La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dialogo inter surduloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉarma, originaltema kaj pensiga


2010/04, p. 26
monato.be/2010/009857.php -

Jean Codjo: La paŝo senelirejen - Dialogo inter surduloj - Aventuro de ŝajnigado

Ĉi tiuj tri noveloj, kun belaj, samstilaj kovriloj, formas iun etan serion. Kvankam ne temas pri la sama ĉefrolulo, la temo estas simila en la tri rakontoj: la interagoj inter afrikanoj kaj blankuloj. Tamen la rakontoj sufiĉe diferencas, interalie, ĉar ili okazas en aliaj historiaj tempoj.

En la unua duono de La paŝo senelirejen Biova kreskas kaj fine, post longa atendado kaj multe da espero -- pere de ceremonio -- iĝas viro. Sed la feliĉo ne longe daŭras ... alvenas "flosanta domo" kun "bruligitaj homoj", kiuj mortigas kelkajn vilaĝanojn. Necesas debatoj pri tio, kiel reagi al tiuj ŝajne nevenkeblaj homoj. Oni decidas, ke Biova iru por lerni ilian lingvon kaj tiel iĝi same inteligenta. Pasis generacioj, kaj kelkaj homoj tre bone adaptis sin al la ĉeesto de la blankuloj, kaj bone lernis, kiel utiligi la bonajn rilatojn kun tiuj riĉuloj. Regas speco de demokratio, sed nur por pruvi al la mondonacantoj, ke indas donaci monon al tiu vilaĝo; venas tiom da mono, ke la ricevantoj preferas aĉeti kastelojn en la blanka mondo ol konstruigi pliajn en la vilaĝo. Tamen la simplaj homoj, kiuj ne havas tiajn rilatojn kun la blankuloj, perdis sian kulturon kaj siajn loĝlokojn, ŝajne, sen elirvojo. Tiel ĉi tiu koloni-etosa rakonto finiĝas sufiĉe negative.

La dua novelo traktas ĝuste tion, kion sugestas la titolo: Dialogo inter surduloj. Kiel infano Dege kreskis ĉe la blankuloj, kaj nun estas "nigra-blankulo". Post jaroj li kiel plenkreska "sukcesinto" revenas de tempo al tempo al la vilaĝo kaj rakontas pri siaj spertoj en Jovotome, la blanka lando. Sed la homoj ne povas kompreni lin, kvankam li ankoraŭ parolas la lokan lingvon, eĉ se miksitan kun iom da francaj vortoj. Ĉe la fino de la novelo la vilaĝanoj komencas uzi la teknikaĵojn de la blankuloj, sed tio ne nepre feliĉigas ilin.

En ĉi tiuj unuaj du rakontoj estas iom da magio, kio starigas demandojn, kiuj pensigas la leganton. Unuflanke, tio donas iom da spico al la rakontoj, sed aliflanke, se la respondoj ankaŭ ĉe la fino ne venas ... tio donas iun ne tre agrablan senton. Tamen kelkaj detaloj, kiuj povus starigi demandojn, fakte eble estas nur mistajpoj ... ekzemple en la unua novelo, la voduo Dan estas unue "blanka virino" kaj du liniojn poste "li".

Aventuro de ŝajnigado ludiĝas en nia epoko de migrado de multaj afrikanoj al okcidentaj landoj. Jeko, la ĉefrolulo, kiu multe similas al la aŭtoro, migras de Afriko al Germanio kaj poste al Kanado. Li volas lerni pri la miraklo de la sukceso de la blankuloj, sed malesperiĝas pro la multaj kontraŭdiraj konstatoj. En Kanado li edziĝas kaj eksedziĝas, kaj ankoraŭ priskribas la malfacilaĵojn kun du aliaj partnerinoj. Ĉu la malfacilaĵoj estiĝis nur pro la kulturaj diferencoj? Unu afero certas por Jeko: estas multe da ŝajnigado en la blankula mondo. Kaj li komencas listigi kaj priskribi plurajn ekzemplojn de tiu ŝajnigado: la mizero en Jovotome kompare al la emo helpi al afrikaj landoj, la hipokrita toleremo, la iluziplena libereco ... Sed li konkludas, ke, tamen, estas pli da similecoj inter la homoj ol da malsimilecoj. Sed estas malfacile tion klarigi al la homoj en lia naskiĝvilaĝo, kiuj konsideras Jovotome daŭre kiel la paradizon sur la tero. Ĉi tiu rakonto estas la

La lingvaĵo de la rakontoj estas sufiĉe flua, sed kio vere ĝenas dum la legado, estas multaj mistajpoj kaj gramatikaj kaj leksikaj eraroj. Ili aperas precipe en la unua novelo, sed ne nur, kaj eĉ en la dorsflanka teksto. Tamen la unuaj du jam unue aperis en la reto en respektive 2001 kaj 2002. Ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado?

Konklude, estas ĉarmaj, originaltemaj kaj pensigaj noveloj, kiuj montras iun nekutiman rigardon al la rilato inter blankuloj kaj afrikanoj en diversaj epokoj, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ricevis la necesan redaktan atenton.

Heidi Goes

Unuaj paŝoj dialogen


esperanto.net/literaturo/ba/codjorakontrec.html
La paŝo senelirejen kaj Dialogo inter surduloj, verkitaj resp. en 2001 kaj 2002, estas du noveloj de Jean Codjo, beninano loĝanta en Kanado. Ambaŭkaze la agadejo estas iu nepreciza loko en Afriko, kiel en la filmo The interpreter (La interpretisto, 2005, de Sydney Pollack); restas ĉe mi dubo pri tio, ĉu ankaŭ ĉiuj menciataj loknomoj, personnomoj kaj fremdvortoj estas same fantaziaj.

Nu, anstataŭ verki rekte pri Benino kaj Kotonuo, la aŭtoro preferas prezenti al ni la loĝantojn, kulturojn kaj sociojn de iuj landoj kaj tempoj svage fabelecaj aŭ alegoriaj, ĵus antaŭ, dum kaj post la unua kontakto kun blankuloj. Kvankam malsamas la lokoj kaj roluloj, Dialogo inter surduloj parte legeblas kiel daŭrigo de La paŝo senelirejen; ĝuste en tiu ĉi verko Codjo kondukas nin en tiun virgan mondon kun ĝiaj ĉiamaj ritoj (kiel la virige inica cirkumcido) kaj kutimoj (kiel poliginio aŭ pluredzinismo). Kaj li faras tion tre vive kaj informriĉe, en lingvaĵo klara, flua kaj plaĉa, kun koncepte freŝaj esprimoj kiel "dudeksezona knabo".

Iam poste la tempo abrupte antaŭenpasas fulme, ĉio ŝanĝiĝas, la stilo iĝas iom troiga, ĝis fine ni trovas onin "en la nuna ĝangalo" de (post)koloniismo kaj kapitalismo, kun fina frazo eĥanta la romaneton La bestofarmo, de George Orwell. Kaj en Dialogo inter surduloj la dialogo inter la blankaj koloniantoj kaj la nigraj koloniatoj (jen viktimaj, jen komplicaj) iĝas la kerno de la intrigo. Iuj situacioj ripetiĝas, sed ĉi-foje la spegulo redonas bildon surprize tro favoran de la mondo blankula. La demando, ŝajne direktita unuavice al afrikanoj mem, estas la maleblo fermi sin for de eksteraj influoj; kiel diras unu el la roluloj, "sed kiu inter ni iam renkontis homon, kiu propravole deziris esti blinda?".

Temas pri du sufiĉe interesaj verketoj, beletre ne aparte ambiciaj, sed des pli legindaj en la kunteksto de nia malekvilibre internacia literaturo originala.

* * *

Kiel dirite, lingve kaj stile oni trovos agrablan legaĵon. Jam fininte la recenzon, mi nur atentigu pri kelkaj manketoj facile korekteblaj. Unue, utilus glosi la vorton "voduo", uzatan por iaj dioj, kiel la dio de la iloj (ŝajnas al mi, ke Sten Johansson iam uzis "vuduo" por kulto de la Karaiba Maro; en mia rakontaro Sur la linio, per "voduo" mi esperantigis la nomon de la germana flugbombo V2). Due, necesus forigi iujn erarojn, ekz."*ĝis kiam" anst. simpla "ĝis", "*(ne)okazebla" anst. "(ne)okaziva" kaj fojajn francismojn kiel "*venero" (anst. "kulto, respektego, adorado"), "*enfera" (anst. "infera"), "*engaĝigota [batalo]" (anst. "komencota, kondukota, entreprenota"), "*atrapi" (anst. "kapti) kaj "karbono" (anst. "karbo"). Fine, mi atentigu pri la misuzo de "po": ne "La nudaj knaboj havas ĉemane sep ŝtonetojn *po knabo" aŭ "Mi tiam jam havis du edzinojn kun ĉirkaŭ 4 infanoj *po edzino" sed resp. "La nudaj knaboj havas ĉemane po sep ŝtonetoj(n)" kaj "Mi tiam jam havis du edzinojn kun po ĉirkaŭ 4 infanoj".

* * *

Kio sekvas, estas nura sinsekvo de pensoj estigitaj de la legado kaj recenzado de ambaŭ libretoj de Codjo. La aŭtoro verkis i.a. pri la koloniado de Afriko, sed tio, kiel skribis Ken Miner pri eseo de Trevor Steele en sia blogo la 26an de majo 2008*, "pensigas refoje pri la projekciado de nuntempaj valoroj en la foran pasintecon. Supozeble tio ne nocas, se oni konscias (kiel Steele), kion oni faras." Verdire, kio do okazas pri la nuntempo? Kiel statas nun la rilatoj kun la trudita heredaĵo de la koloniintoj en la diversaj socioj de Afriko? Kiel spertas Kanadon, Beninon kaj la interajn kontrastojn beninano loĝanta en Kanado? Mi konfesas, ke mi ŝatus legi pli membiografian kaj faktecan romanon de Jean Codjo pri ĉiuj ĉi temoj, kiel siatempe faris la baratano Lakshmiswar Sinha en la rekomendinda libro Jaroj sur tero (1966; laŭ mia scio daŭre trovebla en niaj muzeecaj libroservoj).

En sia verko La conquête de l’Amérique, la question de l’autre (La konkero de Ameriko, la demando pri la aliulo, 1982), la francbulgara filozofo Tzvetan Todorov pristudas la kolizion, la absolutajn miskomprenon, nekomprenon kaj ali-komprenon inter la amerikaj socioj antaŭaj al Kolumbo kaj la hispanaj invadantoj ekde 1492. Verŝajne ekzistas similaj verkoj pri la koloniado de Afriko, kiujn mi ne konas. Sed estus utile povi legi pri ĉio ĉi en esperanto originalaĵojn verkitajn de afrikanoj mem, for de la kaptiloj de eventuala "afrikismo" (mensa atribuado de la samaj trajtoj al ĉiuj anoj de diversaj afrikaj socioj, iamaj kaj nunaj), paralela al la "orientismo" kritikita de la palestina eseisto Edward Said.

Jen kiel mi komprenas la senton pri strangeco, la malsamecon de vidpunktoj priverkitajn de Codjo (ekz. pri kisado kiel amsigno; aŭ pri la libero elekti amaton; aŭ pri la blankula "logiko" koncerne dokumentojn, identigilojn kaj legitimilojn). Ambaŭ titoloj laŭte demandas nin pri la eblo trovi elirejon el la nuna malparadizo, pri la dezirindo aŭskulti, kompreni kaj dialogi.

Jorge Camacho

Ne timu senelirejon!

Jean Codjo, ‘La paŝo senelirejen’, Inko, 2001.
Jean Codjo, ‘Dialogo inter surduloj’, Inko, 2002.

Ambaŭ priskribotaj verkoj de Jean Codjo estas perfektaj ekzemploj de la postkoloniisma literaturo. La unua novelo, ‘La paŝo senelirejen’, rakontas simbolan kaj universalan historion pri la kultura ŝoko kaj imperiisma tragedio. La serena, deĉiama vivmaniero de la loĝantoj de Fifame tutsubite kaj bruske tondiĝas kune kun la alveno de la unuaj ‘bruligitaj homoj’ – tiel ilin nomas la indiĝenoj. La nesupereble altaj lingva, kultura kaj teknologia baroj gvidas al daŭra miskompreno kaj profitigo de ĉi lastaj.

Codjo regalas la leganton per la ŝanco tribokule percepti kaj kunmiri la blankan mondon, kiu popaŝe, sed neeviteble penetras la vilaĝon, ĝis tiam sin konsideriĝantan ‘flamo, kiu kapablas forbruli flugilojn de alproksimiĝinta papilio’ (p. 23). La mondkoncepto de Fifameanoj fine konfrontiĝas kun la vero: ili apenaŭ estas fajrero, senpotenca kontraŭ la vento de ŝanĝo.

La tono de l’ aŭtoro estas milda, tamen akuza. Lia voĉo estas unu el la unuaj respondoj al la alvoko de Hohlov (‘Afriko sfinkse muta’) – post sepdek jaroj! Per trompo kaj fraŭdo okazas la ekspluato, senkulturigo kaj interna malpacigo de l’ tribo, kies morala putro komencas ekde la simbola rebapto de Fifame per nova, koloniisma nomo. Tiu ĉi kolizio de civilizacioj kaŭzas perdon de gepatraj valoroj kaj, sekve, fortan krizon de identeco inter la indiĝenoj.

‘Dialogo inter surduloj’ estas idea komplemento kaj daŭrigo de la unua libro. Gravan rolon ludas la sinonimeco de vortoj ‘blanko’, ‘pureco’ kaj ‘supereco’. Tia preskaŭ diigo de eŭropanoj igas ilian vivstilon derizata kaj imitinda. Jam la interplekto de franclingvaj vortoj enparolen fariĝas faktoro nobeliga kaj estetika (pp. 8-9).

La novelo traktas la problemon de elradikigo kaj kultura perfido, sed ne solvas ĝin definitive. Komparite, la stato antaŭkolonia prezentiĝas kiel ‘paradizo perdita’, pli rituala kaj intima, dum la ‘civilizita’ mondo ŝajnas rapida, komplika kaj fremda. Tamen super tiu abismo aperas ponto: Dege, ‘blanka homo kun nigra haŭto’, donas dum unu tradicia vilaĝa rakonta tago brilan apologion ĝuste de tiu mondo blanka.

Tre videbla estas la strebo de Codjo al objektiveco kaj, ni konsentu, la celo estas plejparte akirita. La plej konsiderinda tezo estas sendube la aserto pri la 1) neevitebleco kaj la 2) nerestaŭrebleco de sociaj ŝanĝoj, kiom ajn zorgigaj ili estu. La rakontanto pesas du vivmanierojn: la triba kaj la eŭropa, tamen li indikas ankaŭ la trian vojon: la postkoloniisma socio devas akiri novan identecon, nek senigitan je ties radikoj, nek senkapablan je reformoj.

Kvankam ambaŭ historioj legiĝas sufiĉe facile kaj flue, la stilo domaĝe ne restas senmakula. La plej okulfrapaj eraroj okazas, surprize, en la pli freŝa libreto kaj ŝajnas esti paŭsaĵoj anglaj pro la senkonforma verba formo: p. 16 ‘devas estis’ – ‘must have been’ ¬(devis esti), p. 27 ‘petis’ – ‘asked’ (kun la signifo ‘demandis’). Tamen kelkaj aliaj gramatikaj stumbloj aŭ nekutima sintakso, eĉ sporada krizo de akuzativo ĝenerale ne malfaciligas la legadon.

Codji interese prezentas afrikajn morojn kaj tradicion, foje leganto povus postuli eĉ pli da kuntekstigaj referencoj. Bona ideo por revivigi misteron kaj ceremoniecon de la duonperdita mondo estis meti parton da historio en la buŝo de palavro-arba rakontanto Dege, kiu transmisias tiel la voĉon de la du civilizacioj. Ambaŭ verkoj prezentas kune interesan studion de la postkoloniisma socio, kaj pro la iom surpriza fino restas letero malferma.

Michał Koźmiński

Dialogo inter surduloj


Januaro 2014
esperanto-sumoo.pl/recenzojan2014.html
Jen kion mi vidis, legis kaj komprenis pri la libro de Codjo Jean.
La libro Dialogo inter surduloj estas rakonto, kiu temas pri la ideo kaj la influo de alia parto de la mondo, precipe Eŭropo al Afriko.
La aŭtoro de la libro, Codjo Jean, parolas pri la personoj Dege kaj lia patro, kiuj havas influon kaj intereson al la vilaĝanoj vivantaj tradicie en la afrika lando.
Dege, kiu scipovas la lingvon de blankuloj, eŭropanoj. La libro montras kiel Dege estas (intelektula homo, intelegenta homo) kaj kiel li vivas. Sub la granda arbo, baobabo, la vilaĝanoj venas sekvi la parolojn de la nigra blankulo Dege. Ili aŭskultas sed ne komprenas, kaj pro tio la aŭskultantoj havas diversaj ideojn kaj pensojn. Tio naskigas multajn demandojn, kiuj ĉiuj ne ricevis kontentigajn respondojn.
Al la urbo de Dege venas ankaŭ vilaĝanoj, alveno kiu similas al la rakonto. Laŭ mia kompreno, eĉ la aŭtoro de la libro studis eksterlande kaj havas la blankan edzinon. En la libro troviĝas priskribo pri renkontiĝo al la virino. Pro la amo, ili faris multon kune (manĝi, promeni, trinki, ..ktp).
En la vilaĝo oni scias, ke ne necesas perantoj inter du amantoj. La du personoj devas si mem decidi kion fari kaj kion ne fari. Nur gravas la interkonsento. En la libro, oni montras konkretajn okazaĵojn. Sinjoro Dege parolas la nacian lingvon kaj scipovas unu el la lingvoj de la blanka homo, aŭ la anglan, aŭ la francan.
Li estas kun blanka kolo. Li nomiĝas intelektulo. Li estas inteligenta ĉar li pensas kiel la blankuloj pensas, parolas, vestiĝas, manĝas,.. En la vilaĝo la persono, kiu estas kiel Dege iĝas Dege. La aŭtoro montras al ni la loĝantojn kaj kulturojn kaj pensojn kaj sciojn de iuj landoj. Li kondukas nin en mondon kun ritoj. On ankaŭ povas vidi, en la libro, ke malsamas vidpunktoj de Afrikanoj kaj de Europanoj.
La libro de Codjo montras aŭ instruas al ni la eblon sin kompreni kaj dialogi unu la alian.
Miaj dankojn al la aŭtoro de la libro pro la riĉaj ideoj. Dum 2 semajnoj, mi legis la tutan libron kaj mi multon sciis kaj bonorde sekvis la libran enhavon pri la vidpunktoj de la aŭtoro, kiu montras al la legantoj la loĝantojn de la mondo kun iliajn kulturojn kaj pensojn. Mia legado estis tre bone ĉar ĉiu tago mi havis taskon legi pli ol 3 paĝojn, kaj mi sukcesis tion fari.
La lingvo estas bona ĉar la vortoj uzitaj estas kompreneblaj.

Hassan (Hassan Ntahonsigaye, Rumonge, Burundi)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.