kaj eĉ ekzekutataj ĝuste pro tio, ne simple pro ilia esperantisteco. Do, U. Lins ekskludis tiun ĉapitron.

Pri la kaŭzoj de nazia malamo al Esperanto ĉio estas pli-malpli klara, ĉar la internaciisma ideo por nazioj estas absolute malamika (eĉ sen konsidero de la juda deveno de Zamenhof kio elvokis apartan incitiĝon, la rezulto estus sama), sed pri stalinismo la problemo estas pli komplikita – ĝi ja asertis, ke ĝi baziĝas sur marksismo, kiu havas principe internaciisman karakteron! Tial U. Lins entreprenis esploron pri interrilatoj inter socialisma teoriumado kaj ideo de Esperanto. La fontoj por tio estas abundaj, sed mi ne dirus, ke tiu esploro venigis al definitiva respondo. Eĉ se iuj teorioj konkludis pri sensignifeco aŭ senvaloreco de Esperanto, por ĝiaj persekutoj tio ne donis sufiĉan bazon, ĉar neniam ekzistis pri ĝi forta oficiala opinio. Pri tio, cetere, atestas relativa florado de la movado en USSR en la 1920aj jaroj. Alia afero, ke Esperanto estis netolerebla por la reĝimo, kiam tiu fariĝis definitive totalisma kaj fermita rilate al la cetera mondo.

Kiel resumis U. Lins en sia intervjuo al Libera folio, «La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis “danĝera”, ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj» (liberafolio.org/2016/09/26/novaj-detaloj-pri-persekuto-de-esperantistoj-trovitaj/). Se temas pri la fakta malpermeso de Esperanto en la landoj de Varsovia pakto en 1950-55, tio devenis de la obeo de tieaj registaroj al la imperiismema disvastigo de la rusa lingvo, kiel “internacia interkomprenilo”.

Foje en privata letero Ulrich Lins skribis al mi jenon: “Mi konscias, ke la persekutoj ne havis radikon en la marksisma teoriaro. Mi tamen klopodis esplori la rilaton inter tiu teoriaro kaj la sorto de Esperanto. Iom gravis la opinio de Gramsci, ĉar ĝi estis malfavora. La sovetiaj esperantistoj multe okupis sin pri teoriaĵoj, unue defensive (ĉar Buĥarin kaj aliaj atakis ilin aŭ, pli ĝenerale, pro la prisilento de Eo), poste ofensive (ĉar ŝajnis, ke la oficiala politiko pri naciecoj fine donos lokon al Esperanto). Fine, ili rezignis, komprenante ke la tuta temaro estas tro danĝera tereno”.

En la nova eldono la esploroj pri interrilatoj inter socialismaj teorioj kaj Esperanto estas signife reduktitaj, ĉar tiuj ideologiaj bataloj ne plu estas vere aktualaj. Tamen la donitaĵoj, kolektitaj pli frue, havas netan historian intereson, sekve, la antaŭaj eldonoj ne perdis sian signifon pro la apero de la nova.

Aparte estas interesaj la finaj partoj, kie estas rakontata la historio de la renaskiĝo de la movado en Orienta Eŭropo kaj en Sovetunio ekde la mezo de 1950aj jaroj. Por la orienteŭropanoj tio estas edifa ekkono pri si mem, pri tio, kiel oni vidas ilin deekstere. Akcentoj pri certaj eventoj estas aliaj, ol donas loĝantoj de tiuj landoj, kaj tiu komparo donas interesan stereoskopian bildon de la tuto. Bedaŭrinde, Lins tute ne tuŝas la evoluon de la movado en ties rilatoj kun aŭtoritatoj en la plej lasta jarcentkvarono, pasinta post la pli fruaj eldonoj de lia libro, en komparo kun la pli frua periodo, sed tio estas jam tute alia historio.

Se paroli pri pure tipografiaj trajtoj de la nova eldono, rimarkindas la nova aranĝo de la libro: ilustraĵoj ne plu estas en la teksto, sed troviĝas sur engluitaj glaceaj folioj. Malgraŭ ioma pliboniĝo de la kvalito de la ilustraĵoj, la oportuneco de la legado malpliiĝis. En la nova eldono iom ĝenas la leganton tro etaj literoj – preferindus pli dika libro, ol rompado de la okuloj.

La libro de U. Lins delonge fariĝis klasikaĵo pri la historio de Esperanto, kaj la plej granda esploro pri la interrilatoj de la movado kun la ekstera mondo. Ĝi apartenas al la libroj, kiuj konsistigas nepran kulturan fonon de ĉiu konscia esperantisto. Tial la nova eldono, kun pliĝustigita kaj pliampleksigita fakta fundamento estas tre grava por la edukado de la novaj generacioj de esperantistoj, kiuj ne sufiĉe bone konas la antaŭajn eldonojn. Tamen, ĉar io interesa el tiuj eldonoj estas en la nova versio forĵetita, mi konsilas ne forgesi ankaŭ ilin kaj, post atenta tralego de la nuna, preni la eldonon de 1988 (aŭ 1990), kaj tralegi tiujn forlasitajn lokojn.

Nikolao Gudskov

Recenzo: La Danĝera Lingvo (de Ulrich Lins)

Publikigita ĉe
Jutubo, Oliver rakontas, 8/12/2017

Oliver

La danĝera lingvo


Novembro 2017
Dum ĉi sesio de Sumoo mi legis la 3a-ĉapitron, kies temo estas la esperanto-movado de Soveta Unio postrevolucia. Verdire tre malfacile por mi kapti la skizon, ĉar estas tre tre komplika interrilato de SEU kaj SAT, kaj la enhavo de la polemiko estas filozofieca spite al la suffice abundaj detalaj dokumentoj studantaj de Lins aldonitaj, pri tio mi tre admiras.
Sed imprese en postrevolucia soveta unio tre prospera la esperanto-movado kaj tamen lingvasciento de marksismo ne estas klare difinita. Ŝajnas ke sub Stalin la rusa lingvo estis domineca kiel internacieca en la unio kaj la internacia lingvo esperanto povas esti nature nur akcesora.

Samo (Japanio) 1


Julio 2017

Esperanto estis submetita ekde sia naskiĝo en diversaj malfacilaĵoj: Cara cenzuro, konkuro kun diversaj aliaj planlingvoj kaj la unua mond-milito k.a. Sed ĝi progresis trans baroj kaj baroj. Kiel dirite de Claude Piron ĝi estas "la bona lingvo". Ĝi naturaleĝe kreskis-as-os. Tio estas mia kredo.

Samo (Japanio) 2

La danĝera lingvo


Januaro 2018
El la lasta ĉapitro, "KONKLUDO" mi iom citas jenon: La esperantistoj en Soveta Unio estis arestitaj en 1937/38 kiel "spionoj sub Stalin", dume la naziaj atakoj kontraŭ la "lingvo de judoj kaj komunistoj". ---Nuntempe ne plu subpremataj esperantistoj, neniu registaro kuraĝas esprimi sin malŝate pri celoj kiel paco kaj interpopola kompreniĝo. Sed la lingvo ankoraŭ havas mondskale nur relative malgrandan anaron. La esperantistoj ĝuas senprecedence liberajn eblojn kaj ŝancojn por agado, kiujn ili dank'al la moderna teknologio povas preskaŭ senlime uzi.---Ĉar naciismo, kiu ĉiam estis la plej forta malamiko de Esperanto, refortiĝas en multaj partoj de la mondo, novan, aktualan signifon eble ricevas la ideo, ke interproksimiĝo de homoj ekster nacioj surbaze de egalrajteco restas valora kaj Esperanto estas potenca simbolo kaj instrumento de tiu interproksimiĝo. (finas citon)
La libro estas dika kun malgrandaj literoj kaj plie parte malkompreneblaj frazoj multe sinsekvas, sed parte facile kompreneblaj frazoj mikse sekvas. Tamen dank'al aliĝi al Sumoo mi povis finlegi ĝin. Mi admiras ke tiu ĉi libro ne nur estas la simpla historia libro, sed estas fajna stud-dokumento, disertaĵo, ĉar la verkisto LINS studis admire multajn kaj detalajn materialojn, kiujn ni povas facile diveni el la tre abundaj citaĵoj.
Por funkciigi mian cerbon kio ajn lingvon lerni estas efike al mi, sed la plej valora estas la Esperanto por mi, ĉar ĝi certe estas "bona lingvo" kiel s-ro Piron diris.

Samo (Japanio) 3

La danĝera lingvo de Ulrich Lins


Majo 2020
Antaŭ multaj jaroj mi aĉetis la libron La danĝera lingvo kun subtitolo Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. La libro estis eldonita en la jaro 1990 en la eldonejo "Progreso". Ĝi enhavas 568 paĝojn, sur kiuj estas kvar ĉefaj ĉapitroj, sekvas Konkludoj, Kronologio kaj tre grava Indekso de personoj. Fronte estas Antaŭparolo de la aŭtoro el la jaro 1986 kaj sekvas Listo de mallongigoj. La eldonejo aldonis antaŭ Kronologio du novajn ĉapitrojn - Lerni el la historio, kies aŭtoro estas Detlev Blanke kaj Danĝera libro pri danĝera lingvo de Sergej Kuznecov. La plej lasta parto de la libro estas Noto pri la aŭtoro. Libro enhavas kelkajn historiajn fotografaĵojn kaj dokumentojn, bedaŭrinde ne sufiĉe al riĉa enhavo. Nekutima estas en la libro uzata sistemo de piednotoj, kiuj estas numeritaj aparte al ĉiu paĝo.
La libro multjare kuŝis sur breto, eĉ de tempo al tempo mi konsultis kun la libro historiajn personojn kaj okazojn. Nur dum lastaj luktoj de Esperanto-sumoo mi elpaŝis al legado de la libro pri danĝera lingvo. Post kelkaj tralegitaj paĝoj estis klare, ke la libron mi ne povas legi, sed studi. Tio signifis, ke mi ofte konsultis menciitajn personojn kaj faktojn kun aliaj libroj kaj ĉefe kun fontoj en interreto. La aŭtoro trastudis neimageblajn infofontojn kaj verkis vere historie gravan verkon, kiu estas bazo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri historio, ĉu sur profesia aŭ amatora nivelo. Kompreneble, ke por mi estas la plej interesaj ĉapitroj en kiuj estas priskribita Esperanto-movado kaj persekutoj kontraŭ esperantistoj en ekssocialismaj landoj. Estas fakto, ke dominas historio en Soveta Unio. Al la plej gravaj bonaĵoj estas metodo de la historia esploro kaj taksado de faktoj sur la fono de sociaj kondiĉoj en reala tempo kaj lando. Pro tio ne ĉiu leganto povus atendi, ke legado estos glata, ĉar libroj de tiu ĉi verktipo supozas iujn historiajn sciojn de leganto. Post tralego de la libro la leganto konkludas, ke Esperanto estas danĝera lingvo por diktatorecaj reĝimoj kaj fakto, ke ĉiuj klopodoj ligi la internacin lingvon kun iu ideologio estas vana kaj ruiniiga por Esperanto mem. Samtempe la verko de Ulrich Lins postulas respondon al demando: Kial Esperanto dum lastaj jaroj ne progresas pli rapide, eĉ se en multaj landoj estis demokratio? Se Esperanto estas indikilo de demokratio, ĉu en ekonomie la plej evoluintaj landoj, kiuj deklaras sian demokratan reĝimon, estas vere demokrataj por ĉiuj siaj loĝantoj? Post la historia analizo de persekuto de Esperanto en internacia nivelo, estus bone, se sekvos historiaj verkoj pri Esperanto-movado en unuopaj landoj.
Fine mi povas rekomendi la majstran verkon de Lins legi ankaŭ parte po unuopaj ĉapitroj kaj subĉapitroj, laŭ intereso de leganto. Bone estus envicigi minimume informon pri libro en programojn de lingvokursoj pro tio, ke studentoj ekkonu historion de la lingvo.

Montarano (Slovakio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.